*kalkul/i PV

*kalkuli

1.
(tr)
Operacii per nombroj por trovi alian serĉatan nombron: kalkuli la koston [1]; kalkulante la vojon […] per la kurbaj kaj turnitaj iroj, kiuj kondukas tra la internaj ĉambroj [2]; ili ne kalkulas laŭ nia temposkalo [3]; mense kalkuli (sen uzi paperon aŭ kalkulilon); okazis ankaŭ diskutoj pri tio kiel kalkuli kotizojn [4]; se mi diras, ke muro estas tri metrojn alta kaj kvin metrojn larĝa, ili eĉ ne povas kalkuli la areon de la muro [5]; ni amu nin frate, sed kalkulu akurate (ĝuste, precize) PrV ; amikon karesu, sed kalkuli ne forgesu PrV . SUB:komputi
2.
(tr)
Nombri; determini kvanton; serĉi la nombron de objektoj: kalkulu la stelojn, se vi povas ilin kalkuli [6]; kiam la pomoj maturiĝis, oni kalkulis ilin, sed tuj en la posta tago unu mankis [7]; [ŝi] malfermis sian monujon kaj kalkulis la tie troviĝantajn malgrandajn monerojn Marta ; mi kalkulas jam la minutojn ĝis nia revido [8]; ŝi komencis kalkuli la maŝojn kaj preterlasadi ilin, por ke la ŝtrumpo pli mallarĝiĝu [9]; li ne kalkulis (enkalkulis) la parton de la neantaŭviditeco [10]; li havas pli da mono, ol li povas kalkuli PrV .
3.
(x)
Determini kiel koston, pagendan prezon, rekompencon (ankaŭ figure); fakturi: por [la manĝaĵoj] mi kalkulas por ni tri unu dolaron semajne [11]; feliĉa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian kulpon [12]; via amato por ĉiu kiso povus kalkuli al vi unu mortigon [13]. VD:postuli1, premisi, supozi
4.
(tr)
Alklasigi, meti en ian kategorion; rigardi kiel; taksi: la jarojn 1700, 1800 kaj 1900 ni devas kalkuli al la jaroj simplaj kaj ne al superjaroj [14]; mi ŝajnigis min indiferenta, […] mi volis, ke Alfred kalkulu min tute perdita por li [15]; vi povos kalkuli Juliinon kaj min inter viaj invititoj [16]; ĉu vi kalkulas kiel nenion, mia bofilo, la honoron, ke vi parenciĝis kun la domo de Sotenville [17]; Ni ĝin kalkulis kiel nian devon // Al vi raporti pri l’ afero [18]; tian viron oni prefere kalkulu inter la amikoj ol inter la malamikoj [19]; la ideoj de Kolumbo estis kalkulataj kiel infanaĵo EE . VD:estimi, konsideri3, opinii
5.
(ntr)
Fidi iun aŭ ion; konfidi al iu: [tiu projekto] kalkulas je [la] preteco pionire oferi sian tempon [20]; ĉiu devas akiri panon per la propraj manoj, oni ne povas kalkuli je la aliaj: ĉiu devas labori mem [21]; konatulo, pri kies helpo mi kalkulis [22]; vi povas kalkuli je mia plej plena diskreteco [23].
6.
(ntr)
Fiksi sian konduton laŭ la valoro de iu persono aŭ objekto: sed, krimulo, ci ne min kalkulis en la plenumado de cia projekto [24]; la junuloj ambaŭgrupe kalkulis kun probabla alfrontiĝo kaj organizis sian piknikon konsekvence [25]. VD:anticipi, antaŭvidi
1. La Nova Testamento, Luko 14:28
2. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
3. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 4
4. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, La kongresa movadumo dun la Universala Kongreso (Kirill Noviĉenko)
5. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ezopo en la Moderna Mondo
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 15:5
7. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La ora birdo
8. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
9. Internacia krestomatio, Neniam Plu!
10. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekoka
11. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
12. La Nova Testamento, Romanoj 4:8
13. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
14. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
15. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
16. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sepa
17. Molière, trad. D-ro L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, Akto Unua
18. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
19. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 5
20. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
21. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XXI
22. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, Ĉe Lev Tolstoj en Jasnaja Poljana
23. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 25
24. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Naŭa
25. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 20
angle:
calculate
beloruse:
1. лічыць, вылічваць 2. лічыць, падлічваць 3. рабіць калькуляцыю 4. лічыць, уважаць 5. разьлічваць (на кагосьці/штосьці) 6. лічыцца
bulgare:
изчислявам, смятам, пресмятам 5. разчитам (на някого)
ĉeĥe:
počítat
ĉine:
推算 [tuīsuàn], 算 [suàn], 計算 [jìsuàn], 計量 [jìliàng], 計 [jì], 算計 [suànji], 核算 [hésuàn], 思量 [sīliang], 打算盘 [dǎsuànpán], 算出 [suànchū], 运算 [yùnsuàn], 测算 [cèsuàn], 心算 [xīnsuàn]
france:
calculer, compter, considérer, prendre (pour) mense ~i: compter de tête, calculer mentalement. ni amu nin frate, sed ~u akurate: les bons comptes font les bons amis. amikon karesu, sed ~i ne forgesu: les bons comptes font les bons amis.
germane:
rechnen 1. berechnen, ausrechnen, ermitteln mense ~i: kopfrechnen. 2. zählen 3. in Rechnung stellen, anrechnen, fakturieren 4. aufstellen, aufrechnen, auflisten 5. rechnen mit, vertrauen auf, zählen auf 6. rechnen mit, sich ausrechnen, berücksichtigen, bedenken, einkalkulieren
hispane:
calcular 2. contar 4. considerar 5. contar con
hungare:
1. számít, kiszámít mense ~i: fejből számol. 2. számol, megszámol 4. számít (tekint), hozzászámít (tulajdonít) 5. számít (vkire, vmire) 6. számol (vkivel, vmivel)
indonezie:
menghitung, berhitung, membilang, mengalkulasi mense ~i: menghitung di luar kepala. 5. mengandalkan, memercayai, memercayakan
japane:
計算する [けいさんする], 数える [かぞえる], 見なす [みなす]
katalune:
calcular 2. comptar 4. considerar 5. comptar amb
nederlande:
1. rekenen mense ~i: hoofdrekenen. 2. tellen 4. beschouwen, tellen 5. rekenen op 6. rekening houden met
pole:
1. liczyć, obliczać, kalkulować, rachować mense ~i: liczyć w pamięci. 2. liczyć, zliczać, rachować 4. zaliczać 5. liczyć (na kogoś, na coś) 6. liczyć się (z kimś, z czymś)
rumane:
calcula
ruse:
1. считать, вычислять mense ~i: считать в уме. 2. считать 4. считать 5. рассчитывать (на кого-л., что-л.) 6. считаться
slovake:
počítať, rátať
tibete:
རྩི་
ukraine:
рахувати, підраховувати, обчислювати

