*pek/i

*peki

(ntr)
1.
Malobservi religian aŭ moralan leĝon: tiu popolo pekis per granda peko kaj faris al si orajn diojn [1]; al homo, pekinta senintence, Dio facile pardonas [2]; pekinto pentas, kolero silentas PrV ; kontraŭ peko prediku, sed pekinton pardonuPrV ; laŭ la urba policestro, la ciganoj ĉiel pekis, krom prirabi bankon [3]. VD:krimi, kulpi
2.
(figure) Malobservi regulon de dececo, scienco, arto kc: peki kontraŭ la logiko [4]; peki kontraŭ la gramatiko, la vereco; tiuj formoj pekas kontraŭ la principo de internacieco; mi pekis kontraŭ unu el la feraj principoj de ĵurnalismo: neniam asertu ke io okazis antaŭ ol ĝi vere okazis [5]. VD:erari, malkorekta
angle:
sin
beloruse:
грашыць
bretone:
pec'hiñ
ĉeĥe:
hřešit
ĉine:
1. 作孽 [zuòniè]
france:
pécher
germane:
1. sündigen 2. verstoßen (gegen etwas)
hispane:
1. pecar 2. faltar, errar
hungare:
1. vétkezik, bűnt követ el 2. vét
indonezie:
berdosa
japane:
罪を犯す [つみをおかす], あやまちを犯す [あやまちをおかす], 反する [はんする]
katalune:
1. pecar 2. faltar, errar
nederlande:
zondigen
pole:
1. grzeszyć 2. zawinić
portugale:
pecar
ruse:
грешить
slovake:
hrešiť, prehrešiť sa, zhrešiť
svede:
synda
ukraine:
грішити

peko

1.
REL Malobservo pri religia aŭ morala leĝo: ne ekzistas homo, kiu ne havus iajn pekojn [6]; de peko kaj mizero estas plena la tero PrV ; por peko senkonscia puno nenia PrV ; malmodesteco estas patrino de ĉiuj pekoj Marta ; peke akirita ne estas profita PrV ; peko malnova perdas pekecon PrV ; homoj kulpigas aliulojn pro propraj eraroj kaj pekoj [7].
2.
Malobservo pri ia regulo: [en tia uzo] mi neniel povus vidi […] pekon kontraŭ la reguloj […] de nia lingvo [8].
angle:
sin
beloruse:
грэх
bretone:
pec'hed
bulgare:
грях
ĉeĥe:
hřích, hřích
ĉine:
罪恶 [zuìè], 罪惡 [zuìè], 罪愆 [zuìqiān], 罪孽 [zuìniè], 孽 [niè], 罪 [zuì], 罪过 [zuìguo], 罪過 [zuìguo]
france:
péché ~e akirita ne estas profita: bien mal acquis ne profite jamais.
germane:
1. Sünde 2. Verstoß
hispane:
1. pecado 2. error, falta
hungare:
1. vétek, bűn ~e akirita ne estas profita: ebül szerzett vagyon ebül vész el. 2. vétség
indonezie:
dosa
japane:
[ざい], あやまち, 違反 [いへん]
katalune:
1. pecat 2. erro, desencert, falta
nederlande:
zonde
pole:
1. grzech 2. wina
ruse:
грех, прегрешение
slovake:
hriech, priestupok
svede:
(en) synd
ukraine:
гріх, погрішність

pekema

REL Kiu facile, ofte pekas: kiu estas pli pekema ol tiu, kiu kaŝas la pruvojn ricevitajn de Alaho [9]? en malican animon ne eniras saĝeco, nek loĝos en pekema korpo [10]; teatro estis vidita kiel io pekema kaj la puritanoj provis tre forte movi ĝin for el sia socio [11]; la ĉefa vizio de la judismo estas ĝia konsidero de la samseksemo kiel io pekema, ĉar ĝi estas eksplicite malpermesata en la Torao [12].
9. trad. N. Vessella: La Sankta Kurano, 2:140, 2006-
10. Tr. G. Berveling: La saĝeco de Salomono, 1:4. Biblio (libroj duekanonaj)
11. Vikipedio, Teatro
12. Vikipedio, Samseksemo kaj judismo
angle:
sinful
beloruse:
грэшны
ĉeĥe:
hříšný
ĉine:
罪恶 [zuìè], 罪惡 [zuìè]
france:
pêcheur (adj.)
hispane:
pecador, disoluto
japane:
罪を犯しやすい [ざいをおかしやすい]
katalune:
pecador, dissolut
pole:
grzeszny
ruse:
нечестивый, порабощённый греху, грешный
slovake:
hriešny

