*konsider/i UV

*konsideri

(tr)
1.
Ekzameni objekton aŭ ideon laŭ unu aŭ pluraj vidpunktoj: la faraono apogis la kapon sur la mano, konsideris momenton kaj diris […] [1]; estas necese plene konsideri la tutan aferon kaj se eble, havi planon pretan [2]; kiam oni juĝas pri homoj, oni devas ja konsideri iliajn kutimojn kaj tiun vidpunkton, el kiu ili rigardas la vivon Marta ; Zalmuna freneze laboris forpeli el la pensoj sin altrudantajn konsiderojn pri la sekvoj, kiujn havos ŝia senespera ago [3]; li tute ne konsideris, ke lia juĝo povas esti erara kaj maljusta [4]; [li] konsideris, ke tia kapablo havas pli grandan indon ol ĉio, kion oni povus doni dote al alia fraŭlino [5]; malpli esperu, pli konsideru PrV ! SIN:pripensiVD:kontempli, mediti, rigardi, taksi1
2.
Zorge atenti ion, kiel motivon decidigan por la ago: [ili] konsideris, ke ne estas inde perdi tempon por la lernado de lingvo [6]; mi vin petas, ke vi konsideru la staton de mia animo kaj ne malpaciencigu min per iaj ŝercoj Marta ; se oni al tio ĉi konsideros la malkaran poŝtan pagon de dudek pfenigoj, tiam oni efektive devas miregi pro la progresoj de la poŝtaj aferoj [7]; konsiderante (vd konsidere al) la fakton, ke [8]; oni ofte devas lasi al la publiko bone konsideri ian gravan punkton de la dramo [9]; konsideri personojn (kaj ne nur pravecon de la partioj) ĉe juĝado estas nebone [10]. VD:ŝati
3.
Atribui al iu aŭ io ian econ; rigardi4 kiel; opinii, taksi: vi ne povos konsideri vin aŭtoritatulo pri la literaturo angla [11]; kaproviroj, faŭnoj, satirusoj […], mi konsideris ti[uj]n kiel fabelojn [12]; ĝis hodiaŭ mi konsideris cin kiel sindoneman amikon [13]; en tiaj kondiĉoj ni devas konsideri lian morton kiel kredeblan [14]; [ŝi] konsideradis tiun ĉi ringon […] kiel ringon de fianĉiĝo [15]. VD:kalkuli, preni5
afrikanse:
oorweeg
albane:
konsiderojnë
amhare:
የሚለውን ከግምት ያስገቡ
angle:
consider, regard, to consider
arabe:
النظر
armene:
համարում
azerbajĝane:
hesab
beloruse:
1. разглядаць, вывучаць 2. улічваць, браць пад увагу 3. уважаць (за…)
bengale:
বিবেচনা করা
birme:
စဉ်းစားပါ
bosne:
razmotriti
ĉeĥe:
brát v úvahu, brát v úvahu, dbát na ..., kalkulovat s ..., uvážit, vzít zřetel
ĉine:
深思 [shēnsī], 寻思 [xúnsī], 慮 [lù:], 顧及 [gùjí], 考慮 [kǎolù:], 衡量 [héngliáng], 考量 [kǎoliáng], 思 [sī], 思謀 [sīmóu], 斟酌 [zhēnzhuó], 权衡 [quánhéng], 涉想 [shèxiǎng], 深思熟慮 [shēnsīshóulü], 經過考慮 [jīngguòkǎolü], 考慮成熟 [kǎolüchéngshú], 顧及到 [gùjídào]
dane:
overveje
estone:
kaaluda
eŭske:
kontuan hartu
filipine:
isaalang-alang
france:
considérer, estimer
galege:
considerar
germane:
berücksichtigen, erwägen, sich überlegen, beherzigen 1. betrachten, erwägen 2. beherzigen, berücksichtigen 3. betrachten als, ansehen als, halten für
guĝarate:
ધ્યાનમાં
haitie:
konsidere
haŭse:
duba
hinde:
विचार करना
hispane:
considerar, estimar
igbe:
tụlee
irlande:
a mheas
islande:
íhuga
japane:
考える [かんがえる]
jave:
nimbang
jide:
באַטראַכטן
jorube:
ro
kanare:
ಪರಿಗಣಿಸಲು
kartvele:
განიხილოს
kazaĥe:
қарау
kimre:
ystyried
kirgize:
кароо
kmere:
ពិចារណា
koree:
고려
korsike:
cunziddirati
kose:
ingqalelo
kroate:
razmotriti
kurde:
dîtin
latine:
considerate
latve:
apsvērt
laŭe:
ພິຈາລະນາ
litove:
apsvarstyti
makedone:
сметаат
malagase:
diniho
malaje:
mempertimbangkan
malajalame:
പരിഗണിക്കുക
malte:
jikkunsidraw
maorie:
whakaaro
marate:
विचार
monge:
xav txog
mongole:
авч үзэх
nederlande:
1. beschouwen 2. overwegen 3. beschouwen
nepale:
विचार
njanĝe:
tione
okcidentfrise:
beskôgje
panĝabe:
ਤੇ ਵਿਚਾਰ
paŝtue:
په پام کې
pole:
1. rozważać, zastanawiać się 2. uwzględniać, brać pod uwagę 3. uważać za
portugale:
considerar, refletir, reputarr, encarar, atentar, ter em vista
ruande:
tekereza
ruse:
учесть, учитывать, принять во внимание, рассматривать (как что-л.)
samoe:
mafaufau
sinde:
غور
sinhale:
සලකා
skotgaele:
beachdaichidh
slovake:
brať do úvahy, považovať, uvážiť
slovene:
menijo,
somale:
tixgelin
ŝone:
funga
sote:
nahana ka
sunde:
nimbangkeun
svahile:
kufikiria
svede:
1. betrakta 2. överväga 3. anse
taĝike:
баррасӣ
taje:
พิจารณา, ไตร่ตรอง
tamile:
கருத்தில்
tatare:
карагыз
telugue:
పరిగణలోకి
ukraine:
розглядати
urdue:
غور
uzbeke:
tushunmoq
vjetname:
xem xét
volapuke:
konsidön
zulue:
cabangela

