*star/i

*stari  

(ntr)
1.
Resti senmove kaj vertikale sur la piedoj: sur la bordo de la maro staris amaso da homoj [1]; li staris tutan horon apud la fenestro [2]; stari garde ĉe la pordego [3]; la gefianĉoj staris apud la altaro [4]; sur la korto staras koko [5]; li staris sur sia sola kruro tiel same firme, kiel la aliaj sur siaj du kruroj [6]; li staris kiel arbo en la centro de la danctrinkejo [7]; li devos kuri ‐ sed li restis staranta, kie li staris kaj ne sukcesis decidi [8].
2.
Daŭre resti, vertikale altiĝante: antaŭ la domo staras arbo [9]; la tablo staras malrekte kaj kredeble baldaŭ renversiĝos [10]; apud blua lago staris […] marmora kastelo [11]; la horizonton superstaras la […] siluetoj de la piramidoj [12].
3.  
Fortike senŝanĝe resti: per justeco staras fortike la trono [13]; nun nia afero staras forte [14]; stari forte kontraŭ ĉiuj forlogoj [15]. VD:teni
4.  
Resti senmove, senire, senflue; stagni: fluanta akvo estas pli pura ol akvo staranta senmove [16]; ŝi atingis la vojeton, […] sur kiu staris akvo kaj formiĝis kotkavo [17]; la ŝipo […] ankoraŭ staras ie en la golfo Ifigenio .
5.  
Resti senage, senprogrese: ili staras nun sur tiu sama punkto, sur kiu ili staris antaŭ dek kvar jaroj [18]; ne mortos jam nia bravega anaro, ĝin jam ne timigas la vento nek staro VivZam .
6.  
Daŭre resti, esti en daŭra stato, esti: sur la tablo staras diversaj sukeraĵoj [19]; sur la kameno […] staras fera kaldrono [20]; sur la ĉielo staras la bela suno [21]; la ĉielo staras kiel vitra kloŝo super la maro [22]; antaŭ ni […] staris granda serio da pafilegoj [23]; ni […] staras unu apud la alia ne kiel fremduloj, […] sed kiel fratoj [24]; tiam larmoj staras en miaj okuloj [25]; vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia kara Litovujo VivZam ; vidi, kiel la afero staras [26]; aspektis tiel, kvazaŭ la tuta mondo staras en flamoj, tiel forte fulmas [27]; tiel staras nun la demando [28]; la vortoj staras tie ĉi en akuzativo […] ĉar ni volis esprimi direkton [29]; en tiaj okazoj ni uzus la finiĝon „n“ tute egale ĉu ia prepozicio starus aŭ ne [30]. VD:kuŝi 2, 3, ripozi, sidi 4
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 26
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 13:22
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 36
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 33
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Persista stana soldato
7. Monato, Julian Modest: La piano, 2014
8. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Senĉesa Rakonto
9. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 8
10. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 33
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIV
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 16:12
14. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
15. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
16. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 22
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Knabino, kiu paŝis sur panon
18. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
19. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 35
20. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 25
21. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 10
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
23. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38
24. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Poligono
28. L. L. Zamenhof: Hamleto, el Hamleto
29. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 28
30. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 28
angle:
stand
beloruse:
стаяць
ĉeĥe:
nalézat se, stát
france:
être debout
germane:
stehen
hispane:
estar de pie
hungare:
áll
indonezie:
berdiri
nederlande:
staan
portugale:
estar de pé
ruse:
стоять
slovake:
nachádzať sa, stáť
svede:
stå

