*leter/o PV

*letero

POSX Skribaĵo por sciigi iujn aferojn al alia persono, ordinare enfermita per kovertosigelo kaj sendata per mesaĝisto, poŝto ks: ne skribu al mi tiajn longajn leterojn [1]; li skribu al ŝi eksedzigan leteron kaj donu ĝin en ŝian manon [2]; David skribis leteron al Joab, kaj sendis ĝin per Urija [3]; ŝi skribis leterojn en la nomo de Aĥab kaj sigelis per lia sigelilo, kaj ŝi sendis la leterojn al la plejaĝuloj […], ŝi skribis en la leteroj jenon: proklamu faston kaj sidigu Naboton sur la ĉefa loko inter la popolo [4]; ŝi rigardis la adreson de la letero, kiun ŝi tenis en sia mano Marta ; iu mia bondeziranto sciigis min per anonima letero, ke tiu ĉi afero ĝis nun ankoraŭ troviĝas en la Moskva Juĝejo FK ; invitleteron al postkongresa kunsido VivZam ; mi ne estus tre mirigita, se mi ricevus post kelkaj tagoj anoncleteron pri geedziĝo ChL ; mi bedaŭras, ke oni ne sendis al mi mortleteron, ĉar mi estus konsiderinta kiel veran devon mian ĉeeston ĉe [la] entombigo KPr ; venis al Konstanco nova petletero (vd peticio) kun sigeloj de 250 ĉeĥaj nobeloj, ke Hus estu denove liberigita [5]; la potenca armeo de Gardantoj de Islama Revolucio publikigis minacleteron kontraŭ kleruloj [6]; la gazetoj estis plenaj de reagaj legantoleteroj [7]; leteroj kun kuraĝigoj aŭ konsiloj DL ; respondi je ĉiu letero aparte estas por mi ne eble, kaj tial mi decidis respondi publike je ĉiuj demandoj kaj propono DL ; ankoraŭ antaŭ ĉirkaŭ sesdekjaroj letero el la suda Germanujo al la orienta Prusujo iris tiom same longe, kiel hodiaŭ letero el Nov-Jorko ĝis ĉia urbeto en Germanujo, ke tia letero tiam kostis ĉirkaŭ unu talero kaj ke ordinare nur unu fojon en semajno iris poŝto, kiu prenis kun si leterojn, tiel ke la respondo povis veni ne pli frue ol post dek kvar tagoj FK . VD:depeŝo, mesaĝo, poŝtkarto, retletero
afrikanse:
brief
albane:
letër
amhare:
ደብዳቤ
angle:
letter, epistle, missive
arabe:
الرسالة
armene:
նամակ
azerbajĝane:
məktub
beloruse:
ліст, допіс
bengale:
চিঠি
birme:
စာ
bosne:
pismo
bulgare:
писмо
ĉeĥe:
dopis
ĉine:
信件 [xìnjiàn], 信函 [xìnhán], 信 [xìn], 简 [jiǎn], 簡 [jiǎn], 笺 [jiān], 箋 [jiān], 书 [shū], 書 [shū], 书函 [shūhán], 書函 [shūhán]
dane:
brev
estone:
kiri
eŭske:
gutuna
filipine:
sulat
france:
courrier, lettre (courrier)
galege:
carta
germane:
Brief invit~o: Einladung(sbrief). anonc~o: Anzeige(brief), Parte (österreich.). mort~o: Trauerbrief, Sterbeparte (österreich.). Bittbrief. minac~o: Drohbrief. leganto~o: Leserbrief.
greke:
γράμμα, επιστολή
guĝarate:
અક્ષર
haitie:
lèt
haŭse:
wasika
hinde:
पत्र
hispane:
carta
hungare:
levél (postai)
igbe:
ozi
indonezie:
surat
irlande:
litir
islande:
bréf
itale:
lettera (epistola), epistola, missiva
japane:
手紙 [てがみ]
jave:
huruf
jide:
בריוו
jorube:
lẹta
kanare:
ಪತ್ರ
kartvele:
წერილი
kazaĥe:
хат
kimre:
llythyr
kirgize:
кат
kmere:
លិខិត
koree:
편지
korsike:
lettera
kose:
ileta
kroate:
pismo
kurde:
name
latine:
litteris
latve:
vēstule
laŭe:
ຈົດຫມາຍສະບັບ
litove:
laiškas
makedone:
писмо
malagase:
taratasy
malaje:
surat
malajalame:
അക്ഷരം
malte:
ittra
maorie:
reta
marate:
पत्र
monge:
tsab ntawv
mongole:
бичиг
nederlande:
brief minac~o: dreigbrief. leganto~o: lezersbrief.
nepale:
पत्र
njanĝe:
kalata
okcidentfrise:
letter
panĝabe:
ਪੱਤਰ ‘
paŝtue:
لیک
perse:
نامه
pole:
list
portugale:
carta, missiva, epístola
ruande:
ibaruwa
rumane:
scrisoare
ruse:
письмо
samoe:
tusi
sinde:
خط
sinhale:
ලිපිය
skotgaele:
litir
slovake:
list
slovene:
pismo
somale:
warqad
ŝone:
tsamba
sote:
lengolo le
sunde:
aksara
svahile:
barua
svede:
brev
taĝike:
ҳарф
taje:
จดหมาย
tamile:
கடிதம்
tatare:
хат
telugue:
లేఖ
tibete:
ཡི་གེ་
ukraine:
лист
urdue:
خط
uzbeke:
xat
vjetname:
thư
zulue:
incwadi

