*histori/o UV

*historio

1.
HIS Tuto aŭ parto de la okazaĵoj, kiujn travivis la homaro tra la tempo: antikva historio; la historio de la filozofio [1]; la historio de la civilizado estas tre interesa DL ; mirinda estas la historio de lia familio: la avo mortis je ia nekomprenebla malsano, havante la aĝon de dudek naŭ jaroj, la avino mortigis sin mem en atako de malprudento […] DL ; mi ja konas la historion de ĉi tiu lando [2]; la historio de la Centjara milito; la historio de mia vivo; la historio de la lingvoj DL ; la historio de la grafologio FK ; la ironio de la historio [3]; ili absolute ne volas kredi kaj pensas, ke ĉion tion ĉi elpensis la historioskribantoj pro mokado je la foririntaj generacioj EE . VD:antikveco, epoko1, epoko2
Rim.: Historion oni rigardas jen amplekse, enkalkulante prahistorion, jen pli speciale, kalkulante nur tiujn epokojn, el kiuj restas skribitaj atestaĵoj.
2.
HISSCI Scienca prezento pri historio1: la universitato posedis […] fakultaton de matematiko, de historio, de literaturo [4]; multaj jam entreprenis aranĝi historion pri la faktoj, kiuj estas konstatitaj inter ni [5]; arthistorio [6]; historia verko.
3.
Rakonta prezento de memorindaj okazaĵoj realaj aŭ fikciaj: li rakontis al mi historion tute nekredeblan [7]; jen estas la historio de Noa: Noa estis homo virta kaj senmakula […] [8]; la tuta […] historio de Salomono, kaj ĉio, kion li faris [9]; vi devas […] rakontadi al mi historiojn, ĉar mi tion tre amas [10]; aŭskultu la historion de mia malfeliĉo [11]; la punkto de turniĝo de la historio [12]. VD:kroniko
4.
(malofte) Tuto de la sinsekvaj statoj de iu ŝanĝiĝanta afero: la historio de la vorto „vipuro“ mi nun jam bone ne memoras [13]; historio de redaktoj; la historio de eldonoj. VD:evoluo, procezo1, protokolo1.
afrikanse:
geskiedenis
albane:
historia
amhare:
ታሪክ
angle:
history 3. story
arabe:
التاريخ
armene:
պատմություն
azerbajĝane:
tarix
beloruse:
гісторыя
bengale:
ইতিহাস
birme:
သမိုင်း
bosne:
istorija
bretone:
istor
ĉeĥe:
dějepis, dějiny, historie
ĉine:
历史学 [lìshǐxué], 史 [shǐ], 历史 [lìshǐ]
ĉuvaŝe:
истори
dane:
historie
estone:
ajalugu
eŭske:
historia
filipine:
kasaysayan
france:
histoire
galege:
historia
germane:
Geschichte 2. Geschichtswissenschaft 3. Erzählung 4. Entwicklungsgeschichte
guĝarate:
ઇતિહાસ
haitie:
istwa
hebree:
היסטוריה 3. סיפור
hinde:
इतिहास
hispane:
historia
hungare:
1. történet 2. történettudomány 3. történet 4. történelem
ide:
historio 3. rakonto
igbe:
akụkọ ihe mere eme
indonezie:
histori, sejarah
irlande:
stair
islande:
saga
itale:
storia
japane:
1. 歴史 [れきし] 2. 歴史学 [れきしがく]
jave:
sajarah
jide:
ℷעשיכטע
jorube:
itan
kanare:
ಇತಿಹಾಸ
kartvele:
ისტორია
katalune:
història
kazaĥe:
тарихы
kimre:
hanes
kirgize:
тарых
kmere:
ប្រវត្តិសាស្រ្ត
koree:
역사
korsike:
storia
kose:
imbali
kroate:
povijest
kurde:
dîrok
latine:
rerum
latve:
vēsture
laŭe:
ປະຫວັດສາດ
litove:
istorija
makedone:
историја
malagase:
tantara
malaje:
sejarah
malajalame:
ചരിത്രം
malte:
istorja
maorie:
hītori
marate:
इतिहास
monge:
keeb kwm
mongole:
түүх
nederlande:
1. geschiedenis, historie 2. geschiedkunde
nepale:
इतिहास
njanĝe:
m’mbiri
okcidentfrise:
skiednis
panĝabe:
ਇਤਿਹਾਸ ਨੂੰ
paŝtue:
تاريخ
pole:
historia 1. historia, dzieje 2. historia 3. historia, dzieje, saga 4. historia, dzieje
portugale:
história
ruande:
amateka
ruse:
история
samoe:
talafaasolopito
sinde:
تاريخ
sinhale:
ඉතිහාසය
skotgaele:
eachdraidh
slovake:
dejepis, historka, história, udalosť
slovene:
zgodovina
somale:
taariikhda
ŝone:
nhoroondo
sote:
histori
sunde:
sajarah
svahile:
historia
svede:
historia
taĝike:
таърих
taje:
ประวัติศาสตร์
tamile:
வரலாற்றில்
tatare:
тарих
telugue:
చరిత్ర
ukraine:
історія
urdue:
تاریخ
uzbeke:
tarix
vjetname:
lịch sử
zulue:
umlando