konsidero, konsiderado

1.
Funda esploro de iu ideo: tiuj saĝaj konsideroj ne povis tamen sufoki malgrandan, sed turmentantan maltrankvilon en la koro [16]; post mallonga konsidero ŝajnis al li, ke […] [17]; post sekunda konsidero ŝi aldonis kun serioza mieno […] [18]; li kredeble ankoraŭ plu daŭrigus siajn metafizikajn konsideradojn, se […] [19]; longa konsidero savas de sufero PrV .
2.
Speciala atento al ia motivo de ago: [tiu regulo estas] specialaĵo bazita sur pure praktikaj konsideroj kaj esploroj [20]; vidvino post oficisto, ŝi certe postulus por si iajn apartajn konsiderojn Marta ; gvidante min per neniaj ŝovinismaj konsideroj [21]; li povas prezenti kiel pruvon de sia senkulpeco nur tiujn iom abstraktajn konsiderojn [22].
angle:
consideration, reflection
beloruse:
разгляд, улічваньне
ĉeĥe:
deliberace, rozmýšlení, uvažování
ĉine:
估值 [gūzhí]
france:
considération, estimation, évaluation
germane:
Erwägung, Betrachtung, Überlegung, Abhandlung, Gedankenspiel 2. Gesichtspunkt, Betrachtungsweise
hispane:
consideración
japane:
考慮 [こうりょ], 考察 [こうさつ]
nederlande:
1. overweging 2. beschouwing
pole:
zastanowienie się, wgląd
ruse:
рассмотрение, соображение, учитывание
slovake:
uvažovanie
volapuke:
konsid

konsiderema

Kiu inklinas konsideri ĉiujn eventualaĵojn: „mi timas ke li malvarmumos pro kuŝado sur la malseka herbo,“ diris Alico, kiu estis tre konsiderema knabino [23]; la Majstro […] inspiris min senti, pensi, esprimi min, esti konsiderema, teni altajn idealojn [24]; nur bone informita civitano povas ankaŭ esti politike konsiderema [25]. ANT:facilanima, riskemaVD:prudenta, zorgema
angle:
considerate, reflective, thoughtful
beloruse:
разважлівы, разважны, удумлівы, удумны
ĉeĥe:
uvážlivý
ĉine:
周到 [zhōudào], 心眼大 [xīnyǎndà], 徐緩 [xúhuǎn], 悠閑 [yōuxián], 縵 [màn]
france:
raisonnable (personne), réfléchi (personne)
germane:
bedacht, bedächtig, besonnen, umsichtig, überlegt
hispane:
razonable (persona), reflexivo (persona)
japane:
思慮深い [しりょぶかい], よく考える [よくかんがえる]
nederlande:
bedachtzaam
pole:
rozważny
ruse:
серьёзный, вдумчивый
slovake:
uvážlivý

