*part/o

*parto

1.
Io, kio povas esti facile apartigita de tuto aŭ per penso, aŭ per vido, aŭ per efektiva disigo: partoj de la korpo [1]; li prenis tranĉilon […], distranĉis la rubandon en tri partojn [2]; en ĉiuj partoj de la mondo la Esperantistoj festis tiun tagon [3]; la serioza parto de la programo estis finita, oni komencis libere babili kaj ŝerci [4]; por parton da homoj liberigi de […] unu tre facila regulo […] multe pli grandan parton da aliaj homoj devigi lerni […] multajn regulojn [5]; pagi sian parton de la aĉetprezo [6]; ŝiru vin en du partojn, la mondo trian postulos PrV ; lia verko, krom la partoj rusa, pola, franca kaj germana, enhavu ankaŭ parton Esperantan PrV . VD:ero, fragmento, peco, paĝo, elemento, divido
2.
Io, kion iu rajtas postuli el tuto, kiun oni dividas inter pluraj personoj: preni sian parton [7]; al ĉiu frato lian parton PrV ; la Rubenidoj kaj la Gadidoj prenis sian heredan parton, kiun donis al ili Moseo [8]; ĉu ni havas ankoraŭ parton kaj heredon en la domo de nia patro [9]? la kapa parto de la lito [10]; li forkondukis la ŝafojn en malproksiman parton de la dezerto [11]; [li] loĝas en la suda parto de la lando [12]; superflua pendanta parto de la tapiŝoj [13]; lia kapo senhariĝas sur la antaŭa parto [14]; vi alportos el tio la plej bonan parton [15]; mi donas al li[…] lian parton de la akiro [16]; metu sur lin parton de via majesto, por ke aŭskultu lin la tuta komunumo de la Izraelidoj [17]. VD:dividaĵo, kvoto, porcio, partopreno
afrikanse:
deel
albane:
pjesë
amhare:
ክፍል
angle:
part
arabe:
جزء
armene:
մաս
azerbajĝane:
hissə
beloruse:
1. частка 2. доля, порцыя
bengale:
অংশ
birme:
အပိုင်း
bosne:
dio
ĉeĥe:
část, díl, podíl, součástka, zlomek, částka
ĉine:
部分 [bùfen], 股 [gǔ]
dane:
del
estone:
osa
eŭske:
part
filipine:
bahagi
france:
partie, morceau, part
galege:
parte
germane:
1. Teil 2. Anteil
guĝarate:
ભાગ
haitie:
pati
hinde:
हिस्सा
hispane:
parte, trozo, porción, fragmento 1. parte 2. parte, cuota
hungare:
1. rész 2. rész, részesedés
igbe:
akụkụ
irlande:
chuid
islande:
hluti
japane:
パート
jide:
טייל
jorube:
apakan
kanare:
ಭಾಗ
kartvele:
ნაწილი
kazaĥe:
бөлім
kimre:
rhan
kirgize:
бөлүк
kmere:
ជាផ្នែកមួយ
koree:
일부
korsike:
parte
kose:
inxalenye
kroate:
dio
kurde:
par
latine:
pars
latve:
daļa
laŭe:
ສ່ວນ
litove:
dalis
makedone:
дел
malagase:
fizarana
malaje:
sebahagian
malajalame:
ഭാഗം
malte:
parti
maorie:
wāhanga
marate:
भाग
monge:
ib feem
mongole:
хэсэг
nederlande:
1. deel 2. aandeel
nepale:
अंश
njanĝe:
gawo
okcidentfrise:
diel
panĝabe:
ਹਿੱਸਾ ਹੈ
paŝtue:
برخه
pole:
część 1. część
portugale:
parte
ruande:
igice
rumane:
bucată, parte, porție, piesă
ruse:
1. часть 2. часть, доля
samoe:
vaega
sinde:
حصو
sinhale:
කොටසක්
skotgaele:
pàirt
slovake:
diel, časť, čiastka
slovene:
del
somale:
qayb ka mid
ŝone:
chidimbu
sote:
karolo
sunde:
bagean
svahile:
sehemu
taĝike:
қисми
taje:
ส่วน
tamile:
பகுதி
tatare:
өлеше
telugue:
భాగం
tibete:
ཆ་ཤས་
ukraine:
частина
urdue:
حصہ
uzbeke:
qism
vjetname:
một phần
zulue:
okuyingxenye