kalkulo

1.
Operacio per nombroj: unu faris jenan kalkulon: se ni prenos, ke la enskribado de ĉiu promesanto okupos ne pli multe ol unu minuton, kaj vi […] vin okupos sole je tiu ĉi afero, laborante sen ripozo 15 horojn ĉiutage, — tiam la pretigo de la libro de l' voĉoj okupos 30 jarojn [26]; kliniĝinte super amaso da notoj kaj kalkuloj Marta ; mi finis la mezuradon kaj kalkulojn pri la grando de la tero [27]; en miaj kalkuloj mi eraris nur je la dudekono de unu horo [28]; bonaj kalkuloj, bonaj kunuloj PrV .
2.
Nombrado: laŭ la kalkulo de la jaroj [29]; mono amas kalkulon PrV . VD:nombro
3.
Detala listo de en- kaj elspezoj, ĉu kurantaj, ĉu anticipaj: en ĉiu horo, eĉ preskaŭ en ĉiu minuto envenas sumoj ĉiam novaj kaj reprezentantaj ĉiam novajn ciferojn, la forlaso de unu speso povas fariĝi kaŭzo de malordo en la kalkuloj Marta ; (figure) ŝi ne kutimis fari kalkulon pri la spiritaj provizoj, kiujn ŝi posedas Marta ; (figure) multaj homoj […] ne kutimis donadi al si precizan kalkulon pri siaj simpatioj kaj antipatioj [30]; kiu vivas sen kalkulo, baldaŭ estos almozulo PrV . VD:bilanco
4.
EKON Detala listo de pagoj ŝuldataj de kliento al la servinto: ŝi preskaŭ ĉiutage mendadis […] kaj ĉiusemajne devigadis mian patron pagi grandegajn kalkulojn de tajlorinoj, meblistoj, kaleŝistoj [31]; [ni] pagos vian kalkulon per la trovita mono [32]; [ili] ekvivis tie tiel lukse, ke ilia kalkulo en la daŭro de tri tagoj kreskis ĝis kelkaj centoj da frankoj [33]; la lernejoj kaj malsanejoj estos tenataj je la kalkulo de la komunumo [34]; la masonistoj kaj ĉarpentistoj faris antaŭkalkulon, laŭ kiu la kostoj prezentis la sumon de ankoraŭ dumil spesmiloj [35]; ĉu tiu ĉi libro estas presita je via propra kalkulo [36]; post kiam mi estis paginta tiun kalkulon, mi supreniris en vagonon [37]; li nun nuligis sian kalkulon per la morto, ni ne ricevos eĉ unu speson [38]; la kuketoj[…]n mi formanĝis je la kalkulo de la enspezoj de la angla reĝo [39]; (figure) [li] kredeble havis kalkulojn kun la urbo (postulon pri ŝuldo) [40]; (figure) ĉesigi siajn reciprokajn malpacon kaj kalkulojn [41]. SIN:fakturoVD:kosto, spezo
5.
Aranĝoj konsiderataj por realigi celon: ni devas antaŭ ĉio preni en kalkulon (atenti, konsideri) la montrojn de la spertoZ ; kontraŭ lupo ne helpas kalkulo PrV ; ne faru kalkulon sen la mastro PrV . VD:konsidero2, takso
6.
MAT Formala sistemo, teorio matematika aŭ logika: infinitezima, diferenciala, bulea, propozicia kalkulo; lambdokalkulo, predikatkalkulo; mi neniam sukcesis kompreni esoteraĵojn kiel kalkulon diferencialan kaj integralan [42];
angle:
1. calculation 2. calculation 4. bill, tab, check 5. calculations 6. calculus
beloruse:
лічэньне, рахаваньне, лік, разьлік, улік, калькуляцыя
bulgare:
изчисление, пресмятане
ĉeĥe:
kalkulace, počet, počítání, vyúčtování, výpočet, účet
ĉine:
計算 [jìsuàn], 运算 [yùnsuàn], 心計 [xīnjì], 核算 [hésuàn]
france:
calcul, compte (calcul), addition (à payer), note (à payer) bonaj ~oj, bonaj kunuloj: les bons comptes font les bons amis. 6. calcul
germane:
1. Berechnung 2. Zählung, Aufrechnung 3. Abrechnung (Buchführung), Kalkulation 4. Aufstellung, Rechnung, Abrechnung, Forderung (Geld), Kosten (Rechnung) antaŭ~o: Kostenvoranschlag. 5. Betracht, Vorberechnung 6. Kalkül
hispane:
4. cuenta, factura 5. consideración
hungare:
1. számítás, kiszámítás 2. számolás 4. számvetés 5. számítás 6. számítás
indonezie:
perhitungan, penghitungan, hitung-hitungan, kalkulasi
japane:
計算 [けいさん], 計数 [けいすう], 勘定 [かんじょう]
katalune:
càlcul 4. compte, factura 5. consideració
nederlande:
1. rekenkundige bewerking 2. telling 5. rekening 6. berekening
pole:
1. liczenie, obliczenia, kalkulacja, rachunek 2. liczenie, zliczanie, rachunek 4. faktura, rachunek, paragon 5. rachunek 6. rachunek, teoria
rumane:
calcul
ruse:
1. расчёт 2. счёт 4. счёт 5. расчёт 6. исчисление
slovake:
faktúra, počítanie, účet
ukraine:
рахунок, облік, підрахунок, обчислення, калькуляція

