tradukoj: ca cs de en es fr nl pl pt ru sk

1frakci/o PV

frakcio

VdE
1.  
MAT Nombro, prezentita kiel kvociento de entjero a (la numeratoro) per nenula entjero b (la denominatoro); simb. a/b (legu: a sur bo): norma, vera MatVort aŭ propra frakcio (kies denominatoro estas pli granda ol la numeratoro en absoluta valoro: ½ ktp); nenorma PIV1 aŭ nepropra frakcio PIV2 (kies numeratoro estas ne malpli granda ol la denominatoro en absoluta valoro: 5/3, 7/7 ktp); reduktebla frakcio MatVort (kies numeratoro kaj denominatoro havas komunan divizoron pli grandan ol 1: 4/12, 8/4 ktp); nereduktebla frakcio MatVort (kies numeratoro kaj denominatoro estas inter si primaj); miksa frakcio PIV1frakcia nombro PIV2 (konsistanta el entjera kaj frakcia partoj, ekz-e ktp). SUB:ono;SIN:kvocienta frakcio; VD:pozicia frakcio.
Rim.: Por ĉi tiu nocio Bricard [1] proponis la formon „fracio“, kiu ne enradikiĝis.
Rim.: La tradicia matematika lingvaĵo ne rigore distingas inter la skribaĵo montranta dividon de numeratoro per denominatoro, kaj la racionala nombro rezultanta el tia divido. Depende de la vidpunktoj eblas do diri, ke 1/2 kaj 2/4 estas identaj aŭ ne. En pli rigora lingvaĵo oni nomas frakcio la paron (p,q) kaj racionala nombro la ekvivalento-klason de ĉiuj tiaj frakcioj (P,Q), ke pQ = Pq.
Rim.: La maniero, laŭ kiu oni kreis la korpon de racionalaj nombroj surbaze de la ringo de entjeroj, estas aplikebla ankaŭ al aliaj ringoj (ekz-e la polinomringoj): la tiel konstruita korpo nomiĝas frakcikorpo de la koncerna ringo.
2.
SCI Parto de materiaĵo, kiun analiza operacio apartigas pro iu ĝia propreco.
a)
KEM Substanco apartigita per ĥemia procedo: la acidaj, neŭtralaj kaj bazaj aminoacidoj, aperas ĉe la malsupra finaĵo de la kolono kaj kolektiĝas en aŭtomataj frakcio-kolektiloj [2].
b)
MIN Tuto de grundaj eroj, kiujn grajnanalizo apartigis en sama klaso de diametroj: oni difinas la sablofrakcion de grundo kiel la partiklojn, kies diametro varias de 2.0 ĝis 0.02 mm [3].
3.
POL Organizita grupo de samopiniantoj ene de politika partio aŭ parlamento: la Komunista Frakcio de SAT akceptas la tutan statuton kaj regularon de SAT [4]; ambaŭ influhavaj frakcioj malfidas kaj timas unu la alian [5]; elekto de ministroj el ambaŭ frakcioj en Nord-Irlando (la porbrita uniista kaj la irlanda respublikista) [6]; nur frakcio (ono1) de la esperantistaro disponas pri konoj de la germana [7].

frakciigi  

(tr)
Dividi en frakciojn.

frakcistreko  

PIV2KOMPMAT
Signo uzata por apartigi la numeratoron disde la denominatoro en frakcio: la taktindiko staras je la komenco de muzikaĵo [...] kiel matematika frakcio kun numeratoro kaj denominatoro, tamen sen frakcistreko [8].
Rim.: Ĝi povas esti horizontala aŭ oblikva; la oblikva (nomata „oblikvo“) estas parto de Askio.

algebra frakcio  

MATMatVort
Skribaĵo, prezentanta dividon de du algebraj esprimoj kunigitaj per frakcistreko: f(1-2i)/(n+1)! estas algebra frakcio.

ĉena frakcio  

MATPIV2
Ĉenfrakcio: ĉiuj reelaj nombroj estas prezenteblaj kiel regularaj ĉenaj frakcioj, racionalaj nombroj estas prezenteblaj per finiaj frakcioj, neracionalaj per nefiniaj [9].

