*krim/o PV

*krimo

JUR Ago, per kiu morala aŭ civila leĝo estas plej grave malobservata (mortigo, seksperforto ktp): malriĉeco ne estas krimo PrV ; pardonu […] la krimon de via sklavino [1]; mi ne havas malbonon nek krimon en mia mano [2]; akuzante lin pri krimo [3]; kreskis krimoj rilataj al drogoj [4]; la plej multaj krimoj kontraŭ virinaj homoj okazas ene de la familioj [5]; pri la krimoj de nunaj armeoj kulpas nur nunaj gvidantoj, ordonantoj kaj plenumantoj [6].
VD:delikto, kulpo, peko
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 25:28
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 24:11
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 19:16
4. LAST/pg: Krim-portreto, Monato, 2000/11, p. 14
5. Stefan Maul: Estimataj gelegantoj,, Monato, 2000/08, p. 3
6. Zlatko Tišljar: Nekredeblaj malveroj, Monato, 2000/03, p. 12-13
angle:
crime, felony, offense, offence
beloruse:
злачынства
ĉeĥe:
trestný čin, zločin
ĉine:
犯罪 [fànzuì], 罪行 [zuìxíng], 罪刑 [zuìxíng], 犯罪行为 [fànzuìxíngwéi], 犯罪行為 [fànzuìxíngwéi], 愆尤 [qiānyóu], 罪恶 [zuìè], 罪惡 [zuìè], 辜 [gū]
france:
crime
germane:
Straftat, Verbrechen
hispane:
crimen
hungare:
bűncselekmény, bűntett
japane:
[ざい], 犯罪 [はんざい]
katalune:
crim
nederlande:
misdrijf, misdaad
pole:
przestępstwo, zbrodnia
portugale:
crime
rumane:
crimă, infracțiune
ruse:
преступление, злодеяние
slovake:
zločin
tibete:
ཉེས་པ་
ukraine:
злочин, злодіяння

krima

1.
Kulpa je krimo: krima homo; ne indulgu ĉiujn krimajn malbonfarantojn [7]; vi ne pereu pro la krimeco de la urbo [8]; krimaj idealoj [9]; komenco de vivo krima Marta ; kruela mi nun estos, sed ne krima Hamlet ; ĵurnalistoj devis pagi tian agadon per sia vivo: krimaj mafioj ne pardonas la senmaskigon [10].
2.
Konsistiganta krimon: krima faro; en la koro vi faras krimaĵojn [11]; ĉiu detalo de la krima faro Ifigenio .
3.
Rilata al krimo: krima rakonto [12]; krima kodekso; la skandalon estigis juristo, interpretante tro libere la kriman kodon [13]. SIN:kriminala
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 59:5
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 19:15
9. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Nefermita letero al s-ro de Beaufront.
10. Werner Schad: Putrantaj demokratioj, Monato, 2001/02, p. 7
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 58:2
12. Monato, Fidilalao Henriel: Kino malagasa furoras, 2007
13. Monato, Last: Kodo-nodo, 2004
angle:
1. criminal, felonious 2. criminal 3. criminal
beloruse:
1. злачынны 2. злачынны, крымінальны 3. крымінальны
ĉeĥe:
trestný, zločinný
ĉine:
罪恶 [zuìè], 罪惡 [zuìè], 鋌而走險 [tǐngérzǒuxiǎn], 铤而走险 [tǐngérzǒuxiǎn], 刑事 [xíngshì]
france:
criminel (adj.)
germane:
verbrecherisch 2. strafbar
hispane:
1. criminal 3. criminal
hungare:
1. bűnös 2. bűn-, bűnös 3. büntető, bűnügyi
japane:
犯罪の [はんざいの], 罪のある [ざいのある]
nederlande:
1. misdadig, crimineel (bn.) 2. strafbaar 3. crimineel (bn.)
pole:
1. winny przestępstwa, winny zbrodni 2. przestępczy, zbrodniczy, występny 3. kryminalny
rumane:
1. vinovat de crima, criminal 2. penal, atroce, rău 3. criminal
ruse:
1. преступный 2. преступный, криминальный 3. криминальный, уголовный
slovake:
zločinný
ukraine:
злочинний

krimi

(ntr)
JUR Plenumi krimon: kiu ne krimas, tiu ne timas PrV ; tajloro krimis, botisto pendas (senkulpulo pagas pro kulpulo. pagi) PrV ; la ombroj de la krimuloj, eĉ en la postmorta vivo krimas [14]; laŭ litova leĝo tiuj, kiuj vendas sian organojn, ne krimas [15].
angle:
commit a crime
beloruse:
зьдзейсьні ць злачынства
ĉeĥe:
dopustit se zločinu, páchat trestný čin
ĉine:
作案 [zuòàn], 獲罪 [huòzuì], 获罪 [huòzuì], 犯 [fàn]
france:
commettre un crime
germane:
ein Verbrechen begehen
hispane:
cometer un crimen
hungare:
bűnözik, bűntényt követ el, bűntettet hajt végre
japane:
罪を犯す [つみをおかす]
nederlande:
een misdrijf begaan
pole:
popełnić zbrodnię, popełnić przestępstwo
rumane:
comite o crimă, comis infracțiunea
ruse:
совершить преступление
slovake:
dopustiť sa zločinu, spáchať zločin
tibete:
ཁྲིམས་&t_-a;གལ་
ukraine:
учиняти злочин