pekigi

(tr)
Instigi iun al peko: lin pekigis la aligentaj edzinoj [13]; ne permesu al via buŝo pekigi vian korpon [14]. VD:delogi, malvirtigi.
angle:
to pervert, corrupt
beloruse:
спакушаць
ĉeĥe:
svádět k hříchu
germane:
verführen (zur Sünde)
hispane:
adulterar, corromper
hungare:
bűnre csábít
japane:
誘惑する [ゆうわくする], 堕落させる [だらくさせる]
katalune:
adulterar, corrompre
pole:
przywodzić do grzechu
ruse:
совратить
slovake:
zvádzať k hriechu
ukraine:
вводити в гріх, доводити до гріха

pekulo

Homo, kiu pekadas: ĉiuj impostistoj kaj pekuloj alproksimiĝis al li, por aŭskulti lin [15]; eĉ inter piuloj ne mankas pekuloj PrV ; li ne tremis kiel pekulo, li sciis, ke li estis ĝusta kredanto [16]; multaj „impostopekuloj” intertempe mem akuzis sin pro prifraŭdo de la ŝtato je impostoj [17].
angle:
sinner
beloruse:
грэшнік
bretone:
pec'her
ĉeĥe:
hříšník
ĉine:
罪人 [zuìrén], 罪恶 [zuìè], 罪惡 [zuìè], 坏事 [huàishì], 壞事 [huàishì], 违法者 [wéifǎzhě], 違法者 [wéifǎzhě], 做坏事的人 [zuòhuàishìderén], 做壞事的人 [zuòhuàishìderén], 罪 [zuì], 酗酒者 [xùjiǔzhě]
france:
pêcheur (rel.)
germane:
Sünder
hispane:
pecador, infractor
hungare:
bűnös
indonezie:
pendosa
japane:
罪人 [つみびと], 罪を犯しやすい人 [ざいをおかしやすいじん]
katalune:
pecador, infractor
pole:
grzesznik
ruse:
грешник
slovake:
hriešnik
ukraine:
грішник

prapeko PIV1

BIBKRI La unua peko fare de Adamo kaj Evo (Genezo 3): laŭ la katolika teologio, la prapeko daŭre estas persona peko de ĉiu novnaskito; laŭ la ortodoksa teologio, novnaskito ne respondecas je tiu peko (kiun ĝi tute ne faris), sed portas en si mem la psikofizikajn kaj spiritajn sekvojn de tiu prapeko — nian defalintan naturon [18]; (figure) la prapeko de artefariteco persekutas nian lingvon ekde ĝia naskiĝo [19].
18. Luca Tresoldi: Meditado pri la spirita vivo, Katolika sento, 2009:2
19. Carlo Minnaja: Kvindek jaroj da amikeco kaj kunlaboro en kulturo, Beletra almanako, 36 (2020), p. 116
angle:
original sin
beloruse:
першародны грэх
ĉine:
原罪 [yuánzuì]
germane:
Erbsünde, Ursünde
japane:
原罪 [げんざい]
ruse:
первородный грех
ukraine:
первородний гріх

senpeka

1.
Neniel pekinta: kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon [20]; kvankam la Hebreino estas tre kulpa, mi ne volas, ke suferu ŝia senpeka ido [21]; homo senpeka neniam ekzistis PrV .
2.
(figure) Tute sendifekta, tute korekta, tute konvena, perfekta: senpeka ĝentileco, elokventeco; la romano estas facile legata, kun klara stilo, kaj la traduko estas senpeka [22].
angle:
1. sinless 2. impeccable
beloruse:
бязгрэшны
bretone:
dibec'hed homo sen~a neniam ekzistis: n'eus den dibec'hed war an douar.
ĉeĥe:
nevinný
ĉine:
无瑕 [wúxiá], 無瑕 [wúxiá], 无罪 [wúzuì], 無罪 [wúzuì], 冰清玉洁 [bīngqīngyùjié], 冰清玉潔 [bīngqīngyùjié], 未醒 [wèixǐng], 无知 [wúzhī], 無知 [wúzhī], 童貞 [tóngzhēn], 童贞 [tóngzhēn]
france:
impeccable, sans péché homo sen~a neniam ekzistis: personne n'est parfait.
germane:
unschuldig, rein (von Sünde)
hispane:
1. virtuoso, íntegro homo sen~a neniam ekzistis: nadie es perfecto. 2. impecable, inmaculado
hungare:
1. bűntelen, vétlen homo sen~a neniam ekzistis: nincs tökéletes ember. 2. vétlen
japane:
罪のない [つみのない], けがれない, 非の打ち所のない [ひのうちどころのない]
katalune:
1. virtuós, íntegre homo sen~a neniam ekzistis: ningú no és perfecte. 2. impecable, immaculat
nederlande:
onbevlekt
pole:
1. begrzeszny, czysty
ruse:
безгрешный
slovake:
bez hriechu, bezhriešny
ukraine:
безгрішний

