*sigel/i

*sigeli

(tr)
1.
Marki per almeto aŭ surmeto de sigelo: ŝi skribis leterojn en la nomo de Aĥab kaj sigelis per lia sigelilo [1]; tio estis skribita kaj sigelita per la ringo de la reĝo [2].
2.
(figure) Certe konfirmi kaj definitivigi kvazaŭ per sigelo: tiu kontrakto sigelis la interligon, la amikecon; tiam sigeliĝis lia sorto.
3.
(figure) Certe fermi kvazaŭ per sigelo: fonto ŝlosita, puto sigelita [3]; mia buŝo estis sigelita per mia promeso.
angle:
1. to seal, to set one's seal to, to stamp, to mark 2. to seal, to stamp 3. to seal
beloruse:
запячатваць, апячатваць, прыпячатваць
ĉeĥe:
opatřit pečetí, pečetit, zapečetit
ĉine:
封口 [fēngkǒu], 緘 [jiān], 缄 [jiān]
france:
cacheter, sceller
germane:
1. besiegeln, Siegel aufdrücken, mit einem Siegel versehen 2. besiegeln 3. versiegeln
hispane:
sellar (sobre cera)
hungare:
lepecsétel, megpecsétel
japane:
印を押す [いんをおす], 捺印する [なついんする], 調印する [ちょういんする], 封をする [ふうをする], 封印する [ふういんする], 保証する [ほしょうする], 確定する [かくていする], 確実にする [かくじつにする]
nederlande:
verzegelen
pole:
pieczętować, opatrzyć pieczęcią
portugale:
selar
ruse:
отметить (каким-л..признаком), припечатать, заклеймить (перен.) 1. поставить печать, скрепить печатью, запечатать 2. скрепить печатью 3. запечатать, опечатать
slovake:
zapečatiť
ukraine:
ставити печатку, скріплювати печаткою, запечатувати, ставити клеймо, клеймувати, ставити тавро, таврувати

sigelo

1.
TIP Signo enpremita en moligitan substancon.
a)
Por certe konfirmi kaj aŭtentigi dokumenton aŭ por sankcii kaj definitivigi kontrakton: la vortoj de libro sigelita [4]; (figure) la sigelo ne estas ankoraŭ metita PrV (la afero ne estas finita).
b)
Por certigi la fermitecon de koverto aŭ por distingige indiki la aŭtoron: mi metos en la nomo de mia sinjoro sigelon sur la traktato [5]; venis al Konstanco nova petletero kun sigeloj de 250 ĉeĥaj nobeloj, ke Hus estu denove liberigita [6].
VD:stampo1
2.
(figure) Certigilo, konfirmilo: tio metis la sigelon al lia gloro.
3.
(figure) Certa fermilo: [li] klarigis al [li tion], sub sigelo de la plej granda sekreto kaj kun pruvoj en la mano [7]; mi havas grandan sigelon sur la lipoj [8].
4.
(malofte) (figure) Distingilo: konservu min kiel sigelon en via koro [9]; sigelo de perfekteco, plena de saĝo [10]; li ricevis la signon de cirkumcido, kiel sigelon de la virto [11]; sur ĉio kuŝis la sigelo de malriĉeco FK .
angle:
seal
beloruse:
пячатка, пячаць
ĉeĥe:
pečetní prsten, sekret, sekrét
ĉine:
封印 [fēngyìn]
france:
scellé, sceau
germane:
Siegel
hispane:
sello (como el de las cartas medievales)
hungare:
pecsét
japane:
[しるし], 印影 [いんえい], 封印 [ふういん], しるし, 確証 [かくしょう], 刻印 [こくいん]
nederlande:
zegel
pole:
pieczęć
portugale:
selo, sinete
ruse:
печать
slovake:
pečatný prsteň
ukraine:
печатка, клеймо, тавро (знак)

sigelilo, sigelringo

Gravurita peco, per kiu oni premas sian signon en sigelon: rekonu, al kiu apartenas la sigelilo [12]; sigelringo sur mia dekstra mano [13]; gravuritaj sigelile, ĉiu kun sia nomo [14].
VD:stampilo
beloruse:
пярсьцёнак зь пячаткай
ĉine:
印信 [yìnxìn], 公章 [gōngzhāng], 鋼印 [gāngyìn], 钢印 [gāngyìn]
germane:
Siegelstempel, Siegelring
japane:
印章 [いんしょう], 印判 [いんばん], はんこ
pole:
pieczątka, sygnet
ukraine:
перстень з печаткою, печатка

administraj notoj