*okaz/i PV

*okazi

(ntr)
1.
Estiĝi, fariĝi, reale aŭ hipoteze, en iu difinita aŭ abstrakta loko aŭ momento: la malfeliĉa infano rakontis al ŝi naive ĉion, kio okazis al ŝi [1]; la edziĝo okazis antaŭ tri tagoj; se okazos milito, tiam ankaŭ tiu popolo aliĝos al niaj malamikoj kaj militos kontraŭ ni [2]; se okazos, ke li mortos...; povus okazi, ke iu rekonus mian skribon. VD:aperi, fali, fari, veni
2.
Gramatikilo uzata por demandi aŭ paroli pri reala aŭ imagita situacio1: – Kio okazis? – kriis li minace. – Kial vi trumpetas alarmon, anstataŭ marŝi? [3] Linda: Tom, kara! Kio okazas al vi? Eble vi laboras tro multe, kaj... Tom: Nenio speciala okazas al mi. Kaj mi ne laboras tro multe. Fakte, mi laboras malmulte nun. La vera demando estas: kio okazas al vi, Linda? [4]. io analoga okazas (= estas3, observeblas) en la japana, kiu kutimas rigardi la agon sen nepra rilato al ia aganto [5].
afrikanse:
voorkom
albane:
ndodhin
amhare:
ይከሰታል
angle:
occur, happen
arabe:
تحدث
armene:
տեղի ունենալ
azerbajĝane:
baş
beloruse:
адбывацца, здарацца
bengale:
ঘটতে
birme:
ဖြစ်ပျက်
bosne:
dogoditi
bretone:
c'hoarvezout, degouezhout
ĉeĥe:
dít se, konat se, nastávat, odbývat se, odehrávat se, přihodit se, přihodit se, přihodit se, stát se, stávat se, udát se
ĉine:
发生 [fāshēng], 發生 [fāshēng], 交叉而过 [jiāochāérguò], 交叉而過 [jiāochāérguò]
dane:
forekomme
estone:
juhtuma
eŭske:
gerta
filipine:
mangyari
france:
arriver (survenir), se passer (survenir), survenir, se tenir (se passer)
galege:
pasar
germane:
passieren, geschehen, sich ereignen, sich begeben, sich zutragen, stattfinden, verlaufen
guĝarate:
થાય
haitie:
rive
haŭse:
faruwa
hinde:
घटित
hispane:
ocurrir, suceder
hungare:
történik, megesik, előfordul, lefolyik (esemény), végbemegy
igbe:
ime
indonezie:
terjadi
irlande:
tharlaíonn
islande:
stað
japane:
起こる [おこる]
jave:
kedaden
jide:
פאַלן
jorube:
šẹlẹ
kanare:
ಸಂಭವಿಸುತ್ತದೆ
kartvele:
მოხდეს
katalune:
passar
kazaĥe:
пайда
kimre:
yn digwydd
kirgize:
пайда болушу
kmere:
កើតមានឡើង
koree:
발생
korsike:
succede
kose:
zenzeka
kroate:
pojaviti
kurde:
borîn
latine:
incididunt
latve:
notikt
laŭe:
ເກີດຂຶ້ນ
litove:
atsirasti
makedone:
се случи
malagase:
mitranga
malaje:
berlaku
malajalame:
സംഭവിക്കുക
malte:
jseħħu
maorie:
puta
marate:
उद्भवू
monge:
tshwm sim
mongole:
тохиолддог
nederlande:
plaatshebben, gebeuren, plaatsgrijpen
nepale:
के
njanĝe:
zimachitika
okcidentfrise:
foarkomme
okcitane:
arribar
panĝabe:
paŝtue:
واقع
pole:
mieć miejsce, odbywać się, zdarzać się
portugale:
acontecer, suceder (acontecer), ter lugar, haver, ocorrer, realizar-se, advir, incidir
ruande:
bibaho
rumane:
se întâmpla
ruse:
случиться, произойти
samoe:
tupu
sinde:
نمودار
sinhale:
සිදු
skotgaele:
tachairt
slovake:
diať sa, konať sa, odohrávať sa, prihodiť sa, stať sa
slovene:
pojavijo
somale:
dhacaan
ŝone:
itika
sote:
etsahala
sunde:
kajadian
svahile:
kutokea
taĝike:
рух
taje:
เกิดขึ้น
tamile:
ஏற்படும்
tatare:
була
telugue:
సంభవించవచ్చు
tibete:
བྱེད་བྱས་བྱ་བྱོས་
tokipone:
kama
ukraine:
відбуваються
urdue:
پائے جاتے ہیں
uzbeke:
sodir
vjetname:
xảy ra
volapuke:
jenön
zulue:
zenzeka