kalkulema

Kiu kalkulas, en ĉiuj situacioj taksas sian profiton kaj malprofiton: li estis kalkulema kaj celkonscia [43]; la kalkulema virino eraris, ŝi malĝuste taksis la danĝerojn de nokta vojaĝo en tempo de nacia maltrankvilo [44]; mi […] volis iom vundi ŝian kalkuleman koron [45]. ANT:spontanea
43. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, V.
44. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XXI
45. K. Pap, trad. A. Reiber: Revado nenifara, la nica literatura revuo, 1961-01 (6/3), p. 112a-117a
beloruse:
разважлівы, карысьлівы
bulgare:
пресметлив
ĉeĥe:
kdo rád počítá (adj.)
france:
calculateur (adj., intéressé), intéressé (calculateur)
germane:
berechnend
indonezie:
penuh pertimbangan
japane:
打算的な [ださんてきな], 計算高い [けいさんだかい]
slovake:
rád počítajúci
ukraine:
розважливий, корисливий, користолюбний

kalkulilo

1.
Rimedo por plenumi aritmetikajn operaciojn: ĉiuj knaris per plumoj, klakis per kalkuliloj, aŭ frapis per skribmaŝinoj Metrop ; la deĵorantinoj per poŝkalkuliloj kontrolas la sumon kaj trovas ke vi miskalkulis kelkajn kopekojn [46]; komputiloj en la moderna mondo ne plu estas nuraj kalkuliloj, ofte oni uzas ilin ankaŭ por lingve komuniki, por prilabori tekstojn […] [47]; mi preskaŭ neniam uzas tekstoprilaborilon, kaj mi ankoraŭ neniam uzis tabelkalkulilon [48]. SUB:abako2, sorobano, komputilo
2.
Aparato por aŭtomate nombri ion; nombrilo: ŝia elektrokalkulilo montris, ke monate ŝi subite eluzis tiom da kurento, kiom ŝi kutime antaŭe eluzadis dum la jaro [49]; balotilo-kalkulilo [50].
46. La Ondo de Esperanto, 1999, No 3 (53)
47. La Ondo de Esperanto, 1999, No 4 (54)
48. E. Grimley Evans: Interreto: uniksulo ekspertas Unikodon, Monato, 2000/02, p. 20
49. Laimius Stražnickas: Pri la aferoj misteraj, Monato, 2005/04, p. 23
50. Paul Gubbins: La venkanto heredos ĉion ..., Monato, 2011/06, p. 7
angle:
1. calculator
beloruse:
1. калькулятар 2. лічыльнік, прыбор уліку
bulgare:
1. калкулатор
ĉeĥe:
1. počítací stroj, počítačka
ĉine:
計算器 [jìsuànqì], 計算計 [jìsuànjì]
france:
1. calculateur
germane:
poŝ~ilo: Taschenrechner. tabel~ilo: Tabellenkalkulation. 2. Zähler elektro~ilo: Stromzähler. balotilo-~ilo: Wahlmaschine.
hispane:
1. calculadora
hungare:
1. számológép
indonezie:
1. kalkulator 2. alat hitung
japane:
計数器 [けいすうき], 計算器 [けいさんき]
katalune:
1. calculador, calculadora
nederlande:
1. rekenmachine elektro~ilo: elektriciteitsmeter. balotilo-~ilo: kiesapparaat.
pole:
1. liczydło, kalkulator, maszyna licząca
rumane:
1. calculator
ruse:
1. калькулятор
slovake:
1. kalkulačka, počítací stroj
ukraine:
лічильний прилад, калькулятор, рахівниця

