*labor/i PV

*labori

(ntr)
Korpe aŭ spirite peni por fari aĵon, plenumi taskon, rezultigi efikon: labori en la domo [1]; labori en minejo [2]; [mi] ne planas labori pri grafiko, sed ĉefe pri tekstoj [3]; labori super la […] teksiloj [4]; mi iris en la domon de la potisto, kaj jen li laboras sur la stablo [5]; [ili] volas labori super la lingvo internacia, skribi verkojn en tiu lingvo DL ; labori por nia idealo de intergenta frateco [6]; mia karmemora patro komencis la publikigadon de kvarlingva frazeologio-proverbaro, super kiu li laboris kun amo en la daŭro de longa tempo PrV ; kiel estro mi ne ordonis al miaj subuloj labori super iliaj fortoj [7]. SUB:produkti, mastrumi, servi
angle:
work, labor
beloruse:
працаваць, рабіць
bretone:
labourat
bulgare:
работя
ĉeĥe:
pracovat makat, pracovat
ĉine:
劳动 [láo dòng]
france:
travailler (intr.)
germane:
arbeiten, schaffen
greke:
δουλεύω, εργάζομαι
hispane:
trabajar
hungare:
dolgozik, működik
indonezie:
bekerja bekerja
itale:
lavorare
japane:
働く [はたらく], 労働する [ろうどうする], 仕事する [しごとする], 勤める [つとめる], 勉強する [べんきょうする], 精を出す [せいをだす], 作動する [さどうする]
katalune:
treballar, laborar
nederlande:
werken
norvege:
jobbe, arbeide
pole:
pracować
portugale:
trabalhar
rumane:
lucra, munci
ruse:
работать, трудиться
slovake:
pracovať, robiť, účinkovať
svede:
arbeta
taje:
ทำงาน
tibete:
ལས་ཀ་བྱེད་
turke:
çalışmak
ukraine:
працювати, трудитися
volapuke:
völigön

laboro

1.
Ago labori; rezulto de tia ago: okupita de laboro por ĉiutaga pano DL ; ni devas per nia propra laboro doni ekzemplon al aliaj DL ; multope ni pli frue finos la laboron, ol unuope DL ; post la laboro ili aranĝis festenon FK ; li ne sole ne helpis min en mia laboro, sed li ankoraŭ min malhelpis, kiom li povis DL ; kiam ajn mi venas, li ĉiam sidas super laboro DL ; laboro pure meĥanika DL ; ĉe ĉiu pli granda afero estas uzata divido de laboro DL ; milionoj […] estas necesaj por tiaj herkulesaj laboroj FK ; ni antaŭe okupos nin iom je la preparaj laboroj FK ; instruitulo entreprenis gravan sciencan laboron, sed ne havis la rimedojn por ĝin efektivigi FK ; kompetenta akademio min sciigos, ke ĝi volas preni tiun ĉi laboron DL ; krom la domaj laboroj kaj la zorgado pri la infano ŝi perlaboras tiom, ke nia semajna enspezo prezentas mezonombre ok dolarojn FK ; vidante frukton de longa laboro FK ; homojn alvoku al paca laboro FK ; ju pli da honoro, des pli da laboro PrV ; festotaga laboro estas sen valoro PrV ; laboro kondukas al honoro kaj oro PrV .
2.
FIZ Fizika grando, egala al la integralo de skalara produto de forto, aplikita al korpo, per la infinitezima movo, kiun ĝia efiko produktas sur la korpo: laboro de konstanta forto, aplikita al korpo, kiu moviĝas laŭ la direkto de la forto, egalas al produto de la forto per la trairata distanco; laboro estas unu el la formoj de energio. VD:ĵulo, povo.
afrikanse:
werk
albane:
punë
amhare:
ሥራ
arabe:
العمل
armene:
աշխատանք
azerbajĝane:
beloruse:
1. праца 2. работа
bengale:
কাজ
birme:
အလုပ်
bosne:
rada
bretone:
labour
bulgare:
работа
ĉeĥe:
práce, činnost
ĉine:
[shì], 功夫 [gōngfu], 工 [gōng], 工作 [gōngzuò], 工夫 [gōngfu], 做事 [zuòshì], 劳工 [láogōng], 勞工 [láogōng]
dane:
job
estone:
töö
eŭske:
lana
filipine:
trabaho
france:
travail
galege:
traballo
germane:
1. Arbeit, Arbeiten, Werken 2. Arbeit
greke:
δουλειά, εργασία
guĝarate:
કામ
haitie:
travay
hinde:
काम
hispane:
trabajo
hungare:
munka, dolog, működés
igbe:
ọrụ
indonezie:
1. kerja, pekerjaan, gawai, usaha 2. usaha (fisika)
irlande:
post
islande:
starf
japane:
仕事 [しごと]
jave:
proyek
jide:
אַרבעט
jorube:
ise
kanare:
ಕೆಲಸ
kartvele:
სამუშაო
katalune:
treball 1. labor, ocupació, feina
kazaĥe:
жұмыс
kimre:
swydd
kirgize:
иш
kmere:
ការងារ
koree:
작업
korsike:
travagliu
kose:
umsebenzi
kroate:
rad
kurde:
kar
latine:
officium
latve:
darbs
laŭe:
ວຽກເຮັດງານທໍາ
litove:
darbas
makedone:
работа
malagase:
asa
malaje:
kerja
malajalame:
ജോലി
malte:
xogħol
maorie:
mahi
marate:
नोकरी
monge:
txoj hauj lwm
mongole:
ажил
nederlande:
werk, arbeid
nepale:
काम
njanĝe:
ntchito
norvege:
jobb, arbeid
okcidentfrise:
wurk
panĝabe:
ਦੀ ਨੌਕਰੀ
paŝtue:
د کار
pole:
praca, robota, zadanie
portugale:
trabalho
ruande:
akazi
rumane:
lucrare, muncă
ruse:
работа 1. труд
samoe:
gᗑluega
sinde:
نوڪري
sinhale:
රැකියා
skotgaele:
obair
slovake:
práca
slovene:
delo
somale:
shaqo
ŝone:
basa
sote:
mosebetsi
sunde:
tugas
svahile:
kazi
svede:
arbete
taĝike:
кор
taje:
1. งาน
tamile:
வேலை
tatare:
эш
telugue:
ఉద్యోగం
tibete:
ལས་ཀ་
turke:
ukraine:
робота
urdue:
کام
uzbeke:
ish
vjetname:
công việc
volapuke:
völig
zulue:
umsebenzi

