*far/i PV

*fari

(tr)
1.
Estigi, krei.
a)
Estigi objekton, eligante ĝin el materio: la lignaĵisto faras tablojn [1]; fari paperon, statuon, ŝlosilon, domon, muron, vojon; semi kaj rikolti, fari farunon kaj bieron [2]; li faris en Jerusalem maŝinojn, elpensitajn de specialistoj [3]; vi faris al vi neston inter cedroj [4]; mi faris dometojn el kartoj [5]. VD:fabriki, pretigi, produkti
b)
Estigi verkon eligante ĝin el spirito; doni formon: fari verkon, romanon, versojn, tragedion, tradukon; la tradukanto faris el tio „La truo, per kiu ni fajfas, estas la lasta sur nia fajfilo“, sufiĉe kompreneble kaj etimologie eĉ ĝuste [6]. VD:kompili, komponi, verki
c)
BIB Estigi ion, eligante ĝin el nenio: kaj Dio faris la du grandajn lumaĵojn kaj la stelojn [7]; kiu faris vojon sur la maro kaj vojeton sur potenca akvo [8]. VD:krei1.b
2.
Igi, doni ian econ al iu aŭ io, pasigi de iu stato en alian: oni faris lin generalo; tio faris lin ĝoja; fari ilin mokataĵo [9]; mi faros el viaj urboj dezerton [10]; fari al si oportuneZ (komforte kaj senceremonie sin aranĝi); el la neceseco o; kiel mizera vi estos, kiam atakos vin doloroj, kiel doloroj de naskantino! ni devas fari virton PrV
3.
Agi.
a)
Plenumi agon; estigi efikon; okazigi rezulton: li tuj faris, kion mi volis [11]; mia vizito faris al li plezuron [12]; la inaŭguron de la altaro ili faris dum sep tagoj kaj la feston dum sep tagoj [13]; faris ĉion, kion ili povis [14]; tio faris al ŝi doloron [15]; subite la virino faris rapidan geston per la mano Marta ; la migrantaj birdoj faris al ĝi sian viziton [16]; mi ne faris la atakon [17]; ĉiu decido, kiun li faris, kondukis lin al nova decido [18]; fari Paskon [19] [20]; havi multon farotan (por fari); dirite, farite PrV ; kontraŭ faro farita ne helpas meditoPrV ; tio ĉi nenion faras (estas indiferenta) [21]; ĉiuj skribistoj ridis kaj faris inkmakulon sur la planko [22]; [ili] faris rondon ĉirkaŭ ŝi [23]; fari (formi) golfeton; faru al li nenion malbonan [24] (figure) fari al si la vojon (trabati); la homoj faris eraron en la kalkulado de la tempo [25]; ni faris interkonsenton [26]; kaŝu malbenon kaj faru bonan mienon PrV ; fari (prezenti) demandon; fari (alpreni) decidon; fari (konduki) militon; fari (eltiri) konkludon; fari (interkonsenti) kontrakton, pacon; fari (ekbruligi) fajron, lumon; kvin kaj sep faras dek du (kvin kaj sep rezultigas dek du) [27]; du botoj faras paron PrV ; sesdek minutoj faras unu horon [28]; Anino [...] faris skriblaborojn por la patro [29]; vi faris al mi efektivan surprizon Marta ; li sin razis kaj faris al si nur unu solan malgrandan vundeton [30]; ni faris sciigon pri nia afero nur kiel „provan balonon“ [31]; kiam li tion povis faris nerimarkite, li eĉ ŝteliĝadis malantaŭ ŝin, surmetadis okulvitrojn kaj imitadis ŝian voĉon [32]; David ne faris kalkulon de tiuj, kiuj havis la aĝon de malpli ol dudek jaroj [33]. VD:efektivigi, efiki, formi, kaŭzi
b)
Agi iamaniere: faru laŭ via plaĉo; faru al ili (agu pri ili) kiel vi volas; mi ne sciis kion fari pri li, pri ĝi (kiamaniere agi); mi ne faris laŭ mia koro [34] (konduti); pentofari [35] (penti); vi faris grandan ĉirkaŭvojon [36].
c)
(senkomplemente)
Agi, ne resti senfara: kiu multe parolas, ne multe faras PrV ; kritiki estas facile, fari malfacile PrV ; ne parolu, sed faru; li faras nenion; nenionfaranto; nenifaranto.
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro III
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ii. kroniko 26:15
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 22:23
5. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria
6. Pejno Simono: Saĝa kapo duonvorton komprenas, Monato, 2000/06, p. 33
