*observ/i PV

*observi

(tr)
1.
Rigardi ion ade, kun daŭra atento: observi la astrojn kaj mezuri la tempon [1]; la mastrino […] observis kvazaŭ per linkaj okuloj ĉiujn [2]; la libroj movis lian fantazion kaj igis lin tiamaniere observi la homojn [3]; de la plej proksima monteto [li] observis la batalon [4]; de tie li povis bone observadi la malgrandan elegantan sinjorinon [5]. VD:ekzameni, esplori, gvati, konsideri, spekti, spioni, vaĉi
2.
Akurate fari tion, kion ordonas leĝo, regulo ktp; ekzakte obei: mi observas Viajn ordonojn [6]; la teoria vidpunkto […] ofte povas esti ne severe observata, sed neniam povas esti rigardata kiel „erara“ [7]; por la ĉefa festeno ni devas observi plej severan elekton [8]; rapide faru rondon kaj observu pli da ordo [9]! sekvu la leĝojn de viaj patroj, [kaj] observu iliajn morojn [10]. SIN:atenti2, sekviVD:konformiĝi, plenumi, respekti
afrikanse:
neem
albane:
vëzhguar
amhare:
ልብ በል
angle:
observe
arabe:
رصد
armene:
պահպանել
azerbajĝane:
müşahidə
beloruse:
1. назіраць, наглядаць, сачыць 2. выконваць, прытрымлівацца, трымацца (правілаў і да г.п.)
bengale:
পালন করা
birme:
စောင့်ရှောက်
bosne:
poštuju
ĉeĥe:
dodržovat pravidla, dodržovat řád, pozorovat, sledovat
ĉine:
觀測 [guāncè], 观测 [guāncè], 覘 [chān], 觇 [chān], 遵 [zūn], 觀察 [guānchá], 观察 [guānchá]
dane:
observere
estone:
kinni
eŭske:
behatzen
filipine:
obserbahan
france:
observer
galege:
observar
germane:
1. beobachten 2. beachten, befolgen
guĝarate:
અવલોકન
haitie:
obsève
haŭse:
tsayar
hinde:
निरीक्षण
hispane:
1. observar
hungare:
1. megfigyel 2. betart
igbe:
na-edebe
irlande:
breathnú ar
islande:
fylgjast
japane:
観察する [かんさつする]
jave:
mirsani
jide:
אָבסערווירן
jorube:
daju
kanare:
ಗಮನಿಸಿ
kartvele:
დაიცვან
kazaĥe:
байқау
kimre:
arsylwi
kirgize:
сактоо
kmere:
សង្កេត
koree:
관찰
korsike:
osservanu
kose:
qaphela
kroate:
promatrati
kurde:
şopgirtin
latine:
observa
latve:
novērot
laŭe:
ສັງເກດເບິ່ງການ
litove:
stebėti
makedone:
набљудуваат
malagase:
mandinika
malaje:
memerhatikan
malajalame:
നിരീക്ഷിക്കുക
malte:
josservaw
maorie:
puritia e
marate:
देखणे
monge:
saib
mongole:
ажиглах
nederlande:
1. observeren, waarnemen 2. in acht nemen
nepale:
पालन
njanĝe:
kusunga
okcidentfrise:
observearjen
panĝabe:
ਦੀ ਪਾਲਣਾ
paŝtue:
وګوری
pole:
przestrzegać 1. obserwować, przypatrywać się 2. przestrzegać (prawa, obyczaje, itp.), zachowywać (prawa, obyczaje, itp.)
portugale:
observar
ruande:
kwitegereza
rumane:
avertiza, respecta
ruse:
1. наблюдать, следить 2. соблюдать, блюсти, следовать (правилам и т.п.)
samoe:
tausia
sinde:
مشاهدو
sinhale:
නිරීක්ෂණය
skotgaele:
sùil
slovake:
pozorovať, sledovať
slovene:
opazovati
somale:
u dhawrtaan
ŝone:
kutevedza
sote:
boloka
sunde:
nitenan
svahile:
kuchunguza
taĝike:
риоя
taje:
สังเกต
tamile:
அவதானிக்கவும்
tatare:
күзәтегез
telugue:
గమనించి
tibete:
ཅག་ག་བྱེད་
tokipone:
lukin
ukraine:
спостерігати
urdue:
کا مشاہدہ
uzbeke:
kuzatish
vjetname:
quan sát
zulue:
bona