senpekigi

(tr)
REL Malŝarĝi je pekoj aŭ profaneco, reakiri ritan puron: kiu ektuŝis la kadavron de ia homo, tiu restos malpura dum sep tagoj; li senpekigos sin per ĝi en la tria tago kaj en la sepa tago, kaj li fariĝos pura [23]; kaj senpekigu la altaron, oferante sur ĝi, kaj oleu ĝin, por ĝin sanktigi [24].
angle:
to purify
beloruse:
ачысьціць ад граху
bretone:
absolviñ, gwalc'hiñ eus ar pec'hed
ĉeĥe:
dát rozhřešení, odpustit hříchy
france:
purifier (rel.)
germane:
reinigen (von Sünde)
hispane:
purificar, purgar
hungare:
megtisztít (bűntől)
japane:
罪をあがなう [ざいをあがなう]
katalune:
purificar, purgar
nederlande:
vergeven, van zonden ontslaan
pole:
rozgrzeszać, dawać rozgrzeszenie, dawać odpust, oczyszczać (z grzechu)
ruse:
очистить от греха
slovake:
dať rozhrešenie, odpustiť hriechy
ukraine:
відпускати гріхи

pekliberigi

BIBREL Nuligi pekojn, malŝarĝi je pekoj: pekliberigu Vian popolon Izrael, kiun Vi liberigis, ho Eternulo, kaj ne kalkulu sangon senkulpan inter Via popolo Izrael [25]; kaj la pastro pekliberigos lin per la prokulpa virŝafo, kaj estos pardonite al li [26] (propeka kapro).
angle:
to absolve
beloruse:
дараваць грахі, адпусьціць грахі
bretone:
absolviñ, gwalc'hiñ eus ar pec'hed
ĉeĥe:
dát rozhřešení, odpustit hříchy
ĉine:
宽恕 [kuānshù], 寬恕 [kuānshù], 赦免 [shèmiǎn]
france:
absoudre
hispane:
absolver
hungare:
feloldoz bűnei alól
japane:
罪を赦す [ざいを赦す], 赦免する [しゃめんする]
katalune:
absoldre
nederlande:
vergeven, van zonden ontslaan
pole:
odpuszczać winy, darować grzechy
ruse:
отпустить грехи
slovake:
dať rozhrešenie, odpustiť hriechy
ukraine:
відпускати гріхи

morta peko, mortpeko

1.
KAT Grava peko, kiu pereigas la animon de la pekulo (kondamnigas lin al infero): ve al tiuj, kiuj mortos en mortaj pekoj! [27].
2.
(figure) Grava, fatala eraro aŭ difekto: kio estas pardonebla al mi, tio fariĝas neforigebla morta peko por la nuntempaj „marksistoj“, kiuj ne lernas kaj ne utiligas la artefaritan tutmondan lingvon [28]; la kulminan mortpekon kontraŭ internacieco la aŭtoro kredas trovi ĉe ni rilate la uzon de jena surogata alfabeto kun la aĉaĵo „x” [29].
27. S-ta Francisko el Asizo, tr. IKUE: Kantiko de la kreitaĵoj, Kelkaj kristanaj preĝoj
28. E. Lanti: Eltomba parolo de Marks
29. Monato, Pejno Simono: Pri lingvo ne universala, ne el Krotelo, ne por Barato kaj nepre sen iksoj
angle:
2. mortal sin
beloruse:
сьмяротны грэх
ĉeĥe:
smrtelný hřích
france:
péché mortel
germane:
Todsünde
hungare:
halálos bűn
pole:
1. grzech śmiertelny
ruse:
смертный грех
slovake:
smrteľný hriech

mortomerita peko

1.
BIB Krimo aŭ peko punenda per mortigo: se sur kampo renkontos la viro la fianĉigitan junulinon, kaj la viro ŝin kaptos kaj kuŝos kun ŝi: tiam oni mortigu sole la viron […] sed al la junulino faru nenion, la junulino ne havas mortomeritan pekon [30].
2.
KAT Morta peko1: de la muroj de la domoj lumis per fajraj literoj la nomoj de la mortomeritaj pekoj: malhumileco, avareco, drinkemeco, voluptemeco, ‐ per unu vorto, la tuta sepkolora ĉielarko de la mortomeritaj pekoj [31]; la sep mortmeritaj pekoj [32].
angle:
mortal sin 1. capital offense, capital sin
beloruse:
1. сьмяротнае злачынства 2. сьмяротны грэх
france:
1. péché digne de mort
germane:
Todsünde
ruse:
1. смертное преступление

administraj notoj