*okazo

1.
Tio, kio okazis, okazas aŭ povas okazi; okazaĵo: jen stranga okazo min trafis [6]; vi tremas pro okazo la terura [7]; la okazo konfirmis la suspekton; la interligo de la okazoj. SUB:akcidento, evento, fakto, fenomeno, incidentoVD:epizodo, fariĝo, spertaĵo, travivaĵo
2.
Difinita aparta cirkonstanco, speciale atentinda situacio1: en tiaj okazoj ni uzus la finiĝon „n“ [8]; forlasi iun sufikson ni povas nur en tiaj okazoj, se la neceseco de la sufikso estas iom duba [9]; la artikolo uziĝas en la sekvantaj okazoj ... [10]; en plej bona okazo ni povos alveni nur post noktomezo; en okazo de bezono ni scias, kie vin trovi [11]; — Vi do vidas, nobla sinjoro, — diris Hiram, — ke nur en unu okazo la pastroj povus, eĉ devus akcepti plej malhonoran traktaton kun Asirio: se ili celus mallevi kaj nuligi la povon de l' faraono... [12]; en okazo de efektiva milito la malamiko povus ataki vin de tiu flanko [13]; ĝia (de karambolo) sola escepta uzebleco ekzistas en tiuj okazoj, kiam oni intence volas fari abruptan efekton, kaj kvazaŭ devigi la deklamanton je paŭzo inter la du vortoj [14]; se la sukceso de libro mezuriĝus per volumeno kaj diverso de resonoj, kiujn tiu estigas ĉe leganto, mi devus konstati ke, almenaŭ en unu (mia) konkreta okazo, la verko de Eŭgeno de Zilah plene atingis sian celon [15]; en la okazo de Esperanto, kies plej elstaraj poemoj estas, el diversaj kaŭzoj, preskaŭ nekonataj eĉ de kleraj amatoroj, tio estis ne aplikebla [16]; tiuj klarigoj povas esti aplikataj al speciala okazo de akuzativo: la indiko de ia jen prenota, jen prenita pozo, kiun manifestas propozicio [17] aparta okazo; en la speciala okazo de lingvo postgramatikeca en tiu senco, ke ĝi estas aktive uzata ne de ordinara lingvokomunumo, sed nur de homoj, kiuj ĝin speciale lernis, oni povas definitive fiksi la uzotan formon [18]; „Pri la infinitivo en kelkaj specialaj okazoj“ [19].
a)
JUR — Sed, via markiza Moŝto, mi troviĝis en okazo de rajta defendo [20]; en okazo de nombro-egaleco de voĉoj la Prezidanto havas decidan voĉon [21].
b)
MED la lasta okazo de endemia variolo en la mondo estis registrita en oktobro 1977, en Somalio, kaj en aŭgusto 1978, en Anglio, okazis du pliaj okazoj pro infekto en laboratorio [22]; — Tio estas kurioza okazo de la malsano nomata: la monomanio de la memmortigo, diris la sanoficiro patose [23]; tio estis bela okazo de hemiplegioB .
SUB:limokazoSIN:kazo2
3.
Konvena, favora cirkonstanco aŭ situacio, ebliganta fari ion: estus nepardoninde, se ni ne uzus la okazon de nia nuna ĝenerala kunestado, por esprimi al li tiujn sentojn [24]; unufoje, kiam li estis sola, ŝi kaptis la okazon kaj donis al li ŝalmon kaj mielon en vaksokuko [25]; profiti la okazon; kiu okazon forŝovas, ĝin jam ne retrovas PrV ; okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la vosto estas glita PrV ; fordormi la okazon PrV ; li atendas, ke la okazo venu al lia nazo PrV ; okazo kreas ŝteliston (ion oni faras sen antaŭa intenco, nur ĉar la situacio estas oportuna) PrV ; ĝi donis al ni la okazon turni la atenton de niaj amikoj sur la manieron[…] [26]; mi jam havis la okazon vidi, keZ ; neniam mi evitis okazon kunkuŝigi iun ajn virinon [27]; en printempo abundas okazoj malvarmumi; Aut-Taurirt prezentis precipe favoran okazon por tiuj, kiuj volis urĝe morti pro io [28].
4.
MAT[29] (kadre de iu probablospaco `(bb Omega,bb A,P)`) Ĉiu el la elementoj de `bb A`: neebla okazo (la malplena aro); certa okazo (la aro `bb Omega`); mala okazo MatVort (komplementa). VD:nedependa
Rim. 1: Oni ne konfuzu ĉi tiun okazon4 (signife proksiman al la logika-filozofia okazo2) kun elementa okazo (pli simila al okazaĵo). Ekz-e kiam oni tiras ludkarton el normala kartaro, la okazon4 „reĝo“ povas realigi 4 elementaj okaz(aĵ)oj (po unu reĝo el ĉiu emblemo); la okazon4 „ruĝa“ povas realigi 26 elementaj okaz(aĵ)oj (ajna karto karoa aŭ kera); ktp.
Rim. 2: Jam ekzistas „okazo“ kaj „okazaro“ en [30], sed por determini iliajn sencojn necesus pli bone koni la terminologion de la tiama probablokalkulo.
6. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La revizoro, 1907