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 1:16
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 43:16
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 25:18
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 26:31
11. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
12. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 20
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ii. kroniko 7:9
14. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Korta koko kaj ventkoko
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XI
18. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Arĝenta Urbo Amarganto
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 35:17
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ezra 6:19
21. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Johanĉjo-malsaĝulo
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 39:112
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 28:15
27. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 12
28. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 12
29. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Fantomurbo
30. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga
31. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Nefermita letero al s-ro de Beaufront.
32. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
33. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 27:23
34. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 16:28
35. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 10:12
36. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Sinjorino Ajuolo
afrikanse:
maak
albane:
bëj
amhare:
ያድርጉ
angle:
make
arabe:
جعل
armene:
անել
azerbajĝane:
etmək
beloruse:
рабіць, зрабіць, вырабіць, выканаць
bengale:
না
birme:
အောင်
bosne:
napraviti
bulgare:
правя, върша
ĉeĥe:
dělat, dělat, nadělat, provádět, provést, páchat, spáchat, tropit, tvořit, udělat, vykonat, vykonat, vykonávat, vytvořit, zastávat, zhotovit, činit
ĉine:
使得 [shǐde], 打造 [dǎzào], 制做 [zhìzuò], 干 [gàn], 弄 [nòng]
dane:
gøre
estone:
teha
eŭske:
egiteko
filipine:
gumawa
france:
faire dirite, ~ite: aussitôt dit, aussitôt fait. kritiki estas facile, ~i malfacile: la critique est facile, l'art est difficile.
galege:
facer
germane:
machen, erschaffen, anfertigen, herstellen, tun, vollbringen
guĝarate:
કરો
haitie:
haŭse:
sa
hinde:
कर
hispane:
hacer, cometer, confeccionar, ejecutar, formar kritiki estas facile, ~i malfacile: criticar es fácil, hacer es difícil.
hungare:
csinál, tesz, cselekszik, létrehoz, alkot
igbe:
eme ka
indonezie:
membuat, melakukan 1. membuat 2. menjadikan 3. memperbuat, melakukan
irlande:
dhéanamh
islande:
gera
japane:
作る [つくる]
jave:
nggawe
jide:
מאַכן
jorube:
ṣe
kanare:
ಮಾಡಲು
kartvele:
რათა
kazaĥe:
жасау
kimre:
gwneud
kirgize:
жасоо
kmere:
ធ្វើឱ្យ
koree:
확인
korsike:
kose:
enza
kroate:
raditi
kurde:
kirin
latine:
fac
latve:
padarīt
laŭe:
ເຮັດໃຫ້
litove:
padaryti
makedone:
направи
malagase:
manao
malaje:
membuat
malajalame:
ഉണ്ടാക്കുക
malte:
jagħmlu
maorie:
hanga
marate:
करा
monge:
ua
mongole:
хийх
nederlande:
doen, maken
nepale:
बनाउन
njanĝe:
kupanga
okcidentfrise:
meitsje
panĝabe:
ਕਰ
paŝtue:
لپاره
pole:
robić, czynić
portugale:
fazer, cometer, confeccionar, executar, formar
ruande:
gukora
ruse:
делать, сделать
samoe:
fai
sinde:
ڪر
sinhale:
කරන්න
skotgaele:
a dhèanamh
slovake:
konať, páchať, robiť, urobiť
slovene:
bi
somale:
sameeyo
ŝone:
kuita
sote:
etsa
sunde:
nyieun
svahile:
kufanya
taĝike:
кунад
taje:
ทํา 2. แต่งตั้ง
tamile:
செய்ய
tatare:
ясарга
telugue:
తయారు
tibete:
བཟོ་
ukraine:
робити
urdue:
بنانے
uzbeke:
olmoq
vjetname:
làm
volapuke:
mekön
zulue:
ukwenza

