1epizod/o JED

epizodo

1.
BELE Akcesora agado, ne streĉe ligita kun la ĉefa temo de rakonto: la ses lastaj libroj de Eneido estas plenaj je epizodoj; la historio de la malfeliĉa Marta anstataŭ disvolviĝi antaŭ viaj okuloj en formo de unuspeca kaj unukolora fadeno, […] povus esti implikita en kronon da epizodoj Marta ; se vi permesos, mi rakontos al vi interesan epizodon de la pesto en Besarabio [1].
2.
Aparta kurioza fakto en historia aŭ grava okazintaĵo: en lia memoro fiksiĝis du epizodoj de la batalo [2]; ĉu la unuafoja partopreno de Prezidanto de UEA en SAT-Kongreso estos pli ol nur epizodo [3]; ili spertas epizodojn de maltimo, kiu blindigas ilian juĝon, tiel ke vanta tromemfido igas ilin agi fuŝe [4].
VD:bagatelo, incidento, interokazaĵo, pasaĵo
angle:
episode 2. event, occurrence
beloruse:
эпізод
ĉeĥe:
epizoda
ĉine:
2. 意外事件 [yìwàishìjiàn]
france:
épisode
germane:
1. Nebenhandlung, Zwischenhandlung 2. Zwischenfall, Episode, Begebenheit, Moment
hungare:
epizód
japane:
エピソード [えぴそーど], 挿話 [そうわ], 挿話的な出来事 [そうわてきなできごと], 逸話 [いつわ]
pole:
1. epizod 2. anegdota
portugale:
episódio
ruse:
эпизод
slovake:
príbeh, príhoda
ukraine:
епізод

epizoda

BELE Prezentanta nur epizodo(j)n, negrava, nekohera: la vivo de bazarulo estas vojo zigzaga kaj epizoda, sen formo kaj sen kohero [5].
5. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 43. Nia diligenta kolegaro.
angle:
episodal, incidental
beloruse:
эпізадычны
ĉeĥe:
epizodický, epizodní
france:
accessoire (anecdotique), anecdotique, épisodique (accessoire)
germane:
episodisch, unzusammenhängend, flüchtig
hungare:
epizód-, epizodikus, mellékes
japane:
挿話的な [そうわてきな], 付随的な [ふずいてきな]
pole:
epizodyczny
ruse:
эпизодический
slovake:
epizódny
ukraine:
епізодичний

administraj notoj