tradukoj: bg cs de en es fr grc hu it ku nl pl pt ru sv tr zh

*skrib/i [1]

*skribi

(tr)
1.TEZ
TIP Grafike prezenti parolojn per literoj aŭ aliaj konvenciaj desegnoj: la patro ne legas libron, sed li skribas leteron [2]; skribi literojn, nulojn; li scipovas nek legi, nek skribi; viaj leteroj estas ĉiam skribitaj tute nelegeble [3]; li skribas kiel kokino (tute nelegeble);
a)TEZ
Per tiaj rimedoj esprimi pensojn: skribi en gazeto; verse skribita rakonto; mi trovis ankaŭ altaron, sur kiu estis skribite: „al dio nekonata“ [4]; kiel estas skribite (en la Biblio); (figure) sur ŝia vizaĵo estas skribita (montriĝas, evidentiĝas) mildeco; (figure) Mi skribos Mian leĝon sur ilia koroZ.
b)TEZ
Per skribaĵo sciigi al iu : mi skribos al li, ke mi deturnas de li mian manon, ke li neniam venu antaŭ miaj okulojZ.
c)
Registri, decidi per skribo aŭ kun simila aŭtoritato: Vi skribas kontraŭ mi maldolĉaĵonZ; respondis Pilato: kion mi skribis, tion mi skribis (neŝanĝeble); ve al tiuj, kiuj skribas maljustajn verdiktojnZ; estis skribite (de la fatalo).
2.TEZ
TEK(komune) Registri datumojn sur daŭran materialon por konservo.
3.TEZ
KOMP Sendi datumon el pli alta nivelo de la memorhierarkio al malpli alta (periferia), ekzemple el la ĉefmemoro sur diskon.

skriba

Skribita, perskriba: skriba literaturoZ; ni faris la kontrakton ne skribe sed paroleZ.

skribo Vikipedio

1.TEZ
=skribado
2.TEZ
=skribsistemo la korea skribo povas aspekti simile al la simboloj de la ĉina kaj japana; sed fakte temas pri tute alia sistemo [5].
3.TEZ
=skribaĵo (frazaĵo) diron oni neas, skribo ne pereas [6]; REL la Sankta SkriboZ.
4.TEZ
=skribmaniero

*skribadoTEZ Vikipedio

Uzado de literoj aŭ aliaj signoj por skribi: bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado, estas plumingo [7].

skribaĵoTEZ Vikipedio

Serio da signoj notantaj parolojn, kalkulojn aŭ aliajn komunikaĵojn: sur la memorŝtono estas skribaĵo [8]. VD:dokumento

skribejoTEZ

TIP Loko taŭge aranĝita por skribado.

skribiloTEZ Vikipedio

TIP Ĉio, kio servas por skribi: mi prenis la etenditan paperon kaj rigardis la pinton de la skribilo [9].

*skribilaro

Sortimento de skribiloj: mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono kaj inksorbilo [10].

*skribisto Vikipedio

TIP Homo, kies profesio estas skribi aŭ transskribi: skribisto simple transskribas paperojn [11].

alskribi

(tr)
1.
Sendi, havigi skribaĵon al: li alskribis la urbestraron [12].
2.TEZ
Rigardi kiel respondeca pri, koncerna pri; aljuĝi; atribui: la popolamaso ... alskribas al ĉio tio precipan, misteran por ĝi kaj gravan signifon [13].

belskribadoTEZ

BELA Belarto de skribado, precipe de manskribado; kaligrafio.

belskribistoTEZ

BELA Homo kapabla pri belskribado; kaligrafo: manskribaĵo de sinjoro Guozhu estis en stilo flua kaj fluga kiel verko de belskribisto [14].

*ĉirkaŭskribiTEZ

(tr)
1.
Marki limojn ĉirkaŭ io; enfermi en limojn: ĉirkaŭskribi temon, serĉon.
2.
(malofte) Skribi ĉiudirekten: antaŭ li estas kelkaj libroj en la germana lingvo, aro da skizaĵoj, ĉirkaŭskribitaj folioj da papero [15].
3.TEZ
MAT[16](fakula ĵargono) Trovi geometrian figuron desegneblan ĉirkaŭ dua, tiel ke la dua estu enskribita en la unua: ĉirkaŭskribi kubon ĉirkaŭ sfero.

