tradukoj: be ca cs de en fr pl pt ru sk

diferencial/o

diferencialo  

MAT[1]
1.  
(de bildigo f inter du normohavaj spacoj, ĉe punkto a de la fonto-aro) Tia kontinua homomorfio u, ke f(a+h)-f(a) = u(h)+||h||.ε(h), kie la bildigo ε strebas al nulo, kiam h strebas al nulo: la diferencialon de f ĉe a oni plejofte signas per df(a), dfa, aŭ f′(a); la diferencialo ĉe punkto a de reela derivebla funkcio y = f(x) estas la lineara funkcio, kiu ĵetas ajnan nombron dx (nomatan diferencialo de la argumento) al dy = f′(a).dx.
2.  
(de bildigo f inter du normohavaj spacoj) La bildigo, kiu ĵetas ĉiun punkton de la fonto-aro de f al la diferencialo 1 de f ĉe tiu punkto: dua diferencialo (diferencialo de la diferencialo), tria diferencialo (diferencialo de la dua), ... n-a diferencialo. VD:diferenciala formo.

diferenciali  

MATPIV1(fakula ĵargono)
Trovi diferencialon de funkcio: diferencialado. VD:derivi;ANT:integrali.

diferenciala  

MATPIV1
Rilata al diferencialoj kaj diferencialado. VD:diferenciala ekvacio, diferenciala formo, diferenciala kalkulo.

diferencialebla  

MAT
(p.p. bildigo f inter du normohavaj spacoj, ĉe punkto a de la fonto-aro) Tia, ke ekzistas ĝia diferencialo 1 ĉe a: la funkcio sinuso estas diferencialebla (ĉe ĉiu punkto de ĝia fonto-aro); diferencialebla reela funkcio estas ankaŭ derivebla, sed la samo ne veras por kompleksaj funkcioj.

tradukoj

anglaj

~o: differential; ~i: differentiate; ~a: differential; ~ebla: differentiable. ~ado: differentiation.

belorusaj

~o: дыфэрэнцыял; ~i: дыфэрэнцыяваць; ~a: дыфэрэнцыяльны. ~ado: дыфэрэнцыяваньне.

ĉeĥaj

~o: diferenciál; ~i: diferencovat; ~a: diferenciální.

francaj

~o: différentielle; ~i: différentier; ~a: différentiel; ~ebla: différentiable. ~ado: différentiation.

germanaj

~o: Differential; ~i: differenzieren; ~a: Differential-; ~ebla: differenzierbar. ~ado: Differentiation.

katalunaj

~o: diferencial (subst.); ~i: diferenciar; ~a: diferencial (adj.); ~ebla: diferenciable. ~ado: diferenciació.

polaj

~o: różniczka; ~i: różniczkować; ~a: różniczkowy; ~ebla: różniczkowalny. ~ado: różniczkowanie.

portugalaj

~o: diferencial. ~ado: calcular a diferencial de.

rusaj

~o: дифференциал; ~i: дифференцировать; ~a: дифференциальный; ~ebla: дифференцируемый. ~ado: дифференцирование.

slovakaj

~o: diferenciál; ~i: diferencovať; ~a: diferenciálny.

fontoj

1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 20

~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~i: Mankas dua fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ebla: Mankas fontindiko.
~ebla: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | difere2.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.24 2015/07/04 08:37:32