*fuŝ/i

*fuŝi

(tr)
Malbone fari pro intenca aŭ nevola senzorgeco; faraĉi: la verko estas iom fuŝita kaj neniom sprita DKM ; mi volas […] scii pri nenio, kio povus fuŝi mian vivon kaj detrui ĝian belecon QuV ; pro tiu malharmonio […] la tuta parolado, aŭ almenaŭ grava ĝia parto, estas fuŝita Ret ; [li] tiel fuŝis la aferojn, ke oni ne povis reordigi ilin dum kelkaj monatoj TAA ; kial la animon, kiel ion fuŝitan kaj konfuzitan, ni devas senĉese analizi tra longaj libroj VaK ? ili ne nur detranĉigis siajn orellobojn, sed krome klopodis per ĉiaj neimageblaj fiaĵoj fuŝi la naturan belecon de la korpo VaK ; mi nenion misfaris, mi nenion fuŝis, mi nenion malbonigis: nur okazis tio, ke mi malsukcesis [1]; tute ne estas nature, ke la motoro tiamaniere fuŝiĝis, se li agis normale [2]; mi ne imagis tiuepoke, ke vi fuŝos ĉion ĉi per brandemo, ke vi fuŝos vin mem, ke vi fuŝos nian kunan vivon, manke de volo [3]. VD:difekti, malbonigi, saboti
1. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, Malkontentas la meĥanikisto
2. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, Malkontentas la meĥanikisto
3. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, Jen vi ree trinkas!
angle:
bungle, botch, mess up, screw up
beloruse:
рабіць сьпехам, рабіць абы-як, халтурыць, псаваць
ĉine:
偷工减料 [tōugōngjiǎnliào]
france:
bâcler, bousiller (gâcher), gâcher (bousiller)
germane:
pfuschen, verpfuschen, verhunzen, verderben
hispane:
hacer mal, hacer chapuceramente
hungare:
elront, elhibáz, elpuskáz
japane:
仕損じる [しそんじる], 台なしにする [だいなしにする]
nederlande:
knoeien, verknoeien
portugale:
trabalhar mal, atamancar, fazer às pressas, borrar (pintura, escrita)
ruse:
сделать кое-как, сделать наспех, схалтурить, испортить дело
tokipone:
pakala
ukraine:
робити що-н. наспіх, невміло, недбало, абияк, кепсько, халтурити, псувати

fuŝe

En fuŝa maniero: la ŝnuro estis […] fuŝe nodita [4]; la vizitanto […] konfuziĝis kaj fuŝe klarigis celon de sia vizito Metrop ; vanta tromemfido igas ilin agi fuŝe [5]; mia koro kapriolis fuŝe-mise, jen haltis, jen galopis [6]. VD:mise
beloruse:
абы-як, нядобраякасна, няслушна
germane:
verkehrt

fuŝa

Rilata al fuŝo; fuŝanta; fuŝata: tro malfrua kaj eble fuŝa pretigo de la kampoj HsT ; Alice iom ridetis kaj petis en fuŝa rusa lingvo, ke ŝin oni direktu Metrop ; ni sukcesis preskaŭ tute detrui la fuŝan agadon de la idistoj en niaj laboristaj rondoj [7]; [la supraj principoj] estas senĉese malobeataj, fuŝe aplikataj de tiuj, kiujn oni kutimas nomi niaj plej bonaj aŭtoroj [8]; kiu ne havas idealon, tiu iel similas al ia fuŝa radofaristo, kiu tute ne zorgus, ke la radoj estu cirkloformaj [9].
beloruse:
халтурны, бракаваны, няспраўны, няўмелы
hungare:
hibás, rossz, elpuskázott
japane:
仕損じの [しそんじの], 出来損ないの [できそこないの]
nederlande:
knoei-
ruse:
бракованный, неловкий, незадачливый, неумелый
ukraine:
зроблений наспіх, зроблений недбало/невміло/абияк/кепсько, партацький, зіпсований, халтурний

fuŝo

Ago fuŝi aŭ ties rezulto: mi provis fari ordon en mia kapo, kaj mi sentas, ke tia fuŝo ne estas tolerinda InfanTorent2 ; fuŝo estas fuŝo InfanTorent2 ; tiel li povos eviti superfluajn malkorektaĵojn, malĝentilaĵojn aŭ eĉ fuŝon de la tuta parolado Ret ; ili timegis, [...] ke la tuta urbo parolos pri ilia misfaro, pri tiu gravega fuŝo [10].
beloruse:
памылка, хіба, промах, прамашка
ĉine:
馬虎的工作 [mǎhǔdegōngzuò]
france:
bévue, gâchis, gaffe
germane:
Pfusch, Murks
hispane:
chapuza
hungare:
hiba, balfogás
nederlande:
stommiteit, knoeiboel
ruse:
ошибка, промах
tokipone:
pakala

fuŝaĵo

Fuŝita tasko, objekto: per tia fuŝaĵo devas esti anstataŭitaj la malnovaj respektindaj versoj en mia libro [11]! la fuŝaĵo venas ĝuste de tio, ke ne la israela sekretservo organizis la agadon CKv ; ŝi verŝajne kunkulpas en lia fuŝaĵo ChC ; kvankam estis iuj fuŝaĵoj aŭ fuŝaĵetoj […] la kongreso al mi ege plaĉis Kon11 .
beloruse:
халтурная праца, брак
ĉine:
偷工减料 [tōugōngjiǎnliào], 馬虎的工作 [mǎhǔdegōngzuò]
france:
bousillage, gâchis, rebut (qc de bousillé)
germane:
Pfusch, Pfuscherei, Murks
hungare:
kontár, pancser
japane:
仕損じ [しそんじ], 出来損ない [できそこない]
nederlande:
geknoei
ruse:
халтурная работа, брак
ukraine:
недбало/невміло зроблена річ, брак, халтура

fuŝulo, fuŝisto

Homo, kiu kutime fuŝas: mi estus ja mizera fuŝisto, se mi ne povus eĉ tion atingi [12]; ia fuŝisto volis krei homojn kaj faris iajn plej malbonajn pupojn,—tiel abomeninde ili imitadis la homojn Hamlet ; ŝi devas vivi kun akceptinda viro, saĝa, bonkora, juna, unuvorte, kun viro kiel mi, ne kun fuŝulo kiel Jozefo [13].
angle:
fool, moron, bungler, screw up
beloruse:
халтуршчык, бракароб
ĉine:
工作馬虎的人 [gōngzuòmǎhǔderén], 半瓶子醋 [bànpíngzicù], 經驗不夠的人 [jīngyànbùgòuderén], 笨拙者 [bènzhuōzhě], 愚笨的人 [yúbènderén], 圆石 [yuánshí]
france:
bousilleur, gâcheur
germane:
Pfuscher, Stümper
japane:
へまばかりする人 [へまばかりするじん], 仕事の下手な職人 [しごとのへたなしょくにん]
nederlande:
knoeier
ruse:
бракодел, халтурщик
ukraine:
партач, халтурник, бракороб
Rim.: La radiko fuŝ' ofte aperas kiel flankelemento en kunmetaĵoj kun senco simila al tiuj de la afiksoj mis- kaj -aĉ. Ekz-e: la idista fuŝentrepreno fiaskis [14]. Vidu fuŝkuiristo, fuŝuzi.

administraj notoj

pri fuŝ/i:
  ~uzi aspektas al mi ARK. Eble indus enkonduki
  (en la artikolon de la koncerna cxefelemento)
  pliajn kunmetajxojn: ~labori, ~fari ks. [MB]