*pied/o UV

*piedo

1.
ANA Artikita parto ĉe ekstremo de la homa aŭ besta kruro, servanta por stari kaj paŝi: mi sidas sur seĝo kaj tenas la piedojn sur benketo[1]; la kolombo ne trovis ripozejon por siaj piedoj, kaj ĝi revenis al li [2]; oni alportos iom da akvo, kaj vi lavu viajn piedojn kaj ripozu [3]; la stabaj oficiroj […] sin ĵetis al la piedoj […] de l' princo [4]; el la salono sonis danca muziko, ridado kaj ŝovado de piedoj FK ; frizita kelnero […] eniris dancante sur la pintoj de la piedoj FK ; Aĥilo piedorapida FK ; antaŭ niaj piedoj estis profunda faŭko, kie la rivero muĝis FK ; li estis sur la piedoj (laboris) de la frua mateno [5]; mi ne havis la intencon eldoni aŭtore plenan vortaron kaj krei laŭ mia persona plaĉo la tutan lingvon de l' kapo ĝis la piedoj [6]. eĉ kvar piedoj de ĉevalo ĝin ne savas de falo PrV ; kiu levis la piedon, devas ekpaŝi PrV ; kapo pekas, piedoj suferas PrV ; stari per unu piedo en la tombo PrV ; danci antaŭ iu sur piedoj kaj manoj PrV . VD:piedbati, piedpremi
2.
(figure) Parto sur kiu meblo staras: seĝo, en kiu mankis unu piedo, staris apud la muro en angulo FK ; la gefianĉoj sidis, ĉiu apogita al piedo de tablo [7]; kaptinte je la piedo pezan tablon PatrojFiloj .
Rim.: Kvankam Zamenhofa, tiu uzo ŝajnas malkonvena al iuj, kiuj preferas por tiu senco la vorton kruro (krom se temas pri speciale fleksita kaj skulptita parto de mebla kruro). Komparu ankaŭ kun „brakseĝo“, kiu havas brak-, ne man-apogilojn.
3.
(figure) Malsupra parto de io, bazo, fundamento: [tion] vi ekscios nur en la temploj, ĉe la piedo de la altaroj [8]; ĉe la piedoj de la monumentoj […] paŝis gardistoj [9]; ĉe la piedo de l' monto [10]; ĉe la piedoj de Everesto [11]; li reatingis la piedon de la arbokoloso [12]; estas mistajpo […] piede de la lasta paĝo [13]; piednoto.
4.
POE Parto de verso, konsistanta el karakteriza kombinaĵo de silaboj kun difinita longeco aŭ akcentiteco: leganto […], por kiu la nomoj de la piedoj (mezuroj de la antikvaj versoj) aspektas nekonataj, tamen same povas sin lasi al la melodio de la ritmo [14]; en Esperanta metriko la ĉefaj piedoj estas du- aŭ tri-silabaj kaj entenas nur unu akcentitan silabon. SUB: Dusilabaj piedoj: jambo /υ‐/, piriko /υυ/, spondeo /‐‐/, trokeo /‐υ/; trisilabaj piedoj: amfibraĥo /υ‐υ/, anapesto /υυ‐/, daktilo /‐υυ/, tribrako /υυυ/; kvarsilaba piedo: ĥorjambo /‐υυ‐/.
5.
MAT(arkaismo) [15](fakula ĵargono) (de ortanto, sur ajna al ĝi orta geometria figuro) La punkto, en kiu ili sin orte sekcas: la piedo de mezortanto de streko estas ties mezo.
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 26
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 8:9
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 18:4
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVIII
5. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Feliĉa Joĉjo
6. L. L. Zamenhof: Aldono al la dua libro de la lingvo internacia
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXII
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro V
10. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Tro Homa Sorto de iu Neĝhomo
11. E. Georgiev: Sir Edmund Hillary: Vivo dediĉe al la ŝerpoj, Monato, 2000/10, p. 18-19
12. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Pramaljuna Morlino
13. Pejno Simono: La profeta kurso, Monato, 2001/08, p. 25
14. Carlo Minnaja: Nuntempo en antikva vesto, Monato, 2012/02, p. 24
15. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 26
afrikanse:
voet
albane:
këmbë
amhare:
እግር
angle:
foot 1. foot, paw 2. leg (furniture) 3. foot, base, bottom 4. metrical foot 5. foot (of a perpendicular)
arabe:
القدم
armene:
ոտքով
azerbajĝane:
ayaq
bengale:
পা
birme:
ခြေလျင်
bosne:
stopala
bretone:
troad
bulgare:
1. стъпало
ĉeĥe:
konec, noha (od kotníku dolů), stopa
ĉine:
[jiǎo], 腳 [jiǎo]
dane:
fod
estone:
suu
eŭske:
oinez
filipine:
paa
france:
pied 5. pied (d'une perpendiculaire)
galege:
germane:
Fuß 1. Fuß was man nicht im Kopf hat, hat man in den Beinen. ~o: mit einem Bein im Grab stehen. 5. Lotfußpunkt
guĝarate:
પગ
haitie:
pye
haŭse:
kafa
hinde:
पैर
hispane:
pie (anatomía, parte baja de algo) 1. pie de los pies a la cabeza. 2. pie 3. pie, pata, base 4. pie (poesía) 5. pie (de una perpendicular)
hungare:
láb
igbe:
ụkwụ
indonezie:
kaki
irlande:
cos
islande:
fótur
itale:
piede
japane:
[そく]
jave:
mlaku
jide:
פֿיס
jorube:
ẹsẹ
kanare:
ಕಾಲು
kartvele:
ფეხით
katalune:
1. peu de cap a peus. 2. petge 3. base, cossol 4. peu (poètica) 5. peu d'una perpendicular
kazaĥe:
аяқ
kimre:
droed
kirgize:
таман
kmere:
ជើង
koree:
korsike:
pede
kose:
unyawo
kroate:
stopala
kurde:
1. nig
latine:
pede
latve:
kāju
laŭe:
ຕີນ
litove:
pėda
makedone:
нога
malagase:
tongotra
malaje:
kaki
malajalame:
പാദം
malte:
sieq
maorie:
waewae
marate:
पाऊल
monge:
ko taw
mongole:
хөл
nederlande:
1. voet 2. poot 3. voet 4. versvoet
nepale:
खुट्टा
njanĝe:
phazi
okcidentfrise:
foet
panĝabe:
ਪੈਰ
paŝtue:
پښه
pole:
stopa 1. stopa 2. noga 3. stopa 4. stopa 5. spodek (prostopadłej)
portugale:
1.  2.  3. sopé, rodapé, base 4. 
ruande:
ikirenge
rumane:
picior
ruse:
1. ступня, нога 2. ножка 3. подошва (горы и т.п.) 4. стопа 5. основание (перпендикуляра)
samoe:
vae
sinde:
دامن
sinhale:
අඩි
skotgaele:
bonn
slovake:
koniec, stopa
somale:
cagta
ŝone:
rutsoka
sote:
maoto a
sunde:
sampean
svahile:
mguu
svede:
1. fot 2. ben 3. fot
taĝike:
по
taje:
เท้า
tamile:
கால்
tatare:
аяк
telugue:
అడుగు
tibete:
རྐང་པ་
turke:
1. ayak 2. ayak 3. ayak
ukraine:
фут
urdue:
پاؤں
uzbeke:
oyoq
vjetname:
chân
volapuke:
fut
zulue:
ngezinyawo