ĉirkaŭskribitaTEZ

MAT[17]
(p.p. geometria figuro rilate al alia) Tia, ke la dua figuro estas enskribita en la unua.

enskribiTEZ

(tr)
1.TEZ
Skribe meti en ion: en Via libro estis enskribitaj ĉiuj tagoj destinitaj [18]; (figure) glore enskribi sian nomon en la historionZ. VD:gravuri, registri, stampi.
2.
EKON Registri kiel ŝuldon aŭ bonhavon: tiun ĉi sumon mi enskribis en vian kalkulonZ, en vian kreditonZ, en vian ŝuldonZ;
3.TEZ
MAT[19](fakula ĵargono) Trovi la plej grandan geometrian figuron de unu tipo, kiun eblas desegni ene de figuro de dua tipo: enskribi plurlateron en cirklo(n), sferon en piramido(n). VD:ĉirkaŭskribi.
Rim.: Por doni precizan difinon necesas konsideri la du apartajn tipojn de figuro. Vd enskribita.

enskribitaTEZ

1.TEZ
MAT[20] (p.p. plurlatero rilate al cirklo aŭ p.p. pluredro rilate al sfero) Tia, ke ĉiuj ĝiaj verticoj situas sur la cirklo, aŭ sur la sfero: ĉiuj verticoj de enskribita pluredro situas egaldistance al iu punkto, kiu estas la centro de sfero, en kiu ĝi estas enskribita.
2.TEZ
MAT[21] (p.p. cirklo rilate al plurlatero aŭ p.p. sfero rilate al pluredro) Tia, ke ĝi tanĝas ĉiujn laterojn de la plurlatero, aŭ ĉiujn facojn de la pluredro: por ĉiu triangulo kaj por ĉiu regula plurlatero ekzistas enskribita cirklo; por ĉiu kvaredro kaj por ĉiu regula pluredro ekzistas enskribita sfero.
3.TEZ
MAT (p.p. sfero rilate al konusocilindro) Tia, ke ĝi tanĝas ĉiujn naskantojn de la dua figuro.

priskribiTEZ

(tr)
Distinge kaj vive prezenti ion per vortoj, tiamaniere, ke la aŭdanto aŭ leganto povas ĝin sufiĉe precize imagi: li detale priskribas siajn infanjarojn, la vivon de sia familio [22]. VD:desegni, pentri, rakonti, skizi

postskribo

[23]
Noto, aldonita fine de letero, post la subskribo: tion ŝi mem propramane aldonis en postskribo, en kiu ankoraŭ estis dirite: „Amikan saluton al Knut!“ [24].

subskribiTEZ

(tr)
JUR Skribi sian nomon sub io por montri sian aŭtorecon aŭ sian aprobon: en 1948 multaj landoj ... subskribis la Deklaracion de Homaj Rajtoj [25]. VD:parafo

subskriboTEZ Vikipedio

Skriba almeto de sia nomo, ordinare malsupre de dokumento aŭ aĵo, por marki posedon, aŭtentikon, konsenton: VD:sigelo

surskriboTEZ

Skribaĵo sur objekto aŭ monumento: fragmento de ŝtono kun hebrea surskribo [26].

*transskribi

1.TEZ
Kopii tekston en alian dokumenton: verkisto verkas librojn, kaj skribisto simple transskribas paperojn [27].
2.
Reskribi tekston per alia skribsistemo aŭ ortografio: transskribi ĉinan tekston per latinaj literoj; transskribi anglan vorton per la Internacia Alfabeto Fonetika.

plugoskribiTEZ

[28]
TIP Skribi en antikva skribmaniero, ĉe kiu la parnumeraj linioj havas kontraŭan direkton ol la neparnumeraj, simile al la sulkoj de kamparano pluganta sian kampon: plugoskribadon praktikis prakritanoj, ĥetidoj, etruskoj k.a.; en plugoskribaĵo alterniĝas la linioj dedekstraj kaj la demaldekstraj, aŭ (malpli ofte) desupraj kaj desubaj.