leteri

Verki leteron kaj ĝin ekspedi al la koncernulo: homo, leteris mi entuziasme, vi estas la detektivo de la jaro [8]; leteri al la redakcioj de gazetoj [9]; la ministrejo pri instruado leteris al lernejestroj, memorigante, ke studantoj sin prezentu taŭge vestitaj [10]. VD:komuniki, sciigi, skribi1.b
8. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo
9. La Ondo de Esperanto, Kion signifas raŭmismo? ― Lasta okazo el Italio
10. K. Sagbadjelou: Disputo neniel harfenda, Monato, 2006/04, p. 13
beloruse:
пісаць (ліст)
ĉeĥe:
psát dopis
ĉine:
修书 [xiūshū], 修書 [xiūshū]
france:
écrire (une lettre) à
indonezie:
menyurati
itale:
scrivere (una lettera) a
japane:
手紙を書く [てがみをかく]
nederlande:
een brief schrijven
pole:
list pisać
rumane:
scrisoare de scris
slovake:
písať list

leteristo

Leterportisto: ĉiutage, krom dimanĉe, leteristo portis poŝtaĵon al ĉiu domo [11].
11. Garbhan MacAoidh: Postrestanta poŝto, Monato, 2003/06, p. 12
beloruse:
паштальён, паштар, лістаносец, лістанош
japane:
郵便配達人 [ゆうびんはいたつにん]
ukraine:
листоноша

frajtletero

EKON Formularo, kiu priskribas la kunekspedatajn komercaĵojn: montoj da plenaskribitaj negocaj paperoj kaj frajtleteroj MortulŜip . VD:konosamento, ŝarĝatesto
beloruse:
накладная, канасамэнт
ĉeĥe:
nákladní list
ĉine:
海运提单 [hǎiyùntídān], 海運提單 [hǎiyùntídān], 貨票 [huòpiào], 货票 [huòpiào], 运单 [yùndān], 運單 [yùndān], 貨運單據 [huòyùndānjù], 货运单据 [huòyùndānjù], 云单 [yúndān], 雲單 [yúndān]
france:
bordereau d'expédition
germane:
Frachtbrief, Konnossement, Ladeschein
hungare:
fuvarlevél
itale:
bolla di spedizione, bolla di carico, bolla d'accompagnamento
japane:
送り状 [おくりじょう], 積荷証券 [つみにしょうけん]
nederlande:
vrachtbrief
perse:
بارنامه
pole:
ceduła (ceduła frachtowa)
rumane:
ofertă de marfă
ruse:
накладная, коносамент
slovake:
prepravný list, sprievodka
ukraine:
супровідний лист, супровідна накладна

informletero

EKON Mallonga, ofte unufolia, bulteno, per kiu firmao aŭ institucio periode informas pri siaj produktoj kaj faroj: la dua informletero, kiu estos sendita al la aliĝintoj, […] enhavos precizajn informojn pri la kongresejo, programo, loĝ- kaj manĝ-eblecoj [12]. SUP:periodaĵoSIN:novaĵletero
12. La Ondo de Esperanto, Holger Boos: Venu al la Ruslanda Esperanto-Kongreso
angle:
news letter
beloruse:
інфармацыйны бюлетэнь
ĉine:
信息 [xìnxī], 音訊 [yīnxùn], 音讯 [yīnxùn], 简讯 [jiǎnxùn], 簡訊 [jiǎnxùn], 通函 [tōnghán], 连环信 [liánhuánxìn], 連環信 [liánhuánxìn]
france:
lettre d'information
germane:
Rundbrief
hungare:
hírlevél
indonezie:
nawala
itale:
comunicato, news letter
japane:
案内状 [あんないじょう], お知らせ [おしらせ]
nederlande:
nieuwsbrief
perse:
خبرنامه
pole:
biuletyn informacyjny, okólnik
rumane:
buletin informativ, circulară
ruse:
информационный листок

novaĵletero

Informletero: novaĵletero de la E-Asocio de Humanistoj [13].
angle:
news letter
beloruse:
інфармацыйны бюлетэнь
ĉine:
简讯 [jiǎnxùn], 簡訊 [jiǎnxùn], 电邮新闻 [diànyóuxīnwén], 電郵新聞 [diànyóuxīnwén], 信息 [xìnxī]
france:
lettre d'information
germane:
Infobrief, Mitteilungsblatt, Verteilernachricht, Newsletter
hungare:
hírlevél
indonezie:
nawala
itale:
comunicato, news letter
nederlande:
nieuwsbrief
perse:
خبرنامه
pole:
biuletyn, okólnik
rumane:
buletin, circulară
ruse:
информационный листок