parta

1.
Estanta nur parto de tuto: parta pago, eklipso; tiu parta bonstatiĝo kostis kaj plu kostas terure multe [18]; 30-jaraĝa vilniusano […] jam trairis partan operacion pri seks-ŝanĝo [19]; jam aperis almenaŭ sep esperantaj versioj, ĉu kompletaj, ĉu partaj [20]; japanaj kompanioj anstataŭigas plentempajn laboristojn per partatempaj [21].
2.
MAT
a)
(p.p. ordo-rilato `le`) Tia, ke ekzistas du elementoj `x` kaj `y`, por kiuj veras nek `x le y`, nek `y le x`: se la aro `bb E` enhavas pli ol unu elementon, la rilato `sub` estas parta en `2^(bb E)`; la rilato „`a` estas dividebla per `b`“ estas parta ordo-rilato ene de la aro de entjeroj. ANT:tuteca
b)
VD:parta derivaĵo, parta sumo de serio
18. Hektor Alos i Font: Socialismo sen masko (2), Monato, 2003/01, p. 8
19. last: Malfacilas duoble vivi, Monato, 2005/10, p. 16
20. Donald Broadribb: Klasika versa romano, Monato, 2007/03, p. 19
21. Hori Jasuo: Mankas mono, mankas sano, Monato, 2008/08, p. 16
angle:
partial 2.a partial (ordering)
beloruse:
частковы
ĉeĥe:
dílný, dělený
france:
partiel
germane:
1. teilweise 2.a Partial-(ordnung)
hispane:
1. parcial ~a pago: parte del pago, pago parcial. 2.a (relación de orden) parcial 2.b parcial
hungare:
1. rész-, részleges ~a pago: részfizetés. 2.a részben-(rendezés), parciális 2.b parciális
japane:
部分的な [ぶぶんてきな], 一部分の [いちぶぶんの], 分割の [ぶんかつの]
nederlande:
1. deel-
pole:
1. częściowy 2.a częściowy (porządek)
rumane:
1. parțial 2.a parțial (ordine)
ruse:
частичный 2.a частичный (порядок)
slovake:
čiastkový
ukraine:
частковий

parte

Ne tute: mi parte kredas tion [22]; vi ja parte prikonsentis [23]; la malsano povas konduki al komplikaĵoj, kiuj parte donas nerebonigeblajn ŝanĝojn FK ; saĝaj estas viaj vortoj […], sed nur parte mi scios respondi ilin [24]; parte el marmoro, parte el gipso [25]; la bildo ĵetis supren sur la muron longan ombron, kiu parte etendiĝis ankoraŭ sur la plafonon [26].
angle:
partially
beloruse:
часткова
france:
partiellement
germane:
teilweise
japane:
部分的に [ぶぶんてきに], 一部分 [いちぶぶん]
nederlande:
deels
pole:
częściowo
rumane:
parțial
taje:
ส่วนหนึ่ง
ukraine:
частково, почасти

partaĵo

PIV2 (malofte)
1.
EKON Parto2, kvoto: en la miksitaj kotizoj la varia partaĵo sekvos la fiksan pagon [27].
2.
TIP Parto1, eltiraĵo de teksto: fine oni ne povis fiksi la tekston de partaĵo 6 kaj la afero restas ne-decidita [28]. SIN:ekstrakto2
beloruse:
1. частка, доля, квота 2. урывак, частка (тэксту)
ĉine:
1. 佔有量 [zhànyǒuliàng], 占有量 [zhànyǒuliàng], 所佔 [suǒzhàn], 所占 [suǒzhàn], 提成費 [tíchéngfèi], 提成费 [tíchéngfèi] 2. 引出 [yǐnchū], 摘录 [zhāilù], 摘錄 [zhāilù], 節選 [jiéxuǎn], 节选 [jiéxuǎn], 片段 [piànduàn], 摘选 [zhāixuǎn], 摘選 [zhāixuǎn]
germane:
1. Anteil 2. Auszug
hispane:
2. parte de un texto
japane:
一部 [いちぶ], 一節 [ひとふし]
nederlande:
2. uittreksel
pole:
1. część kwoty 2. ustęp tekstu
rumane:
1. parte din suma 2. paragraf text
ukraine:
частина, уривок, фраґмент (тексту)