pieda

Rilata al piedoj: tripiedaj kaj unupiedaj tabloj [16]; dikpieda tablo PatrojFiloj ; pieda (kie kuŝas la piedoj) parto de la lito [17]; miaj tagoj estis pli rapidpiedaj ol kuristo [18]; rapidpieda kiel gazelo [19]; lamapieda artisto FK .
angle:
foot, paw
germane:
rapid~a: schnellfüßig. lama~a: fußlahm.
japane:
足の [あしの], 下部の [かぶの]
pole:
pieszy, nożny
rumane:
pedestru, pedala
ukraine:
ножний

piede

1.
Per la piedoj: li piede ekiris la vojon [20]; Sisera forkuris piede al la tendo [21]; riveron oni transpaŝis piede [22]; kiel lerte li stariĝos piede [23]! malfeliĉo venas rajde, foriras piede PrV .
2.
Ĉe la piedoj: ligu lin mane kaj piede [24]; vestita ĝispiede [25].
angle:
on foot, by foot, by the feet
bretone:
1. war droad
ĉeĥe:
pěšky
ĉine:
步行 [bùxíng]
france:
1. à pied
germane:
1. zu Fuß
hispane:
1. a pie, caminando
hungare:
1. gyalog
indonezie:
1. berjalan kaki
itale:
1. a piedi
japane:
足で [あしで], 歩いて [あるいて], 足元に [あしもとに], 下部に [かぶに]
katalune:
1. a peu, caminant
nederlande:
1. te voet
okcitane:
1. a pè, en caminant
pole:
u dołu 1. pieszo
rumane:
pe jos
ruse:
1. пешком
slovake:
peši, pešky, pešo
svede:
1. till fots
ukraine:
пішки