Sankta SkriboTEZ

REL Verko, kiun religia grupo rigardas die inspirita: laŭte li proklamis la vortojn de la Sankta Skribo [29].

skriberaroTEZ

TIP Misa uzo de literoj rilate al ortografio: en la sciencaj nomoj troveblas kelkaj skriberaroj [30]. VD:preskoboldo

skribmanieroTEZ

1.
Ies persona stilo manskribi (precipe pri la aspekto de la literoj): la koverto estis surskribita per junece nestabila, kvazaŭ infaneca skribskribo [31]; datoj mankas, sed la malsamaj inkkoloro kaj skribmaniero pruvas, ke ĝi estis skribita en malsamaj tempoj [32].
2.TEZ
Maniero aranĝi skribon (ortografiaj konvencioj, skriba sistemo ktp): disa, kuna, minuskla skribmaniero; sed, se vi deziras anstataŭigi la supersignon en ĉ kaj ŝ, vi nepre devas anstataŭigi ĝin ankaŭ en ĵ, ĥ kaj ĝ, ĉar ... uzado de ia skribmaniero miksita estus jam arbitraĵo kaj kondukus al ĥaoso [33].

*skribtabloTEZ Vikipedio

Tablo uzata por skribi, ordinare kun tirkestoj, ilaroj kaj similaj: en mia skribotablo sin trovas kvar tirkestoj [34]; skribtablo aŭ skribotablo (= tablo, sur kiu oni skribas) [35].

tradukoj

anglaj

~i: write; ĉirkaŭ~i 3.: circumscribe; ĉirkaŭ~ita: circumscribed; en~i 3.: inscribe; en~ita: inscribed; pri~i: describe; post~o: postscript; sub~i: sign (one's name); sub~o: signature; trans~i 1.: copy, transcribe; Sankta S~o: Scripture, Holy Scripture, Holy Writ; ~eraro: typo; ~maniero 1.: handwriting. plugo~ado: boustrophedon.

bulgaraj

~i: пиша.

ĉeĥaj

~i: psát.

ĉinaj

~i: 写, tr. 寫 [xiě].

francaj

~i: écrire; ~a: écrit; ~o: écriture, écrit; ~ado: écriture; ~aĵo: écrit; ~ejo: bureau, cabinet de travail, scriptorium; ~ilo: instrument d'écriture; ~ilaro: trousse; ~isto: copiste, écrivain public, scribe; al~i 1.: écrire à (qqun); al~i 2.: imputer; bel~ado: calligraphie; bel~isto: calligraphe; ĉirkaŭ~i 1.: circonscrire; ĉirkaŭ~i 3.: circonscrire; ĉirkaŭ~ita: circonscrit; en~i: inscrire; en~ita: inscrit, inscriptible; pri~i: décrire; post~o: post-scriptum; sub~i: signer, souscrire; sub~o: signature; sur~o: épigraphe, inscription; trans~i: transcrire; plugo~i : écrire en boustrophédon; Sankta S~o: Écriture Sainte; ~eraro: faute d'écriture, faute d'orthographe; ~maniero: écriture; ~tablo: bureau. diron oni neas, ~o ne pereas: les paroles s'envolent, les écrits restent; plugo~ado: boustrophédon.

germanaj

~i a: schreiben, verfassen, niederlegen; ~i b: schreiben, schriftlich kund tun; ~i c: schreiben, verfassen; ~i: schreiben; ~a: schriftlich; ~o 1.: Schreiben; ~o 2.: Schrift; ~o 3.: Schrift; ~aĵo: Schreiben, Geschriebenes; ~ilo: Stift, Schreibgerät; ~ilaro: Schreibzeug; ~isto: Schreiber, Berufsschreiber, Schriftsteller; bel~ado: Kalligraphie; ĉirkaŭ~i: umschreiben; ĉirkaŭ~ita: umbeschrieben; en~i 1.: einschreiben, eintragen; en~i 3.: einbeschreiben; en~ita: einbeschrieben; pri~i: beschreiben; sub~i: unterschreiben, unterzeichnen; sub~o: Unterschrift, Signatur; sur~o: Aufschrift; trans~i 1.: übertragen, umschreiben; trans~i 2.: transkribieren; ~eraro: Schreibfehler; ~maniero 1.: Schreibweise; ~tablo: Schreibtisch.

