tradukoj: be cs de en fr hu nl pt ru sk

kvot/o PV

kvoto  

EKONJUR Proporcia parto de tuto, kiun oni devas doni, pagi aŭ kiun oni rajtas preni, ricevi: Aŭstrio havas la plej altan imposto-kvoton en la EU [1]; la registaro en Berlino pripensas enkonduki kvoton por germana pop-muziko kaj tiamaniere malfortigi la hegemonion de anglalingva muziko en radio [2]; la foliumilo (TTT-legilo) Microsoft Internet Explorer perdas merkatkvotojn al siaj konkurantoj [3]; ne sufiĉas la naskokvoto por teni la loĝantaron ĉe la sama nivelo [4]; memmortiga kvoto [5]. VD:porcio, proporcio1.a, procento, kvociento, frakcio, minimumo

kvotigo  

EKON Proporcia aljuĝo en aĉeto de akcioj, valutoj, valorpaperoj ktp en la borso, kiu influas la fiksadon de la taga kurzo.

profitkvoto

1.
EKON Parto de farita profito.
2.
MAH Rilato de la plusvaloro al la tuta kapitalo.

kvoto de plusvaloro

MAH Ekspluatgrado, tio estas rilato de la plusvaloro al la salajrosumo (varipova kapitalo).

kvoto de interezoj

EKONMAH Jara proporcio inter la interezoj kaj la ĝin donanta kapitalo.

tradukoj

anglaj

~o: quota, share, portion; ~igo: allocation, allotment. merkat~o: market share.

belorusaj

~o: квота, доля, пай; ~igo: катыроўка; profit~o 1.: доля прыбытку; profit~o 2.: норма прыбытку; ~o de plusvaloro: норма даданай вартасьці; ~o de interezoj: норма прыбытку.

ĉeĥaj

~o: kvóta, podíl, poměrný díl, určená částka; ~igo: kvotizace; profit~o: míra zisku; ~o de plusvaloro: míra nadhodnoty.

francaj

~o: part, quota; ~igo: cotation.

germanaj

~o: Quote, Anteil, Kontingent, Rate, Satz (Anteil); ~igo : Quotierung (Börse); profit~o 1.: Gewinnanteil; profit~o 2.: Rendite; ~o de interezoj: Zinssatz. imposto-~o: Steueranteil; merkat~o: Marktanteil; nasko~o: Geburtenrate; memmortiga ~o: Selbstmordrate.

hungaraj

~o: hányad, kvóta, részesedés; profit~o 1.: haszonrészesedés, nyereségrészesedés; profit~o 2.: profitráta; ~o de plusvaloro: értéktöbbletráta.

nederlandaj

~o: quotum; ~igo: toewijzing; profit~o 2.: winstmarge; ~o de interezoj: rente.

portugalaj

~o: cota, quota.

rusaj

~o: квота, доля, пай; ~igo: котировка; profit~o 1.: доля прибыли; profit~o 2.: норма прибыли; ~o de plusvaloro: норма прибавочной стоимости; ~o de interezoj: норма прибыли.

slovakaj

~o: kvóta, podiel; ~igo: kvótovanie, určenie kvóty; profit~o: podiel na zisku; ~o de plusvaloro: miera nadhodnoty.

fontoj

1. Monato, Evgeni Georgiev: Magra majoritato
2. Monato, Marko Naoki Lins: Germana muzikkvoto por la radio
3. Monato, Marko Naoki Lins: Foliumiloj denove interbatalas
4. Monato, Marko Naoki Lins: Ago pro aĝo
5. Monato, last: Vivi malpli longe

~igo: Mankas dua fontindiko.
~igo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
profit~o: Mankas dua fontindiko.
profit~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o de plusvaloro: Mankas dua fontindiko.
~o de plusvaloro: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o de interezoj: Mankas dua fontindiko.
~o de interezoj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | kvot.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.24 2018/12/13 07:10:15