krimeto

(komune)
JUR Kontraŭleĝa puninda ago, malpli grava ol krimo: la aĉeto, posedo kaj konsumo de kanabo en publika loko estas krimeto monpunebla [16]; [mi] decidis fari […] studon de la daŭroj kaj movoj antaŭ ol ekpaŝi sur karieron de krimeto [17]. SIN:delikto
angle:
misdemeanour
beloruse:
правапарушэ ньне
ĉeĥe:
přestupek, přečin
ĉine:
輕罪 [qīngzuì], 轻罪 [qīngzuì]
france:
délit
germane:
Gesetzesverstoß
hungare:
vétség, kihágás, szabálysértés
japane:
軽犯罪 [けいはんざい], 違反 [いへん]
nederlande:
licht misdrijf, lichte misdaad
pole:
wykroczenie, przewinienie, występek
rumane:
delincvență, infracțiune
ruse:
проступок, правонарушен ие
slovake:
previnenie, priestupok
ukraine:
провина, проступок

krimego

JUR Severa krimo, severa punebla: la senprecedencaj krimegoj en Norvegio […] ŝokis ankaŭ albanojn [18]; li neniel pentis pro la krimego, kiun li poste karakterizas „malagrabla, sed necesa“ [19].
18. Monato, Bardhyl Selimi: Albanoj ŝokitaj, 2011
19. Monato, Douglas Draper: Floroj, ne armiloj, 2011
angle:
atrocity, outrage
beloruse:
цяжкае злачынства
ĉeĥe:
těžký zločin
ĉine:
暴行 [bàoxíng], 惨剧 [cǎnjù], 慘劇 [cǎnjù]
france:
forfait (crime)
germane:
schwere Straftat, schweres Verbrechen
hungare:
súlyos bűntett, rémtett, atrocitás
japane:
大罪 [だいざい], 重罪 [じゅうざい]
nederlande:
zwaar misdrijf, zware misdaad
pole:
zbrodnia, potworność, okrucieństwo
rumane:
delict, groază, atrocitate
ruse:
тяжкое преступление
slovake:
ťažký zločin
ukraine:
тяжкий злочин

*krimulo

JUR Homo kiu faris krimon: oni falas de krimuloj [20]; savu min de la krimuloj [21]; liberigu min el la mano […] de krimulo kaj premanto [22]; la krimuloj uzas ĉiun okazon, por liberigi sin de la homoj danĝeraj por ili per helpo de veneno aŭ ponardo FK . SUB:murdisto, rabisto, ŝtelisto, trompisto
angle:
criminal
beloruse:
злачынец, крымінальнік
ĉeĥe:
kriminálník, lotr, lump, pachatel, zločinec
ĉine:
[fàn], 罪犯 [zuìfàn], 犯人 [fànrén], 刑事犯 [xíngshìfàn]
france:
criminel (subst.)
germane:
Verbrecher
japane:
犯罪者 [はんざいしゃ], 犯人 [はんにん], 罪人 [つみびと]
nederlande:
misdadiger
pole:
przestępca, złoczyńca, zbrodniarz
rumane:
contravenient, infractor, ticălos, răufăcător
slovake:
zlosyn, zločinec
ukraine:
злочинець

krimularo

Grupo de krimuloj kune agantaj; tuto de la krimuloj: bone, bone, la krimularo dormas, en tiu ĉi sovaĝa loko neniu subaŭskultas [23]; laŭ la Oficejo de Interpol en Bejruto, la trafiko de siriaj antikvaĵoj trairanta Libanon estas en la manoj de la organizita krimularo [24]. VD:bandaĉo, kliko1, mafio
23. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
24. S. Hardy, trad. C. Minnaja: La Trofeojn de milito, Unesko-kuriero, 2017-10 ĝis 12 (3)
angle:
criminal gang, criminal organization, criminals (generally)
beloruse:
злачынная групоўка, арганізаваная злачыннасьць
ĉine:
黑帮 [hēibāng], 黑幫 [hēibāng], 犯罪团伙 [fànzuìtuánhuǒ], 犯罪團伙 [fànzuìtuánhuǒ]
france:
crime organisé
germane:
Verbrecherschar
pole:
półświatek, margines społeczny
rumane:
viața de mai târziu, listă de lumi subterane

