tradukoj: cs de en es fa fr hu it la nl pl pt ru sv tr


Ĉiu el la moveblaj ekstremaĵoj de la
manoj
(manfingroj)
kaj piedoj
(piedfingroj)
ĉe la homo kaj besto:
li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj
[1];
la kvin fingroj de la mano:
dika fingro, montra fingro, longa
fingro, ringa fingro, malgranda fingro;
marŝi sur la fingroj de la piedoj;
(figure)
meti la fingron sur ionZ
(serĉante trafi ion);
(figure)
tuŝi kvazaŭ per fingro
(vidi pruvojn de) la ekonomian faktoron;
(figure)
bruligi siajn fingrojn
(kompromiti sin, sperti malagrablaĵojn;
lipharo)
en ia afero.







La pli dika el la ekstremaj
fingroj de homo
aŭ besto:
ili postkuris lin kaj kaptis lin kaj dehakis la dikfingrojn de
liaj manoj kaj piedoj
[7].

dikfingro


malgranda fingro


longa fingro

Plej longa fingro,
tria nombrante de la dikfingro.

Plej eta fingro, kvina
nombrante de la dikfingro:
tiele diru al ili: Mia malgranda fingro estas pli dika, ol la
lumboj de mia patro
[12].


montrofingro

Dua fingro,
nombrante de la dikfingro:
atenteme li tiras la arĉon, la montrofingro alterne
premas la kordon
[14].


ringofingro

Kvara fingro,
nombrante de la dikfingro:
ŝi atingis la ringofingron, kiu ...
ornamis sin per ora ringo
[15].
"Meti la ~on sur ion". Estas bezonataj pliaj klarigoj
por bone kompreni la frazeologiajxon. En la franca
tiu esprimo signifas "malkovri ion", kio diferencigxas
de „meti la manon sur ion“ (fine trafi post
sercxado).
[MB]