alkalkuli

(tr)
1.
Aldoni per kalkulo; adicii: li timas, ke oni iel alkalkulos lin mem al la nombro de tiuj malsaĝuloj [51].
2.
Atribui, imputi: mi alkalkulos vin al la filoj, kaj donos al vi la ĉarman landon [52]; al tiu kategorio de emancipitinoj alkalkulis sin ankaŭ la du virgulinoj sur la korto [53]; ĉu oni ne povus alkalkuli al li ĉiujn tiujn brikojn kaj pecojn [54]? mi alkalkulas min al mia nacio ne en senco ŝovinista [55]; post pliaj dudekkvin jaroj da laboro kaj ŝparado mi povus alkalkuli min kun certa fiero al la suba tavolo de la meza klaso [56].
beloruse:
прылічыць, прырахаваць
bulgare:
добавям (към брой, сметка)
ĉeĥe:
připočíst, připočítat
ĉine:
[jiā], 加号 [jiāhào], 增 [zēng], 还说 [háishuō], 加上 [jiāshàng]
france:
1. ajouter (à un nombre), compter (qn/qc au nombre de...) 2. attribuer, imputer
germane:
1. hinzurechnen, addieren 2. subsummieren, zurechnen, zählen zu
hispane:
1. añadir, incorporar 2. atribuir, imputar
hungare:
1. hozzászámít, hozzáad 2. besorol
indonezie:
menambahkan
japane:
加算する [かさんする], 数に入れる [かずにいれる]
katalune:
1. afegir, incorporar 2. atribuir, imputar
nederlande:
1. bijtellen 2. rekenen tot
pole:
1. zaliczać 2. zaliczać
ruse:
причислить
slovake:
pripočítať
ukraine:
дораховувати, прираховувати, зараховувати, додавати

antaŭkalkuli

(tr)
Anticipe kalkuli: ni kunmetas la kalendaron kaj antaŭkalkulas la estontajn fenomenojn sur la ĉielo [57]; li rigarde sekvis la dancon de la neĝeroj kaj provis antaŭkalkuli, kie ili falos [58]; oni neniam povas antaŭkalkuli, kio venos [59].
beloruse:
лічыць, разьлічваць (загадзя), рабіць каштарыс
france:
calculer (d'avance), prédire (par le calcul), pré-calculer
germane:
vorausbrechnen
hispane:
prever, predecir
hungare:
előre kiszámít
indonezie:
menghitung di awal, menghitung sebelumnya
katalune:
preveure, predir
ruse:
рассчитать (заранее), расчислить
ukraine:
робити попередні підрахунки/розрахунки, складати кошторис

dekalkuli

(tr)
Depreni de nombro, de konto; subtrahi: dekalkuli la rabaton; por Selma kaj Eskil li dekalkulis kelkmil kronojn, kiujn ili povos ricevi laŭbezone aŭ kiam li mortos [60]; sur la angulo de dormanta strato Ivagin adiaŭis la kuniranton kaj komencis dekalkuli la domojn Metrop ; do la metodo estas ekonomia, se oni rajtas dekalkuli la fiksitan CO2 de la pagenda eligaĵo [61]. VD:dekrementi, rabati, redukti1
60. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Sia propra mastro
61. Werner Fuß: Verdigu la dezertojn!, Monato, 2011/04, p. 17
beloruse:
адлічваць
ĉeĥe:
odečíst, odpočítat
ĉine:
[páo], 减号 [jiǎnhào], 减去 [jiǎnqù], 减 [jiǎn], 少于 [shǎoyú]
france:
défalquer, retrancher (par le calcul), soustraire (à un nombre)
germane:
abziehen (subtrahieren), herunterzählen
hispane:
descontar, restar, sustraer
hungare:
leszámít
indonezie:
mengurangi
japane:
差し引く [さしひく], 控除する [こうじょする]
katalune:
descomptar, suprimir
nederlande:
aftrekken
pole:
odliczać
ruse:
отчислить (деньги)
slovake:
odpočítať
ukraine:
відраховувати, віднімати