hispanaj

~i: escribir; ~a: escrito (adj.); ~o: escritura; ~ado: escritura; ~aĵo: escrito, escritura; ~ejo: despacho, estudio, scriptorium; ~ilo: instrumento de escritura; ~ilaro: estuche; ~isto: copista, escribiente, escriba; al~i 1.: escribir a; al~i 2.: imputar; bel~ado: caligrafía; bel~isto: calígrafo; ĉirkaŭ~i 1.: circunscribir; ĉirkaŭ~i 3.: circunscribir; ĉirkaŭ~ita: circunscrito; en~i: inscribir; en~ita: inscrito; pri~i: describir; post~o: posdata; sub~i: firmar, subscribir; sub~o: firma; sur~o: inscripción, epígrafe; trans~i: transcribir; plugo~i : escribir en bustrofedon; Sankta S~o: Santas Escrituras; ~eraro: error de escritura, falta de ortografía; ~maniero: escritura; ~tablo: escritorio, buró. diron oni neas, ~o ne pereas: las palabras se las lleva el viento, los escritos permanecen; plugo~ado: bustrofedon.

hungaraj

~i: ír, megír, leír; ~a: írásos, írott; ~o: írás; ~ado: írás; ~aĵo: iromány, irat; ~ejo: iroda, írószoba; ~ilo: íróeszköz, írószerszám; ~ilaro: írókészlet, íróeszközök; ~isto: írnok; ĉirkaŭ~i 1.: körülír; ĉirkaŭ~i 2.: körbeír; ĉirkaŭ~i 3.: köréje rajzol; ĉirkaŭ~ita: körberajzolt; en~i 1.: beír, bejegyez; en~i 3.: berajzol; en~ita: berajzolt; pri~i: leír, ismertet; post~o: utóirat; sub~i: aláír; sub~o: aláírás; sur~o: felirat; trans~i 1.: átír , átmásol, átvezet ; trans~i: átír; plugo~i : váltakozó irányban ír; Sankta S~o: Szentírás; ~eraro: elírás; ~maniero: írásmód; ~tablo: íróasztal. ~as kiel kokino: olyan az írása, mint a macskakaparás; kiel estas ~ite: amint írva vagyon; diron oni neas, ~o ne pereas: a szó elszáll, az írás megmarad; plugo~ado: busztrofedon, megtérő írás.

italaj

~i: scrivere; ~a: scritto; ~o: scrittura; ~ado: scrittura (attività); ~aĵo: scritto (sost.); ~ejo: scrittoio; ~ilo: strumento di scrittura; ~isto: copista, scrivano, scriba; bel~ado: calligrafia (bella scrittura); bel~isto: calligrafo (di bella scrittura); ĉirkaŭ~i: circoscrivere; ĉirkaŭ~ita: circoscritto; en~i 1.: iscrivere; en~i 2.: iscrivere; en~i 3.: inscrivere; en~ita: inscritto; pri~i: descrivere; post~o: post scriptum; sub~i: firmare, sottoscrivere; sub~o: firma; sur~o: epigrafe, iscrizione; trans~i 1.: trascrivere, copiare; trans~i 2.: trascrivere, traslitterare; plugo~i : scrittura bustrofedica; Sankta S~o: Sacre Scritture; ~eraro: errore di scrittura, errore di ortografia; ~maniero 1.: scrittura (modo personale), calligrafia (scrittura); ~maniero 2.: scrittura (sistema); ~tablo: scrittoio (mobile). ~e: per iscritto.

kurdaj

~i: nivîsandin.

malnovgrekaj

plugo~ado: βουστροφηδόν.