historia

1.
De la historio, registrita de historiistoj, pri kiu oni havas skribitajn dokumentojn, efektiva: historiaj tempoj; historia fakto [14]; (figure) momento historia (epokfara); historiaj kondiĉoj EE ; mi legas […] historiaĵon [15].
2.
Rilatanta la historian, la historian sciencon: malnova historia libro [16]; la muroj estis kovritaj per […] historiaj skizoj kaj pejzaĝoj FK .
angle:
historical
beloruse:
гістарычны
bretone:
istorel
ĉeĥe:
dějinný, historický
ĉine:
历史上 [lìshǐshàng], 历史性 [lìshǐxìng]
france:
historique
germane:
historisch, geschichtlich
hebree:
היסטורי
hispane:
histórico
hungare:
történelmi
ide:
historiala
indonezie:
historis, sejarawi
itale:
storico (agg.)
japane:
1. 歴史上の [れきしじょうの], 歴史的な [れきしてきな] 2. 歴史の [れきしの], 歴史に関する [れきしにかんする], 歴史学の [れきしがくの]
katalune:
històric
nederlande:
geschiedkundig, historisch
pole:
1. historyczny, dziejowy 2. historyczny
portugale:
histórico
ruse:
исторический
slovake:
historický
svede:
historisk
ukraine:
історичний

historiisto

HIS Scienculo, fakulo pri historio: la historiistoj certe trograndigas EE ; laŭ la historiistoj, en la batalo de Kosovo (1389) partoprenis, kontraŭ la turka armeo, la armeoj de la alianciĝintaj balkanaj regnestroj [17]; la historiistino Hélène Carrère d'Encausse estis elektita al la plej alta posteno en la Franca Akademio [18].
17. M. Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
18. André Cherpillod: Sinjorino Le secrétaire ..., Monato, 2000/07, p. 16
angle:
historian
beloruse:
гісторык
bretone:
istorour
ĉeĥe:
dějepisec, historik
ĉine:
历史学家 [lìshǐxuéjiā], 史学家 [shǐxuéjiā], 历史家 [lìshǐjiā]
ĉuvaŝe:
историк
france:
historien
germane:
Geschichtswissenschaflter, Historiker
hebree:
היסטוריון
hispane:
historiador
hungare:
történész
ide:
historiisto
indonezie:
historikus, sejarawan
itale:
storico (sost.)
japane:
歴史家 [れきしか], 歴史学者 [れきしがくしゃ]
katalune:
historiador
nederlande:
historicus, geschiedkundige
pole:
historyk
slovake:
dejepisec, historik
ukraine:
історик

malsanhistorio

MED Kolekto de informoj pri la pasintaj malsanoj de paciento, helpo al diagnozo: oni devas tre atente ekzameni la malsanhistorion kaj la unuopajn simptomojn [19]; en liaj manoj aperis iuj paperoj kaj libroj, — ĉu ĝi estas via malsanhistorio [20]?
angle:
medical record, health record
beloruse:
гісторыя хваробы
ĉine:
病史 [bìngshǐ], 病历 [bìnglì]
france:
anamnèse (médecine)
germane:
Krankengeschichte, Krankenakte, Anamnese
hispane:
historial médico, anamnesis (medicina)
indonezie:
anamnesis, riwayat kesehatan, rekam medis
itale:
anamnesi
japane:
病歴 [びょうれき]
nederlande:
medische geschiedenis, medisch dossier
pole:
historia choroby, karta choroby

naturhistorio, natura historio

(arkaismo) (evitinde) SCI=naturscienco1.a nia legado ne rilatis nur al natura historio, ĝi koncernis ankaû multajn aliajn partojn de la esplorado kaj pensado [21]; apenaŭaj variaĵoj […] estas malofte konsiderataj registrindaj en verkoj de naturhistorio [22]; naturhistoria muzeo [23].
Rim.: Ĉi tiu miskalkeo de la latina „naturalis historia“ estas kruda eraro: la latina vorto „historia“, samkiel ĝia greka etimo, povas havi la sencon ‹informo›, ‹scio›, ‹enketo›; do, la termino propre signifas ‹la scioj pri la naturo› (kion ĝuste tradukas la germana Naturkunde kaj la rusa естествознание). La Esperanta vorto historio tiujn signifojn ne havas, kaj normala esperantisto rajtus supozi, ke temas pri kosmogenezopaleontologio. La ĝusta termino Esperanta estas do naturscienco. [Sergio Pokrovskij]
21. B. von Suttner, trad. A. Caumont kaj F. Luin: For la batalilojn!, 1914, 2001
22. Ĉarlz Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, ĉapitro 2a
23. Wim de Smet: La „drakoj” de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo, Monato, 2000/06, p. 18
angle:
natural history natur~a muzeo: natural history museum, museum of natural history.
ĉuvaŝe:
ҫут ҫанталӑк пӗлӗвӗ
france:
histoire naturelle natur~a muzeo: musée d’histoire naturelle.
germane:
Naturgeschichte natur~a muzeo: naturhistorisches Museum, Naturkundemuseum.
hispane:
historia natural natur~a muzeo: museo de historia natural, museo de ciencias naturales.
indonezie:
sejarah alam
japane:
博物学 [はくぶつがく] natur~a muzeo: 自然史博物館 [しぜんしはくぶつかん].
katalune:
història natural
nederlande:
natuurlijke historie natur~a muzeo: natuurhistorisch museum.
pole:
historia naturalna natur~a muzeo: muzeum historii naturalnej.
portugale:
história natural естествознание natur~a muzeo: museu de história natural.
svede:
natur~a muzeo: naturhistoriskt museum.
ukraine:
історія природи, природознавчі науки, природознавство