*piedingo

Pli malpli ringforma subtenilo por la piedo de rajdanto, pendanta de la selo: starante sur siaj piedingoj, sin klinante antaŭen por ke la rapideco de la kurado ne lin sufoku, Viktoro penadis trafi KPr ; li defalas, restas alkroĉita per piedo en la piedingo, kaj la furioze forrapidanta ĉevalo posttrenas lin sur la ŝtona teraĵo [26].
26. Bertha von Suttner, trad. Armand Caumont: For la batalilojn!, kvara libro
angle:
stirrup (horse), toe-clip (bicycle)
bretone:
stleug
ĉeĥe:
třmen sedla
ĉine:
[dèng], 镫 [dèng], 馬鐙 [mǎdèng], 马镫 [mǎdèng]
france:
étrier
germane:
Steigbügel
hispane:
estribo (de la silla de montar)
hungare:
kengyel
itale:
staffa (equitazione), puntapiede (bicicletta)
japane:
あぶみ
katalune:
estrep
nederlande:
stijgbeugel
pole:
strzemię
rumane:
scărița
ruse:
стремя
slovake:
strmeň
svede:
stigbygel
ukraine:
стремено

piedumi

(tr)
Vole aŭ nevole tuŝi, premi, bateti per la piedo: li kriegis kaj blasfemis ĉiutage al la infanoj, […] tiradis iliajn orelojn, piedumis ilin VRA ; lasi ilin piedumi sub pordo kun la katido [27]; Dunkan […] streĉis la krurojn, tamen zorge, por ne piedumi iujn el la homfiguroj kiuj kuŝe-side apogis sin kontraŭ la muro [28].
angle:
tread on, trample underfoot
france:
fouler aux pieds
germane:
mit dem Fuß stoßen, füßeln
pole:
deptać, tupać
rumane:
călca, pași de step

surpiedigi

(tr)
Surŝovi, surmeti2 sur piedon: ili […] surpiedigis molajn ŝuojn [29]; malriĉaj poetoj, kiuj ne havis ŝuojn por surpiedigi, ĉar sian solan paron ili fordonis por ripari [30].
29. J. R. R. Tolkien, trad. C. Gledhill: La Hobito, 2005
30. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
angle:
put on the feet
france:
chausser
pole:
założyć na nogi
rumane:
pune pe picioare

surpiediĝi

(ntr)
Ekstari sur siaj piedoj: Maksim facilmove surpiediĝis [31]; li haltigis sian mulon, surpiediĝis kaj ligis ĝin al la pordega ringo MkM ; la kruroj de Nevil liberiĝis kaj li surpiediĝis skuiĝante [32].
31. V. Ŝukŝin, trad. N. Lozgaĉev: Simbolo de kredo, La Ondo de Esperanto, 1994:3-4
32. Hari Potter kaj la Ŝtono de la...
angle:
stand up, get on one's feet
ĉine:
立身 [lìshēn], 起立 [qǐlì], 起來 [qǐlai], 起来 [qǐlai]
france:
se mettre sur pieds, se lever (sur ses pieds)
germane:
auf die Füße kommen
hispane:
erguirse, ponerse de pie
itale:
mettersi in piedi, alzarsi in piedi
katalune:
estar-se dret, dreçar-se
pole:
stanąć na nogi, wstać (na nogi)
rumane:
stai pe picioare, ridică-te (în picioare)

dupiedulo

ZOO Animalo, iranta sur du piedoj: ni, dupieduloj, veturaĉis kun malpli da spaco, malpli da bazaj komfortoj, ol kvarpieduloj protektataj de diversaj bestorajtaj leĝoj [33]; mi opinias, ke dupiedulo sen homaj virtoj ne estas reala homo [34].
33. Paul Gubbins: Grincantaj genuoj ... kaj ĝentileco, Monato, 2011/12, p. 7
34. Fanny Alving, trad. John Lundgren: Uzino 2, Trans la rozkrado
angle:
biped
bretone:
daoudroadeg
france:
bipède (subst.)
germane:
Zweibeiner
hispane:
bípedo
indonezie:
(hewan) berkaki dua
itale:
bipede
katalune:
bípede
pole:
dwójnóg, zwierzę dwunożne
rumane:
biped, animal biped
ruse:
двуногое существо