laboranto

Iu, kiu laboras:
a)
EKON Por vivteni sin: al ĉiu el la laborantoj li donis po kvin dolarojn DL ; dolĉa estas la dormo de laboranto, ĉu li manĝas malmulte aŭ multe; sed trosateco ne lasas la riĉulon dormi [8]; la rikolto ja estas abunda, sed la laborantoj estas malmultaj [9]; viajn laborantojn vi premas per postuloj [10]; kiel malprudenta mi estis, [pensante], ke mi bezonas nur iri kaj diri, ke mi deziras labori, kaj mi jam estos akceptita en la vicon de la laborantoj Marta . VD:dungito, laboristo, metiisto, proleto
b)
ESP(arkaismo) Por Esperanto: el la laborantoj de la unua tempo tre multaj jam delonge plu ne vivas, [aliaj] malaperis el nia anaro [11].
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 5:12
9. La Nova Testamento, Mateo 9:37
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 58:3
11. L. L. Zamenhof: Paroloj, Malferma parolado de la 8a UK en Kraków (1912-08-11)
beloruse:
працаўнік, працоўны, выканаўца працы
bulgare:
работник
ĉeĥe:
pracovník, pracující
ĉine:
劳动者 [láodòngzhě], 勞動者 [láodòngzhě], 员工 [yuángōng], 員工 [yuángōng]
france:
1.a travailleur (subst.), employé (subst.)
germane:
Arbeiter
indonezie:
pekerja
japane:
働き手 [はたらきて]
katalune:
1.a treballador, assalariat 1.b esperantista
norvege:
1.a arbeider
pole:
pracownik, pracujący
rumane:
un muncitor
slovake:
pracovník
svede:
1.a arbetare
taje:
1.a คนทำงาน, คนงาน

laborantaro

Tuto de la laborantoj pri iu projekto, en iu regiono ks: la anoncoj en Brusela gazetoj, laŭ la tiamaj diroj, estis legitaj de vere multaj homoj en la EU-laborantaro [12]; laboro ekamasis kaj do necesis propra ejo kaj laborantaro [13]; mi apartenas al 10 % de la tuta laborantaro en la mondo: la vendistoj, korporaciaj vendofortoj [14]. VD:dungitaro, personaro, proletaro
12. [K. Kniivilä]: Phillipson publike elpaŝis por Esperanto, libera folio, 2006-05-14
13. L. Borčić: Por la orfoj kaj plorantoj, La Ondo de Esperanto, 2002:6 (92)
14. Sergeo Dereviannykh: Kiu instigas nin al farado, kiel plej multe faras, Monato, 2004/09, p. 27
beloruse:
пэрсанал
ĉine:
员工 [yuángōng], 員工 [yuángōng], 工薪族 [gōngxīnzú]
france:
personnel (ensemble des employés), effectif (ensemble des employés), employés
germane:
Arbeiterschaft
indonezie:
anak buah, awak, staf, tenaga kerja
katalune:
plantilla, personal
pole:
personel, załoga
rumane:
forței de muncă
turke:
personel

*laborema

Volonte laboranta: lia edzino estas tre laborema kaj ŝparema, sed ŝi estas ankaŭ tre babilema kaj kriema [15]; termezuristo laborema kaj modesta VivZam ; Franjo ne estas tre laborema en la kudrejo IK ; ŝi venkis sian maldiligentecon: estis laborema kaj obeema, ĉar ŝi pensis pri la ricevota oro [16]; [ŝi] en la tago eliradis, por […] segi lignon kaj fari aliajn malfacilajn laborojn, ĉar ŝi havis forton kaj ŝi estis laborema, sed ŝi tamen restis malriĉa [17].
angle:
hardworking, industrious, assiduous, sedulous
beloruse:
працавіты
bretone:
labourus (tud), oberiant
bulgare:
трудолюбив, работлив
ĉeĥe:
pilný, pracovitý
ĉine:
勤劳 [qínláo], 勤勞 [qínláo], 辛勤 [xīnqín], 勤苦 [qínkǔ], 孜孜 [zīzī], 刻苦 [kèkǔ], 孜 [zī], 勤 [qín], 懃 [qín]
france:
courageux (travailleur), travailleur (adj.)
germane:
arbeitsam, fleißig
greke:
δουλευταράς
hispane:
trabajador (adj.)
hungare:
dolgos, szorgalmas, munkaszerető
indonezie:
pekerja keras, rajin bekerja, tekun, ulet
japane:
勤勉な [きんべんな], よく働く [よくはたらく]
katalune:
treballador, laboriós, diligent
nederlande:
ijverig
norvege:
ivrig
pole:
pracowity
portugale:
trabalhador (adj.)
rumane:
harnic
ruse:
трудолюбивый
slovake:
pracovitý, robotný
taje:
ขยัน
tibete:
བཙུན་པོ་
turke:
çalışkan
ukraine:
працьовитий, роботящий

laborestro

EKONPIV1 BEE Iu, kies tasko estas estri la laboron de la aliaj; skipestro: oni metis super ilin laborestrojn, por premi ilin per malfacilaj laboroj [18]; la laborestro kunigis lin kun junulo, kiu predikis kontraŭ alkoholo kaj fervore klopodis anigi Arnen al la bontemplanoj InfanTorent2 ; en la longa vico de migrantoj troviĝas industrilaboristoj de ĉiuj specoj, sed ankaŭ inĝenieroj kaj laborestroj, oficistoj, lernantoj kaj industriistoj […] ViV ; la ŝtelinto estis laborestro ĉe firmao, [kaj] li uzis la konstrumaterialon, ŝarĝaŭtojn kaj laboristojn por konstrui por si domon sur sia grundo KrM ; li daŭre ĝenas min, ke mi serĉu bonan laborestron, sed ne plaĉas al mi la ideo lasi la entreprenon en la manoj de sklavo [19]. VD:manaĝero, majstro1.a
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 1:11
19. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo
angle:
overseer, foreman
beloruse:
кіраўнік працы, начальнік, майстар (на вытворчасьці), прараб, брыгадзір
bretone:
mestr-micherour
bulgare:
ръководител, бригадир
ĉeĥe:
předák
ĉine:
領班 [lǐngbān], 领班 [lǐngbān], 督工 [dūgōng], 监工 [jiāngōng], 監工 [jiāngōng], 工头 [gōngtóu], 工頭 [gōngtóu]
france:
chef d'atelier, chef d'équipe (au travail)
germane:
Vorarbeiter, Aufseher
hungare:
munkavezető, pallér, csoportvezető, előmunkás
indonezie:
pengawas, mandor, penyelia, supervisor
japane:
現場監督者 [げんばかんとくしゃ], 職長 [しょくちょう], 作業長 [さぎょうちょう]
katalune:
mestre, cap, encarregat, superior
norvege:
arbeidsleder, formann
pole:
naczelnik, kierownik, szef, dyrektor
rumane:
maistru
ruse:
мастер, бригадир, прораб, старший рабочий
slovake:
predák, vedúci
svede:
arbetsledare, förman
turke:
şef

laboraĵo, laboritaĵo

EKON Produkto de la laborado: la kovrotuko […] estis brodita laboraĵo el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino [20]; la ĉirkaŭliganta zono sur ĝi estu la sama laboraĵo (fasono, stilo), kiel [la efodo] [21]; se ies laboraĵo forbrulos, li suferos perdon, sed li mem saviĝos [22]; li pretigis sian submajstran laboraĵon (kp ekzameno2) [23]; ŝi […] mallevis la vizaĝon al la laboraĵo kaj komencis kudri IK ; mi scias la desegnadon en sufiĉa grado, por povi pretigi por juvelistaj laboraĵoj la necesajn modelojn Marta ; tritiko, sekalo, hordeo […] en iliaj prilaboraĵoj en formo de faruno, grio, makaronoj, vermiĉeloj FK ; foliigita arĝento estas venigita el Taŝiŝ kaj oro el Ufaz, laboritaĵo de artisto kaj de la manoj de fandisto [24]. VD:produktaĵo, verko
beloruse:
прадукт, выраб, праца, вынік працы
bulgare:
продукт, изделие, труд
ĉine:
出品 [chūpǐn]
france:
produit
germane:
Arbeit (Werkstück), Werkstück, Produkt
hungare:
termék, elkészült munka, munkadarab
indonezie:
produk
japane:
制作物 [せいさくぶつ], 作品 [さくひん]
katalune:
producte, obra, manufactura
nederlande:
werkstuk
pole:
utwór, dzieło
rumane:
munca
ruse:
продукт, изделие, труд, работа
ukraine:
виріб, робота

