*kronik/o MT

*kroniko

1.
HIS Kolekto de historiaj raportoj, kronologie kompilitaj: la cetera historio de Jerobeam, kiel li militis kaj kiel li reĝis, estas priskribita en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael [1]; la lokoj, sur kiuj li konstruis altaĵojn kaj starigis sanktajn stangojn kaj idolojn antaŭ sia humiliĝo, estas priskribitaj en la kroniko de la viziistoj [2]; la kronikoj de Danujo [3]; temas pri taglibreca kroniko [4]; la rakontetoj estas kvazaŭ kroniko pri la neordinara naturo de la ordinara vivo dum la lasta parto de la dudeka jarcento [5].
2.
TIP Parto de gazeto dediĉita al difinita speco da novaĵoj: politika, teatra kroniko; ĉiu numero enhavas bibliografian parton, tutmondan kronikon kaj tre interesan felietonon Ifigenio . VD:rubriko 2
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 14:19
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 33:19
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dano Holger
4. S. MacGill: Rutine tra tumulto, Monato, 2002/04, p. 20
5. Donald Broadribb: Anekdotoj el la ĉiutaga vivo, Monato, 2003/11, p. 20
angle:
chronicle, annals
beloruse:
1. хроніка, летапіс 2. хроніка, агляд падзеяў
ĉeĥe:
chronik
ĉine:
年表 [niánbiǎo], 編年史 [biānniánshǐ], 编年史 [biānniánshǐ], 史 [shǐ], 史冊 [shǐcè], 史册 [shǐcè], 青史 [qīngshǐ], 紀 [jì], 纪 [jì], 紀事 [jìshì], 纪事 [jìshì]
france:
chronique (subst.)
germane:
1. Chronik, Geschichtsschreibung 2. Rundschau, Tagesberichterstattung
hungare:
krónika
japane:
年代記 [ねんだいき], 編年史 [へんねんし], 欄 [おばしま]
nederlande:
kroniek
pole:
kronika
portugale:
crônica
rumane:
cronic, cronică
ruse:
хроника 1. летопись
slovake:
chronik
svede:
krönika
tibete:
1. དེབ་ཐེར་
ukraine:
літопис, хроніка

kronika

Rilata al kroniko, konforma al aranĝo aŭ stilo de kroniko: ŝi ja invitas literaturemajn verkontojn suplementi ŝian kronikan laboron [6]; oni reelsendis kronikaĵon el la jaro 1993, kiam sinjoro Adem Demaçi antaŭvidis la politikajn evoluaĵojn de la du lastaj jaroj [7].
Rim.: Ne konfuzu kun kronika (karakterizantan daŭran malsanon).
6. P. Daŝgupto: Pracelojn fasonis recelano, Monato, 2002/03, p. 26
7. Bardhyl Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2000, Monato, 2001/01, p. 26
beloruse:
хранікальны, летапісны
ĉeĥe:
chronický, stálý, trvalý, vleklý
france:
chronique (adj.)
hungare:
krónika-
japane:
慢性の [まんせいの]
nederlande:
kroniek-
pole:
kronikarski
ruse:
хронический, хроникальный, летописный
slovake:
chronický, zastaraný, zdĺhavý
ukraine:
літописний, хронікальний, хронічний

kroniki

(tr)
Raporti okazaĵojn laŭtempe laŭ ilia okazado: la scio, kiun mi povas kroniki ĉi tie, helpos al […] kompreno […] [8]; li trankvile kaj senpasie kronikas, kiel la brita koloniado en la aŭstralia kontinento estis perforta, kvankam subtenata de bonaj intencoj [9].
8. E. R. Burroughs, trad. K. R. C. Sturmer: Princino de Marso, 1938
9. Carlo Minnaja: Perfidita popolo, Monato, 2014/01, p. 19
angle:
chronicle
beloruse:
весьці хроніку, пісаць летапіс
ĉeĥe:
psát kroniku
ĉine:
記載 [jìzǎi], 记载 [jìzǎi]
france:
consigner, tenir la chronique de
japane:
年代順に物語る [ねんだいじゅんにものがたる]
pole:
prowadzić kronikę
slovake:
písať kroniku

kronikisto MT

Aŭtoro de kroniko: Jehoŝafat, filo de Aĥilud, estis kronikisto [10]; li forlasis la disrabitan Kievon „kun granda honoro“ laŭ iuj kronikistoj [11]; kronikistoj notis, ke hungaraj militistoj malofte batalis de proksime [12].
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 18:15
11. S. Pokrovskij: Moskvo jubileas, Monato, 1997/09, p. 22
12. Judit Felszeghy: Ne nur sporto, ankaŭ vivoformo, Monato, 2008/02, p. 14
angle:
chronicler
beloruse:
летапісец, хранікёр
ĉeĥe:
kronikář
france:
chroniqueur
germane:
Chronist, Geschichtsschreiber
hungare:
krónikás
japane:
年代記作者 [ねんだいきさくしゃ]
nederlande:
kroniekschrijver
pole:
kronikarz
ruse:
хронист, летописец
slovake:
kronikár
ukraine:
літописець, хронікер

administraj notoj