partigi

(tr)
Dividi en partojn: partigi laboron VdE ; la librobretaro ĉirkaŭe estis partigita je multaj diversaj kategorioj, kiuj estis markitaj de ŝildoj [29]. SIN:dispartigi, dividi1
29. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Drako por Heroo Hinreko
beloruse:
дзяліць
ĉine:
分摊 [fēntān], 分攤 [fēntān], 分配 [fēnpèi], 均分 [jūnfēn]
france:
partager, diviser (partager)
germane:
zerteilen
hispane:
repartir, dividir (repartir)
hungare:
feloszt
japane:
分ける [わける], 分割する [ぶんかつする]
nederlande:
verdelen
pole:
rozdzielić, podzielić na części
rumane:
diviza, împărțit în părți
ruse:
поделить (на части)
taje:
แบ่งเป็นส่วน ๆ
ukraine:
ділити на частини, розділяти

partumi

(tr)
1.
Kunhavi1 la samajn sentojn, ideojn, spertojn aŭ aliajn aferojn kiel iuj aliaj homoj: mi volas […] partumi plezuron, doloron kun Vi [30]; Lingva grupo estas ĉiu homa kolektivo kiu partumas saman lingvon kaj situas en la teritoria spaco de alia lingva komunumo, tamen sen ekvivalenta historieco [31]. SIN:dividi4
2.
Partopreni: ni ne povis trankvile resti kaj preferis tute ne partumi, ni do malaliĝis perdante aliĝkotizon [32] venis […] diversspecaj aventuremuloj […] por partumi en la evento [33].
3.
(arkaismo) =partigi
30. E. Miĥalski: Prologo, 1929
31. La Ondo de Esperanto, Universala Deklaracio de la Lingvaj Rajtoj, art. 1, §5
32. Monato, Bert Schumann: GK UEA: Kie denaskaj infanoj kune ludas
33. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Arĝenta Urbo Amarganto
angle:
1. share
beloruse:
1. падзяляць (погляды, пачуцьці) 2. удзельнічаць, спрычыняцца
ĉeĥe:
2. participovat, účastnit se
ĉine:
参预 [cānyù], 參預 [cānyù], 参与 [cānyù], 參與 [cānyù], 参 [cān], 參 [cān], 与会 [yǔhuì], 與會 [yǔhuì]
france:
2. partager, diviser (partager)
germane:
teilnehmen
hispane:
2. repartir, dividir (repartir)
hungare:
2. feloszt
nederlande:
2. verdelen
pole:
1. dzielić
rumane:
1. împărtăși
ruse:
1. разделять (чувства и т.п.)
slovake:
2. participovať, účastniť sa

partumo

MAT[34](arkaismo)
Pozitiva frakcio pli malgranda ol unu: partumoj , ; la meza anomaliangulo estas […] la partumo de la periodo kiu elfluis ekde la lasta pasado en periapsido [35].
beloruse:
правільны дроб
ĉeĥe:
pravý zlomek
ĉine:
参预 [cānyù], 參預 [cānyù]
germane:
Teilnahme
hispane:
fracción propia
hungare:
pozitív tört
pole:
ułamek
rumane:
fracție
ruse:
правильная дробь
slovake:
pravý zlomok
ukraine:
позитивний дріб

malparto

(malofte)
Tiu tuto, pri kies parto temas: por la nocio „somero“, „sezono“ estas supernocio, kaj „jaro“ estas malparto; malofta escepto estas nomi Usonon per ties malparto „Ameriko“ [36]. VD:ujo
Rim.: Kvankam tuto formale estas sinonimo de malparto, tamen la gramatikaj valentoj de ĉi tiuj vortoj estas malsamaj: „tuto de somero“ ne estas uzebla por indiki jaron (la „malparton de somero“).
36. S. Pokrovskij: Meksiko, s.c.e., 2009-06-29
ĉine:
完整系統 [wánzhěngxìtǒng], 完整系统 [wánzhěngxìtǒng], 整体论 [zhěngtǐlùn], 整體論 [zhěngtǐlùn]
germane:
Ganzheit, Kompositum, Zusammensetzung, Parteronym, Holonym
pole:
całość
rumane:
întreg