konsiderinda

1.
Kiun indas konsideri, ne preteratenti: konsiderindaj demandoj [26]; oni ankaŭ malfermadis ilin por forveturantoj, kies nombro estis kelkfoje konsiderinde granda [27]; la de vi dirita estas ekster konsiderindeco [28].
2.
Kiun indas konsideri kiel ...:: la espero, ke oni malkovros aliajn dokumentojn, estis nun konsiderinda kiel ĥimeraĵo [29]; la medio, en kiu ili vivas, estas konsiderinda kiel identaĵo [30].
beloruse:
варты разгляду
ĉine:
丰硕 [fēngshuò], 可觀 [kěguān], 重要 [zhòngyào], 良多 [liángduō], 不菲 [bùfěi]
france:
considérable
germane:
beachtenswert, bedenkenswert, eine Erwägung wert
hispane:
digno de tener en consideración, considerable
japane:
考慮すべき [こうりょすべき], 重要な [じゅうような], 相当な [そうとうな], かなりの

konsidere al, konsidere ...-n

(prepoziciaĵo)
Rigarde al, vidalvide al: konsidere la zorgojn, kiuj ŝin ĉirkaŭis […] la kvanto kaj eco de la manĝo, kiu devis subteni ŝian vivon, ne povis okupi grandan lokon en ŝiaj pensoj Marta ; li fakte kondukis min al iu […], kiu, konsidere al la persono de Zemoki, akceptis min tre afable [31].
beloruse:
у дачыненьні да…, што да…
ĉine:
鉴于 [jiànyú], 來講 [láijiǎng]
france:
en considération de, eu égard à
germane:
unter dem Gesichtspunkt, dass, unter Beachtung von
hispane:
en consideración a

rekonsideri

Konsideri denove: montriĝis utile rekonsideri la demandon por konstati, ĉu la nuna koncepto de neŭtraleco de UEA estas adekvata [32]; pro la indikitaj rezonoj la prokuratoro petas la ĉefpastron rekonsideri la decidon kaj el la du kondamnitoj liberigi la malpli danĝeran [33]; kiam la juna vidvino rekonsideris sian sesjaran edzinecon, ŝi apenaŭ eĉ por si mem povis juĝi, ĉu ĝi estis feliĉa aŭ malfeliĉa [34]. VD:rerigardi4, revizii
angle:
review
ĉine:
覆核 [fùhé], 新修 [xīnxiū], 再审 [zàishěn], 反思 [fǎnsī], 回顧 [huígù]
germane:
neu betrachten, neu bewerten

rekonsidero

Ago rekonsideri: eksterlanda kanada ambasado promesis al polaj enmigrontoj rekonsideron de iliaj petoj post 8 jaroj [35]; en la ŝanĝita atmosfero la delegacio de Meksikio […] decidis postuli rekonsideron de la Projekto [36]; ni ekzamenu la demandon pri la lingvoj, inkluzive per objektiva rekonsidero de Esperanto [37]. VD:retrospektivo, revizio
germane:
Neubetrachtung, Neubewertung

senkonsidera

Nezorgema, facilanima: ĵetinte ĉi tiujn senkonsiderajn vortojn, la kronprinco haltis terurita [38]; la komandanto sin ĵetis senkonsidere en seĝon [39]. VD:malkaŝa, nepripensita, senĝena3
38. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VI
39. G. K. Chesterton, trad. C. Bean: La Naiveco de Pastro Brown, 1937
beloruse:
неразважлівы, легкадумны
ĉine:
不周 [bùzhōu], 冒失 [màoshi], 茍 [gǒu], 冒然 [màorán], 胡乱 [húluàn], 欠考慮 [qiànkǎolü]
france:
inconsidéré, irréfléchi
germane:
unbedacht
hispane:
desconsiderado, irreflexivo
japane:
思慮に欠ける [しりょにかける], 無分別な [むふんべつな], 軽率な [けいそつな]

senkonsidere al

(prepoziciaĵo)
Ne konsiderante, indiferente al, senrespekte al: tute senkonsidere al la demando ĉu […] [40]; tiel […] la pronomo li personigas la homecon en opozicio al la nehomeco senkonsidere al la sekso [41].
beloruse:
ня ўлічваючы…, не зважаючы на…, не зьвяртаючы ўвагі на…
ĉine:
儘管 [jǐnguǎn], 儘管這樣 [jǐnguǎnzhèyàng]
france:
sans tenir compte de
germane:
unabhängig von, ungeachtet, außer Acht lassend
hispane:
sin tener en cuenta a, sin reparar en
pole:
bez względnu na, niezależnie od, mimo

administraj notoj

~ema: Mankas verkindiko en fonto.