laboristo, laborulo

Homo, kiu metie kaj korpe laboras por akiri vivrimedojn: Habel fariĝis ŝafpaŝtisto, kaj Kain fariĝis terlaboristo [25]; kiel la plej mizera taglaboristo, mi levados min pli frue, mi kuŝigados min pli malfrue [26]; laboristoj en fabrikoj FK ; ribelo de nepagitaj laboristoj [27]; amaso da malriĉaj laboristoj antaŭ la palaco peterburga petis pri elementaj rajtoj politikaj VivZam ; ĝi estas la tempo kiel de la laboruloj, tiel ankaŭ de la mallaboruloj (vd senlaborulo) Marta ; videble li apartenis al la klaso de laboristoj kaj estis tre malproksima de bonhaveco FK ; la laborista klaso. VD:proleto
angle:
laborer, working man
beloruse:
працоўны (наз.), працаўнік
bretone:
labourer, micherour ~ista klaso: renkad al labourerien.
bulgare:
работник
ĉeĥe:
pracovník, pracující
ĉine:
[gōng], 员工 [yuángōng], 員工 [yuángōng], 夫役 [fūyì], 工人 [gōngrén], 蓝领 [lánlǐng], 藍領 [lánlǐng], 劳动者 [láodòngzhě], 勞動者 [láodòngzhě], 工作者 [gōngzuòzhě], 工 [gōng], 员工 [yuángōng], 員工 [yuángōng], 夫役 [fūyì], 工人 [gōngrén], 蓝领 [lánlǐng], 藍領 [lánlǐng], 劳动者 [láodòngzhě], 勞動者 [láodòngzhě]
france:
ouvrier, travailleur (subst.) ~ista klaso: classe ouvrière.
germane:
Arbeiter, Werktätiger tag~isto: Tagelöhner.
greke:
εργαζόμενος
hispane:
trabajador (nomb.)
hungare:
dolgozó munkás ~ista klaso: munkásosztály.
indonezie:
buruh, pegawai, karyawan, pekerja ~ista klaso: kelas pekerja.
japane:
作業員 [さぎょういん]
katalune:
treballador obrer, assalariat ~ista klaso: classe obrera.
nederlande:
arbeider ~ista klaso: arbeidersklasse.
norvege:
arbeider
pole:
robotnik
portugale:
trabalhador
rumane:
lucrător
ruse:
работник, труженик рабочий (сущ.) ~ista klaso: рабочий класс.
slovake:
pracovník, pracujúci
svede:
arbetare
taje:
กรรมกร
turke:
işçi ~ista klaso: işçi sınıfı.
ukraine:
робітник, працівник, робоча комаха

ellabori

(tr)
Estigi, produkti per sia laboro; prilabori ion por ĝin meti en difinitan staton: ellabori plenan lingvon de la komenco ĝis la fino [28]; nur la uzo iom post iom ellaboros por tiuj […] detaloj difinitajn regulojn [29]; frate ellaboradi al si idealojn kaj morojn komunajn [30]; multaj el vi ne ellaboris al si ankoraŭ tute klaran juĝon pri [tio] [31]; ĝi devas ellaboradi en la junuloj amon al honesta laboro kaj abomenon por frazisteco [32]; vergo doloras, sed saĝon ellaboras PrV . VD:akiri, krei1.a, projekti, verki
28. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
29. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 3. Interpunkciado
30. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
31. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
32. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
angle:
work out in detail, develop, ellaborate, treat at length
beloruse:
выпрацоўваць, распрацоўваць
bretone:
danzen
bulgare:
изработвам
ĉeĥe:
obrábět, opracovat, upravit, zdokonalit, zpracovat
ĉine:
制定 [zhìdìng]
france:
élaborer
germane:
ausarbeiten, erarbeiten
greke:
επεξεργάζομαι, κατεργάζομαι
hungare:
kidolgoz
indonezie:
menjelaskan, merinci, menguraikan
japane:
仕上げる [しあげる], 練り上げる [ねりあげる]
katalune:
elaborar, produir, confeccionar
nederlande:
uitwerken
norvege:
utarbeide
pole:
wykańczać, wypracować
portugale:
elaborar
rumane:
pentru a termina
ruse:
выработать, разработать
slovake:
opracovať, spracovať, zdokonaliť
taje:
ทำจนสำเร็จ, พัฒนา
ukraine:
виробляти

forlabori

Forigi ion laborante (taskojn, ŝuldon, malĝojon ktp): iu pruntis monon por ilia elmigradaj kostoj, kiun ili forlaboris dum 4 - 5 jaroj, tiel repagante la prunton [33].
beloruse:
адпрацоўваць
ĉine:
做完 [zuòwán]
germane:
abarbeiten
indonezie:
melunasi (pekerjaan)

kunlabori

(ntr)
Partopreni kun aliaj en komuna laboro: ili kunlaboris kun mi en la evangelio [34]; mi kunlaboris kiom mi povis [35]; [la] revuo […] bezonis vastan kunlaboradon Marta ; [ili] glate kaj sperte kunlaboris KrM ; en la senfina halo senvoĉe laboris miaj kunlaborantoj, ĉirkaŭ cent VaK . VD:kontribui, kooperi
34. La Nova Testamento, Filipianoj 4:3
35. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
angle:
collaborate
beloruse:
супрацоўнічаць
bretone:
kenlabourat
bulgare:
сътруднича
ĉine:
合作 [hézuò], 会师 [huìshī], 會師 [huìshī], 协同 [xiétóng], 協同 [xiétóng], 共同努力 [gòngtóngnǔlì], 共事 [gòngshì]
france:
collaborer
germane:
zusammenarbeiten, mitarbeiten
greke:
συνεργάζομαι
hispane:
colaborar
hungare:
együttműködik
indonezie:
bekerja sama, berkolaborasi, berkooperasi
japane:
共同する [きょうどうする], 協力する [きょうりょくする], 共に働く [ともにはたらく], 協業する [きょうぎょうする]
katalune:
col·laborar, cooperar, concórrer
nederlande:
samenwerken
norvege:
samarbeide
pole:
kolaborować, współdziałać, współpracować
portugale:
colaborar
rumane:
lucra impreuna
ruse:
сотрудничать
slovake:
spolupracovať
svede:
samarbeta
taje:
ทำงานร่วมกัน
turke:
işbirliği yapmak
ukraine:
співробітничати, співпрацювати