7. V. Ŝekspiro, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto Reĝido de Danujo, 5:2
8. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 28
9. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 44a, La Revuo, 1908, aŭgusto
10. PAG, 119B (p. 164)
11. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 16a
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 5a
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 1a
14. K. Kalocsay: Kiel verki kaj traduki poemojn?, 1979
15. A. Kris: Scenaj obscenoj... drastaj kontrastoj, La Ondo de Esperanto, 2003:12 (110)
16. G. Waringhien: Recenzo: Esperanta antologio, Nica Literatura Revuo, 4:3
17. G. Mattos: Okazo de kazo
18. F. Simonnet: Ĉu la lingvoj devas evolui?
19. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 20a, La Revuo, 1907, junio
20. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, 1907
21. C. Kiselman: 15 akademianoj (re)elektotaj, La Ondo de Esperanto, 2004:1 (111)
22. V. Lemelev: Homo, kiu savis milionojnMonato
23. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, 1907
24. Zamenhof: Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista, (Antwerpen, 1911-08-12).
25. Longo, trad. E. Vilborg: La leciono de amo (el „Dafniso kaj Ĥloa“), La nica literatura revuo, 2:5
26. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 50a, La Esperantisto, 1891, p. 49
27. V. Vinař: La skandalo pro Jozefo, 1981
28. J. Rejtő, trad. L. Balázs: La antaŭenŝovita garnizono
29. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, Ekzercaro, §306
30. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 28
angle:
speciala ~o: particular case, special case. ~o kreas ŝteliston: opportunity makes the thief. 4. event neebla ~o: impossible event. certa ~o: certain event. mala ~o: complementary event.
beloruse:
здарэньне, падзея, выпадак 4. падзея neebla ~o: немагчымая падзея. certa ~o: верагодная падзея.
bretone:
darvoud, degouezh 4. darvoud neebla ~o: darvoud dibosupl. certa ~o: darvoud asur. mala ~o: darvoud kontrol.
ĉeĥe:
jev, náhoda, příležitost, případ, příležitost, případ, událost
ĉine:
2. 事件 [shìjiàn] 3. 时机 [shíjī], 時機 [shíjī], 机 [jī], 機 [jī], 机会 [jīhuì], 機會 [jīhuì] 4. 事件 [shìjiàn]
france:
aventure (ce qui arrive), cas, événement, évènement, occasion, occurrence 2. cas (occasion), circonstance (occasion), événement (occasion), évènement (occasion), situation (occasion) ~o kreas ŝteliston: l'occasion fait le larron. 4. événement, évènement neebla ~o: événement impossible, évènement impossible. certa ~o: événement certain, évènement certain. mala ~o: événement contraire, évènement contraire.
germane:
1. Ereignis, Geschehnis, Geschehen, Anlass, Vorkommnis 2. Fall, Umstand 3. Gelegenheit, Möglichkeit, Versuchung 4. Ereignis neebla ~o: unmögliches Ereignis. certa ~o: sicheres Ereignis. mala ~o: Gegenereignis, komplementäres Ereignis.
hispane:
1. suceso speciala ~o: caso concreto, caso específico. 2. caso 3. ocasión 4. evento neebla ~o: evento imposible. certa ~o: evento seguro. mala ~o: evento complementario.
hungare:
1. eset, esemény 2. eset, körülmény 3. alkalom ~o kreas ŝteliston: Alkalom szüli a tolvajt. 4. esemény neebla ~o: üres esemény. certa ~o: biztos esemény. mala ~o: komlementer esemény.
indonezie:
1. kejadian, peristiwa 2. kasus, keadaan 3. kesempatan, peluang 4. peluang, probabilitas, kebolehjadian
japane:
機会 [きかい], 場合 [ばやい], 事例 [じれい], 事態 [じたい], 出来事 [できごと]
katalune:
2. cas
nederlande:
geval, gebeurtenis, gelegenheid
okcitane:
2. cas
pole:
traf, zdarzenie 4. zdarzenie losowe neebla ~o: zdarzenie niemożliwe. certa ~o: zdarzenie pewne. mala ~o: zdarzenie przeciwne.
portugale:
1. acontecimento 2. caso, circunstânscias 3. ocasião
rumane:
ocazie 4. evenimentul întâmplător neebla ~o: eveniment imposibil. certa ~o: sigură, anumit eveniment. mala ~o: evenimentul opus.
ruse:
случай speciala ~o: особый случай, частный случай. ~o kreas ŝteliston: плохо не клади, вора в грех не вводи. 4. событие neebla ~o: невозможное событие. certa ~o: достоверное событие. mala ~o: дополнительное событие.
slovake:
jav, príležitosť, prípad, udalosť
tibete:
གོ་སྐབས་
ukraine:
у крайньому випадку