starigi  

1.
Igi firme vertikala, meti stare: [ili] starigis siajn tendojn [31]; ŝtonon [li] starigis ĝin kiel monumenton [32]; Abraham starigis sep ŝafidojn aparte [33]; li starigis la sklavinojn kaj iliajn infanojn antaŭe, Lean kun ŝiaj infanoj poste [34]; tiel vi devas teni la kapon, tiel vi devas starigi la piedojn [35]; li ĵus starigis sian malgrandan teatron, kaj la homoj sidis ĉirkaŭe, por rigardi la komedion [36].
2.
Meti firme en iu loko: ili starigis la mielkukojn en la sunlumo [37]; ĉion kune en korbo li starigis malantaŭe en la ŝipo [38]; ĉu ne estus bone starigi ĉirkaŭe spionojn [39]?
3.  
Daŭre fondi, daŭre estigi: starigi kurson, metodon, teorion; starigi tribunalon [40]; el inter viaj fratoj starigu super vi reĝon [41]; ili ambaŭ starigis inter si interligon [42]; [en] sia juneco ili starigis inter si fratecon [43]; miksaĵo de instruoj kaj legendoj aŭ moroj starigitaj de homoj VivZam ; li proponis al diplomatoj starigi la sekvantajn leĝojn VivZam . VD:establi, instali, krei
4.  
(figure) Komisii, elekti homojn por certa tasko: [ili] starigis la Levidojn, havantajn la aĝon de dudek jaroj kaj pli, por inspekti la laborojn en la domo de la Eternulo [44]; mi kraĉis sur la rozon, mi povas starigi atestantojn pri tio [45]; kontraŭ lia milo mi povas starigi kvincent niajn soldatojn [46]; influaj potencoj starigis aŭtoritatan komitaton, kiu devas decidi [47].
beloruse:
1. ставіць, паставіць 3. усталяваць
ĉeĥe:
postavit, stanovit, ustavit, zavést, zřídit
france:
mettre debout, monter (mettre en place)
germane:
1. aufstellen
hispane:
1. erigir, levantar 3. establecer, fundar
hungare:
1. felállít 3. felállít, létrehoz 4. megbíz
ruse:
1. ставить, поставить 3. установить
slovake:
postaviť, ustanoviť
svede:
ställa

stariĝi

1.
Vertikale rektiĝi: stariĝi obstine PrV ; jen mia garbo stariĝis [48]; ili stariĝas apud tiuj bovinoj [49]; lia fratino stariĝis malproksime [50]; stariĝu renkonte al li sur la bordo de la rivero [51]; li ree stariĝis sur la genuoj FK ; [ŝi] stariĝis sur la pintoj de la fingroj piedaj FK .
2.
Estiĝi, naskiĝi: teknikaj malfacilaĵoj stariĝis; neŭtrala fundamento morala devas stariĝi krom la lingva VivZam ; restariĝis diplomatiaj rilatoj inter Albanio kaj Usono [52].
beloruse:
1. уставаць, устаць 2. паўставаць, паўстаць, усталявацца
france:
se dresser
germane:
1. aufstehen
hispane:
levantarse, ponerse en pie
hungare:
1. feláll 2. felmerül
ruse:
1. вставать, встать 2. установиться

starema  

Pro fortikeco kaj firmeco neŝanĝema, stabila tiu loĝantaro estas pli starema […] pro ilia alligo al la materio [53].
beloruse:
устойлівы
france:
robuste
germane:
standfest, beständig
hispane:
estable, firme
hungare:
szilárd, stabil, állhatatos
ruse:
устойчивый

antaŭstari

(x)
Stari antaŭ iu aŭ io: mi aliris al unu el la antaŭstarantoj kaj demandis lin pri la vera signifo de ĉio ĉi tio [54]; (figure) al ili antaŭstarus la sekvanta: (1) aŭ elekti ian el la ekzistantaj lingvoj vivantaj, (2) aŭ elekti ian el la lingvoj mortintaj EE ; la nominativa komplemento sence rilatus ne al la antaŭstaranta komplemento, sed al la subjekto de la frazo [55].
beloruse:
стаяць (перад кімсьці / чымсьці)
france:
se dresser devant
germane:
bevorstehen, vorn stehen
hungare:
elöl áll, előtte áll
ruse:
стоять (перед кем-л., чем-л.)