ĉenfrakcio  

MATPIV1
Vico u de nenulaj pozitivaj entjeroj, konsiderata kune kun la vico v, kies n-a termo estas vn = u0+(u1+(... +(un)-1...)-1)-1: ĉenfrakcion oni ofte signas per skribaĵo de la tipo u0+(u1+(u2+...)-1)-1, tipografie prezentata kiel „pluretaĝa“ frakcio; por ĉiu racionalo ekzistas unika elvovaĵo en finian ĉenfrakcion (la konsiderata nombro egalas al la lasta termo de la responda vico v); por ĉiu transcenda reelo ekzistas unika elvovaĵo en nefinian ĉenfrakcion (la konsiderata nombro egalas al la limeso de v); la ĉenfrakcio 1+(1+(1+...)-1)-1 „egalas“ al la ora dispartigo.
Rim.: La termino jam ekzistas ĉe Bricard [10], sed sub la formo „ĉenfracio“.


elvolvaĵo de reelo α en ĉenfrakcion

kvocienta frakcio  

MAT
Frakcio prezentita per numeratoro kaj denominatoro (kontraste al pozicia frakcio): al la dekuma 0,75 respondas la duuma 0,11 (samkiel la dekuma kvocienta frakcio ¾) [11].

n-uma frakcio  

MAT
Pozicia frakcio laŭ bazo n: 0,349 = 349/1000 estas dekuma frakcio; 356/512, prezentebla en duuma nombrosistemo per la numeralo 0,1011001, estas duuma frakcio.

pozicia frakcio  

MATKOMP
(laŭ bazo n) n-uma prezento de reelo, precipe se ĝi ne estas entjero: en la komputiloj estas uzataj duumaj [...] poziciaj frakcioj, tiel al la dekuma 0,75 respondas la duuma 0,11 [12]; se pozicia frakcio konsistas el finia nombro p de ciferoj ci, ĝi prezentas racionalon, prezenteblan ankaŭ per kvocienta frakcio kun denominatoro np; perioda pozicia frakcio (senfina pozicia frakcio, kies „vosto“ konsistas el unu sama cifergrupo senfine ripetiĝanta). TUT:reelo;SUB:n-uma frakcio. VD:ono.

racionala frakcio  

MAT
Elemento en la frakcikorpo de polinomringo: la racionala frakcio 1/X estas la ekvivalento-klaso de ĉiuj tiaj polinom-paroj (P,Q), ke P×X = Q.
Rim.: La epiteto „racionala“ resendas al la maniero konstrui la aron de racionalaj nombroj, sed tiun nocion oni povus nomi ankaŭ „polinoma frakcio“. Same kiel oni ofte ne distingas inter polinomoj kaj polinomaj funkcioj, oni en nerigora lingvaĵo identigas racionalajn frakciojn kun racionalaj funkcioj.

tradukoj

anglaj

~o 3.: faction; ~o: fraction; ~streko : forward slash, fraction bar; algebra ~o: algebraic fraction; ĉena ~o: continued fraction; ĉen~o: continued fraction; kvocienta ~o: common fraction, vulgar fraction; pozicia ~o : systematic fraction; racionala ~o: rational fraction. propra ~o: proper fraction; nepropra ~o: improper fraction; reduktebla ~o: cancellable fraction; nereduktebla ~o: reduced fraction; miksa ~o: mixed fraction; dekuma ~o: decimal fraction, decimal number, decimal; duuma ~o: dyadic fraction; perioda pozicia ~o: periodic fraction.

ĉeĥaj

~o: díl z množství, zlomek; ~igi: frakcionovat, vytvářet frakce (v pol. straně); ~streko: zlomková čára; algebra ~o: algebraický zlomek; kvocienta ~o: podílový zlomek; pozicia ~o: poziční zlomek.

francaj

~o 1.: fraction; ~o 3.: faction, groupe, courant, fraction; ~streko : barre de fraction; algebra ~o: fraction algébrique; ĉena ~o: fraction continue; ĉen~o: fraction continue; kvocienta ~o: fraction ordinaire; pozicia ~o : fraction systématique; racionala ~o: fraction rationnelle. propra ~o: fraction propre; nepropra ~o: fraction impropre; reduktebla ~o: fraction réductible; nereduktebla ~o: fraction irréductible; miksa ~o: nombre fractionnaire composé; dekuma ~o: nombre décimal, fraction décimale; duuma ~o: nombre dyadique, nombre binaire à virgule; perioda pozicia ~o: fraction périodique.