*okaza [31]

1.
Ŝuldata al okazo1, situacia (kaj eble tial neregula, nesistema, escepta): ofte oni tamen faras okazan um-vorton, kiu kompreniĝas pro la kunteksto, kaj kiu poste malaperas [32]; okaza komplimento ne iras al testamento (ne rajtigas je heredaĵo) PrV ; notu la distingon inter ofero ĉiutaga kaj deviga […] disde la ofero okaza kiun oni realigadis por grac-obteni aŭ pardonpeti aŭ rebonigi [33]. VD:porokaza
2.
hazarda ĉiu lingvo natura konstruiĝis blinde, per la vojo de amasiĝado de la plej diversaj kaj pure okazaj cirkonstancoj [34]; kvankam li silentas, || okazaj vortoj tamen al mi montris, || ke... [35].
31. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, okaz'a
32. Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Novaj UM-vortoj
33. Klemento el Romo, trad. A. Zecchin kaj L. Mantaut: Letero al la korintanoj, Torina UECI-Sekcio. 1998. III, noto 27
34. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 5a
35. Goethe, trad. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, 1:2
angle:
accidental, chance 1. occasional
beloruse:
выпадковы
bretone:
degouezhel
ĉeĥe:
nahodilý, náhodný, příležitostný
ĉine:
碰巧 [pèngqiǎo], 偶然 [ǒurán], 偶尔 [ǒuěr], 偶爾 [ǒuěr]
france:
accidentel (occasionnel), occasionnel, sporadique
germane:
gelegentlich, zufällig
hispane:
ocasional
hungare:
eseti, alkalmi, alkalomszerű, véletlen
indonezie:
2. insidental, sekali-sekali, sesekali, sewaktu-waktu
japane:
偶然の [ぐうぜんの], 偶発的な [ぐうはつてきな], その場限りの [そのばかぎりの]
nederlande:
toevallig, incidenteel
pole:
okazyjny, okolicznościowy, przygodny
portugale:
ocasional
rumane:
ocazional, circumstanțială, cazual
ruse:
случайный 1. ситуативный, разовый, единичный, окказиональный
slovake:
náhodný, príležitostný
ukraine:
випадковий

okaze

1.
En tia okazo, ĉe la okazo; konforme al specifa aŭ al la kuranta situacio: mi okaze uzos vian afablan permeson; la boneco de la juna kastelmastrino estis tiel agema, ke ĝi sin turnis ne nur al homoj sed okaze eĉ al bestoj [36].
2.
(arkaismo) Hazarde: li eniris okaze en la saman gastejon, kie oni ŝtelis al lia frato la tableton [37]. sistemo da sonoj, kiu konstruiĝis okaze kaj senkonscie [38].
36. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, 1907
37. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tablo „kovru vin“, la orazeno kaj bastono el sako
38. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 5a
angle:
by chance 1. occasionally, in that case
beloruse:
1. у гэтым выпадку, у такім выпадку 2. выпадкова
bretone:
1. diwar zegouezh 2. dre zarvoud, dre zegouezh
ĉeĥe:
příležitostně
ĉine:
偶尔 [ǒuěr], 偶爾 [ǒuěr]
france:
occasionnellement, à l'occasion
germane:
1. bei dieser Gelegenheit, angelegentlich, während 2. zufällig
hungare:
1. alkalom adtán, adott esetben 2. véletlenül
indonezie:
2. kebetulan (adv.)
japane:
たまたま, 偶然に [ぐうぜんに]
nederlande:
toevallig, bij gelegenheid van, tijdens
pole:
okazyjnie, przypadkowo
rumane:
câteodată, accidental
ruse:
1. при случае, в таком случае 2. случайно
slovake:
príležitostne
ukraine:
випадково

okaze de

(prepoziciaĵo)
Dum parto de, hazarde aŭ laŭcele ĉe la okazo de: okaze de tio, mi deklaros, ke...; oni iluminaciis okaze de la nacia festo; okaze de la festo de Schleyer ni telegrafe sendu al li en la nomo de la tuta esperantistaro nian koran gratulon [39]; tiun ĉi projekton Zamenhof intencis diskuti kun homaranoj okaze de la deka Universala Kongreso de l' Esperantistoj VivZam .
39. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen, 1911
angle:
in case of
beloruse:
у выпадку (чагосьці)
bretone:
da geñver
ĉeĥe:
u příležitosti
ĉine:
[chèn]
france:
à l'occasion de, en cas de
germane:
anlässlich
hungare:
alkalmából
indonezie:
dalam rangka
japane:
~に際して [にさいして], ~の機会に [のきかいに]
pole:
z okazji
rumane:
cu ocazia
ruse:
в случае (предлог), по случаю
slovake:
pri príležitosti