ĉestari  

(malofte)
Stari proksime de io okazanta, ĉeesti starante: li ĉestaris malafable [56].
beloruse:
стаяць (побач)
france:
se tenir debout à côté de
germane:
beistehen
hungare:
ott áll, mellette áll
ruse:
стоять (рядом)

ĉirkaŭstari

(ntr)
Stari en ĉirkaŭo: pro la ĉirkaŭstaranta homamaso mi tion diris, por ke ili kredu, ke Vi min sendis [57]; la reĝido denove ricevis la konscion kaj ridetis al ĉiuj ĉirkaŭstarantoj [58]; la klientoj kaj dungitoj ĉirkaŭstaris en strangaj pozoj, ŝajne paralizite pro timo (staris ĉirkaŭe) [59].
beloruse:
стаяць (вакол)
france:
se dresser autour de ĉirkaŭ~anto: témoin (d'une scène), badaud (spectateur), spectateur
germane:
umstehen
hungare:
körbe áll, körbeáll
ruse:
стоять (вокруг), окружать (стоя)

destari

(ntr)
(malofte)
Stari pli malproksime: ĉar li fikse tenis ambaŭ manojn ĉe la koksoj, [la maldika bambubastoneto] ankaŭ destaris kiel ponardo [60].
60. J. Kafka, trad. V. Lutermano: La hejtisto, 2001
beloruse:
стаяць (воддаль)
germane:
abseits stehen
hungare:
eláll, messzebb áll

disstari

(ntr)
Stari malkune: belegaj cignoj […] kun disstarigitaj plumoj [61]; li […] staris la manoj en la poŝoj kaj la piedoj sufiĉe disstarigitaj, por esprimi fidon BdV ; la haroj disstariĝas PrV .
beloruse:
стаяць (асобна)
france:
se dresser de part et d'autre
germane:
auseinander stehen
hungare:
szétáll
ruse:
стоять (отдельно)

ekstari  

(ntr)
Meti sin en vertikalan pozicion: Fariseo, […] leĝinstruisto honorata ĉe la tuta popolo, ekstaris en la sinedrio, kaj ordonis, ke oni eksteren forigu la homojn [62]; ili aŭdis fortan kriadon, ‐ ili ekstaris silente kaj aŭskultis [63]; la urso ekstaris sur postaj piedoj, vangofrapis dekstren kaj maldekstren tiel, ke ĉiuj falis teren [64]; Ŝi ekstaris antaŭ la spegulo [65]; ŝi ekstaris antaŭ la fenestro IK ; (figure) sur tiu kampo necesus ekstarigi ian difinitan fundamenton por neŭtrala renkontiĝo VivZam .
beloruse:
устаць
ĉeĥe:
postavit se, stanout, ustavit se, vstát
france:
se mettre debout
germane:
aufstehen
hungare:
feláll
nederlande:
opstaan
ruse:
встать
slovake:
postaviť sa, povstať

elstara  

1.  
Staranta pli alte aŭ pli ekstere ol la cetero: elstaraĵoj [66]; la cerbo kombinas la striojn, naskante elstaran bildon [67]; argilmasonaĵo, kun elstaraj korbeloj en ĉiu etaĝo [68].
2.  
(figure) Eminenta, pli alta ol ceteraj: plej elstaraj artistoj; montri elstaran heroecon; nenio nova elstarigas tiun projekton el la vico de la aliaj; la verkoj de elstaraj artistoj [69]; [en] nova distrikto de Jerusalemo oni nomos la novajn stratojn ne plu laŭ elstaraj mortintaj homoj [70]; iuj artikoloj estas originalaj, sed plimulto estas el la plumo de elstaraj fakuloj [71]; elstara evento [72]; elstara prezento teknika kaj grafika [73].
angle:
brilliant, outstanding
beloruse:
1. які вытыркаецца 2. выбітны
ĉeĥe:
náramný, přečnívající vyčnívající, skvělý, vynikající, špičkový
france:
1. qui dépasse 2. grand (éminent)
germane:
hervorragend 1. hervorstehend 2. herausragend (besonders), ausgezeichnet
hispane:
destacado, prominente
hungare:
1. kiálló 2. kiváló, kitűnő
indonezie:
istimewa
itale:
eccezionale
nederlande:
uitstekend
ruse:
1. выдающийся, выступающий 2. выдающийся
slovake:
vynikajúci, vyčnievajúci