elkalkuli

(tr)
1.
Tute kalkuli nenion preterlasante: Mia buŝo rakontos Vian justecon, Ĉiutage Vian helpon, Ĉar mi ne povus ĉion elkalkuli [62]. inĝenieroj esploris la aferon kaj elkalkulis, ke tio estas tre bona afero [63]; profesoro Bucher el Lejpcigo elkalkulis la rilatan nombron de la viroj kaj virinoj en Eŭropo [64]; Leibniz […] elkalkulis […] ke el 23 literoj oni povas formi pli ol 25 852 trilionojn da diversaj vortoj [65]; kia plezuro de la ĉaso estas elkalkuli ĉiun sekvan paŝon de la viktimo [66]; li intencis […] elkalkuli tion, kion la dioj ordonis kaŝi antaŭ la homaj okuloj [67].
2.
Prezenti ĉiujn unu post alia nombrante: [li] tuj elkalkulis al la vilaĝano tricent rublojn, kiujn lia kunparolanto prenis [68]; ordonu elkalkuli al li kvin mil sestercojn [69]; la plej uzataj el tiuj ĉi okulakvoj estas: flava adstringa okulakvo aŭ safrana tinkturo de opio[…], kupro aluna, zinko sulfura, […], plue aluno, tanino, bora acido […], ni elkalkulis tiom da ili, ĉar […] oni ofte devas ŝanĝi la rimedojn [70]; de 1817 ĝis 1926 sciencistoj elkalkulis 6 pandemiojn de ĥolero [71].
beloruse:
1. вылічваць, падлічваць 2. пералічваць
ĉeĥe:
propočítat
france:
1. faire le compte de
germane:
2. auszählen
hispane:
1. enumerar, contar (por completo)
hungare:
1. mindent összevet
japane:
数え上げる [かぞえあげる]
katalune:
1. enumerar, ressenyar, detallar (per complet)
pole:
1. zliczać, zrachować
ruse:
1. исчислить, расчислить
slovake:
prepočítať
ukraine:
вираховувати

enkalkuli

(tr)
1.
Inkluzivigi, konsideri en kalkulo: se tamen li […] ŝuldas ion al vi, tion enkalkulu en mian konton [72]; en la kostojn de multlingveco oni devus enkalkuli ankaŭ aliajn elspezojn, kiuj ne rilatas rekte al la tradukado [73]; se oni enkalkulas ĉiujn voj-disbranĉiĝojn, li troviĝas interne de ĉi tiu perimetro [74]; oni devas enkalkuli la belan veteron, kiu logas ĉiujn rekte al la malbordo [75]; la eldono de 1931 fakte jam estis la sesa, se oni enkalkulas la ruslingvajn versiojn, el kiuj la unua aperis jam en 1911 [76];
2.
Enhavi, enteni: [ili] havas la solan vendrajton por Britujo, sed tiu rajto ne enkalkulis Irlandon [77]; en preskaŭ ĉiuj distriktoj ekzistas ŝintoisma templo, kaj tiu enkalkulas la loĝantojn kiel siajn kredantojn [78]; la raŭmisma intelektularo enkalkulis la plej valorajn sociologojn de la 80aj jaroj en Esperantio: inter ili Jerzy Leyk kaj Sándor Révész [79]. VD:kune kun, plus
72. La Nova Testamento, Filemon 1:18
73. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
74. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Stefano fuĝas de la polico
75. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 25. Multe Da Spirito Sed Neniom Da Profito.
76. W. M. A. de Smet: Edward Croegaert, la forgesita lingvokreanto, Monato, 2004/11, p. 22
77. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 24. Per Flugiloj De Facila Vento.
78. Hori Yasuo: Religio en Japanio. Ĉu budhismo?, Monato, 2008/11, p. 17
79. La Ondo de Esperanto, 1999, No 5 (55)
beloruse:
1. улічваць, улучаць у разьлік 2. утрымоўваць
ĉeĥe:
2. započíst, započítat, započítávat, zaúčtovat
france:
2. compter (comporter), comprendre (comporter), comporter, détenir (comporter)
germane:
1. einberechnen 2. einrechnen, einbeziehen, umfassen
hungare:
2. tartalmaz, magában foglal
indonezie:
1. memasukkan (dlm perhitungan) 2. termasuk
japane:
数に入れる [かずにいれる], 含む [ふくむ]
katalune:
2. constar de, comptar amb
nederlande:
2. bevatten
pole:
2. zaliczać
ruse:
2. содержать (в себе), включать (в себя)
slovake:
2. započítať
ukraine:
нараховувати, містити, мати в собі, мати у своєму складі