observo

1.
Ago observi, observado: fari sciencajn eksperimentojn kaj observojn Marta ; mi starigas min ekster via rondo kaj […] faros miajn observojn [11]; la unua oficiro akceptadis la poŝton, sub lia observo ĝi estis enportata [12].
2.
Rezulto de la ago observi; observaĵo: Arkadio ĉion ĉi rimarkis, sed konservis la observojn por si [13]; al l' astrologoj […li] ordonis noti ĉiujn observojn en specialaj tabeloj, kiujn oni ĉiumonate sendis al la pastroj de l' templo de Sfinkso [14].
germane:
Beobachtung

observado

1.
Atenta rigardado: li tiel trompis ĉiujn, ke la observado de la polico ĉesis kaj li trankvile atingis Memfison [15]; la kaŝita observado, kiu persekutis Fradekon depost lia eliro el Svisujo, subite ĉesis [16]; mi devas al vi konigi observadon, kiu tute akordiĝas kun via diagnozo [17]. Beobachtung observation (action) megfigyelés waarneming наблюдение
2.
Akurata obeado: ili transdonis al ili por observado la dekretojn [18]; la mufto […] estas komisiita zorgi pri la observado al la religia leĝo [19].
beloruse:
1. назіраньне, нагляданьне 2. выкананьне, прытрымліваньне
ĉeĥe:
dodržení, pozorování, sledování, zachování, zkoumání
ĉine:
2. 遵守 [zūnshǒu], 礼仪 [lǐyí], 禮儀 [lǐyí], 考察 [kǎochá]
france:
1. observation (action) 2. observance
germane:
1. Beobachtung 2. Beachtung
hispane:
2. observación
hungare:
1. megfigyelés 2. betartás
japane:
観察 [かんさつ], 観測 [かんそく], 監視 [かんし], 遵守 [じゅんしゅ]
nederlande:
1. waarneming 2. inachtneming
pole:
1. obserwacja, obserwowanie 2. zachowywanie (prawa, obyczaju, itp.), przestrzeganie (prawa, obyczaju, itp.)
portugale:
observação
rumane:
observație 1. observare, observarea 2. comportare (obicei), respectarea (obicei)
ruse:
1. наблюдение 2. соблюдение
slovake:
pozorovanie, sledovanie (činnosť)
ukraine:
спостереження, обсервація, додержування, дотримування

observaĵo

Ĉio, kion oni rimarkis aŭ notis observante: kolekto da observaĵoj pri la tifoida febro; mi decidis verki en Esperanto ĉi tiun studon […] kaj povas nun pliriĉigi [la antaŭan francan] per pluaj observaĵoj [20]; la traduko […] bone spegulas la literaturan stilon de la epoko, kun kompleksaj, plurcentvortaj, eĉ barokaj, frazkonstruoj – piprumitaj per fajne ĉizitaj observaĵoj kaj multaj flankokomentoj [21].
beloruse:
назіраньне (нешта адзначанае)
ĉeĥe:
dodržení, pozorování, sledování, zachování, zkoumání
ĉine:
知覺 [zhījué], 知觉 [zhījué]
france:
observation (fait)
germane:
Wahrnehmung
hispane:
observación
hungare:
észrevétel
japane:
観察記録 [かんさつきろく], 観測記録 [かんそくきろく]
nederlande:
waarneming
pole:
obserwacja, spostrzeżenie, zapisek z obserwacji
portugale:
observação
rumane:
observație, remarca, notă de observare
ruse:
наблюдение (отмеченный факт)
slovake:
pozorovanie, sledovanie (činnosť)
ukraine:
спостереження, обсервація, додержування, дотримування