kunlaboro

Partopreno en komuna laboro por komuna celo: li konstatis, ke ĝenerale ili estas pli simpatiaj, ol li antaŭe estus supozinta, kaj [tio] agrabligis la provizoran kunlaboron InfanTorent2 ; mi ne komprenas ĉi tiun perfektan kunlaboron! ĉi tie neniu havas deviantan, individuan celon VaK ; tio ĉi ne estas ordinara societo, sed rondo por kunlaboro, ĉiu faras en silento sian parton, sen gestoj kaj multaj vortoj ViV ; la internacia kunlaboro de la sciencistoj EeP ; Eŭropa Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaboro EeP ; la plej grandaj vortaroj estas Plena Ilustrita Vortaro de G. Waringhien (ĉefred.) en kunlaboro kun multaj elstaraj aŭtoroj EeP .
beloruse:
супрацоўніцтва
bretone:
kenlabour
bulgare:
сътрудничество
ĉeĥe:
součinnost
ĉine:
合作 [hézuò], 协作 [xiézuò], 協作 [xiézuò], 一起工作 [yìqǐgōngzuò]
france:
collaboration
germane:
Zusammenarbeit, Mitarbeit Eŭropa Konferenco pri Sekureco kaj Kun~o: KSZE, Konferenz über Sicherheit und Zusammenarbeit in Europa.
hungare:
együttműködés
indonezie:
kerja sama, kolaborasi, kooperasi Eŭropa Konferenco pri Sekureco kaj Kun~o: Perjanjian Helsinki, Undang-Undang Terakhir Helsinki, Deklarasi Helsinki.
japane:
共同 [きょうどう], 協力 [きょうりょく], 協同 [きょうどう], 協業 [きょうぎょう]
katalune:
col·laboració, cooperació
norvege:
samarbeid
pole:
kolaboracja, współdziałanie, współpraca
rumane:
cooperare
ruse:
сотрудничество
slovake:
súčinnosť
svede:
samarbete
taje:
การทำงานร่วมกัน
turke:
işbirliği

mallaborema

Ne volonte laboranta: mallaborema servisto [36]; leviĝu, vi ŝtipoj, vi buloj da glacio, vi mallaboremaj, sensentaj dormemuloj [37]! pro reciproka mallaboremo, ni malofte korespondas. KPr ; ŝia pozicio ankaŭ ne permesas mallaboremon […] ŝi interalie dum jardekoj funkciis kiel la sola sekretario VojaĝImp ; venis al mia edzino najbaroj, ĉiaspecaj mallaboremuloj, mi drinkis kun ili IKr ; en la mallaborema periodo inter la ĉesigo de sia unua universitata kurso kaj la dua, li vojaĝis al Andaluzio [38]. SIN:maldiligenta, pigra1
beloruse:
лянівы, гультаяваты
bretone:
didalvez (tud), lezirek
bulgare:
мързелив, ленив
ĉeĥe:
líný
ĉine:
[lǎn], 懶 [lǎn], 懒惰 [lǎnduò], 懶惰 [lǎnduò], 惰 [duò], 儽 [lěi], 怠 [dài]
france:
paresseux
germane:
faul
greke:
τεμπέλης, χαραμοφάης
hungare:
lusta, henye, munkakerülő
indonezie:
malas bekerja
japane:
無精な [ぶしょうな], 怠惰な [たいだな]
katalune:
dropo, gandul, mandrós
nederlande:
lui, werkschuw
norvege:
lat
pole:
gnuśny, leniwy, próżny
portugale:
preguiçoso
rumane:
leneș
ruse:
ленивый
slovake:
lenivý
svede:
arbetsskygg, lat, slö
taje:
ขี้เกียจ
turke:
tembel
ukraine:
ледачий, лінивий

*perlabori [39], laborakiri

(tr)
Akiri ion per sia laboro: duoblan pagon de dungito li perlaboris ĉe vi dum ses jaroj [40]; mi iom konas la kuracarton kaj mi povas perlabori tiom, kiom mi bezonas [41]; vi honeste perlaboris vian salajron, vi ĝin ricevos, estu trankvila [42]; ili […] forprenos ĉion, kion vi laborakiris, kaj ili lasos vin nuda [43]; vi manĝas la laborakiron de viaj manoj [44]. VD:enspezi, gajni1, meriti, profiti1, rikolti, salajri
beloruse:
зарабляць
bretone:
gounit (dre labourat)
bulgare:
заработвам
ĉine:
贏得 [yíngdé], 赢得 [yíngdé], 賺得 [zhuàndé], 赚得 [zhuàndé], 謀生 [móushēng], 谋生 [móushēng]
france:
acquérir (par son travail), gagner (par son travail)
germane:
sich erarbeiten, sich verdienen
hungare:
keres (pl. pénzt)
indonezie:
memperoleh sesuatu (dgn bekerja)
japane:
稼ぐ [かせぐ]
katalune:
aconseguir, guanyar-se, adquirir
nederlande:
verdienen
pole:
zapracować, zarabiać, wypracować
rumane:
câștiga
ruse:
заработать, зарабатывать
ukraine:
заробляти

*prilabori [45]

(tr)
1.
Labori super io; fari la necesan laboron por meti ion en taŭgan staton: prilabori la teron [46]; prilaboristoj de lino [47]; [ili] instruis al li prilabori permane cervajn haŭtojn Ĉukĉoj ; li prenis oficon en Mosĥozupr kaj laŭ sia deziro prilaboras projekton de l’ metropoliteno Metrop ; prilabori siajn manuskriptojn VojaĝImp ; pli konkrete prilabori siajn ideojn HsT ; stato rudimenta, neprilaborita Marta ; ilia aspekto kajprilaboriteco estis tiel, kvazaŭ unu rado troviĝus en la alia [48]; belaspekta, delikata prilaboriteco de juvelo, vazo (fasono); vi ne prilaboris sufiĉe vian talenton Marta ; via menso ne estas tute neprilaborita Marta .
2.
(figure) Konvinkidisciplini iun por la propraj celoj per argumentoj, minacoj, perforto; trakti1: ili interkonsentis pri la afero, kaj Jern dum la sekvantaj tagoj prilaboris la aliajn klubanojn InfanTorent2 ; voku, mia kara, ĉi tien la komercistojn, nun mi ilin prilaboros, la kanajlojn Revizoro ! mi lin prilaboros per bastono Marta . VD:marĉandi, negoci, obeigi
beloruse:
апрацоўваць (перан.), пераконваць, схіляць (да чагосьці) 1. апрацоўваць
bretone:
1. labourat (v.k.), merat (labourat)
bulgare:
1. обработвам, разработвам
ĉeĥe:
1. obrábět, opracovat, upravit, zdokonalit, zpracovat
ĉine:
修訂者 [xiūdìngzhě], 修订者 [xiūdìngzhě], 改正者 [gǎizhèngzhě], 校訂者 [jiàodìngzhě], 校订者 [jiàodìngzhě], 处理器 [chǔlǐqì], 處理器 [chǔlǐqì], 做完 [zuòwán], 加工 [jiāgōng], 办事 [bànshì], 辦事 [bànshì], 琢磨 [zhuómó], 办理 [bànlǐ], 辦理 [bànlǐ]
france:
1. façonner, travailler (tr.) pri~iteco: facture (manière de réalisation).
germane:
bearbeiten 1. ausarbeiten pri~iteco: Verarbeitung. 2. weichklopfen
hungare:
1. kidolgoz, megmunkál pri~iteco: kidolgozottság, kivitel.
indonezie:
1. mengolah, membudidayakan, mengerjakan (lahan dsb.), mengusahakan pri~iteco: olahan, pengolahan.
japane:
加工する [かこうする], 手を加える [てをくわえる], 細工する [さいくする], 処理する [しょりする]
katalune:
1. cultivar, formar, modelar
nederlande:
1. bewerken
norvege:
1. bearbeide
pole:
1. obrabiać, opracowywać, przetwarzać
rumane:
1. să lucrezi
ruse:
1. обработать, обрабатывать
slovake:
1. opracovať, spracovať, zdokonaliť
turke:
1. şekillendirmek, biçimlendirmek
ukraine:
оброблювати, обробляти, опрацьовувати, розробляти