far

(neologismo) (prepozicio)
(evitinde) De4, fare de, flanke de2: rezisti al la malestimo far la homoj [37]; granda urbo preskaŭ tute forbalaita far titana kataklismo [38]; sen la forta tenado far mia patrino, ŝi estus falinta teren [39].
URL:PMEG: Neoficialaj vortetoj, *far*
Rim.: En la Universala Vortaro la radiko far' finiĝas per streketo. Tio signifas, ke ĝi nepre postulas finaĵon aŭ, rolante kiel substantivo, apostrofon: ĝi do ne povas esti uzata kiel nuda radiko, ĉar reguloj, kiuj povus pravigi la forfalon de la finaĵo, ne ekzistas.
Rim.: La sama rimarko tamen validas pri ekzemple paf'. Se la fina apostrofo signifas, ke ĝi postulas finaĵon, tiam la sonimito paf, kiu ne rolas substantive sed adverbe, estas same kontraŭfundamenta kiel la prepozicio far. [ĵv]
37. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Dua promenado
38. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, M. Nervi: Tertremo, leciono 24a
39. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
france:
de (complément d'agent), par (complément d'agent)
hispane:
de (complemento agente), por (complemento agente)
japane:
~によって
pole:
przez, za sprawą
taje:
โดย, ทำโดย

faro

Tio, kion oni faras: juĝu laŭ faroj, ne laŭ parolojB ; inter diro kaj faro estas maroZ ; ni amu, ne laŭ vorto nek laŭ lango, sed laŭ faro kaj vero [40]; pli da bruo ol da faroPrV ; lupo ŝanĝas la harojn (mienon) sed ne la farojn PrV
40. La Nova Testamento, I. Johano 3:18
beloruse:
справа
bulgare:
дело
ĉeĥe:
skutek, výkon, úkon, čin
ĉine:
违法的事 [wéifǎdeshì], 績 [jī], 行为 [xíngwéi], 行动 [xíngdòng]
france:
action
germane:
Tat
hispane:
acto, hecho
hungare:
tett, cselekedet
indonezie:
aksi, perbuatan
japane:
行為 [こうい]
nederlande:
daad, handeling
pole:
czyn, postępek, uczynek, robota
ruse:
дело
slovake:
skutok, výkon, čin
taje:
สิ่งที่ทำ

faraĉi, fuŝfari

Malbone, malbonintence, mise fari ion: kion vi faraĉas ĉi tie en la mallumo [41]? „kion vi faraĉas?“ li kriis […] movu vin […] sur la scenejon! vi detruos ĉion per via prokrasto [42]; Karal sciis, ke li fuŝfaras, la okuloj de la juna Rejnhard ja etiĝis ruze, dum lia menso videble kalkulis [43]; pli kaj pli aŭdiĝas la voĉoj: kion ni faraĉas en Libio? jen araba afero [44]; kiu faraĉis tiun nom-de-Di’ merdan bordelan instalaĵon kun tiel aĉa maniero [45]. VD:fuŝi, misagi, malbonfari
Rim.: Kvankam preskaŭ sinonime, „faraĉi“, „fuŝfari“ esprimas pli subjektive taksitan, malŝatatan el vidpunkto de parolanto, malbonfaron ol pli neŭtralaj „malbonfari“, „misfari“, „misagi“. [Wolfram Diestel]
41. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, La Nazaretanoj
42. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 35. Se Io Venas Al Buŝo, Buŝon Ne Fermu!
43. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Kiu pafis al Pipulo?
44. Paul Gubbins: Ne menciu la n-vorton, Monato, 2011/05, p. 7
45. La Ondo de Esperanto, 2000, No 2 (64)
beloruse:
рабіць няякасна, халтурыць
ĉine:
偷工减料 [tōugōngjiǎnliào], 馬虎地工作 [mǎhǔdìgōngzuò]
germane:
pfuschen
pole:
spartaczyć, spaprać, sfuszerować

farado

Daŭra produktado: farado de mebloj; vinfarado, vortfarado, versfarado; potfarado kaj komerco [46]; limi sin nur per farado de tradukoj Marta ; al kiu la komitato komisius la faradon de la ŝanĝoj [47]; la farado de l' mirakloj [48]; bonfarado [49]; malbonfarado [50].
HOM:farado (mezurunuo)
46. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IX
47. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
48. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro II
49. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Malnova tomba ŝtono
50. La Nova Testamento, II. Petro 2:15
beloruse:
справа, вытворчасьць, прадукаваньне
ĉeĥe:
dělání, konání
ĉine:
行程調節 [xíngchéngtiáojié], 冲程调节 [chōngchéngtiáojié]
france:
fabrication, production
germane:
Herstellung
hispane:
fabricación, producción
hungare:
csinálás, cselekvés
indonezie:
manufaktur, produksi
japane:
製造 [せいぞう], 行動 [こうどう]
nederlande:
het doen, het maken
pole:
tworzenie, robienie, czynienie
ruse:
работа, дело
slovake:
konanie, robenie
taje:
การทำ
ukraine:
робота, діло, справа

