(p.p. birdo)
Sidi sufiĉan tempon sur ovoj por havigi al ili konstantan varmon kaj
ebligi maturiĝon de la embrio:
perdriko kovas ovojn, kiujn ĝi ne naskis
[1];
nur en la tempo de kovado mi havas rajton de voĉo
[2];
kokino ĉirkaŭita de sia kovitaro.
2.
(figure)
Plej zorge gardi kaj flegi:
la patrino kovas sian filon.
3.
(figure)
Kaŝe konservi ion, por ke ĝi aperu poste;
kaŝe prepari; zorge flegi kaŝitan senton:
la cindroj kovas la fajron;
kovi perfidon;
mute kovata doloro;
lia koro kovas malamon kaj envion;
en sia plej intima interno Kant kovis senliman admiron por la
prototipo de siaj anglaj kolegoj de Scotland Yard
[3].
Aparato provizanta konstantan temperaturon, taŭgan por
kovi ovojn, por kreskigi histojn kaj simplajn organismojn,
aŭ por flegi frunaskitojn.
inkubatoro.
elkovi
(tr)
1.
Elovigi, elŝeligi idojn post sufiĉa kovado:
oni konsiliĝis kun la hirundo, kiu vidis multe da landoj, kaj
kun la maljuna korta kokino, kiu kvin fojojn elkovis kokidojn
[6].