senlabora PIV1 BEE

1.
Ne havanta ion por fari, libertempanta: maljuna, tre veneneca virino, kiu neniam estas senlabora [49]; senlaboraj vesperoj [50].
2.
EKON Estanta sen pagita laboro: ili estas la solaj lokoj, kie miloj da gejunuloj, forlasintaj la lernejon kaj senlaboraj, trovas aŭskultemajn homojn [51]; la registaro ĉiam malavare donas al senlaboraj gejunuloj monhelpon, por ke ili havu minimuman viv-garantion [52]; pruntoprenantoj pro la ekonomia krizo perdis sian laboron kaj devis kontentigi sin per malpli alta salajro aŭ restis senlaboraj [53].
49. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Knabino, kiu paŝis sur panon
50. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
51. Christian Pinard: Signalo ankoraŭ ne revolucio, Monato, 2006/01, p. 9
52. Mu Binghua: Pezaj enlandaj ŝarĝoj por la registaro, Monato, 2006/11, p. 18
53. Roland Rotsaert: Kreditkrizo daŭras, Monato, 2008/07, p. 15
angle:
2. unemployed, out of work
beloruse:
1. бязьдзейны, не заняты працай 2. беспрацоўны
bretone:
2. dilabour (ag.)
bulgare:
2. безработен
ĉeĥe:
2. bez práce (adj.), bezpracný, nezaměstnaný
ĉine:
2. 无业 [wúyè], 無業 [wúyè], 失业的 [shīyède], 失業的 [shīyède], 沒工作 [méigōngzuò], 没工作 [méigōngzuò]
france:
2. chômeur (adj.), sans emploi
germane:
1. arbeitsfrei 2. arbeitslos, beschäftigungslos
hungare:
2. munkanélküli
indonezie:
1. lowong, luang, senggang 2. menganggur
japane:
無職の [むしょくの]
katalune:
2. desocupat
nederlande:
2. werkloos
norvege:
2. arbeidsledig
pole:
2. bezrobotny
rumane:
2. șomer
ruse:
2. безработный (прил.)
slovake:
2. nezamestnaný
taje:
ว่างงาน
tibete:
2. ལས་ཀ་མེད་པ་
turke:
2. işsiz
ukraine:
безробітний

senlaboreco

1.
Stato de tiu, kiu vole ne laboras: ili estis tre diligentaj kaj viglaj, la maljunaj geedzoj, neniun horon ili pasigis en senlaboreco [54]; pli valoras senlaboreco, ol sensenca laboremeco PrV ; senlaboreco estas patrino de ĉiuj malvirtoj PrV . SIN:libertempoVD:nenifaro, paŭzo
2.
EKON Manko de pagita laboro; stato de tiu, kiu restas sen laboro malgraŭ sia volo: la kompatinda virino pensis, ke forte streĉita febra penegado kompensos al la cerbo la jarojn da senlaboreco, ke la eta nuna momento iros sur la pesilon kontraŭ la tuta pasinteco Marta ; litovoj aparte timas senlaborecon [55]. malkresko de la senlaboreco de 10,8 % en 1998 ĝis 9,4 % en 2000 [56].
54. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno
55. LAST/pg: Mizero en la mezo, Monato, 2000/09, p. 14
56. Marc Vanden Bempt: Eŭro unujara, Monato, 2000/03, p. 14
beloruse:
беспрацоўе
bretone:
1. dioberiantiz 2. dilabour (ak.)
bulgare:
безработица
ĉeĥe:
nezaměstnanost
ĉine:
2. 失业 [shīyè], 失業 [shīyè], 失业现象 [shīyèxiànxiàng], 失業現象 [shīyèxiànxiàng]
france:
1. oisiveté 2. chômage
germane:
1. Freizeit sen~eco estas patrino de ĉiuj malvirtoj: Müßiggang ist aller Laster Anfang. 2. Arbeitslosigkeit
greke:
ανεργία
hungare:
1. semmittevés 2. munkanélküliség
indonezie:
1. kemalasan (bekerja) 2. pengangguran
japane:
失業 [しつぎょう]
katalune:
1. mandra, ociositat 2. desocupació
nederlande:
werkloosheid
norvege:
arbeidsledighet
pole:
bezrobocie
portugale:
desemprego
rumane:
șomaj
ruse:
безработица
slovake:
nezamestnanosť
taje:
1. ความขี้เกียจ, ความไม่อยากทำงาน 2. การว่างงาน
turke:
2. işsizlik
ukraine:
безробіття

senlaborulo

Persono, kiu ne havas pagitan laboron: post la buboj iris iom malpli rapide diversaj senlaboruloj, por kiuj ĉia homa amasiĝo prezentas distraĵon Marta ; en Rumanio estis pli ol unu miliono da senlaboruloj [57]; la krimuloj serĉas siajn viktimojn inter junaj, ofte provincaj senlaboruloj [58].
57. Gheorge Salahura: Senlaboreco, Monato, 1993/09, p. 4
58. last: Krimo organ-izata, Monato, 2000/11, p. 14
beloruse:
беспрацоўны (наз.)
bretone:
dilabourad
bulgare:
безработен човек
ĉeĥe:
nezaměstnaný (čl.)
ĉine:
失业人员 [shīyèrényuán], 失業人員 [shīyèrényuán], 失业者 [shīyèzhě], 失業者 [shīyèzhě]
france:
chômeur
germane:
Arbeitsloser
indonezie:
penganggur, pengangguran
japane:
失業者 [しつぎょうしゃ]
pole:
bezrobotny (człowiek)
rumane:
șomer
slovake:
nezamestnaný
taje:
คนว่างงาน
ukraine:
безробітний (ім.)

cerbolaboro, cerba laboro

Laboro spirita, scienca, oficeja, kiu ne multe postulas fizikan forton, sed multe da edukado: kiam li tiamaniere pripensis, oni povas esti certa, ke tiu cerba laboro ne restos senfrukta KPr ; eĉ inter la frenezuloj ne estas imageble, ke por neekzistantaj aferoj ili per pena cerbolaboro faru sensencajn vortojn VaK ; homoj kredas tion, kio ŝajnas al ili reala kaj evidente […] komprenebla por ĉiu, sen fari plian memstaran cerbolaboron [59]; la cerbolaboro komencis flirti, vagadi [60]; cerblaboristo BEE . VD:meditado, pensado, verkado
59. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Stanislavo Belov: Freneza mondo de Kusturica: Ĉiu trovos lokon por si
60. Jozefo Kiss: Ŝipo sur la Traka Maro
angle:
cerb~isto: brain worker.
beloruse:
разумовая праца
bulgare:
cerb~isto: работещ мисловен труд.
france:
cerb~isto: travailleur intellectuel.
germane:
Kopfarbeit cerb~isto: Kopfarbeiter.
hungare:
cerb~isto: szellemi dolgozó.
indonezie:
kerja otak cerb~isto: pekerja otak, pekerja intelektual.
katalune:
cerb~isto: treballador mental, treballador intel·lectual.
pole:
cerb~isto: pracownik umysłowy.
rumane:
cerb~isto: un lucrător mental.
ruse:
cerb~isto: работник умственного труда.