prahistorio, antaŭhistorio

1.
HISPRA Parto de la historio, kiu ne postlasis skribitajn dokumentojn: grup-spiriteco, en kulto, estas la rezulto de miljaroj da prahistorio, kiam homoj loĝis en tribaj komunumoj [24]; antropologoj taksas je 10 % la nombron de murdoj en la prahistorio [25].
2.
SCIHISPRA Scienco, kiu studas partojn de historio sen skribitaj atestoj, precipe helpe de arkeologio.
24. Monato, W. H. Simcock: Kio estas spiriteco?, 2007
25. Monato, Ivo Durwael: Neniam tiel pacemaj, 2012
angle:
prehistory
beloruse:
прагісторыя
bretone:
ragistor
ĉeĥe:
prahistorie, prapůvod, pravěk, předhistorie
ĉine:
史前 [shǐqián], 史前史 [shǐqiánshǐ]
france:
préhistoire
germane:
Vorgeschichte, Urgeschichte
hebree:
פרהיסטוריה
hispane:
prehistoria
hungare:
őstörténet
ide:
prehistorio
indonezie:
prasejarah, prehistori
itale:
preistoria
japane:
1. 先史時代 [せんしじだい] 2. 先史学 [せんしがく]
nederlande:
prehistorie
pole:
1. prahistoria, pradzieje 2. prahistoria
portugale:
pré-história
slovake:
pravek, predhistória
ukraine:
передісторія

vivhistorio

Historio de ies vivo kaj travivaĵoj; biografio: ni mallonge sciigis unu al la alia niajn vivhistoriojn post nia disiĝo [26]; rekonstruo de ies vivhistorio [27]; lia leginda vivhistorio, origine franclingve skribita laŭ instigo de liaj du filinoj, nun aperis en kompetenta Esperanto-traduko [28].
26. I. G. Ŝirjaev: Sen titolo, [1898?]
27. Monato, Nikolao Gudskov: 50-jara stabileco en verkado - ĉu klasika?, 2004
28. Monato, Andreas Künzli: Atentinda memuaro, 2013
angle:
biography, life history
beloruse:
гісторыя жыцьця, жыцьцяпіс, біяграфія
ĉine:
[zhuàn], 列传 [lièzhuàn], 传记 [zhuànjì]
france:
biographie
germane:
Lebenslauf, Lebensgeschichte, Biographie
hispane:
biografía
indonezie:
biografi, riwayat hidup
itale:
biografia
japane:
経歴 [けいれき], 身の上話 [みのうえばなし], 生活史 [せいかつし], 一代記 [いちだいき]
nederlande:
biografie, levensgeschiedenis, levensverhaal
pole:
dzieje, biografia

vorthistorio

1.
Scienco pri la deveno de vortoj; etimologio1: por la vorthistorio de Esperanto, ankoraŭ science ellaborota mi ne kredas je la gravo de hispana aŭ itala referencejoj [29];
2.
LIN Laŭtempa evoluo de vorto en ĝia formo kaj senco; etimologio2: paralelaj vorthistorioj en hindeŭropaj kaj semidaj lingvoj [30].
29. J. Regulo Pérez: Ĉu vere troviĝas Hispanismoj en Esperanto?, Boletín, 1950-05
30. F. A. Pennacchietti: paralelaj vorthistorioj en hindeŭropaj kaj semidaj lingvoj, en: Mediteranea Esperanta Semajno, 2015
angle:
etymology
beloruse:
этымалёгія
bulgare:
етимология
ĉeĥe:
etymologie
ĉine:
語源 [yǔyuán], 字源 [zìyuán], 詞源 [cíyuán], 語源學 [yǔyuánxué]
france:
étymologie
germane:
Etymologie 2. Wortherkunft
hispane:
etimología
hungare:
2. etimológia
indonezie:
etimologi
katalune:
etimologia
nederlande:
etimologie
pole:
etymologia 2. pochodzenie (słowa)
portugale:
etimologia
ruse:
этимология
slovake:
etymológia
svede:
etymologi, ords härledning
ukraine:
етимологія

administraj notoj