rekomendletero

Patrona letero rekomendanta iun por iu ofico ks, ofte prezentata de la koncernulo mem: mia patrono donis al mi rekomendoleteron al unu el siaj amikoj en Prenesto, kaj mi esperas, ke tiu povos helpi min lui taŭgan lokon [14]; mi revojaĝis […] al Londono por akiri taŭgajn adresojn usonajn kaj rekomendleteron de anglalingva eldonisto [15].
14. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo
15. Privat Edmond: Aventuroj de pioniro, ĉapitro 3a, p. 20a
beloruse:
рэкамэндацыйны ліст
ĉine:
介紹信 [jièshàoxìn], 介绍信 [jièshàoxìn], 推荐信 [tuījiànxìn], 推薦信 [tuījiànxìn]
france:
lettre de recommandation
germane:
Empfehlungsschreiben
hungare:
ajánlólevél
indonezie:
surat rekomendasi
itale:
lettera di raccomandazione, commendatizia
japane:
推薦状 [すいせんじょう], 紹介状 [しょうかいじょう]
nederlande:
aanbevelingsbrief
pole:
list polecający
rumane:
scrisoare de recomandare
ruse:
рекомендательное письмо

retletero

RET Persone adresita mesaĝo sendita per komputila reto: ne hezitu peti konfirmon per dua retletero [16]; servilestroj de iom grandaj kaj renomaj firmaoj sendis (aŭtomatajn) retleterojn por averti nin [17]; rubletero estas iuspeca miksaĵo inter nia esperanta esprimo retletero kaj rubaĵo [18]; la ĉefa parto de la retletero en kiu troviĝas la komuniko, estas nomata la korpo de la letero [19]. TUT:retpoŝtoVD:afiŝo
16. Paŭl Peeraerts: Ret-malsano, Monato, 2007/08, p. 5
17. Paŭl Peeraerts: Sobig-F, Monato, 2003/10, p. 5
18. Vikipedio, Spamo
19. Vikipedio, Retpoŝto
angle:
(piece of) e-mail
beloruse:
паведамленьне электроннай пошты
ĉeĥe:
elektronická pošta, elektronický dopis
ĉine:
电子邮件 [diànzǐyóujiàn], 電子郵件 [diànzǐyóujiàn], 电邮 [diànyóu], 電郵 [diànyóu], 邮件 [yóujiàn], 郵件 [yóujiàn], 邮件信息 [yóujiànxìnxí], 郵件信息 [yóujiànxìnxí]
france:
courriel (un message), e-mail (un message), message électronique
germane:
E-Mail
hispane:
mensaje de correo electrónico
hungare:
elektronikus levél, e-levél, drótposta, e-mail
indonezie:
e-mail, pos-el, surel
japane:
電子メール [でんしメール]
nederlande:
e-mail (bericht), e-mailtje
pole:
list elektroniczny
ruse:
электронное письмо, сообщение по электронной почте
slovake:
elektronická pošta
svede:
e-brev, e-mail

publika letero, nefermita letero, malfermita letero

BELE Publika eseo verkita kiel alparolo aŭ admono al iu homo, ofte al famulo: „Publika letero al Romen RolanLanti ; Zamenhof mem diras en nefermita letero al Beaufront, aperinta en Ruslanda Esperantisto, la impresoj de la Bulonja kongreso rapidigis la decidon publikigi la Deklaracion pri Homaranismo [20]; la prezidantino de la Patrinoj de la Majo-Placo […] sendis malfermitan leteron al la prezidanto de la hispana ekzekutivo [21].
20. Carlo Minnaja: Mi estas homo, Monato, 2007/5, p. 19
21. Hektor Alos i Font: Eŭropo plialtigas sian drataron, Monato, 2006/01, p. 11
beloruse:
адкрыты ліст
ĉine:
公开信 [gōngkāixìn], 公開信 [gōngkāixìn]
france:
lettre ouverte
germane:
Offener Brief
indonezie:
surat terbuka
itale:
lettera aperta
japane:
公開状 [こうかいじょう]
nederlande:
open brief
perse:
نامهٔ سرگشاده
pole:
list otwarty
rumane:
scrisoare deschisă
ruse:
открытое письмо
ukraine:
відкритий лист

registrita letero

POSX Letero kies sendiĝon kaj eventuale riceviĝon la poŝto registras, tiel ke la efektiveco de la korespondo estas poste pruvebla: laŭkontrakta eksiĝo eblas nur per registrita letero al la Estraro [22]; iu mia registrita letero post monato ankoraŭ ne atingis la adresiton [23].
22. Z. van Dijk: La Asocio, 2008
23. Filippo: Moderna poŝto, Monato, 2006/04, p. 18
beloruse:
заказны ліст
ĉine:
挂号 [guàhào], 掛號 [guàhào], 挂号邮件 [guàhàoyóujiàn], 掛號郵件 [guàhàoyóujiàn], 挂号信 [guàhàoxìn], 掛號信 [guàhàoxìn]
france:
lettre recommandée
germane:
Einschreiben
japane:
書留郵便 [かきとめゆうびん]
nederlande:
aangetekende brief
pole:
list polecony
rumane:
scrisoare recomandata
ruse:
заказное письмо

administraj notoj