pluslaboro, ekstra laboro

EKON Laboro, kiun salajrulo plenumas pluse al la kontraktita kvanto: se iu laboras malpli multe, ol li kapablas,[…] la mankantan parton devas plenumi alia, kiel pluslaboron VaK ; [se iu] aŭdacis postuli la pagon por la horoj de pluslaboro, kiel estus farende laŭ la kontrakto, oni tuj formetis lin MortulŜip ; mi hejmen revenis malfrue pro pluslaboro [61]; premio [pro] multjara pluslaboro, deĵorado ĝis videbla memeluzo [62]; laŭ regulo, la alilandaj kuiristoj laboras kvin tagojn kaj duonon semajne, fakte ili ofte faras ekstran laboron [63]. VD:kromlaboro
61. Lin Sheng: Forpasis mia karulino, Monato, 2006/03, p. 12
62. Franz-Georg Rössler: Honorsoldulo, Monato, 2012/05, p. 8
63. -: El Ĉinaj Gazetoj, El popola Ĉinio, 1998-03
beloruse:
дадатковая праца, пабочная праца
bulgare:
допълнителна работа
ĉine:
加班时数 [jiābānshíshù], 加班時數 [jiābānshíshù], 加班时间 [jiābānshíjiān], 加班時間 [jiābānshíjiān], 超时工作 [chāoshígōngzuò], 超時工作 [chāoshígōngzuò], 加时 [jiāshí], 加時 [jiāshí]
france:
heures supplémentaires
germane:
Mehrarbeit, Überstunden
indonezie:
lembur
japane:
超過勤務 [ちょうかきんむ]
katalune:
treball extra, hores extres
pole:
praca dodatkowa
rumane:
munca suplimentară
ukraine:
надурочна робота

kamplaboristo

EKONBEE Laboristo, kiu prizorgas kampojn, bredatajn bestojn, fruktarbarojn kaj similajn: li eĉ pledis en Hago […] por […] protekti ankaŭ la kamplaboristojn, ne nur la fabrikajn FSp ; [la] bronza sonorileto […] antaŭe estis uzata en finnaj bienoj por voki la kamplaboristojn al manĝoj [64]. SIN:agrikulturisto, kamparano, kampisto, terkulturisto
64. Saliko: Kolekti sonorilojn, Monato, 2001/02, p. 24
angle:
agricultural worker
beloruse:
сельскагаспадарчы працаўнік
bretone:
devezhour, mevel (labour-douar)
bulgare:
селскостопански работник
ĉeĥe:
zemědělský dělník
ĉine:
农业工人 [nóngyègōngrén], 農業工人 [nóngyègōngrén], 雇农 [gùnóng], 雇農 [gùnóng]
france:
ouvrier agricole, travailleur agricole
germane:
Landarbeiter, landwirtschaftlicher Arbeiter
hungare:
mezőgazdasági munkás
indonezie:
buruh tani, pekerja tani, pekerja pertanian
norvege:
landarbeider
pole:
pracownik rolny
rumane:
muncitor de teren
ruse:
сельскохозяйственный рабочий, батрак
slovake:
poľnohospodársky robotník
taje:
เกษตรกร

konstrulaboristo

KON Homo, kiu laboras en konstruejo, plenumante taskojn: Johano daŭrigas sian laboron en la forĝejo, Eriko estas en la gisejo kaj Ejnar inter la konstrulaboristoj [65]; la konstrulaboristoj strikas, konstruo de la nova metropolitena linio estas interrompita Metrop ; en junio ekfrontis senlaborecon 15 000 konstrulaboristoj de la firmao [66].
65. S. Engholm: Vivo vokas, 1946
66. Walter Klag: Alpine alfine, Monato, 2013/10, p. 14
beloruse:
будаўнік
bulgare:
строител, строителен работник
ĉeĥe:
stavební dělník
ĉine:
建筑工人 [jiànzhùgōngrén], 建築工人 [jiànzhùgōngrén]
france:
ouvrier du bâtiment
germane:
Bauarbeiter
indonezie:
pekerja konstruksi, pekerja bangunan
katalune:
obrer, operari, manobre
nederlande:
bouwvakker
pole:
robotnik budowlany
rumane:
lucrător în construcții
slovake:
stavebný robotník
taje:
กรรมกรก่อสร้าง

konstrulaboro

KON Plenumo de konstruado en difinitaj loko kaj tempo: pro […] la amplekso de la konstrulaboroj en tiu nova feriloko, kaj verŝajne la krizo ekonomia, pluraj apartamentoj restis neluitaj ChR ; la rekonstrulaboro daŭris dum dek jaroj [67]; li detruis unu muron de la kapelo kaj komencis alkonstrulaborojn [68]; en Daresalamo konstrulaboro okazas en preskaŭ ĉiu kvartalo [69].
67. Laimius Stražnickas: Reviviĝo post 75 jaroj, Monato, 2005/03, p. 23
68. Laimius Stražnickas: Sur propra tereno propra preĝejo, Monato, 2003/01, p. 15
69. A. Dagmarsdotter: Vojaĝo suden, Monda Asembleo Socia, 2007-03-30
beloruse:
будоўля, будаўнічая праца
bulgare:
строителна работа
ĉine:
建筑工作 [jiànzhùgōngzuò], 建築工作 [jiànzhùgōngzuò], 土木 [tǔmù]
france:
travaux publics
germane:
Bauarbeit
indonezie:
pekerjaan umum
katalune:
obra, treball de construcció
pole:
budowa
rumane:
lucrări de construcții
taje:
งานก่อสร้าง

kromlaboro

1.
Pagita laboro, kiun oni faras krom la ĉefa, ekz-e por ekhavi pli da mono aŭ sperto: li havis transportojn kaj alian kromlaboron, kvankam li ne estis tre okupita nun, dum la vintro HsT ; de kiam vi konas mian kromlaboron ChV ? la aktiva loĝantaro ricevas kompletigan enspezon el neoficiala kromlaboro [70].
2.
Pluslaboro: lastatempa enketo farita de instruista sindikato montris, ke la averaĝa kromlaboro de la instruistoj en ĉiaj lernejoj sumas monate 95,5 horojn [71];
70. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010, Splendoj kaj mizeroj de la Traktato pri Liberkomerco de Nordameriko
71. Isikawa Takasi: Intervenu senbuĝete!, Monato, 2014/08, p. 15
angle:
1. avocation, side job
beloruse:
1. пабочная праца, дадатковая занатасьць 2. перапрацоўка
ĉine:
1. 兼差 [jiānchāi], 兼职工作 [jiānzhígōngzuò], 兼職工作 [jiānzhígōngzuò], 半职 [bànzhí], 半職 [bànzhí]
germane:
1. Nebentätigkeit
indonezie:
1. kerja sampingan, kerja sambilan, sampingan, sambilan
japane:
副業 [ふくぎょう], アルバイト [あるばいと]
taje:
1. งานเสริม

