1atribu/i

atribui  

(tr)
1.  
Asigni, destini, doni ion al iu kiel lian: atribui al iu la unuan premion en konkurso; atribui la patran domon, kiel parton de la heredaĵo, al la plej aĝa filo; atribui sumon de mil frankoj por la loterio. SIN:aldifini.
2.
Rigardi, juĝi, opinii ion kiel ies apartenaĵon, aljuĝi: verko atribuita al Homero; atribui al iu iun malkovron; li ne havas tiujn meritojn, kiujn oni al li atribuas; atribui grandan efikon al nova kuracilo; atribui signifon al vorto.
3.  
Rigardi, opinii ion kiel kaŭzitan de iu aŭ io, aljuĝi: atribui al iu la malsukceson de la afero; atribui ies morton al akcidento. SIN:imputi.
angle:
attribute
beloruse:
даваць, надаваць, прыпісваць, прысуджваць
ĉeĥe:
přidělit, přiklepnout, přikázat, přisoudit, přiznat (někomu něco), přiřknout
france:
attribuer
hispane:
atribuir
hungare:
1. odaítél, nekiad 2. tulajdonít (vkinek vmit) 3. tulajdonít (vkinek)
itale:
attribuire
katalune:
atribuir
okcitane:
atribuir
ruse:
1. давать, придавать 2. приписывать, придавать, присуждать 3. приписывать
slovake:
pripísať niečo, prisúdiť niečo

administraj notoj

~i: Mankas fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.