tradukoj: be bg br ca cs de en es fr hu id nl pl pt ru sk

*monument/o PV

*monumento  

1.  
ARKI Konstruaĵo grava, impona, ofte memoriga pri iu aŭ io: tiuj kavernoj estas interesaj monumentoj de la antaŭhistoria pratempo; Partenono estas la plej admirinda monumento en Ateno; monumenta arkitekturo. VD:memorsigno, statuo
2.
(figure) Daŭre grava verko: tiu libro estas senkompara scienca monumento; Iliado estas eble la plej bela literatura monumento de la antikveco; per sia verko Zamenhof konstruis al si mem neforigeblan monumenton en la historio de la homara evoluo.

tombomonumento, tomba monumento  

ARKI Luksa konstruaĵo ĉirkaŭ la tombo de mortinto: tio estas la tomba monumento de Raĥel ĝis la nuna tago [1]; la filmo montras la tombomonumenton de Mwl Nyerere [2]. VD:maŭzoleo

tradukoj

anglaj

~o: monument; tombo~o, tomba ~o: mausoleum.

belorusaj

~o: манумэнт, помнік; tombo~o, tomba ~o: маўзалей.

bretonaj

bulgaraj

~o: монумент, паметник; tombo~o, tomba ~o: мавзолей.

ĉeĥaj

~o: monument, památnost, pomník.

francaj

~o: monument; tombo~o, tomba ~o: mausolée.

germanaj

~o: Monument, Denkmal; tombo~o, tomba ~o: Mausoleum.

hispanaj

~o: monumento; tombo~o, tomba ~o: mausoleo.

hungaraj

indoneziaj

~o: monumen; tombo~o, tomba ~o: mausoleum.

katalunaj

~o: monument; tombo~o, tomba ~o: mausoleu.

nederlandaj

~o: monument; tombo~o, tomba ~o: mausoleum.

polaj

~o: pomnik; tombo~o, tomba ~o: pomnik (pot.), nagrobek.

portugalaj

~o: monumento; tombo~o, tomba ~o: mausoléu.

rusaj

~o: памятник, монумент; tombo~o, tomba ~o: мавзолей.

slovakaj

~o: pamätník, pomník.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 35:20
2. N. Vessella: Changamano, 1996-1999

~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | monume.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.19 2015/07/04 08:37:39