okazaĵo

1.
Okazo1: ĉu tia cirkonstanco ne fariĝus la kaŭzo de okazaĵoj, kiuj kompromitus antaŭ la publiko mian magazenon Marta ? la lokaj gazetoj havas rubrikon pri la ĉefaj kulturaj okazaĵoj, inkluzive prelegojn kaj aliajn aranĝojn en kulturaj societoj [40]; ni provu […] rekunmeti la sinsekvon de la okazaĵoj [41].
2.
(arkaismo) Hazardo1: ni baldaŭ vidos, ke la „leĝo de la akcento“ eĉ ne estas ia misteraĵo, kaj tio, en kio ni serĉis ian leĝon naturan, estas simpla okazaĵo, kiu kun la esenco kaj spirito de la lingvoj havas nenion komunan [42].
SUB:okazantaĵo, okazintaĵo, okazontaĵo
40. I. Lapenna: Por pli efika informado, 1974
41. Claude Piron: Gerda malaperis, ĉap. 17a
42. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo n-ro 72A, La Esperantisto, 1891.
angle:
happening, occurence, incident
beloruse:
выпадковасьць
bretone:
degouezhadenn
ĉine:
事件 [shìjiàn], 巧合 [qiǎohé]
france:
événement, évènement
germane:
1. Fall, Ereignis, Vorkommnis 2. Zufallsereignis
hungare:
esemény, történés
indonezie:
1. kejadian, peristiwa 2. kebetulan
japane:
出来事 [できごと], 偶発事件 [ぐうはつじけん]
nederlande:
gebeurtenis, toevalligheid
pole:
wydarzenie
rumane:
eveniment, șansă
ruse:
1. происшествие, событие 2. случайность
ukraine:
випадковість, подія

okazintaĵo

Okazo1 okazinta: post tiuj okazintaĵoj oni sciigis al Abraham, dirante: jen ankaŭ Milka naskis infanojn al via frato Naĥor [43]; se estos inter vi iu, kiu ne estos pura pro okazintaĵo nokta, li eliru ekster la tendaron [44]; li rememoris la teruran okazintaĵon de la pasinta vespero [45]; la sorto, kiu ŝin trafis, tute ne estis ia sorto escepta, ŝia malfeliĉo ne havis sian fonton en ia stranga, neordinara okazintaĵo, en ia miriga katastrofo Marta .
beloruse:
здарэньне (якое адбылося)
france:
événement passé, évènement passé
germane:
Geschehnis
indonezie:
kejadian yg telah lalu, peristiwa yg telah lalu
japane:
出来事 [できごと]
pole:
wydarzenie, zdarzenie
rumane:
incident, eveniment

okazantaĵo

(arkaismo)
Okazo1: tio (vizito de skulptisto) estis grava okazantaĵo, la urbo sciis pri tio [46]; neniu komprenis la signifon de la misteraj okazantaĵoj [47].
beloruse:
здарэньне (якое адбываецца)
ĉine:
发生的事情 [fāshēngdeshìqing], 發生的事情 [fāshēngdeshìqing], 升降索 [shēngjiàngsuǒ], 事件 [shìjiàn]
germane:
Geschehen, Ereignis
indonezie:
kejadian, peristiwa
pole:
zdarzenie aktualne
rumane:
eveniment curent

okazontaĵo

Okazo1 estonta: anoncoj pri fakaj okazontaĵoj [48]; kaŝi, se eble, en la ĉambro de Nupta, kaj atendi okazontaĵojn [49].
48. V. Barandovská-Frank: Enkonduka lernolibro de interlingvistiko, Ekzercaro, §4.5.
49. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 8a
beloruse:
здарэньне (якое мае адбыцца)
france:
événement à venir, évènement à venir
germane:
künftiges Ereignis
indonezie:
kejadian yg akan datang, peristiwa yg akan datang
pole:
zdarzenie przyszłe
rumane:
eveniment viitor