kunkalkuli

(tr)
Kunigi en kalkulado: mi kalkulas la korvojn, kiuj staras sur la tegmento […] — kiom do vi kunkalkulis […]? — dek tri, mi respondis [80].
80. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
beloruse:
палічыць разам
ĉeĥe:
sečítat
ĉine:
相加 [xiāngjiā]
germane:
zusammenzählen, errechnen
hispane:
agregar
hungare:
összeszámol, összegez
indonezie:
menghitung bersama, menghitung sama-sama
japane:
合算する [がっさんする]
katalune:
agregar, conjuntar
nederlande:
samentellen
pole:
zliczać
ruse:
посчитать вместе
slovake:
sčítať, zrátať
ukraine:
зводити до одного рахунку, підсумовувати

miskalkuli

Kalkuli erare; mistaksi: ĉu mi vere tute precize scias, ke estas cent kvardek kvar pecetoj, aŭ ĉu mi eventuale miskalkulis MortulŜip ; oficistoj jam eliradis, kaj Stefano esperis, ke li ne miskalkulis la tempon ChV ; se Adams imagis, ke tiu bato ŝin venkos, li serioze miskalkulis CKv ; [mi] miskalkulis je unu MortulŜip ; la aŭtoro ne miskalkulas, […] la datoj kaj la aĝo de la roluloj bone akordiĝas [81].
81. Gerrit Berveling: Rekomendinda romano en matura lingvaĵo, Monato, 2015/04, p. 26
angle:
miscalculate
beloruse:
пралічвацца, прарахоўвацца, аблічвацца, абшуквацца
ĉine:
失算 [shīsuàn]
germane:
sich verrechnen
indonezie:
salah hitung
japane:
誤算する [ごさんする]
ukraine:
прораховуватися, збиватися з рахунку, робити помилки при обчисленні

prikalkuli

(tr)
1.
Zorge pripensi estontan agon helpe de kalkulado; pesi ĉiujn konsekvencojn de sia agado: ŝi konsideris la longecon de la vojo kaj prikalkulis, ke, se ŝi ne sekvos la landvojon, [...] ŝi ŝparos preskaŭ du mejlojn [82]; ŝi ne prikalkulis sian agon Marta ; li mezuris fenestrojn kaj pordojn, notis kaj prikalkulis kaj fine reiris [83]; ili prikalkulas siajn procentegojn ĉe la altaro, ili genufleksas, por ke ili povu bone etendi la trenaĵon de sia vesto [84]; li prenis paperon kaj krajonon kaj komencis prikalkuli la produkteblon de la bieno [85]; mi ĉiam agas orde, kun pripenso kaj prikalkulo [86]. VD:plani
2.
BIB Nombri la homojn: prikalkulu la tutan komunumon de la Izraelidoj laŭ iliaj familioj [87]; kiu povas prikalkuli, kiom da fojoj en sia vivo li rigardis funebran veston de vidvino Marta .
beloruse:
1. пралічыць 2. палічыць (людзей, насельніцтва), падлічыць
ĉeĥe:
propočítat, spočítat
france:
1. calculer (peser les conséquences), préméditer, prévoir (préméditer) pri~o: prévoyance, préméditation, calcul (prévoyance), pondération (prévoyance). 2. recenser (une population)
germane:
ermitteln, errechnen 1. durchrechnen, berechnen
hispane:
1. prever, calcular 2. censar
hungare:
1. mérlegel
japane:
考慮に入れる [こうりょにいれる], 見積もる [みつもる]
katalune:
1. preveure, calcular 2. censar
nederlande:
1. overwegen
pole:
1. rozważać 2. policzyć (ludzi, mieszkańców)
ruse:
1. просчитать 2. сосчитать, подсчитать
slovake:
prepočítať, spočítať
ukraine:
обчислювати, обраховувати