kvarpiedulo

ZOO Animalo, iranta sur kvar piedoj: la kvarpiedulo estis ŝlosita sen nutraĵo kaj akvo dum 17 tagnoktoj kaj tamen restis viva [35]; oni sur ĝin kuŝigis la vunditan kvarpiedulon [36].
35. AMik: Delikate ..., Monato, 2007/02, p. 11
36. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, ĉapitro 4a
angle:
quadruped
bretone:
pevarzroadeg
france:
quadrupède
germane:
Vierbeiner
hispane:
cuadrúpedo
indonezie:
(hewan) berkaki empat
itale:
quadrupede
japane:
四足動物 [しそくどうぶつ]
katalune:
quadrúpede
pole:
czworonóg
rumane:
patruped
ruse:
четвероногое существо

kapopieduloj

(komune)
ZOO Cefalopodoj: li estas okupata dismeti siajn kappiedulojn en la suno, kiam ili estas sekaj, li vendos ilin kiel logaĵojn por skombroj [37]; amonito estis kapopiedulo, kiu vivis de malfrua Devonio ĝis malfrua Kretaceo [38].
angle:
cephalopods
bretone:
penntroadeged
ĉeĥe:
hlavonožci
ĉine:
头足纲 [tóuzúgāng], 頭足綱 [tóuzúgāng]
france:
céphalopodes
germane:
Kopffüßer
hispane:
cefalópodos
hungare:
lábasfejűek
indonezie:
sefalopoda
itale:
cefalopodi
katalune:
cefalòpodes
pole:
głowonogi
rumane:
cephalopoda, cefalopoda
ruse:
головоногие
slovake:
hlavonožce
ukraine:
цефалоподи, головоногі молюски

multpieduloj

(komune)
ZOO Miriapodoj: multpiedulo […] artikulo kun multaj piedoj [39].
39. T. Jansson, trad. S. Johansson: Muminvalo, Glosaro
angle:
myriapods
beloruse:
мнаганожкі (кляс)
ĉine:
多足类 [duōzúlèi], 多足類 [duōzúlèi], 蜈 [wú]
france:
myriapodes
germane:
Tausendfüßer
hispane:
miriápodos, miriópodos
hungare:
soklábúak
indonezie:
miriapod, (hewan) berkaki banyak
itale:
miriapodi
katalune:
miriàpodes
nederlande:
duizendpoten
pole:
krocionóżki, wije
rumane:
milipede, miriapode
ruse:
многоножки (класс)

nudpiede, nudapiede

Per la piedoj nudaj: perdu vi la ŝuplandojn kaj kuru nudpiedaj [40]! en somero ŝi devis ĉiam iri nudapiede, ĉar ŝi estis malriĉa, [41]; kuraĝon mi havas sufiĉe, por iri nudapiede tra la mezon de la infero [42]; mi plandas plu nudpiede sur pado sinuanta preter marĉoj kaj montetoj [43].
angle:
barefoot
ĉeĥe:
bos
ĉine:
赤足 [chìzú], 赤脚 [chìjiǎo], 赤腳 [chìjiǎo], 跣 [xiǎn]
france:
à pieds nus
germane:
barfuß
hispane:
descalzo, con los pies desnudos
indonezie:
telanjang kaki, nyeker
japane:
裸足で [はだしで]
katalune:
descalç, amb els peus nus
nederlande:
blootsvoets
pole:
boso, na bosaka
rumane:
desculț
slovake:
bosky, naboso

ŝajnpiedo

BIOOA9 Lobo aŭ fadeno de ĉelinterna substanco, servanta al iuj ĉeloj por enkorpigi al si eksteran materialon, aŭ por moviĝi: [ĉe] protistoj […] la antaŭen-moviĝo okazas ofte naĝante per flageloj aŭ cilioj aŭ per […] ŝajnpiedoj [44]. VD:amebo
angle:
pseudopod
france:
pseudopode
germane:
Scheinfüßchen
hispane:
pseudópodo, seudópodo
indonezie:
pseudopodia, kaki semu
itale:
pseudopodo
katalune:
pseudopodi
pole:
nibynóżka
rumane:
pseudopod