okazigi

(tr)
Kaŭzi, estokazi: la societo okazigis kongreson en la pasinta monato; tiu katastrofo okazigis la morton de tridek pasaĝeroj; la kunsidoj oficialaj okazigis interesan diskutadon VivZam ; grava parto de la esploroj baziĝas sur enketo, kiun la aŭtorino okazigis inter la esperantistoj [50]; la originalaj Olimpikaj Ludoj estis okazigitaj nude [51]. VD:kaŭzi
50. Pejno Simono: Plansprache und Phraseologie, Monato, 2000/06, p. 33
51. Monato, Leif Heilberg: Menso sana en korpo nuda
angle:
arrange, bring about, give rise to
beloruse:
выклікаць, спрычыніцца, арганізаваць, зладзіць
bretone:
degas (un darvoud), aozañ (un darvoud)
ĉeĥe:
konat, pořádat, uskutečnit, uspořádat, zapříčinit, způsobit
ĉine:
主办 [zhǔbàn], 主辦 [zhǔbàn], 備下 [bèixià], 备下 [bèixià], 安排 [ānpái], 組織 [zǔzhī], 组织 [zǔzhī], 举办 [jǔbàn], 舉辦 [jǔbàn]
france:
causer (occasionner), donner lieu (à), occasionner, organiser
germane:
veranlassen, verursachen, herbeiführen, stattfinden lassen
hispane:
ocasionar, provocar (causar), organizar (un evento)
hungare:
megrendez, okoz, előidéz
indonezie:
menyelenggarakan, menyebabkan
japane:
ひき起こす [ひきおこす], 催す [もよおす]
nederlande:
doen plaatshebben, teweeg brengen, doen plaatsgrijpen
pole:
powodować, urządzić, zorganizować
rumane:
sorta
ruse:
произвести, организовать, устроить, вызвать
slovake:
poriadať, spôsobiť, uskutočniť, zapríčiniť
ukraine:
спричиняти, викликати, створити, організувати, скликати

ĉiuokaze, ĉiaokaze

1.
Ĉiel ajn, je ĉiu eventualo, en ĉiu okazo2: tio ĉiuokaze estas io, kion oni povas fidi [52]! sed ĉiaokaze, laŭ tio, kiom ni jam atingis, ni iradu [53].
Rim.: „Ĉiuokaze“ plej ofte estas uzata por indiki rezignon pri (supozeble malnecesa) ekzamenado de apartaj okazoj, anonci ignoradon de (supozeble malgravaj) detaloj por tiel transiri al nova temo: ĉiuokaze librojn devenantajn de tie eblas kalkuli per fingroj de la manoj sen helpo de la piedoj [54]; ĉiuokaze tio montras certan bonhavecon, diris nia patrino [55].
2.
En ĉiu okazo3: [la ludgvidistoj] fajfas ĉiuokaze, kiam estas necese konigi sian decidon [56]; ĉiuokaze li rakontadis sian malsaniĝon.
52. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io
53. La Nova Testamento, Filipianoj 3:16
54. Nikolao GUDSKOV: Ruza leporo kaj ĉiuj aliajMonato
55. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kion la patro faras, estas ĉiam ĝusta
56. Tibor Ujlaky-Nagy: La sporta lingvo en Esperanto, Hungara Esperanto-Asocio, 1972
angle:
1. in any case
beloruse:
ва ўсялякім выпадку
ĉine:
不管怎样 [bùguǎn zěnyàng], 无论如何 [wúlùn rúhé], 总之 [zǒngzhī]
france:
1. en tout cas 2. à chaque fois
germane:
1. jedenfalls 2. bei jeder Gelegenheit
hebree:
במקרה ש
hispane:
en cualquier caso
hungare:
mindenesetre
indonezie:
1. bagaimanapun 2. setiap saat
japane:
どの場合にも [どのばあいにも], ともかく
nederlande:
in ieder geval
pole:
w każdym przypadku, w każdym wypadku, tak czy owak, tak czy siak
rumane:
in orice caz
ruse:
1. в любом случае, как бы там ни было 2. всякий раз, по любому поводу
ukraine:
у всякому разі, за кожним разом

kunokazi

Okazi samtempe, samloke: lia vizito feliĉe kunokazas kun la vizito de onklo Schwalbach [57]; ni estas ludaĵo de strangaj kunokazaĵoj [58]; iom maloportune estas, ke nia tuj komenciĝonta lukto kontraŭ la reĝo […] kaj la morto de Uzibitum kunokazas [59]; je la fino de la filmo, vi kunokazigu viajn movojn por kiel eble plej nerimarkiga aliro al la fenestroj [60]; [en] Glasgovo […] kunokazas la 85a Brita kaj la 98a Skota Kongreso de Esperanto [61]. VD:koincidi, paralela2, sinkrona
57. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XVI
58. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XVII
59. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XIX
60. Monato, Eriko Navaro: Flugiloj de libereco, 2013
61. La Ondo de Esperanto, 2003, № 6 (104)
germane:
zusammen stattfinden
indonezie:
terjadi (scr bersamaan)

