tradukoj: be bg ca cs de en es fr hu it pl ru sk

3atribut/o

atributo  

1.  
Eco, per kiu oni povas rekoni ion:
a)  
FIL Esenca eco de objekto aŭ fenomeno, sen kiu ili estus io alia: Kartezio agnoskis du atributojn: la etendon kiel atributon de la materio, kaj la pensadon kiel atributon de la animo.
b)
KOMP Regule agordebla aŭ konsultebla eco de komputada objekto en programo, operaciumo aŭ en datumbanko; ekzemple la longo de ĝia interna prezento; datumtipo, valoro (de variablo); longo, koloro, tiparo uzendaj por la ekstera prezento; la atingopermesoj de dosiero.
c)  
BELA Distingilo, insigno, emblemo de ia metio, korporacio, dio, uzata precipe en belartoj: pesilo estas la atributo de la juĝpovo; rado kaj globo estas atributoj de Fortuno.
2.  
(evitinde) =predikativo

tradukoj

anglaj

~o: attribute.

belorusaj

~o: атрыбут.

bulgaraj

~o: атрибут.

ĉeĥaj

~o: atribut, kontrolní nebo přídavný znak, symbol.

francaj

~o: attribut.

germanaj

~o a: charakteristisches Merkmal, wesentliche Eigenschaft, Attribut; ~o c: Wahrzeichen, Sinnbild, Insignie, Symbol; ~o: Attribut.

hispanaj

~o: atributo.

hungaraj

~o: attribútum.

italaj

~o c: simbolo; ~o: attributo.

katalunaj

~o: atribut.

polaj

~o 1.: atrybut.

rusaj

~o: атрибут.

slovakaj

~o: atribút, príznak, vlastnosť.

fontoj

~o: Mankas fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | atribu1.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.25 2015/07/04 08:37:31