honorkrimo, krimo pro honoro

Venĝa krimo, ordinare murdo (honormurdo), pro ago rigardata kiel ofenda al la honoro de familio, pliofte kontraŭ virino kiu amligiĝis sen permeso: viktimo de honorkrimo, la mirakle savita Suad atestas en la nomo de miloj da similaj kazoj [25]; mi volis fari filmon pri la krimoj pro honoro kaj mi pensis kunigi du aŭ tri historiojn kiel tiu de Banaz [26].
25. C. Declerck: Atestas viktimo de honorkrimo, Monato, 2005/11, p. 24
26. D. Khan, interv. J. Šopova, trad. K. Neeft: Ili elektis la pafilon, mi la kameraon, Unesko-kuriero, 2017-10 ĝis 12 (3)
angle:
honor crime
france:
crime d'honneur
germane:
Ehrverbrechen
pole:
zabójstwo honorowe, morderstwo honorowe
rumane:
crimă de onoare

militkrimo

JURMIL Ago kontraŭa al militjuro: kvin supervivantaj gvidantoj estas juĝotaj pro militkrimoj [27]; la zagreba deklaracio antaŭvidas por la balkanaj landoj kunlaboron kun la Haga Tribunalo pri militkrimoj [28].
27. -: Kamboĝo..., eventeo, 2009-01-09
28. Zlatko Tišljar: Paŝo al paco, Monato, 2001/22, p. 7
angle:
war crime
beloruse:
ваеннае злачынства
ĉeĥe:
válečný zločin
ĉine:
战争罪 [zhànzhēngzuì], 戰爭罪 [zhànzhēngzuì]
france:
crime de guerre
germane:
Kriegsverbrechen
japane:
戦争犯罪 [せんそうはんざい]
pole:
zbrodnia wojenna
rumane:
crimă de război
slovake:
vojnový zločin
ukraine:
воєнний злочин

pensokrimo

Ideo, kiun oni rigardas kvazaŭ krima, skandalega: tuj kiam oni havus la pensopolicon sekvus la pensokrimoj [29]. VD:herezo1
angle:
thought crime, thoughtcrime
france:
délit d'opinion
pole:
przestępstwo myślowe
rumane:
crima a crezut

krimosciencisto, krimfakulo

JUR Fakulo pri krimscienco: la enketistoj, aŭstraj krimfakuloj kun germanaj kaj usonaj kolegoj, konkludis, ke li sola respondecas [30]; ekzistas sepdek kvin parfumoj, kiujn krimfakulo ĉe neceso devas distingi unu de la aliaj [31]. SIN:kriminologo
30. Monato, Evgeni Georgiev: Kulpas nur li, 2013
31. A. Conan Doyle, trad. W. Auld: La Ĉashundo de la Baskerviloj, Sezonoj, 1998
angle:
criminologist
beloruse:
крыміноляг
france:
criminologue
germane:
Kriminalist
nederlande:
criminoloog
pole:
kryminolog
rumane:
criminolog

krimoscienco, krimscienco

JUR Studado de krimoj, krimantoj, iliaj rilatoj al socio, medio, leĝaro: kio ajn pensas tiuj apostoloj de la krimoscienca analizo, [iliaj] karakterizoj ne ŝajnas tre apartaj, ili respondas, iel ajn, al tiuj de la „generacio de la suburbaj kvartaloj“ al kiu ili apartenas [32]. SIN:kriminologio
Rim.: En multaj landoj oni distingas la interfakan krimsciencon, kiu esploras kriman konduton, kaŭzojn eblecojn de prevento ktp. aplikante precipe sociajn sciencojn kaj juron kaj la multfakajn „forensajn“ metodojn, kiuj aplikas precipe natursciencon por esplori la cirkonstancaron de konkretaj krimoj por pruvi ies kulpon: daktiloskopio estas la tekniko por videbligado, klasifikado kaj identigado de fingrospuroj, […] uzata kiel parto de la forensa esploro [kaj] metodo por identigado [33]. En Esperanto oni ĝis nun ne vere adoptis tiun vorton kaj provas elturniĝi per helpvortoj kiel krimfakulo, krimmedicino, jurmedicino, kvankam tiuj ne povas esprimi la fakton, ke aplikiĝas scioj ankaŭ de ĥemio, fiziko, genetiko, venenoscienco, psikologio, komputiko ktp. por krimesplorado. [W. Diestel]
angle:
criminology forensa: forensic.
beloruse:
крыміналёгія
ĉeĥe:
kriminologie
ĉine:
犯罪学 [fànzuìxué], 犯罪學 [fànzuìxué]
france:
criminologie
germane:
Kriminalistik forensa: forensisch. forensa: forensique.
nederlande:
criminologie
pole:
kryminologia
rumane:
criminologie
slovake:
kriminológia

administraj notoj