observejo

Loko taŭga aŭ aranĝita por observado: mi staris konstante sur mia observejo dum la tago, kaj sur mia gardejo mi staris tutajn noktojn [22]; li tuj decidiĝis ŝanĝi sian observejon, kaj loki sin apud la ĉefpordego de la palaco [23]; ĉasobservejo [24]; korsara[n] ŝipo[n] el Alĝerio […] la observejo signalas al ni [25].
a)
SCI Scienca esplorejo lokita kaj ekipita por rekta observo de iu natura medio: astronomia observejo (vd stelobservejo) [26]; la aerologia observejo de Tateno [27]; observejoj ebligas spekti (sen ĝeni) la ĉiutagan vivon de birdoj [28].
b)
POL Institucio komisiata pri observado kaj raportado de iuj sociaj agadoj: redaktoroj de Le Monde Diplomatique […] sugestis iun „internacian observejon de la amaskomunikiloj“ [29]; starigi lingvan observejon kiu observu kaj denuncu la lingvajn maljustaĵojn tra la mondo [30]; la Observejo pri Rasismo kaj Ksenofobio en Eŭropo [31]; raporto komisiita de la konstanta observejo pri mortoj interne de malliberejoj [32].
ĉeĥe:
rozhledna
ĉine:
监测所 [jiāncèsǔp], 監測所 [jiāncèsǔp]
france:
observatoire
germane:
ĉas~ejo: Ansitz, Anstand (Jagd), Hochsitz.
japane:
観測所 [かんそくじょ], 監視所 [かんしじょ]
pole:
1.a obserwatorium
rumane:
observator
slovake:
pozorovateľňa, rozhľadňa
ukraine:
спостережний пункт

observema

Kiu atente rigardas, bone observas: Karlo estis tre observema kaj ankaŭ tre entreprenema [33].
33. E. Privat: Karlo, 1909
france:
observateur (adj.)
japane:
注意深い [ちゅういぶかい], 観察眼のある [かんさつがんのある]

observemo

Deziro kaj kapablo por observi, por atente kaj detale rigardi: kun observemo de avarulo sekvis liaj okuloj la sortojn de la domo [34]; li montras la kulturintan observemon kaj precizon de ĥirurgo [35]; nun mi vidas, ke mi tro gloris vian observemon [36]; ili estis tre kontentaj pro mia observemo kaj mia komplezemo [37].
34. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
35. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Antaŭvorto
36. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XXV
37. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XIV
ĉeĥe:
bdělost
france:
sens de l'observation
pole:
spostrzegawczość
rumane:
receptivitate
slovake:
bdelosť, bedlivosť, ostražitosť

observanto

1.
Atenta, zorga rigardanto: observanto facile rimarkos, ke la kaŭzo de la balbutado kuŝas […] en la nesufiĉa ekzerciteco de la diritaj personoj [38]; oni ne bezonis esti tre sagaca observanto, por penetri ĝis fundo la dolĉan sekreton [39]; observanto povus rimarki, ke la vizaĝo de la prokuratoro […] esprimas malpaciencon [40]; meteologiaj verkoj kaj raportoj de observantoj [41].
2.
Komisiito observi agadon sen aktive partopreni: interparolante kun la observanto de laboro (vd laborestro) [42]; iru, starigu observanton, kion li vidos, li diru [43]; POL la Konferencon ĉeestis kiel observantoj ankaŭ la oficialaj reprezentantoj de la dana Ministerio por Instruado kaj Klerigo [44]; observantoj de UEA partoprenis en la Seminario de UN pri la Homaj Rajtoj en Multnaciaj Socioj, okazinta en Beograd [45]; registaroj de 16 ŝtatoj sendis siajn oficialajn observantojn [46].
3.
Iu, kiu observas2: la observantoj de la leĝoj indignas kontraŭ li [47]; la aŭskultantoj de la vortoj de la profetaĵo kaj la observantoj de la skribitaĵoj en ĝi [48].
beloruse:
назіральнік, наглядальнік
ĉeĥe:
pozorovatel
ĉine:
觀察人士 [guānchárénshì], 观察人士 [guānchárénshì], 觀察員 [guāncháyuán], 观察员 [guāncháyuán], 觀察家 [guānchájiā], 观察家 [guānchájiā], 觀測者 [guāncèzhě], 观测者 [guāncèzhě], 旁觀者 [pángguānzhě], 旁观者 [pángguānzhě], 监测人员 [jiāncèrényuán], 監測人員 [jiāncèrényuán]
france:
observateur (subst.)
germane:
Beobachter
hispane:
observador (sust.)
hungare:
megfigyelő
japane:
観察者 [かんさつしゃ], 観測者 [かんそくしゃ], 傍聴人 [ぼうちょうにん], オブザーバー
nederlande:
waarnemer
pole:
obserwator, obserwant, osoba ściśle prestrzegająca prawa, obyczaju, przepisu, itp.
rumane:
observator
ruse:
наблюдатель
slovake:
pozorovateľ
ukraine:
спостерігач