faraĵo, faritaĵo

Tio, kio estas farita de iu; produkto de la laboro; ellaboraĵo; verko: la lasta faritaĵo de li, kiu nun estis mortinta [51]; gardu vin, ke vi ne perdu viajn elfaritaĵojn, sed ke vi ricevu plenan rekompencon. [52]; retoriko kiel aktiveco estas la baza homa faraĵo kaj observeblas ĉiam en ĉiuj kulturoj [53].
beloruse:
выраб, прадукт, праца
bulgare:
изделие, продукт, нещо свършено
ĉine:
收效 [shōuxiào], 結果 [jiéguǒ], 收穫 [shōuhuò], 劳动产品 [láodòngchǎnpǐn]
france:
résultat (d'une fabrication), produit
germane:
Werk, Ergebnis
hispane:
producto, resultado (de una fabricación)
hungare:
mű, alkotás
indonezie:
produk
japane:
仕事 [しごと], 業績 [ぎょうせき], 作品 [さくひん], 製作物 [せいさくぶつ]
nederlande:
werk
pole:
uczynek, wyrób, dzieło
ruse:
изделие, продукт, труд (результат)
ukraine:
робота, творіння, витвір, виріб, продукт

farebla

Povanta esti farata, efektivigebla, realigebla: se oni bezonas nenion plian, la afero estas facile farebla [54]; mi ne kredas, ke tio estas farebla [55]; tio estis tute nefarebla [56].
54. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fabelo pri iu, kiu migris por ekkoni timon
55. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Akvo de l' Vivo
56. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Infana Imperiestrino
beloruse:
ажыцьцявімы, зьдзяйсьняльны
bulgare:
осъществим
france:
faisable
germane:
machbar
hispane:
realizable
hungare:
megcsinálható, megtehető
japane:
なし得る [なしうる], 実現可能な [じつげんかのうな]
nederlande:
doenbaar
pole:
wykonalny
ruse:
осуществимый
taje:
ทำได้, สร้างได้
ukraine:
здійсненний, здійснимий

fare de

(prepoziciaĵo)
De4, flanke de2: demokratio [...] estas [...] regado de popolo fare de la popolo [57]; la malkovro de Ameriko fare de Kolumbo [58]; aprobo fare de la aŭtoro [59]; transdonado de la lingvo al la novaj generacioj fare de la malnovaj [60]; se oni povus pruvi [tion], ni ĉeestus furiozan reagon fare de la legantaro [61]; estis tre honeste fare de ili averti vin tuj [62]; eskapi la persekuton kaj murdon fare de la barbara serba armeo [63]. VD:pere de, siaflanke
Rim. 1: Por indiki la aganton post o-vortoj [...], la plej ĝenerale akceptita formo estas „fare de“ [AdE].
Rim. 2: Ekzistas alternativa propono de M. Leereveld uzi adverbigitajn participajn sufiksojn: la murdo ate de la policano, kie la policano murdas iun, kaj la murdo ante al la policano, kie la policano estas murdata de iu.
beloruse:
з боку, перакладаецца творным склонам
ĉeĥe:
od, provedeno (kým)
france:
de (complément d'agent), par (complément d'agent)
germane:
durch den, seitens des
hispane:
de (complemento agente), por (complemento agente)
hungare:
által, révén
japane:
~によって
nederlande:
door
pole:
przez, ze strony
slovake:
zo strany
taje:
ทำโดย

faristo

Tiu kiu profesie faras, produktas: brandfaristo, versfaristo; panfaristo; granda parolisto estas duba faristo Prv ; la familioj de la tolfaristoj el la domo de Aŝbea [64]; potfaristo [65]; tendofaristoj [66]; monfaristoj [67]; orfaristo [68]; ŝnurfaristo [69]; bierfaristo Marta ; ladfaristo [70]. VD:-ist1
beloruse:
вытворнік, вытворца
ĉeĥe:
výrobce
france:
fabricant, facteur (celui qui fait), producteur
germane:
Hersteller, -macher
hispane:
fabricante, productor
hungare:
gyártó, termelő pan~isto: pék.
indonezie:
pembuat, penghasil, produsen
japane:
製作者 [せいさくしゃ], 職人 [しょくにん]
nederlande:
maker, producent pan~isto: bakker.
pole:
wytwórca, producent, wykonawca, człowiek czynu
ruse:
работник, изготовитель, производитель
slovake:
výrobca
ukraine:
працівник, виробник