laŭokaze

Jes aŭ ne depende de okazo, se estos okazo: la moralo estas nek kameleono nek mod-artikolo laŭplaĉe, laŭbezone kaj laŭokaze modifebla, forĵetebla aŭ restarigebla [62]; laŭokazaj laboristoj ofte ŝanĝas sian laborlokon, sekve sian loĝlokon [63].
62. Reinhard Haupenthal: Mallogika kaj senracia, Monato, 2000/03, p. 4
63. Monato, Hori Jasuo: Lernantoj senesperaj
germane:
je nach Gelegenheit
pole:
w razie konieczności
rumane:
în caz de urgență
ukraine:
на випадок потреби, при потребі

neniuokaze, neniaokaze

En neniu okazo: ŝajnis al li ankaŭ, ke Petronius neniuokaze lin komprenos [64]; li ne tuŝu eĉ cendon, al kiu li ne rajtas, neniaokaze [65]; se oni proponos al vi promocion aliloke, malakceptu ĝin […], neniuokaze mi volas vin perdi [66]. ANT:nepre
ĉine:
严禁 [yánjìn], 嚴禁 [yánjìn], 决不 [juébù], 決不 [juébù], 並不 [bìngbù], 并不 [bìngbù], 毫不 [háobù]
germane:
keinesfalls
indonezie:
tidak mungkin, mustahil

en la okazo se, en la okazo ke, okaze ke

(konjunkcio)
En tia cirkonstanco ke..., se1: en la okazo, se vi bezonos vortaron, vi trovos ĝin sur la breto; en la okazo se vi restos fidelaj, mi revokos vin [67]; en la okazo, ke ŝi ankoraŭ ne trafis Lemuelon, ŝi certe perdiĝos en tia urbego Iŝtar ; okaze ke la ĉeffrazo esprimas intencon aŭ decidon pri intenco, oni devas uzi la ordonan formon [68].
67. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 6a
68. [K. Kalocsay]: [Recenzo: Idoj de Orfeo], Literatura Mondo, 1924-07, p. 123a-124a
ĉine:
假若 [jiǎruò]
france:
au cas où, s'il se trouve que
indonezie:
dalam hal
pole:
w razie gdy
rumane:
în cazul în care
ruse:
в случае, если

feliĉokaze

Pro feliĉa okazo, pro favora cirkonstanco, bonŝance; feliĉe2: feliĉokaze alvenas la sinjoro patro kaj […] forpelis la hundojn [69].
69. B. Němcová, trad. V. Tobek kaj K. Procházka: Avineto, [sen dato]
beloruse:
на шчасьце
ĉine:
侥幸 [jiǎoxìng], 僥倖 [jiǎoxìng], 儌 [jiǎo], 幸好 [xìnghǎo], 幸而 [xìngér], 幸亏 [xìngkuī], 幸虧 [xìngkuī]
france:
par bonheur, par chance
germane:
glücklicherweise
indonezie:
untungnya
pole:
na szczęście
rumane:
din fericire

ĝustokaze

Sekve al la antaŭa diro, iel rilate al la temo...: – ĉu tio estas la sekvo de via konatiĝo kun la belulinoj graf... – ĝustokaze diru al mi, kian impreson vi ricevis de la konatiĝo [70]?
70. I. G. Ŝirjaev: Sen titolo, [1898?]
angle:
in that case
ĉine:
恰好 [qiàhǎo], 正好 [zhènghǎo]
france:
à propos, justement (à propos)
hispane:
a propósito, por cierto
indonezie:
dalam hal itu
pole:
właśnie, dokładnie
rumane:
tocmai, exact

interokazaĵo, flankokazaĵo

Aparta malgrava okazo, plejofte malhelpa, kiu neatendite intervenas en cirkonstancaro. VD:incidento, interveni, peripetio
angle:
incident
france:
incident
germane:
Ungelegenheit, Zwischenfall
hispane:
incidente
hungare:
közbejött esemény
indonezie:
insiden
japane:
小さな事件 [ちいさなじけん], 支障 [ししょう], トラブル [とらぶる]
pole:
incydent
rumane:
incident
ruse:
происшествие
ukraine:
непередбачений випадок, непередбачена обставина

kunokazeco

angle:
coincidence
bretone:
kendegouezh
ĉine:
巧合 [qiǎohé]
france:
coïncidence
hispane:
coincidencia
hungare:
egybeesés
indonezie:
kebetulan (n)
pole:
zbieg okoliczności
rumane:
coincidență