lignolaboristo

EKONBEE Laboristo laboranta pri la liverado de ligno produktita el arboj, plej ofte en arbaro: li fariĝis ano de lignolaborista sindikato [72]. SUB:lignohakisto
angle:
wood worker
beloruse:
працаўнік лясной гаспадаркі
bretone:
koadour, koataer
bulgare:
дървар
ĉine:
木工 [mùgōng], 伐木工人 [fámùgōngrén], 木材商佣工 [mùcáishāngyōnggōng]
france:
forestier (subst.)
germane:
Waldarbeiter
hungare:
erdőmunkás, fakitermelő
indonezie:
pekerja kayu
katalune:
llenyataire
pole:
robotnik leśny
rumane:
muncitor forestier
taje:
ช่างไม้

manlaboro

EKON Laboro farata permane aŭ pli ĝenerale perkorpe: ŝi neniam eliras, ne prenante kun si sian manlaboron, ankaŭ ĉi tie ŝi havis ĝin kun si [73]; alkuradis el tuta mondo persekutataj Hebreoj por starigi manlaboron kaj komercon laŭ invito reĝa VivZam ; praktikado de miaj preferataj hobioj – ĉarpentado (kaj aliaj manlaboroj en nia feria domo) [74]; en granda vendejo de materialoj por manlaboro, la vizitanto komprenas, ke ĉi tie virinoj ŝatas krei ion per la laboroj dum longaj hejmvesperoj en la mallumaj sezonoj [75]. manlaboro […] konsistis precipe el ŝtofkolorigado kaj vizaĝpentrado [76]. VD:metioSUB:slojdo
73. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Knabino, kiu paŝis sur panon
74. Stefan Maul: Monato sin prezentas, Monato, 2003/03, p. 6
75. Saliko: Krozi laŭ la norvega marbordo, Monato, 2015/11, p. 18
76. L. Ladeira: Eĉ dek portugalaj junuloj en PSI’28, Nia Bulteno, 2012-04 kaj 05 (94)
angle:
manual labor
beloruse:
ручная праца
bretone:
labour dorn
bulgare:
ръчна работа, ръчен труд, физически труд
ĉeĥe:
manuální práce, rukodělba, ruční práce
ĉine:
手工 [shǒugōng], 工艺品 [gōngyìpǐn], 工藝品 [gōngyìpǐn], 手艺 [shǒuyì], 手藝 [shǒuyì]
france:
travail manuel
germane:
Handarbeit, Handwerk, Basteln
hispane:
trabajo manual
indonezie:
pekerjaan manual, pekerjaan fisik
itale:
lavoro manuale
japane:
肉体労働 [にくたいろうどう], 手仕事 [てしごと]
nederlande:
handarbeid, handenarbeid
pole:
praca fizyczna, robocizna
rumane:
muncă manuală
ruse:
ручной труд, ручная работа
slovake:
ručná práca
tibete:
ལག་ཤེས་
ukraine:
ручна робота, ручна праця

manlaboristo

EKON Laboristo laboranta permane, en fabrikado, riparado, produktado de aĵoj: ilia sinteno enhavas ion subtile nobelan, eĉ en la plej humila manlaboristo [77]; niaj manlaboristoj diligente pretigas glavojn kaj ŝildojn por niaj junuloj SatirRak ; la lignoŝuojn ja oni […] ornamas per ledaj akcesoraĵoj, kiujn lokaj manlaboristinoj pretigas [78]. SIN:metiisto
77. C. Piron: Ĉu vi kuiras ĉine?, 1976
78. Maxime Lechien: Fama karnavalo en Binche, Monato, 2000/06, p. 16
beloruse:
рукадзельнік, выканаўца ручной працы
ĉeĥe:
dělník, manuální pracovník
ĉine:
[jiàng], 工匠 [gōngjiàng], 手工业者 [shǒugōngyèzhě], 手工業者 [shǒugōngyèzhě]
france:
travailleur manuel
germane:
Handwerker
indonezie:
pekerja fisik, pekerja manual
japane:
肉体労働者 [にくたいろうどうしゃ]
pole:
pracownik fizyczny, chałupnik, rękodzielnik
rumane:
întreprinderi
slovake:
robotník

peza laboro

BEE
EKON Laboro, kiu postulas grandajn korpajn fortojn kaj energion: junuloj ofte ne interesiĝas pri la peza laboro en vitejo [79]; tiu intensa kultivado postulis multe da fortoj de homoj kaj ĉevaloj, ambaŭ tre soifaj post longa tago da peza laboro [80]; la maljunuloj, tro aĝaj por peza laboro tia, devas dungi homojn kaj pagi tage ekvivalenton de 77 eŭroj por forigi la neĝon [81]; la tuta naturo kvietiĝis kiel laborinto, kies rigidaj membroj malstreĉiĝas post peza laboro Tor .
79. Walter Klag: Maldolĉa vino, Monato, 2005/01, p. 15
80. Lode Van de Velde: Bierlando Belgio, Monato, 2001/01, p. 18
81. Hori Jasuo: Revenas la neĝo, Monato, 2006/04, p. 10
angle:
hard work
beloruse:
цяжкая праца
bretone:
labour tenn
bulgare:
тежка работа
ĉine:
艰苦 [jiānkǔ], 艱苦 [jiānkǔ], 劳苦 [láokǔ], 勞苦 [láokǔ], 苦劳 [kǔláo], 苦勞 [kǔláo], 苦練 [kǔliàn], 苦练 [kǔliàn]
france:
travail pénible
germane:
harte Arbeit, schwere Arbeit
hungare:
nehéz munka
indonezie:
kerja berat, pekerjaan berat
katalune:
treball dur
pole:
znój
rumane:
munca grea
ruse:
тяжёлый труд
taje:
งานหนัก

punlaboro

JUR Laboro, al kiu kondamnito estas pune komisiata: membro de la Centra Komitato de SEU […] estis subite malliberigita kaj kondamnita al kvinjara punlaboro EeP ; fine la juĝistaro verdiktas kvinjaran ekzilon kun punlaboro [82]; hodiaŭ oni ne senkapigas plu, krom eble la punlaborulojn kaj nur pro krimoj plenumitaj en la punlaborejo ChL .
82. Boris Kolker: Estas danĝere esti poeto, Monato, 2003/11, p. 21
beloruse:
прымусовыя работы, катарга
bulgare:
принудителна работа, каторга
ĉeĥe:
práce z trestu
ĉine:
[yáo], 強迫 [qiǎngpò], 强迫 [qiǎngpò], 繇 [yáo], 苦役 [kǔyì], 烦人的要求 [fánréndeyāoqiú], 煩人的要求 [fánréndeyāoqiú], 迫使 [pòshǐ], 劳役 [láoyì], 勞役 [láoyì]
france:
travaux forcés
germane:
Strafarbeit, Zwangsarbeit
hungare:
kényszermunka
indonezie:
kerja paksa
japane:
懲役 [ちょうえき]
katalune:
treballs forçats
nederlande:
dwangarbeid, strafwerk
pole:
katorga
rumane:
muncă forțată
ruse:
каторга, принудительные работы
slovake:
nútená práca
ukraine:
примусова праця