*partopreni [37]

(x)
1.
Preni sian parton de io: partopreni en festo kaj ĝojo [38]; partopreni festenon, la ĝojon; vi ne povas partopreni ĉe la tablo de la Sinjoro [39]; la laboranta terkultivisto devas la unua partopreni en la fruktoj [40]; ĉu vi deziras ankaŭ en ĉi tiu nokto partopreni en edziĝofesto [41]; kelkaj […] membroj eĉ partoprenis en la maldecaj ŝercoj [42]. VD:dividi3.
2.
Kunhelpi, kunpeni por plenumado de io: partopreni laboron, en iu laboro, en komploto; la hazardo multe partoprenis en la sukceso; dividu la prenitaĵon po duono inter tiuj, kiuj partoprenis en la milito [43]; mi partoprenis ankaŭ en la laborado ĉe tiu murego [44]; li ne partoprenis en ilia petolado [45]; duono de la kortego partoprenis en la marŝado [46]; Johano ilin sekvis, partoprenis en la kantado de sanktaj kantoj [47]. VD:ŝtono.
3.
(figure) Simpatii, kompati: ni partoprenas vian funebron; vi partoprenis en doloro mia Ifigenio . VD:kondolenco.
angle:
participate
beloruse:
удзельнічаць
ĉeĥe:
účastnit se
ĉine:
加盟 [jiāméng], 参与 [cānyù], 參與 [cānyù], 与会 [yùhuì], 與會 [yùhuì]
france:
participer (à un travail, une rencontre), partager (la peine de qn)
germane:
1. teilnehmen 2. teilhaben, Anteil haben 3. Anteil nehmen, teilen
hispane:
participar (en un trabajo, una reunión), compartir (la pena) 1. participar 2. participar, contribuir
hungare:
1. részt vesz 2. részt vesz, hozzájárul 3. osztozik
japane:
参加する [さんかする], 協力する [きょうりょくする], 分かち合う [わかちあう]
nederlande:
deelnemen 1. deelnemen
pole:
1. brać udział 2. współdziałać 3. współczuć
rumane:
1. participa 2. colabora 3. compătimi
ruse:
участвовать, принять участие
slovake:
zúčastniť sa
taje:
1. เข้าร่วม 2. มีส่วนร่วม
tibete:
གཞུགས་
ukraine:
брати участь

dispartigi

1.
Disigi en partojn: dispartigu al vi la landon per loto konforme al viaj familioj [48]; la doganistoj tuj eniris la aŭton kaj komencis dispartigi la malantaŭan sidlokon [49].
2.
KOMP Apartigi logikajn pecojn de memoro aŭ datumo, ebligante trakti ilin samrange kiel la tuton: dispartigi fiksitan diskon en subdiskojn C: kaj D:; dispartigi tabelon per sekcoj; dispartigi datumbazon laŭ valoro de ĉefŝlosilo.
48. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 33:54
49. Julian Modest: La kaptilo, Monato, 2000/09, p. 21
angle:
2. to partition
beloruse:
падзяліць, разьдзяліць
ĉine:
分摊 [fēntān], 分攤 [fēntān], 分配 [fēnpèi], 均分 [jūnfēn]
france:
partager, diviser (partager), morceler
germane:
1. zerteilen, auseinander nehmen 2. partitionieren
hispane:
repartir, dividir (repartir), parcelar
hungare:
szétszed, szétdarabol, szétoszt
japane:
解体する [かいたいする], 分解する [ぶんかいする]
nederlande:
verdelen
pole:
partycjonować, rozdzielać
rumane:
partitionarea, repartiza
ruse:
разделить dis~igi: разбить на разделы. dis~igi tabelon: разбить на сечения.
ukraine:
ділити (на частини), розділяти, розкладати (на частини), розчленовувати