farigi

(tr)
Igi ke iu faru ion: farigi al si novan veston; oni farigas bronzan buston de „Heroo“ en lia naskoloko [71]. VD:komisii
beloruse:
прымусіць зрабіць
ĉeĥe:
dát udělat
france:
faire faire
germane:
machen lassen, anfertigen lassen
hispane:
mandar hacer, encargar
hungare:
csináltat
indonezie:
membuatkan
japane:
させる, 作らせる [つくらせる]
nederlande:
doen maken, laten maken
pole:
spowodować, uczynić (kogoś/coś), stworzyć (coś)
ruse:
заставить сделать
slovake:
dať vykonať
ukraine:
справити, зробити

*fariĝi

1.
Esti farata: mi ne memoras, kiel tio fariĝis; la posedantoj lasis cementi lin en la dorso, bona vinkto estis trametita tra lia kolo, kaj li fariĝis kiel nova [72]; multaj mirakloj kaj signoj fariĝis per la apostoloj [73].
2.
Veni de iu stato en alian; okazi, estiĝi: la juna vidvino fariĝis denove fianĉino [74]; li fariĝis malsana (li malsaniĝis); fariĝi soldato, esperantisto; en infano vidiĝas, kia homo fariĝos PrV ; subite fariĝis, kvazaŭ ĉiuj steloj super ŝi lumus [75]; la dorso fariĝis rigida [76]; kio fariĝis el (aŭ pri) mi?
angle:
become
beloruse:
1. адбывацца, здарацца, рабіцца 2. рабіцца, зрабіцца, стаць
bulgare:
ставам
france:
devenir, se transformer
germane:
werden, passieren (geschehen), geschehen
hispane:
volverse, transformarse, convertirse en
hungare:
1. lesz, történik 2. válik vmivé
indonezie:
menjadi menjadi
japane:
~になる, 起きる [おきる], 生じる [しょうじる]
nederlande:
worden
pole:
zrobić się, uczynić się, stać się, zostać (kimś, czymś)
ruse:
1. происходить 2. сделаться, стать
taje:
กลายเป็น
ukraine:
робитися, ставати, відбуватися, виникати

fariĝo

Kreiĝo, okazaĵo: legendo pri la fariĝo de la libro [77].
beloruse:
здарэньне, выпадак
germane:
Ereignis
hispane:
suceso, acontecimiento, acaecimiento, lance
hungare:
történés, esemény
indonezie:
peristiwa
nederlande:
gebeurtenis
pole:
wydarzenie, zdarzenie
ruse:
происшествие
ukraine:
подія, випадок

alfari

(tr)
Alĝustigi, taŭgigi por, konformigi al, alfiksi: bone alfarita vesto; alfari stenografian sistemon al (por) Esperanto; la kuiristino alfaris al ĝi kapon el sigelvakso kaj enŝovis ĝin antaŭe en sian tukon [78]. SIN:adapti
beloruse:
прыстасаваць, прыладзіць, прымайстраваць
ĉeĥe:
přihotovit, upravit
ĉine:
[yān], 迁就 [qiānjiù], 媲 [pì], 逑 [qiú], 坒 [bì], 配 [pèi]
france:
adapter
germane:
anpassen
hispane:
adaptar, adecuar, ajustar
hungare:
hozzáigazít, hozzáilleszt
indonezie:
mengadaptasi, mengadaptasikan
nederlande:
aanpassen
pole:
dostosować, przerabiać, adaptować
ruse:
приделать, приспособить
slovake:
prihotoviť, upraviť
taje:
ปรับตัว
ukraine:
прилаштовувати, приробляти, доробляти

antaŭfari

(tr)
Anticipe fari: ŝi antaŭfaris la ŝmiron de mia korpo por la entombigo [79].
79. La Nova Testamento, S. Marko 14:8
beloruse:
рабіць (загадзя), зрабіць (загадзя)
france:
faire d'avance
hispane:
preparar con antelación, anticipar
hungare:
előre megcsinál, előzetesen elkészít
pole:
zrobić z góry, robić z wyprzedzeniem
taje:
ทำก่อน