nederlandaj

~i: schrijven; ~a: schriftelijk; ~o 1.: schrijven; ~o 3.: schrift; ~o 4.: geschrift; ~aĵo: opschrift; ~ejo: kabinet, typkamer; ~ilo: pen, potlood, schrijfbenodigdheid; ~ilaro: pennenzak; ~isto: schrijver, typist; en~i 1.: bijschrijven; pri~i: beschrijven, omschrijven; sub~i: ondertekenen; sub~o: handtekening; sur~o: opschrift, grafschrift; trans~i: overschrijven; plugo~i : in ploegschrift schrijven; Sankta S~o: Heilige Schrift; ~eraro: schrijffout, spellingsfout; ~maniero 1.: schrijfwijze; ~maniero 2.: zetwijze; ~tablo: schrijftafel. plugo~ado: ploegschrift.

polaj

ĉirkaŭ~i 3.: opisać; ĉirkaŭ~ita: opisany; en~i 3.: wpisać; en~ita: wpisany.

portugalaj

~i: escrever.

rusaj

~i: писать; ~a: письменный; ~o 2.: письмо (система записи); ~o 3.: написанное (в знач. сущ.), запись, надпись; ~o: писание; ~ado: писание; ~aĵo: написанное (сущ.), запись, надпись, письмо; ~ejo: бюро, рабочий кабинет, скрипторий; ~ilo: средство письма; ~ilaro: письменные принадлежности, письменный прибор; ~isto: писец, писарь; ĉirkaŭ~i: описать; ĉirkaŭ~ita: описанный; en~i: вписать; en~ita: вписанный; pri~i: описать; post~o: постскриптум, приписка (к письму); sub~i: подписать; sub~o: подпись; sur~o: надпись; trans~i 1.: переписать (куда-л.); trans~i: транслитерировать (alilingven), транскрибировать (fonetike); plugo~i : писать бустрофедоном; Sankta S~o: священное писание; ~eraro: описка; ~maniero 1.: почерк; ~maniero 2.: написание; ~tablo: письменный стол. ~as kiel kokino: пишет как курица лапой; diron oni neas, ~o ne pereas: что написано пером, не вырубишь топором; plugo~ado: бустрофедон.

svedaj

~i: skriva; ~a: skriftlig; ~o: skrift; ~ado: skrift (aktivitet); ~aĵo: skrift; ~isto: skrivare (yrke); pri~i: beskriva; post~o: efterskrift, post scriptum; sub~i: underteckna, skriva under; sub~o: underskrift; ~eraro: stavfel, skrivfel; ~maniero 1.: handstil; ~tablo: skrivbord.

turkaj

~ilo: kalem.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 9
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 41
4. La Nova Testamento, La agoj 17:23
5. B. Kendal: La korea, Monato, 2002:3, p. 21-23a
6. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
8. N. Aroloviĉ: La homo de la kosma konscio, Monato, 2002:7, p. 20a
9. S. Ŝtimec: Hejmo en Mezeŭropo, Monato, 1996:1, p. 20a
10. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34
11. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
12. Milokula Kato: Tro Elspeziga Blogado, 2009-12-03
13. L. N. Tolstoj, trad. I. Maĉernis: Kristanismo kaj Patriotismo, 1931
14. Harpina: Intervidiĝo en la hotelo blanka cigno, Penseo, numero 137a, 2003-02
15. V. Varankin: Metropoliteno, ĉapitro 1a
16. Plena Ilustrita Vortaro
17. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 18
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 139:16
19. Plena Ilustrita Vortaro
20. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 28
21. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 50
22. J. Modest: Sincere kaj honeste pri si mem, Monato, 1995:7, p. 22a
23. Plena Ilustrita Vortaro
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, sub la saliko
25. M. McKay: Pri libroj ... kaj pri braceletoj, Monato, 1998:5, p. 10a
26. A. Taylor Szrajbman: Kadiŝ por Jedwabne (2), Monato, 2002:6, p. 7a
27. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
28. Plena Ilustrita Vortaro
29. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
30. W. M. A. De Smet: Ekzotaj arboj en Esperantujo, Monato, 1997:10, p. 19a
31. N. Lavrentjeva, trad. A. Sidorov: Poŝtrestante, Nica Literatura Revuo, 3(1).
32. Lusin, trad. Elpin: La Taglibro de Frenezulo, Ĉina Antologio (1919-1949), 1986
33. Zamenhof: Lingva respondo 45, La Revuo, 1908-08
34. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
35. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 27

[^Revo] [skrib.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.71 2014/09/19 15:10:12 ]