1proporci/o PV

proporcio

1.
Rilato de la grandoj de du aŭ pluraj aĵoj inter si.
a)
Rilato de la partoj inter si kaj kun la tuto: skulptisto, kiu bone konis la proporciojn [1]; dudek centraj kolonoj havis po dek kvin paŝoj da ĉirkaŭo kaj kvar ĝis kvin etaĝojn da alto, la statuoj en la templo, ĉe la pilonoj, kaj ĉe la sankta lageto havis respondajn proporciojn [2]; tri virinpersonoj kaj unu laboranta viro ne estas bona proporcio en hejmo [3]; fragmenta studobjekto […] povas havi ian belecon en si mem, tamen, nur en […] proporcio kun la tuto, elsaltas ĝia vera arta valoro [4]; la publiko kutime ne analizas la enhavon kaj la formon: ĝi ne esploras la proporciojn de la parolado aŭ de ĝiaj partoj [5]; mi vole-nevole okulgustume pritaksadis la proporciojn de Ŝia korpo [6].
b)
Grandeco de objekto, rilate al alia analoga konsiderata kiel tipo aŭ normo: la speguloj ĉion pligrandigadis en nekredebla proporcio [7]; [ŝi] grandiĝis ĝis la gigantaj kaj tragediaj proporcioj de heroino en antikvaj epokoj [8]; liaj elspezoj prenis fantaziajn proporciojn [9]; vere kosmaj proporcioj [10].
c)
Grandeco de afero rilate al alia, kiu kreskas aŭ malkreskas samtempe kaj samgrade, kiel la unua: ĉiam devas esti proporcio inter risko kaj efiko [11]; la nombro de konkursantoj kaj la nombro de prezentitaj konkursaĵoj iom varias de jaro al jaro sed la proporcioj estas proksimume samaj [12].
VD:kvoto, porcio
2.
MAT[13] Egalaĵo inter du algebraj frakcioj: `a//b=c//d` estas proporcio kun termoj `(a,b,c,d)`.
Rim.: Oni trovas en PV difinon pli vastan, kiu ebligas nomi proporcio egalaĵon inter frakcioj (geometria proporcio) aŭ du diferencoj (aritmetika proporcio). Tia uzo, ŝajne ne plu aktuala, rilatas kun la difino de aritmetika kaj geometria meznombroj (la koncerna meznombro estas la komuna meza termo de samspeca proporcio).
angle:
2. proportion
beloruse:
прапорцыя
ĉeĥe:
poměr, proporce, úměra
ĉine:
比例 [bǐlì], 比重 [bǐzhòng], 成比例 [chéngbǐlì]
france:
proportion
germane:
Proportion, Verhältnis 2. Verhältnisgleichung
hispane:
proporción
hungare:
arány
japane:
割合 [わりあい], 釣合 [つりあい], 比率 [ひりつ], 比例 [ひれい]
nederlande:
1. proportie, verhouding 2. evenredigheid
pole:
1. proporcja 2. proporcja
portugale:
proporção
ruse:
пропорция
slovake:
pomer, úmernosť
ukraine:
пропорція, (спів)відношення, співрозмірність

proporcia

1.
Havanta kun alia kvanto rilaton de proporcio: via taksado devas esti proporcia al […] [14]; al ĉiu homa estaĵo oni devas doni kvanton da rajtoj kaj rimedoj precize proporcian al la kvanto da devoj kaj respondeco Marta ; ĝuste tiu proporcia harmonio de ĉiuj partoj kaj partetoj perdigas al la detalo ĝian propran individuecon [15]; la longeco de la enkonduko devas esti proporcia al la longeco du la tuta parolado [16]; la balotoj plenumiĝis laŭ kombino de rekta elektado kaj proporcia reprezentado [17]; Nov-Zelando havas proporcian elektosistemon similan al tiu de Germanio [18].
2.
Havanta idealajn proporciojn: ili aspektis kiel homoj, sed estis pli proporciaj [19]; la ne tre altkreska korpo estis perfekte proporcia [20]. VD:belstatura
beloruse:
1. прапарцыйны
ĉeĥe:
1. alikvotní, proporcionální, proporční, úměrný
ĉine:
1. 成比例 [chéngbǐlì]
france:
1. proportionnel
germane:
1. proportional 2. wohlproportioniert
hispane:
1. proporcional
hungare:
1. arányos
japane:
釣り合いのとれた [つりあいのとれた], 比例した [ひれいした]
nederlande:
1. evenredig
pole:
1. proporcjonalny
ruse:
1. пропорциональный
slovake:
1. primeraný, úmerný
ukraine:
1. пропорційний

proporcie al, proporcie kun

(prepoziciaĵo)
En rilata, kunmezurita grando kun...: se restas ankoraŭ multe da jaroj, tiam proporcie al ili li redonu elaĉeton […] el la mono [21]; proporcie al la nekuraĝeco de la parolado aperas ankaŭ nekuraĝeco de propagando [22]; la kapablo de la homaro solvi problemojn kreskas proporcie al la grandeco de tiuj problemoj [23]; oni trovis malpli elvolviĝintan blankan substancon en la maldekstra cerbohemisfero proporcie kun la kvanto de aermalpuraĵoj ensorbitaj de la patrinoj [24]. VD:laŭmezure kiel
beloruse:
прапарцыйна (чамусьці), у прапорцыі з (чымсьці)
ĉine:
成比例 [chéngbǐlì]
france:
à proportion de, en fonction de
germane:
in gleichem Maße wie, im selben Verhältnis zu, proportional zu
japane:
~に比例して [にひれいして], ~に釣り合って [につりあって]
pole:
proporcjonalnie do, proporcjonalnie z

malproporcia

Malegala laŭ proporcio, malharmonia: aŭtaj kolizioj malproporcie mortigas infanojn [25]; pluraj malgrandaj ŝtatoj – pro la verkemo de tieaj korespondantoj – reprezentiĝas en Monato malproporcie al sia politika aŭ ekonomia graveco [26]; nenio estas pli ridinda ol la malproporcio inter ordinara, kelkfoje eĉ banala enhavo, kaj la emfazo de la voĉo [27].
25. Arono kaj Karlina: Radio Verda, RV192, 2012-06-12
26. Monato, Paul Gubbins: Nia lando-principo: ĉu silentigilo?, 2012
27. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
beloruse:
непрапарцыйны
france:
déséquilibré, disproportionné
germane:
unverhältnismäßig, unproportional
pole:
nieproporcjonalny

administraj notoj