elfari

(tr)
Tute, komplete fari: vi nenion plenumis, vi ne elfaris eĉ unu brikon [80]; tiu, kiu nin elfaris por ĉi tiu celo, estas Dio [81]; la signoj de apostolo estis elfaritaj inter vi en ĉia pacienco [82]; ne perdu viajn elfaritaĵojn [83].
beloruse:
зрабіць, вырабіць, выканаць
bulgare:
изготвям, изработвам
ĉeĥe:
vyrábět
ĉine:
建成 [jiànchéng], 竣工 [jùngōng]
france:
achever (la fabrication), fabriquer
hispane:
terminar (la fabricación), rematar, fabricar
hungare:
véghezvisz, megcsinál
japane:
仕上げる [しあげる], 完成する [かんせいする]
nederlande:
afmaken
pole:
wytwarzać, wyrabiać, zrobić do końca
ruse:
выделать, изготовить, сделать
slovake:
vyrábať
taje:
ทำเสร็จ
ukraine:
виробляти, виготовляти, виконувати (роботу)

kunfari

(tr)
1.
Fari komune kun aliaj, kunlabore, partoprene: ĉi ĉio plenumiĝas sub la spirito kunfari laboron kaj studon [84]; kiam ili volis veturi pli rapide, pluraj el ili devis kunfari [85].
2.
Estigi per sia kuniĝo, konsistigi: la du partoj, kiuj estos kunbindataj […] kunfaros do plenan broŝuron [86].
84. -: Gvidlibro pri ŭonbulismo, [2005?]
85. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Urbo de Imperiestroj
86. M. Seynaeve: Kroniko Belga, La Belga Sonorilo, 1903-10 (2/14)
beloruse:
1. рабіць разам, супрацоўнічаць 2. ствараць, складаць
france:
collaborer à, constituer
hispane:
colaborar en, cooperar, constituir
indonezie:
bekerja sama, berkolaborasi, berkooperasi
pole:
robić razem
taje:
ทำด้วยกัน

malfari

(tr)
Malestigi, detrui ion faritan: malfari dum la nokto la laboron de la tago; se estas robotoj por malfari vandalaĵojn, certe ekzistas tiuj, kreitaj por ilin fari [87]; Aleksandro proklamis ke ne gravas kiel malfari la nodon kaj disigis ĝin per frapo de sia glavo [88].
beloruse:
разбураць, разбурыць, нішчыць, зьнішчаць, зьнішчыць
bulgare:
унищожавам, съсипвам
ĉeĥe:
nedělat, neprovádět, vrátit zpět předchozí povel
ĉine:
撤消创建 [chèxiāochuàngjiàn], 挽回 [wǎnhuí]
france:
défaire
germane:
rückgängig machen, ungeschehen machen, zerstören
hispane:
deshacer
hungare:
megsemmisít, lerombol
japane:
取り壊す [とりこわす], 解消する [かいしょうする], 操作を取り消す [そうさをとりけす], 元に戻す [もとにもどす]
nederlande:
vernielen, stukmaken
pole:
niszczyć produkt pracy, anulować zmiany
ruse:
разрушить, уничтожить
slovake:
neprevádzať, nerobiť
taje:
ทำลาย
ukraine:
нищити, псувати (продукт праці)

misfari

Malĝuste fari: mi nur iomete misfaras kaj ŝi forte koleras kaj krias kaj batpunas [89]; se la katolika eklezio eraras kaj misfaras, laŭ li, tiom obscene, ĉu licas kunlabori kun ĝi [90] VD:erari, fuŝi
89. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, Eldiras babilema negrino
90. David Castellano: Kie la morala kohereco?, Monato, 2000/11, p. 4
beloruse:
памыляцца (у дзеяньні)
indonezie:
salah berbuat, salah melakukan
pole:
czynić zło, broić, (źle) czynić

farinda

Meritanta faradon: oni faris al li nenion, kio estas ne farinda! [91]; Post nacia konferenco pri la farindaj reformoj en la eduka sistemo [92].
angle:
worth doing
beloruse:
варты (пра дзеяньне, учынак)
indonezie:
patut dilakukan, patut diperbuat, patut dibuat
pole:
wart zrobienia, zasługujący na zrobienie

artfarita

Farita per homa arto, ne kreita de la naturo: artefarita lago Metrop .
beloruse:
штучны
ĉeĥe:
syntetický, umělý
ĉine:
不自然地 [bùzìránde], 人工 [réngōng], 人为 [rénwéi]
france:
artificiel
germane:
künstlich
hebree:
מְלָאכוּתִי
hungare:
mesterséges
indonezie:
artifisial, buatan
itale:
artificiale, artefatto (agg.)
katalune:
artificial
pole:
sztuczny
rumane:
artificial
ruse:
искусственный
slovake:
syntetický, umelý
svede:
konstgjord

