*rakont/i PV

*rakonti

(tr)
Detale konigi per paroloj aŭ skriboj okazintaĵon kun ĝiaj cirkonstancoj: rakontu al mia juna amiko belan historion [1]; ŝi rakontis al li sian tutan aventuron [2]; rakonti la akcidenton, sian vojaĝon, siajn impresojn; en tiu ĉi libro la aŭtoro rakontas sian vivon de la infaneco ĝis la nuntempo [3].
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 10
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 23
3. D. Cibulevskij: Danio pli proksima, Monato, 1997:8a, p. 23a
angle:
relate, tell, recount narrate
beloruse:
расказваць, апавядаць
ĉeĥe:
vyprávět, vyprávět
france:
raconter
germane:
erzählen
hispane:
contar, relatar
hungare:
elbeszél, elmesél
indonezie:
bercerita, menceritakan, mengisahkan, menarasikan
japane:
物語る [ものがたる], 語る [かたる], 話をする [はなしをする]
katalune:
contar, relatar
nederlande:
vertellen
perse:
نقل کردن، حکایت کردن
pole:
opowiadać
portugale:
contar, narrar
ruse:
рассказать, рассказывать
slovake:
porozprávať, rozpovedať, rozprávať
ukraine:
оповідати

rakonto

Tio, kion iu rakontas: mi donis al li la rakontojn pri la malproksima Nordo de Jack London [4]. en „La ludanta lumo“ aperas tri erotikaj rakontoj [5].
4. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, la trimova ŝakproblemo
5. Sten Johansson: Hamburgero ne tre erotika, Monato, 1996/07, p. 22
afrikanse:
storie
albane:
histori
amhare:
ታሪክ
angle:
story, narrative, account, tale
arabe:
قصة
armene:
պատմություն
azerbajĝane:
hekayə
beloruse:
апавяданьне, аповяд
bengale:
গল্প
birme:
ဇာတ်လမ်း
bosne:
priča
ĉeĥe:
historka, povídka, vyprávění
dane:
historie
estone:
lugu
eŭske:
istorioa
filipine:
kuwento
france:
conte, récit
galege:
historia
germane:
Erzählung
guĝarate:
વાર્તા
haitie:
istwa
hinde:
कहानी
hispane:
cuento, relato, narración
hungare:
elbeszélés
igbe:
akụkọ
indonezie:
cerita, kisah, narasi
irlande:
scéal
islande:
saga
japane:
物語 [ものがたり]
jave:
crita
jide:
געשיכטע
jorube:
itan
kanare:
ಕಥೆ
kartvele:
ისტორია
katalune:
conte, relat, narració
kazaĥe:
әңгіме
kimre:
stori
kirgize:
баян
kmere:
រឿង
koree:
이야기
korsike:
storia
kose:
ibali
kroate:
priča
kurde:
Çîrok
latine:
fabula
latve:
stāsts
laŭe:
ເລື່ອງ
litove:
istorija
makedone:
приказна
malagase:
tantara
malaje:
cerita
malajalame:
കഥ
malte:
istorja
maorie:
kᘝrero
marate:
कथा
monge:
zaj dab neeg
mongole:
түүх
nederlande:
verhaal
nepale:
कथा
njanĝe:
nkhani
okcidentfrise:
ferhaal
panĝabe:
ਕਹਾਣੀ
paŝtue:
کيسه
perse:
نقل، داستان، حکایت
pole:
opowiadanie, powiastka, przypowieść
ruande:
inkuru
ruse:
рассказ
samoe:
tala
sinde:
ڪهاڻي
sinhale:
කතාව
skotgaele:
sgeulachd
slovake:
historka, rozprávka
slovene:
zgodba
somale:
sheeko
ŝone:
nyaya
sote:
pale
sunde:
dongeng
svahile:
hadithi
taĝike:
ошёна
taje:
เรื่องราว
tamile:
கதை
tatare:
хикәя
telugue:
కథ
tibete:
སྒྲུང་
ukraine:
історія
urdue:
کہانی
uzbeke:
hikoya
vjetname:
câu chuyện
zulue:
indaba

rakontema

Kiu volonte, facile, bone rakontas: la muelestro estis tre rakontema [6].
6. B. Němcová, trad. V. Tobek kaj K. Procházka: Avineto, [sen dato]
beloruse:
красамоўны, гаваркі
france:
disert (qui raconte bien)
pole:
rozmowny

rakontero

Parto de pli vasta rakonto, epizodo1: mi senĉese revenas al la pentraĵo por havigi al mi la respondon, la rakonteron, kiu ŝtopos la mankon.
angle:
episode
beloruse:
частка (апавяданьня), эпізод
france:
épisode
indonezie:
episode
pole:
fragment