dispartigo

1.
Ago dispartigi; rezulto aŭ maniero de tiu ago: Serbio komencis disdividon kaj dispartigon de Kosovo [50]; infektado de homoj povis okazi […] dum dispartigo de bestkorpoj [51].
2.
MATKompLeks (de aro E) Tia disa familio de subaroj de E, ke la kunaĵo de ĝiaj termoj egalas al E: ĉiu dispartigo ebligas difini unikan ekvivalento-rilaton, kies ekvivalento-klasoj estas ĝiaj termoj.
50. Bardhyl Selimi: Kosovo kaj Serbio ĉe vojkruciĝo, Monato, 2003/06, p. 8
51. Vladimir Lemelev: Afriko kaj aidoso, Monato, 2004/02, p. 12
angle:
2. partition (of a set)
beloruse:
1. дзяленьне, падзел 2. разьбіўка
france:
1. partition, fractionnement, morcellement 2. partition (d'un ensemble)
germane:
2. Zerlegung (einer Menge)
hispane:
1. división, fractionamiento, parcelación 2. división (de un conjunto)
hungare:
1. szétszedés, szétdarabolás
pole:
1. podział, rozdział 2. podział (zbioru), rozbicie (zbioru)
rumane:
1. divizie, împărțire 2. diviziune (set), pauză (set)
ruse:
1. разделение 2. разбиение (множества)

senpartoprena

Kiu ne partoprenas, ne kunagas, ne kunsentas, estas indiferenta2: lia patro estis ĉiam malvarmeca kaj senpartoprena [52]; amikinoj rigardis min senpartoprene [53].
52. Vikipedio, Giuseppe Tomasi di Lampedusa
53. S. Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo, 1984
beloruse:
абыякавы, які не бярэ ўдзелу
ĉine:
[mò], 不感兴趣 [bùgǎnxìngqù], 不感興趣 [bùgǎnxìngqù], 冷淡 [lěngdàn]
france:
détaché (insensible)
germane:
teilnahmslos, unbeteiligt
pole:
nieobecny
rumane:
absent

siaparte

Propraflanke, rilate al afero, kiu koncernas ankaŭ aliajn: nian plejbonon ankaŭ ni penos niaparte fari [54]; Slovenio daŭre klopodis interkonsenti kun Kroatio, ke tiu fordonu iom da sia maro en formo de koridoro, siaparte Slovenio rezignu pri tri neklaraj terpecoj [55]. VD:siaflanke, siavice
54. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
55. Zlatko TIŠLJAR: Malfermi pandoran skatolon, Monato, 2004/11, p. 11
beloruse:
са свайго боку, у сваёй частцы
france:
en ce qui le concerne, pour sa part
germane:
seinesteils
hispane:
en su caso, por su parte
pole:
ze swojej strony
rumane:
din partea mea

entjera parto

MAT[56]
(de reelo) La plej granda entjero, kiu ĝin ne superas: la entjera parto de 3,14 estas 3, kaj tiu de -6,758 estas -7; la entjeran parton de reelo `x` oni kutime signas per `E(x)``floor(x)`.
angle:
integral part, integer part
beloruse:
цэлая частка
ĉeĥe:
celá část (reálného čísla)
france:
partie entière
germane:
ganzer Teil
hispane:
parte entera
hungare:
egészrész
pole:
całość (liczby rzeczywistej), cecha (liczby rzeczywistej), część całkowita (liczby rzeczywistej), entier
rumane:
întreg (număr real), caracteristică (număr real), parte întreagă (număr real), întreg
ruse:
целая часть, антье
slovake:
celá časť

frakcia parto

MAT[57]
(de reelo) La diferenco inter ĝi kaj ĝia entjera parto: la frakcia parto de 3,14 estas 0,14, kaj tiu de -6,758 estas 0,242.
angle:
fractional part
beloruse:
дробная частка
ĉeĥe:
zlomková část
ĉine:
分毫 [fēnháo], 畸零 [jīlíng], 分数 [fēnshù], 分數 [fēnshù]
france:
partie fractionnaire
germane:
gebrochener Teil
hispane:
parte fraccionaria
hungare:
törtrész
pole:
część ułamkowa (liczby rzeczywistej)
rumane:
parte fracționară (număr real)
ruse:
дробная часть
slovake:
zlomková časť