artfaritaĵo

Faraĵo aŭ efiko de homa agado: kompreni la grandan rolon, kiun ludas la tekniko, la artefaritaĵo en la evoluo de l' homaro [93]; fakte, artefaritaĵo estas sinonimo de progreso, se oni devus forĵeti ĉion, kio estas „artefarita“, tiam la homo estus ankoraŭ en la ŝtona epoko [94]. VD:artaĵo1.b, artefakto
93. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, se Lenin estus esperantisto
94. Germain Pirlot: Lingvoj: ĉu naturaj, ĉu artefaritaj?, Monato, 2013/02, p. 6
beloruse:
артэфакт
ĉine:
人工产物 [réngōngchǎnwù], 文物件 [wénwùjiàn], 手工艺品 [shǒugōngyìpǐn], 人工制品 [réngōngzhìpǐn]
france:
artefact
germane:
Artefakt
indonezie:
artefak
itale:
artefatto
pole:
artefakt
rumane:
artefact
ruse:
артефакт, искусственно созданный предмет
slovake:
artefakt

bonfari

(ntr)
Bonvole helpi, utili, agi por la bono: kiu do scias bonfari, kaj ne bonfaras, ĉe tiu estas peko [95]; Li bonfaris, donante al vi pluvojn el la ĉielo kaj fruktoportajn sezonojn, plenigante viajn korojn per nutraĵo kaj feliĉo [96].
95. La Nova Testamento, Jakobo 4:17
96. La Nova Testamento, La agoj 14:17
beloruse:
рабіць дабро, дабрадзейнічаць
ĉeĥe:
činit dobro
france:
aider (exercer la bienfaisance)
hebree:
לעשות טוב
hispane:
hacer una buena acción
hungare:
jótékonykodik
indonezie:
berlaku baik, berbuat baik
japane:
人助けをする [ひとだすけをする], 親切にする [しんせつにする], 善行を施す [ぜんこうをほどこす]
pole:
uczynić komuś dobro
ruse:
благодетельствовать
slovake:
robiť dobro
taje:
ทำดี
ukraine:
благодіяти, добродіяти, чинити добро

bonfaro

Utila, helpa, kompleza, serva ago, celanta kaj/aŭ kaŭzanta bonon: Tio estus || Ne venĝo, sed komplezo kaj bonfaro [97]; Bonfaron oni facile forgesas PrV .
97. Ŝekspiro, tr. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, 3:3
beloruse:
добры ўчынак, дабрадзейства
ĉine:
善事 [shànshì]
germane:
gute Tat, Mildtat
indonezie:
perbuatan baik, perlakuan baik
japane:
善行 [ぜんこう], 親切 [しんせつ], 慈善 [じぜん]
pole:
dobrodziejstwo, dobry uczynek, łaska
ruse:
благодеяние
ukraine:
благодійність, благодіяння, добродійність, добродіяння, доброчинність

bonfaranto

Homo, kiu bonfaras: bonfaranto ofte ricevas nur maldankon; pri avarulo oni ne plu diros, ke li estas bonfaranto [98]; la bonfarantoj de la homaro [...] iras laŭ la dorna vojo de la honoro [99].
beloruse:
дабрачынец, дабрадзей
bulgare:
благотворител, благодетел
ĉeĥe:
dobrodinec
ĉine:
恩人 [ēnrén], 捐助人 [juānzhùrén], 檀越 [tányuè]
france:
bienfaiteur
hebree:
נַדבָן
hispane:
bienhechor
hungare:
jótevő
indonezie:
pelaku perbuatan baik, pelaku perlakuan baik
japane:
慈善家 [じぜんか], 篤志家 [とくしか]
pole:
dobroczyńca, filantrop
ruse:
благотворитель, благодетель
slovake:
dobrodinec
ukraine:
доброчинець