limokazo PIV2

Okazo2, situanta ĉe la limo inter la efikzonoj de alternativaj reguloj, leĝoj kaj simile, el kiuj jen unu, jen alian oni povas apliki: kunskriboj de O-vortoj kaj A-vortoj estas limokazoj inter apartaj kaj kunmetitaj vortoj [71]; estas malfacile fari definitivan liston de la Esperantaj romanoj pro la relative multaj limokazoj [72].
Rim.: Notu, ke tiun vorton oni povas analizi „lim-okazo“ aŭ „limo-kazo“.
71. Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Kunskriboj
72. E.Grimley Evans: Originalaj romanoj en Esperanto
angle:
borderline case
france:
cas extrême, cas limite
pole:
przypadek skrajny
rumane:
cazul extrem
ruse:
граничный случай, пограничный случай
ukraine:
крайній випадок

porokaza

Aranĝita, farata speciale por iu individua okazo: malgravaj porokazaj versoj [73]; porokaza komisiono; ĉiu porokaza derivaĵo havas ŝancon leksemiĝi, almenaŭ por parto de la parolantaro [74]; la kroatia poŝto emisiis porokazan poŝtmarkon (t.e. poŝtmarkon pri la Universala Kongreso) [75]; kelkaj el inter la kunvenintoj aŭdigis porokazajn paroladojn, atentigante pri la vivanteco de la idearo de Korczak [76]; infan·vart·ist(·in)·o: persono, kiu vartas infanojn profesie en infanejo, aŭ porokaze en la hejmo kiam la gepatroj forestas HejmVort .
73. M. Boulton: Ne nur leteroj de plumamikoj, 1984
74. J. Lindstedt: Recenzo de Plena Analiza Gramatiko, [2011?]
75. Duafoje en Zagrebo, La Ondo de Esperanto, 2001:8-9
76. Monato, Zofia Banet-Fornalowa: Li semis bonon kaj belon
angle:
ad hoc
ĉine:
之际 [zhījì], 之際 [zhījì]
france:
ad hoc, de circonstance, occasionnel
germane:
aus Anlass
indonezie:
ad hoc
pole:
okolicznościowy, prowizoryczny
rumane:
circumstanțială, temporar
ruse:
на случай

aparta okazo

SCIMAT Membro de klaso, aŭ subnocio de ĝenerala nocio, ial izolita por analizo, studo aŭ konsidero, prezentata kiel ekzemplo ktp: aparta okazo de la supra regulo estas la uzado de la artikolo anstataŭ la poseda adjektivo [77].
77. PAG, §76, Rim.II, pĝ. 90
angle:
particular case, special case
ĉine:
个案 [gèàn], 個案 [gèàn]
france:
cas particulier
pole:
przypadek szczególny
rumane:
caz aparte
ruse:
частный случай

elementa okazo

MAT Unuelementa okazo 4: la probablo de okazo egalas al la sumo de la probabloj de la elementaj okazoj ĝin konsistigantaj.
Rim.: Oni foje nomas „elementa okazo“ la elementon mem.
angle:
outcome, simple event
beloruse:
элемэнтарная падзея
bretone:
darvoud elfennel
ĉeĥe:
elementární jev
ĉine:
基本事件 [jīběnshìjiàn]
france:
événement élémentaire, évènement élémentaire
germane:
Elementarereignis, elementares Ereignis
hispane:
evento simple, suceso elemental
hungare:
elemi esemény
pole:
zdarzenie elementarne
rumane:
eveniment elementar
ruse:
элементарное событие
slovake:
elementárny jav

okazo de bezono, okazo de neceso, okazo de urĝeco

Okazo en kiu oni frontas bezonon, danĝeron ktp: sistemo da signoj por mallonga interkomunikiĝo en okazo de granda bezono [78]; prepozicion antaŭ verbo mi konsilus uzi nur en okazo de neceseco [79]; kie mi devas serĉi vin en okazo de bezono [80]? [ĉu] en okazo de bezono Egipto povas kolekti duonmilionan armeon [81]? oni povu, en okazo de neceso, subakvigi ĝin [82]; ĝenerala voĉdono devis okazi, se la Komitato aŭ, en okazo de urĝeco, la Estraro ĝin decidis [83]. VD:dilemo2, embaraso2, malfacilaĵo, manko1
angle:
case of need, emergency
ĉine:
紧急事件 [jǐnjíshìjiàn], 緊急事件 [jǐnjíshìjiàn], 如果需要 [rúguǒxūyào], 紧急情况 [jǐnjíqíngkuàng], 緊急情況 [jǐnjíqíngkuàng], 突发事件 [tūfāshìjiàn], 突發事件 [tūfāshìjiàn], 急要 [jíyào], 緩急 [huǎnjí], 缓急 [huǎnjí]
germane:
Bedarfsfall, Notfall
indonezie:
jika (di)perlu(kan), keadaan darurat

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
inter~aĵo, flank~aĵo: Mankas dua fontindiko.
inter~aĵo, flank~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kun~eco: Mankas dua fontindiko.
kun~eco: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
lim~o : Mankas verkindiko en fonto.
elementa ~o: Mankas dua fontindiko.
elementa ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.