kaŝobservi

(tr)
Nevidate observi, gvati, spioni: la supozata ĉefteroristo […] pli frue trejniĝis en Alabamo, kaj jam de 1999 kaŝobservis lian loĝejon […] la sekreta polico [49]; post kaŝobservado la Ŝtata Fako pri Revizio malkovris, ke […] la estraro de ŜKEP per malkonvena politiko de livero de elektro kaŭzis grandan perdon [50].
beloruse:
сачыць (употай), шпіёніць, шпегаваць
ĉine:
[dié], 谍 [dié], 覘 [chān], 觇 [chān], 瞷 [jiàn], 詗 [xiòng], 伺 [sì], 詗 [xiòng], 诇 [xiòng]
france:
espionner
germane:
spionieren
hispane:
espiar
hungare:
megles, leselkedik, kémkedik
japane:
こっそり見張る [こっそりみはる]
nederlande:
spionneren
pole:
podglądać, śledzić, szpiegować
portugale:
espionar
rumane:
urmări, privi
ruse:
следить, шпионить
ukraine:
стежити, шпигувати, підглядати

malobservi

(tr)
Malobei al, rompi, transpaŝi: vi ambaŭ fariĝos senvaloraj diboĉuloj, malobservantaj la regulojn [51]; kiu malobservos unu el ĉi tiuj plej malgrandaj ordonoj […], estos nomata la plej malgranda en la regno de la ĉielo [52]; li ne nur malobservis la sabaton, sed ankaŭ diris, ke Dio estas lia propra Patro [53]; la reguloj pri la uzo de la oficialaj lingvoj – tute speciale de la ĉina – estis grave malobservataj [54]; la neŭtraleco de UEA ĉesas tie, kie komenciĝas la malobservo de la homaj rajtoj [55]. VD:malrespekti, ofendi2
beloruse:
парушаць, не трымацца
ĉeĥe:
nedbat, nezachovávat, porušit (nedbáním)
ĉine:
[fàn], 违 [wéi], 違 [wéi], 违背 [wéibèi], 違背 [wéibèi]
france:
enfreindre, transgresser, violer (enfreindre)
germane:
mißachten
hispane:
transgredir, violar
hungare:
áthág, megsért (előírást)
japane:
違反する [いはんする], 犯す [おかす], 遵守を怠る [じゅんしゅをおこたる]
nederlande:
overtreden
pole:
nie przestrzegać (prawa, zwyczaju, itp.), nie zachowywać (prawa, zwyczaju, itp.), łamać (prawo, zwyczaj, itp.), naruszać (prawo, zwyczaj, itp.)
rumane:
nu respectă, să nu păstreze, sfărâma, falsifica
ruse:
не соблюдать
slovake:
nedbať, nevšímať si
ukraine:
нехтувати, плювати

marobservejo

MAR Observejo de la mara medio: li transprenis gvidan postenon en la marobservejo „Deutsche Seewarte[56].
france:
observatoire marin
pole:
obserwatorium morskie
rumane:
observatorul maritim

stelobservejo, astronomia observejo

AST Observejo ekipita por esploro de steloj kaj aliaj kosmaj aperaĵoj: tagmeze mi iris al la urba stelobservejo, por spekti tie la suneklipson [57]; la lasitaj ŝtonaj konstruaĵoj fundamentis mitojn kaj legendon kaj diversspecan interpretadon de ilia utiligado kiel astronomiaj observejoj aŭ lokoj sanktaj [58].
beloruse:
абсэрваторыя (астранамічная, астрафізычная)
ĉeĥe:
hvězdárna
ĉine:
监测所 [jiāncèsǔp], 監測所 [jiāncèsǔp]
france:
observatoire astronomique
pole:
obserwatorium astronomiczne
rumane:
observator astronomic
slovake:
hvezdáreň

veterobservejo, meteologia observejo

MET Observejo registranta kaj esploranta veterajn aperaĵojn: proksima veterobservejo tiam indikis temperaturon je minus 15 gradoj [59]; Le Verrier tiam establis reton de meteologiaj observejoj sur la franca teritorio, celante averti la maristojn pri la ŝtormoj [60].
59. H. Laine: Frosta nesto, 2010-01-02
60. Vikipedio, Urbain Le Verrier, 2011-04-27
beloruse:
абсэрваторыя (мэтэаралягічная)
ĉine:
气象局 [qìxiàngjú], 氣象局 [qìxiàngjú], 气象台 [qìxiàngtái], 氣象台 [qìxiàngtái]
france:
observatoire météorologique
pole:
obserwatorium meteorologiczne
rumane:
observatorul meteorologic

administraj notoj