malbonfaro

Malhelpa, malutila, malamika ago, celanta kaj/aŭ kaŭzanta malbonon: Liaj propraj malbonfaroj enkaptos la malpiulon, Kaj la ŝnuroj de lia peko lin tenos [100]. Espero ke malbonfaro ne estos punita neeviteble plioftigas krimojn en la popolo [101].
SUB:krimo, peko
angle:
villainy
beloruse:
ліхадзейства, злачынства
indonezie:
perbuatan buruk, perlakuan buruk, perbuatan jahat, perlakuan jahat
japane:
悪行 [あくぎょう], 不品行 [ふひんこう]
pole:
zły uczynek
ruse:
злодеяние
ukraine:
злий вчинок, кривда

hejmfarita

Farita hejme, per propraj rimedoj, kontraste al havigita, aĉetita, industrie fabrikita objekto: recepto por natura, hejmfarita kosmetikaĵo [102].
beloruse:
самаробны, саматужны
bulgare:
домашно изработен
france:
autoproduit, fait maison
hispane:
autoproducido, hecho en casa
indonezie:
buatan rumah, rumahan
japane:
自家製の [じかせいの]
pole:
domowej roboty
ruse:
кустарный, самодельный
taje:
โฮมเมด

malbonfari

(ntr)
Ĝeni, difekti, malutili al aliaj homoj: kiom da urboj, kiuj malbonfaris, Ni detruis [103]; ĉu estas permesate bonfari en sabato, aŭ malbonfari [104]; neniu el vi suferu kiel mortiginto, aŭ ŝtelisto, aŭ malbonfarinto [105].
103. trad. I. Chiussi: La Nobla Korano, 1970
104. La Nova Testamento, Luko 6:9
105. La Nova Testamento, I. Petro 4:15
beloruse:
перашкаджаць, шкодзіць
france:
méfaire, nuire
hispane:
perjudicar
indonezie:
berbuat buruk, berlaku buruk, berbuat jahat, berlaku jahat
pole:
robić zło, broić

nenifara, senfara

Nenifaranta, ne aganta: aliaj konceptas siajn feriojn kiel nenifaran restadon en ĉe-mara loko [106]; senfara plendo ne estas defendo Prv ; Dion fidu, sed senfare ne siduPrV ; ne estis permesite al ŝi stari longe sur la vojo kaj senfare aŭskulti la voĉojn Marta .
106. C. Piron: Ĉu rakonti novele?, 1986
beloruse:
бязьдзейны
bulgare:
безделен
ĉeĥe:
líný, povalečný
ĉine:
无所事事 [wúsuǒshìshì], 淸閑 [qīngxián]
france:
inactif, oisif (adj.)
germane:
untätig
hispane:
inactivo, ocioso
hungare:
tétlen
indonezie:
menganggur, inaktif
japane:
無為の [むいの]
pole:
bezczynny
ruse:
бездеятельный, праздный
slovake:
lenivý

nenifaro, neniofaro, senfaro

Senageco; farniento: plej verŝajne li dediĉas siajn tagojn al neniofaro, kiel la aliaj diboĉuloj [107]. alvenis bienulo, kiu riproĉis lin pro la neniofaro [108]; la fiasko de la kozakoj solvis la streĉitecon kaŭzitan de malvarmo, malsato kaj nenifaro [109]; tiuj du incendioj relanĉis la polemikon pri la sekureco de la industriaj laborejoj en Pakistano kaj la kritikoj pri la senfaro de la publikaj potencoj [110]. VD:fornosida
beloruse:
бязьдзейнасьць, гультайства
ĉeĥe:
nečinnost, nicnedělání
ĉine:
懒散 [lǎnsǎn]
france:
inaction, inactivité, oisiveté
hispane:
inacción, inactividad, ociosidad
indonezie:
ketidakaktifan, pengangguran, keinaktifan
pole:
nieróbstwo, próżniactwo, bumelanctwo
ruse:
безделье, праздность
slovake:
nečinnosť

nenifarulo, senfarulo

Tiu, kiu ne agas, ne faras tion, kion oni atendas de li: gvidantoj-intelektuloj […] senpere difinis Esperanton „neebla, kontraŭhistoria idealo, do ne idealo sed hobio por nenifaruloj“ [111]; laŭgrade kiel la varmego brulis ĉiam pli forte, amasoj da senfaruloj rifuĝadis sub la portikojn da temploj [112].
111. -: La Itala socialismo kaj esperanto, [2008?]
112. H. Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, 1933
beloruse:
лайдак, гультай, абібок, латруга
france:
fainéant, oisif (subst.), traine-savate
indonezie:
pengangguran
pole:
obibok, nierób
ruse:
бездельник

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas verkindiko en fonto.