diferenciala kalkulo

MAT[88]
Branĉo de matematiko, kiu sin bazas sur la nocioj diferencialo kaj derivaĵo, kaj okupiĝas pri solvado de diferencialaj ekvacioj: mi neniam sukcesis kompreni esoteraĵojn kiel kalkulon diferencialan kaj integralan [89].
angle:
differential calculus
beloruse:
зьлічэньне дыфэрэнцыяльнае
bulgare:
диференциално смятане
ĉeĥe:
diferenciální počet
france:
calcul différentiel
germane:
Differenzialrechnung
hispane:
cálculo diferencial
hungare:
differenciálszámítás
indonezie:
kalkulus diferensial
katalune:
càlcul diferencial
nederlande:
differentiaalrekenen
pole:
rachunek różniczkowy
ruse:
дифференциальное исчисление
slovake:
diferenciálny počet

infinitezima kalkulo

MATMatVort
Branĉo de matematiko, kiu entenas la diferencialan kaj integralan kalkulojn, kaj pritraktas la infinitezimojn.
angle:
infinitesimal calculus
beloruse:
зьлічэньне бясконца малых
ĉine:
微积分学 [wēijīfēnxué]
france:
calcul infinitésimal
germane:
Infinitesimalrechnung
hispane:
cálculo infinitesimal
hungare:
infinitezimális-számítás
indonezie:
kalkulus infinitesimal
japane:
微積分学 [びせきぶんがく]
katalune:
càlcul infinitesimal
ruse:
исчисление бесконечно малых
ukraine:
числення нескінченно малих величин

integrala kalkulo

MAT[90]
Branĉo de matematiko, kiu okupiĝas pri kalkulado de integraloj kaj malderivaĵoj, kaj pri solvado de diferencialaj ekvacioj.
angle:
integral calculus
beloruse:
зьлічэньне інтэгральнае
bulgare:
интегрално смятане
ĉeĥe:
integrální počet
ĉine:
积分学 [jīfēnxué]
france:
calcul intégral
germane:
Integralrechnung
hispane:
cálculo integral
hungare:
integrálszámítás
indonezie:
kalkulus integral
katalune:
càlcul integral
nederlande:
integraalrekenen
pole:
rachunek całkowy
ruse:
интегральное исчисление
slovake:
integrálny počet
ukraine:
інтеґральне числення

probablokalkulo

MATMatVort
Branĉo de matematiko, kiu okupiĝas pri modeligo de hazardo. VD:probablo
angle:
probability theory
beloruse:
тэорыя імавернасцяў
bulgare:
теория на вероятностите
ĉeĥe:
počet pravdepodobnosti
ĉine:
概率演算 [gàilüyǎnsuàn]
france:
calcul des probabilités
germane:
Wahrscheinlichkeitsrechnung
hispane:
cálculo de probabilidades
hungare:
valószínűségszámítás
indonezie:
teori peluang, probabilitas, kebolehjadian
katalune:
càlcul de probabilitats
nederlande:
kansberekening
pole:
rachunek prawdopodobieństwa, teoria prawdopodobieństwa
ruse:
теория вероятностей
slovake:
počet pravdepodobnosti
ukraine:
теорія ймовірностей

retrokalkulo

Kalkulo en la direkto kontraŭa al la normala.
angle:
countdown
beloruse:
адлік зваротны
bulgare:
броене наобратно, обратно броене
ĉine:
倒計時 [dàojìshí], 倒数计时 [dàoshǔjìshí], 倒数计数 [dàoshǔjìshù], 讀秒 [dúmiǎo]
france:
compte à rebours
germane:
Countdown
hungare:
visszaszámlálás
indonezie:
hitung mundur, perhitungan mundur
katalune:
compte regressiva
nederlande:
(het) aftellen
pole:
odliczanie
ruse:
обратный отсчет

administraj notoj

pri retro~o:
      Ĉar retro- estas neoficiala afikso, tio fakte iru al aparta artikolo
      retrokalkul/, sed necesas trovi plurajn uzekzemplojn.
      Cetere troviĝas parte sinonimaj „dekalkulo“ (vd. supre "dekalkuli domojn")
      kaj „dekrementado“.
      [WD]
    
~o: Mankas verkindiko en fonto.
infinitezima ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
integrala ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
probablo~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
retro~o: Mankas dua fontindiko.
retro~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.