tripiedo

1.
Piramidforma instalaĵo el tri stangoj uzata ekz. por pendigi poton super fajro: [ili] fandigis oron ĉe malgrandaj flamoj super feraj tripiedoj Marta ; se vi scius, kian banujon sendis la princo hodiaŭ, kupran banujon!... kaj kian tripiedon por la fajrujo, kiajn potojn […] [45]. SUB:stativo
2.
Tablo, seĝo aŭ subtenilo kun tri piedoj: Vinicius sidis sur tripiedo [46]; la fidela servistino metis la skribilaron sur kanapon kaj la incensilon sur tripiedon [47].
Rim.: „Trikrura seĝo“ estus pli trafa kaj klara.
45. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro IX
46. H. Sienkiewicz trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, ĉapitro 51a
47. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 22a
angle:
tripod
ĉeĥe:
trojnožka
ĉine:
三脚架 [sānjiǎojià], 三腳架 [sānjiǎojià], 鼒 [zī]
france:
trépied
germane:
Dreibein
hispane:
trípode
indonezie:
tripod
itale:
treppiede
japane:
三脚いす [さんきゃくいす], 三脚台 [さんきゃくだい], 三脚 [さんきゃく]
katalune:
trípode
pole:
trójnóg
rumane:
trepied
ruse:
треножник, тренога
slovake:
trojnožka
svede:
trefot
ukraine:
триніжок, столик на трьох ніжках, стілець на трьох ніжках, тринога

verspiedo

POE Piedo4: kalkulas la poeto sur la fingroj / verspiednombrojn [48]; viraj rimoj principe kaj precipe estiĝas ĉe la uzo de jamboj, de tiu verspiedo, kiu transiras de neakcenta al akcenta silabo [49].
angle:
foot (poetry)
france:
pied (poésie)
germane:
Versfuß
hispane:
pie (poesía)
hungare:
versláb
itale:
piede (poes.)
japane:
詩脚 [しあし]
katalune:
peu (poètica)
pole:
stopa (wierszowa)
rumane:
picior de vers
ruse:
стопа (стихотворная)

piede de

1.
Ĉe la piedoj de iu.
2.
(figure) Malsupre de io: ĵuro elparolita piede de l’ altaro ChL ; tenante ankoraŭ en sia krispiĝanta mano la leteron kolektitan piede de l’ apogseĝo KPr ; la ĉevalo […] sin frapegis kontraŭ arbon, piede de kiu ĝi falegis KPr ; li fine haltis por iom spiri piede de la monto ChB ; ducento da apogantoj kunvenis piede de la Atomiumo [50]; [la monon] mi petas spezi al la konto piede de mia anoncilo [51].
50. pp: Blua Atomiumo pro forrabita ĵurnalistino, Monato, 2005/04, p. 17
51. Pejno Simono: La profeta kurso, Monato, 2001/08, p. 25
angle:
at the foot of, below
bretone:
2. ouzh troad
ĉine:
[lù]
france:
1. aux pieds de 2. au pied de
germane:
1. zu Füßen (von) 2. am Fuß (von)
hispane:
1. a los pies de 2. al pie de
indonezie:
1. di kaki 2. di bawah
itale:
ai piedi di
katalune:
1. als peus de 2. al peu de
nederlande:
1. aan de voeten 2. aan de voet
pole:
1. u stóp 2. u dołu
rumane:
1. la picioare 2. în partea de jos
ruse:
1. в ногах у (кого-л.) 2. у подножия
svede:
1. vid fötterna

administraj notoj

pri tri~o 2.:
       Ĉi rimarko estas ĝusta, sed eble ne tre utila.
       Ĝi povus aplikiĝi al ĉiuj derivaĵoj de la tipo
       "n-xo":
       "triangula figuro" estas pli klara ol "triangulo",
       "ĉirkaŭmana ornamaĵo" pli ol
       "ĉirkaŭmano", kaj multaj
       similaj. [MB]
     
pri tri~o 2.:
       La rimarko celas ne tiom la strukturon de la kunmetajxo, kiom
       la misan radikon: koncerna segxo povas tute ne havi piedojn
       (iel apartajn, ekz-e pli dikajn, skulptitajn malsupran
       ekstremajxojn), sed gxi nepre havas "krurojn" (aux
       "gambojn").  Angle mi nomus ilin "legs"
       (a tripod is a three-LEGGED object), ne "feet".
       [Sergio]