grandparte, plejparte, plej parte

Ne tute sed precipe, plimulte: la konstruaĵoj en ĉi tiu kvartalo […] estis plej parte blankaj [58]; malantaŭ la butika tablo ne staris multe da junaj homoj, ne, tio estis plejparte maljunaj fraŭloj [59]; la stratoj […] estis plejparte mallarĝaj, kurbaj, plenaj de kavoj [60]; homoj tie estas ege feliĉaj grandparte pro tio, ke ili vivas en stato de konstanta dankemo [61].
beloruse:
збольшага, у большасьці
ĉeĥe:
namnoze, většinou, z větší části
ĉine:
大部份 [dàbùfen], 大部分 [dàbùfen], 良多 [liángduō], 多半 [duōbàn]
france:
en grande partie, pour une grande part
germane:
großenteils
hispane:
en gran medida, en gran parte
japane:
大部分 [だいぶぶん]
nederlande:
grotendeels
pole:
przeważnie
rumane:
cel mai des
slovake:
zväčša
ukraine:
у більшій мірі, більшою мірою

imaginara parto

MAT[62]
(de komplekso `a+i*b`) La reelo `b`: la imaginaran parton de `z` oni kutime signas per `"Im" z`; reeloj havas nulan imaginaran parton. VD:imaginara
Rim.: Oni atentu pri tio, ke imaginara parto ne estas imaginaro!
angle:
imaginary part
beloruse:
уяўная частка
ĉine:
虚部 [xūbù], 虛部 [xūbù]
france:
partie imaginaire
germane:
Imaginärteil
hispane:
parte imaginaria
hungare:
képzetes rész
pole:
część urojona (liczby zespolonej)
rumane:
parte imaginară (număr complex)
ruse:
мнимая часть

ora dispartigo

MAT[63]
La nombro `Phi=(a+sqrt 5)//2`, egala al la valoro de ajna proporcio kun termoj `(a,b,a+b,a)`: BELA en arto la ora dispartigo estas konsiderata aparte harmonia proporcio.
Rim.: Tiun nombron eblas ricevi kiel pozitivan solvon de la ekvacio `x=1+x^-1` kaj ankaŭ kiel limeson de du sinsekvaj termoj de tia vico `(u_n)`, ke `u_(n+2)=u_(n+1)+u_n`.
Rim.: Troveblas pluraj sinonimoj, ekz-e „ora sekco“ MatVort kaj „ora proporcio“ (difinita en PIV2 kiel `Phi^-1`).
angle:
golden section
beloruse:
залатое сячэньне, залатая прапорцыя, гарманічнае дзяленьне
ĉeĥe:
zlatý řez
ĉine:
黃金分割 [huángjīnfēngē], 黄金分割 [huángjīnfēngē]
france:
nombre d'or
germane:
goldener Schnitt
hispane:
número áureo, número de oro
hungare:
aranymetszés
nederlande:
gulden snede
pole:
złoty podział, liczba złota
rumane:
secțiunea de aur, număr de aur
ruse:
золотое сечение
slovake:
zlatý rez

partuma parto

ĉeĥe:
díl, podíl, součástka, zlomek, část, částka
germane:
geborchener Teil
pole:
część ułamkowa
rumane:
fracțiune de parto
slovake:
diel, časť, čiastka

reela parto

MAT[65]
(de komplekso `a+i*b`) La reelo `a`: la reelan parton de `z` oni kutime signas per `"Re" z`; pure imaginaraj nombroj havas nulan reelan parton. VD:reela
angle:
real part
beloruse:
рэчаісная частка
ĉine:
实部 [shíbù], 實部 [shíbù]
france:
partie réelle
germane:
Realteil
hispane:
parte real
hungare:
valósrész
pole:
część rzeczywista (liczby zespolonej)
rumane:
parte reală (număr complex)
ruse:
действительная часть

administraj notoj

pri ~umo :
      Vd adm sub frakcio pri vera/propra/norma frakcio, sinonimoj
      de ~umo. [MB]
    
pri ~opreni 3.:
      Ĉi tiu senco ne plu estas en PIV1 kaj aspektas
      arĥaika.[MB]
    
pri dis~igi:
    La senco-diferenco inter ~igi kaj dis~igi estas
    esplorinda.[MB]
  
mal~o: Mankas dua fontindiko.
entjera ~o: Mankas dua fontindiko.
entjera ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
frakcia ~o: Mankas dua fontindiko.
frakcia ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
imaginara ~o: Mankas dua fontindiko.
imaginara ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ora dis~igo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~uma ~o: Mankas dua fontindiko.
~uma ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
reela ~o: Mankas dua fontindiko.
reela ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.