rakontinda

Tiel interesa, ke ĝin oni deziras rakonti: se mi havus eventon rakontindan! [7].
7. C. de Laclos, trad. J.-L. Tortel: Danĝeraj rilatoj, [2012]
angle:
worth telling
beloruse:
цікавы, варты апавяданьня
france:
bien bonne (histoire), digne d'être raconté
hispane:
buena historia, digna de ser contada
indonezie:
layak diceritakan
pole:
warte opowieści

rakontisto

Profesia aŭ talenta, kutima diranto de rakontoj: li estas bonega rakontisto [8].
angle:
storyteller, narrator
beloruse:
апавядач, апавядальнік, расказьнік, байкар
ĉeĥe:
povídkář
france:
conteur
hispane:
narrador
indonezie:
pencerita, narator
japane:
話のじょうずな人 [はなしのじょうずなじん], 物語作家 [ものがたりさっか], 語り手 [かたりて]
katalune:
rondallaire
nederlande:
verteller
perse:
قصه‌گو، نقال
pole:
opowiadacz, gawędziarz, narrator
slovake:
rozprávač
ukraine:
оповідач, розповідач

antaŭrakonti

(tr)
Anticipe rakonti: [la gazeto] antaŭrakonti[s] pri la tributo da insultegoj kaj indignindaĵoj, kiun oni preparas al mia memoro post mia morto, en formo de funebra parolado [9].
beloruse:
апавядаць (загадзя, пра нешта ў будучыні)
france:
raconter d'avance
hispane:
relatar por anticipado
indonezie:
memberi tahu sebelumnya
katalune:
relatar per endavant, contar anticipadament
nederlande:
verklappen
pole:
opowiedzieć z wyprzedzeniem

bildrakonto

Rakonto prezentata precipe per bildoj: [en] la fruaj bildrakontoj de la 19a jarcento […] ĉiu bildo montras scenon kiel ĝi prezentas sin al la okulo, dum la akompana teksto devas klarigi ĉion, en normala, kontinua liriko aŭ prozo [10]. SUB:bildstrio, komikso
10. M. Weichert: Cent jaroj Yellow Kid ‐ Jarmiloj da bildliteraturo, Literatura Foiro, nov.-dec. 1996
angle:
comic, comic book, comic strip, graphic novel
beloruse:
комікс
ĉeĥe:
comics, kreslený seriál, obrázkový seriál
france:
bande dessinée, BD
germane:
Bildgeschichte
hispane:
historieta ilustrada, tebeo, cómic, novela gráfica
indonezie:
komik
japane:
絵物語 [えものがたり], 劇画 [げきが], 漫画 [まんが]
katalune:
historieta il·lustrada, còmic, novel·la gràfica
nederlande:
strip
perse:
داستان مصور
pole:
komiks
portugale:
história em quadrinhos, HQ, banda desenhada
ruse:
комикс
slovake:
komiks, obrázkový seriál
ukraine:
комікс

mirrakonto

BELE Rakonto pri plaĉaj, mirindaj aferoj, fabelaj estaĵoj kaj similaj: karavanvojaĝistoj tre amas forpasigi la tempon sur la vojo, en gastejoj […] per rakontado de mirrakontoj [11].
angle:
fairy tale, fable
beloruse:
казка, байка
ĉeĥe:
báchorka
france:
conte merveilleux
hispane:
fábula
indonezie:
dongeng
japane:
おとぎ話 [おとぎばなし]
katalune:
rondalla de la vora del foc, història fabulosa
nederlande:
sprookje
perse:
قصهٔ پریان
pole:
cudowna opowieść, baśń
slovake:
báchorka, výmysel

popolrakonto

Rakonto originante ne de unuopa aŭ konata aŭtoro, sed estiĝinta per plurakontado en la popolo, kun diversaj variaĵoj: unu el la dolĉegaj popolrakontoj kaj sorĉorakontoj, kiujn la popolaj orientaj poetoj kantas [12].
angle:
folk tale
beloruse:
паданьне
france:
conte populaire, récit folklorique
hispane:
cuento popular, historia folclórica
hungare:
népmese
indonezie:
cerita rakyat, folklor, kisah rakyat
japane:
民話 [みんわ]
katalune:
rondalla
nederlande:
volksverhaal
perse:
داستان فولکلوریک
pole:
opowieść ludowa
ruse:
предание, сказания

tio estas alia rakonto

(frazaĵo)
Mi ne plu deflankiĝu, mi revenu al la ĉefa temo: mi tranoktis ĉe Miko du noktojn. Li veturigis min al la universitato, kie mi loĝis en belega esperantujo dum tri semajnoj, sed tio estas alia rakonto [13].
13. Saiki Akira: Mia Unuafoja Vizito al Usono, [vidita je 2006-01-23]
angle:
that's another story, but I digress
beloruse:
гэта іншая гісторыя
france:
c'est une autre histoire
hispane:
eso es otra historia
indonezie:
itu cerita lain
katalune:
això és ja una altra història
nederlande:
dat is een ander verhaal
pole:
to już jest inna historia

administraj notoj

~ero : Mankas dua fontindiko.
~ero : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.