5bulten/o PVEF

bulteno

TIP
Perioda, pli aŭ malpli regula, informilo de societo aŭ publika institucio: la oficiala ekzamenregulo estis publikigita en la Bulteno de la Instruministerio [1]; televidaj novaĵ-bultenoj [2]; multaj naciaj naturistaj asocioj eldonas membro-bultenojn kaj periodaĵojn [3]; legi la ĉiutagajn meteorologiajn bultenojn [4]; la bulteno „Esperanto en Azio“ [5]; laŭnecese la Akademio havas la rajton eldoni propran bultenon: Oficiala Bulteno [6]; mi metis anoncon en la notaria serĉa bulteno [7]. VD:cirkulero, ĵurnalo2, periodaĵo, raporto1.b, revuo3, kroniko2
1. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
2. Monato, Hektor Alos i Font: Koruptado demisiigas prezidanton, 2011
3. Monato, Leif Heilberg: Menso sana en korpo nuda, 2005
4. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, La fluidumo de la ĉiovido
5. Julian Modest: Libroteko Tokio esee jubileas (Japana esearo), Monato, jaro 1995a, numero 6a, p. 26a
6. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
7. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 23
angle:
bulletin
beloruse:
бюлетэнь, абвесьнік
bulgare:
бюлетин
ĉeĥe:
bulletin, list, věstník
france:
bulletin
germane:
Bulletin, Bericht
hebree:
עָלוֹן
hispane:
boletín
hungare:
értesítő, közlöny
japane:
会報 [かいほう], 紀要 [きよう], 報告書 [ほうこくしょ]
pole:
biuletyn
portugale:
boletim
ruse:
бюллетень (периодическое издание)
slovake:
vestník
ukraine:
бюлетень

administraj notoj