germanaj

~o 1.: Bruch; ~o 3.: Fraktion, Kreis; ~streko : Bruchstrich; algebra ~o: algebraischer Bruch; ĉena ~o: Kettenbruch, kontinuierlicher Bruch; ĉen~o: Kettenbruch, kontinuierlicher Bruch; kvocienta ~o: gewöhnlicher Bruch; pozicia ~o : systematischer Bruch; racionala ~o: rationaler Bruch. propra ~o: echter Bruch; nepropra ~o: unechter Bruch; reduktebla ~o: kürzbarer Bruch; nereduktebla ~o: gekürzter Bruch; miksa ~o: gemischter Bruch; dekuma ~o: Dezimalbruch, Dezimalzahl; duuma ~o: binärer Bruch; perioda pozicia ~o: periodischer Bruch.

hispanaj

~o: fracción; ~igi: fraccionar; algebra ~o: fracción algebráica. propra ~o: fracción propia; nepropra ~o: fracción impropia.

katalunaj

~o 1.: fracció matemàtica; ~o 3.: grup, moviment; ~o: fracció, porció; ~igi: fraccionar, dividir, segmentar; ~streko : barra; algebra ~o: fracció algèbrica; ĉena ~o: fracció contínua; ĉen~o: fracció contínua; kvocienta ~o: fracció (nombre fraccionari), nombre trencat; pozicia ~o : nombre decimal (amb una part entera i una fraccionària); racionala ~o: fracció racional. propra ~o: fracció pròpia; nepropra ~o: fracció impròpia; reduktebla ~o: fracció reductible; nereduktebla ~o: fracció irreductible; miksa ~o: nombre mixt; dekuma ~o: nombre decimal, fracció decimal; duuma ~o: nombre fraccionari binari.

nederlandaj

~o 1.: breuk ; ~o 3.: fractie; ~streko : breukstreep; algebra ~o: algebraïsche breuk; kvocienta ~o: gewone breuk. propra ~o: echte breuk; nepropra ~o: onechte breuk; dekuma ~o: tiendelige breuk, decimale breuk.

polaj

~o 1.: ułamek; ~streko : kreska ułamkowa; algebra ~o: ułamek algebraiczny; ĉena ~o: ułamek łańcuchowy, ułamek ciągły; ĉen~o: ułamek łańcuchowy, ułamek ciągły; kvocienta ~o: ułamek zwykły. propra ~o: ułamek właściwy; nepropra ~o: ułamek niewłaściwy; reduktebla ~o: ułamek skracalny, ułamek przywiedlny; nereduktebla ~o: ułamek nieskracalny, ułamek nieprzywiedlny; miksa ~o: ułamek mieszany, liczba mieszana; dekuma ~o: ułamek dziesiętny; duuma ~o: ułamek dwójkowy; perioda pozicia ~o: ułamek okresowy.

portugalaj

~o 3.: facção. propra ~o: fração.

rusaj

~o 1.: дробь; ~o 3.: фракция; ~streko : черта дроби; algebra ~o: алгебраическая дробь; ĉena ~o: цепная дробь, непрерывная дробь; ĉen~o: цепная дробь, непрерывная дробь; kvocienta ~o: простая дробь; pozicia ~o : систематическая дробь; racionala ~o: рациональная дробь. propra ~o: правильная дробь; nepropra ~o: неправильная дробь; reduktebla ~o: сократимая дробь; nereduktebla ~o: сокращённая дробь; miksa ~o: смешанная дробь; dekuma ~o: десятичная дробь; duuma ~o: двоичная дробь; perioda pozicia ~o: периодическая дробь.

slovakaj

~o: zlomok, časť z množstva; ~igi: vytvárať frakcie; ~streko: zlomková čiara; algebra ~o: algebrický zlomok; kvocienta ~o: podielový zlomok; pozicia ~o: pozičný zlomok.

fontoj

1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 7
2. I. E. Gál: Pri la analizo de proteinoj el nutradologia vidpunkto, Scienca Revuo, 1978:2 (130), p. 61a-70a
3. W. F. Rolt: El la Polvo de la Tero, 1967
4. -: Regularo de la Komunista Frakcio, Sennaciulo, 1996-11, p. 112a
5. Monato, Irlando: Karuselo de seniluziiĝo
6. Monato, Irlando: Ĉu paŝoj al paco?
7. Monato, Saĝa kapo duonvorton komprenas
8. