tradukoj: be de en es fa fr hu nl pl pt ru

*fokus/o

*fokusoTEZ Vikipedio

1.TEZ
FOT Punkto, kie kuniĝas la radioj senditaj de unu lumfonto, post ilia trairo tra optika sistemo.
2.TEZ
MAT[1] (de koniko) Tia punkto F, ke la rilato inter la distanco de ĉiu punkto M de la koniko al F kaj la distanco de M al la direktanto egalas al la discentreco.
3.TEZ
(figure) Centro, ĉefa punkto: tiu placo estis iam la fokuso de la urba vivo; fokuso de la epidemio [2]; tuberkuloza fokuso; fokuso de la konscio. SIN:kovejo 2VD:kerno

enfokusigi

(tr)
Kundirekti al io, kiel al centra punkto: enfokusigi la atenton, la intereson; li palpebrumis rapide kaj penis enfokusigi la okulojn je mi [3].

tradukoj

anglaj

~o 2.: focus.

belorusaj

~o: фокус.

francaj

~o: foyer; en~igi: concentrer (focaliser), focaliser.

germanaj

~o: Brennpunkt.

hispanaj

~o: foco.

hungaraj

~o: fókusz, gyújtópont.

nederlandaj

~o: focus, brandpunt.

persaj

~o: کانون.

polaj

~o 2.: ognisko.

portugalaj

~o 1.: foco; ~o 2.: foco; ~o: foco.

rusaj

~o: фокус.

fontoj

1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 33
2. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
3. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉapitro 22a

[^Revo] [fokus.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.21 2009/12/01 17:30:33 ]