elstari

(ntr)
Stari pli alte aŭ pli ekstere ol la cetero: la ses branĉoj, kiuj elstaras el la kandelabro [74]; unu roko elstaris norde […], kaj la dua sude [75]; turo […] elstaras el la supra reĝa domo [76]; nudaj sekaj stoploj elstaris el la glaciiĝinta tero [77]; ni aŭskultis kun elstarantaj oreloj kiel leporoj [78].
beloruse:
вытыркацца
ĉeĥe:
excelovat, trčet do výše, vynikat, vyčnívat, čnít
france:
dépasser (les autres)
germane:
hervorstehen
hispane:
sobresalir, destacar
hungare:
kiáll
ruse:
выдаваться, выступать (о чём-л.)
slovake:
vynikať

kontraŭstari  

(x)
Peni por malhelpi: kontraŭstari per ĉiuj fortoj PrV ; neniu povis kontraŭstari al ili, ĉar timo antaŭ ili falis sur ĉiujn popolojn [79]; kontraŭstari al la krueleco de la vintro [80]; li kontraŭstaris al ŝiaj petoj [81]; oni ne provus kontraŭstari iliajn ordonojn [82]; oni ne povis kontraŭstari al la iluzio [83]; ŝi ne kontraŭstaris, kaj nur iom post iom li konsciiĝis pri siaj agoj [84]; kiele junulo povus kontraŭstari al la ĉarmoj de malĉastulino [85]? mi ne povis kontraŭstari al la penso haltigi la vagonaron FK ; ĝi ja kontraŭstaris interesojn politikajn VivZam . VD:rezisti
beloruse:
процістаяць, супрацьстаяць
france:
se dresser contre, s'opposer à
germane:
widerstehen
hispane:
oponerse, resistir
hungare:
ellenáll
ruse:
противостоять

* memstara  

Sendependa, aŭtonoma: miaj filoj estas memstaraj kaj ne demandas permeson [86]; la animo estas plej saĝa tiam, kiam ĝi agas memstare [87]; juĝo memstara EE ; memstara vorto [88]; sufiksoj estas uzata[j] ankaŭ memstare [89].
beloruse:
самастойны
ĉeĥe:
neodvislý, samostatný
france:
autonome
germane:
selbstständig juĝo mem~a: unabhängiges Urteil
hispane:
independiente, autónomo
hungare:
önálló
indonezie:
otonom
ruse:
самостоятельный
slovake:
samostatný

restarigi  

Remeti en vertikalan sintenon, rebonigi, refunkciigi, restaŭri: ili pensas ke Jesuo […] iras por restarigi la mortintan regnon de Izraelo [90]; mi restarigis la servoregulojn de la pastroj [91]; restarigi la nomon de la mortinto al lia heredaĵo [92]; ĉi tie estas restarigita tiu teksto [93].
ĉeĥe:
navrátit, obnovit, uvést do původního stavu
france:
restaurer, rétablir
germane:
restaurieren, wiederherstellen
hispane:
volver a poner en pie, restaurar, volver a poner en funcionamiento, restaurar (contraseña), restaurar (informática, sistema etc)
slovake:
znova postaviť

senkontraŭstare

Ne trafante kontraŭstaron, senbare, glate: la praveco fine kaptas senkontraŭstare la venkon [94].
94. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
france:
sans rencontrer de résistance
germane:
widerstandslos

administraj notoj

~ema: Mankas dua fontindiko.
ĉe~i: Mankas dua fontindiko.
de~i: Mankas dua fontindiko.
senkontraŭ~e: Mankas dua fontindiko.