punlaborejo

JUR Malliberejo, en kiu restantoj plenumas devigajn, ordinare pezajn laborojn: en la kamparajn punlaborejojn sendu la ordonon, ke oni forpardonu ĉiujn punojn QuV ; vi vizitos la punlaborejon kaj la urbajn malliberejojn – vi rigardos, kiel ĉe ni oni tenas la krimulojn Revizoro ; via silento vin kondukos rekte al la punlaborejo, aŭ eĉ al eŝafodo ChL .
beloruse:
катарга (месца), папраўча-працоўная ўстанова, папраўча-працоўны лягер
bretone:
galeoù
ĉeĥe:
trestnice
ĉine:
劳动营 [láodòngyíng], 勞動營 [láodòngyíng], 劳改单位 [láogǎidānwèi], 勞改單位 [láogǎidānwèi]
france:
bagne
germane:
Arbeitslager, Straflager
hungare:
fegyenctelep, fegyintézet, kényszermunkatábor
indonezie:
koloni tahanan, koloni pengasingan
katalune:
establiment de treballs forçats, colònia penal
pole:
obóz pracy
rumane:
tabăra de muncă
ruse:
каторга, исправительно-трудовой лагерь
slovake:
trestnica
ukraine:
виправно-трудовий табір

retlabori

RET Labori tra la reto4, tra interreto, distance: mi mem profesie ofte retlaboris kaj konscias ke tio estas konsiderebla opcio [83].
83. M. Boris Mandirola: Ni aranĝis veran IJK-n en Afriko, Kontakto, [2017?]
beloruse:
працаваць дыстанцыйна, працаваць праз Інтэрнэт
ĉine:
远端工作 [yuǎnduāngōngzuò], 遠端工作 [yuǎnduāngōngzuò]
france:
télétravailler
indonezie:
kerja jarak jauh

trudlaboro

Laboro trudata al la plenumanto, pliofte sen pago aŭ kompenso: komence la Ruĝa Armeo, poste la komunistoj kolektis homojn por trudlaboroj ankaŭ en Sovetio [84]; [jen] ĉiuj trajtoj de trudlaboro: konfiskitaj pasportoj, loĝado en barakoj, malhumanaj laborhoraroj, mizeraj salajroj [85]; ruinigas ilin tiu senpaga kaj senperspektiva trudlaboro, dum iliaj kampoj, supre, en la vilaĝoj, vane atendas la aŭtunan plugadon [86]. VD:servuto2
84. Karlo Juhász: Etnaj hungaroj, Monato, 2008/04, p. 6
85. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007, Dek klarigoj pri la rusa socio
86. I. Andrić, trad. A. Sekelj: La ponto super Drino, 2018
beloruse:
прымусовая праца
ĉine:
[yáo], 繇 [yáo], 苦役 [kǔyì], 劳役 [láoyì], 勞役 [láoyì]
france:
travail forcé
germane:
Zwangsarbeit
indonezie:
kerja paksa

labordonanto

EKONPIV1 Persono, kiu dungas laboristojn, dunganto: plej ofte mi laboris sur unu el la trenaĵoj, sur la alia unu aŭ eĉ du laboristoj, kiujn mi dungis kaj mi ne estis malbona labordonanto KKr ; la laboristo devas peti kun ĉapelo enmane pro laboro, devas stari kiel hundo batota, devas ridi pri la kretena ŝerco de la labordonanto, kvankam li tute ne emas ridi MortulŜip ; limigita dungado kaj portempa laboro same kiel pruntolaboro alportas por labordonantoj eblecon reagi al ŝanĝoj de merkato, al laboristoj la perspektivon de posta firma dungiteco [87]; ĉe ŝtatoficistoj la labordonanto pagas 70 % de tiu sumo, sed asekurigi la lastajn 30 % kostas duoble pli [88].
87. Stefan Maul: Laborista digno, Monato, 2009/10, p. 7
88. Franz-Georg Rössler: Kiel kuŝi klinike?, Monato, 2013/03, p. 9
angle:
employer
beloruse:
працадаўца
bretone:
goprer, implijer
bulgare:
работодател
ĉeĥe:
zaměstnavatel
ĉine:
雇主 [gùzhǔ]
france:
employeur, patron
germane:
Arbeitgeber
hungare:
munkaadó
indonezie:
pemberi kerja, bos, induk semang, majikan, tauke
japane:
雇用者 [こようしゃ]
katalune:
patró, cap, empresari
nederlande:
werkgever
norvege:
arbeidsgiver
pole:
pracodawca, chlebodawca
rumane:
patron
ruse:
работодатель
slovake:
zamestnávateľ
svede:
arbetsgivare
ukraine:
роботодавець

laborkapabla

EKONBEE Fizike kapabla fari iun profesian laboron: Salomono vidis, ke la junulo estas laborkapabla, li starigis lin administranto de la tributlaboroj [89]; pro malsaniĝo de la plej laborkapabla parto de la loĝantaro malordiĝas la ekonomio de multaj afrikaj landoj [90]; la ŝtato ja devus helpi al la agrikulturo fariĝi laborkapabla [91].
89. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 11:28
90. Vladimir Lemelev: Afriko kaj aidoso, Monato, 2004/02, p. 12
91. Mihail Korotkov: Rusa vilaĝo, Monato, 2011/04, p. 14
beloruse:
працаздольны
bretone:
barrek da labourat
bulgare:
работоспособен, трудоспособен
ĉeĥe:
dělný, výkonný
ĉine:
有劳动能力 [yǒuláodòngnénglì], 有勞動能力 [yǒuláodòngnénglì]
france:
apte au travail
germane:
arbeitsfähig
hungare:
munkaképes
indonezie:
layak bekerja, mampu bekerja
katalune:
vàlid, apte (per a treballar)
pole:
zdolny do pracy
rumane:
harnic
ruse:
работоспособный, трудоспособный
slovake:
pracovitý, robotný
svede:
arbetsför
ukraine:
працездатний

laborloko PIV1

EKON Konstanta funkcio ene de entrepreno aŭ alia organizaĵo, kiu difinas la laboron de unu dungito laŭ la laborkontrakto: turismo konsiderinde kontribuas al sia ŝtatbuĝeto kaj kreas multajn novajn laborlokojn [92]; pro senĉese kreskanta kontraŭleĝa merkato […] bankrotis pli ol 8 300 kioskoj kaj vendejoj, kaj ĉiujare oni perdas ĉirkaŭ 3 500 laborlokojn [93]; la entrepreno per ĉi tiu nekutima anonco pri laborloko serĉas stratan artiston [94]. SIN:posteno3VD:loko3, ofico
92. last: Pozitiva evoluo, Monato, 2000/08, p. 11
93. Laimius Stražnickas: Kontrabanditaj cigaredoj invadas Brition, Monato, 2000/04, p. 13
94. Cezar: Amuzi atendantojn, Monato, 2003/09, p. 22
angle:
job
beloruse:
працоўнае месца
ĉine:
职场 [zhíchǎng], 職場 [zhíchǎng]
germane:
Stelle (Arbeit), Arbeitsstelle
japane:
作業場 [さぎょうば], 職場 [しょくば]
taje:
สถานที่ทำงาน
ukraine:
робоче місце, місце праці/роботи

administraj notoj

pri ~anto:
    Restas por klarigi la nuancon inter ~anto k ~isto. Ne temas pri tio,
    ke la ~anto ~us neprofesie!
    [MB]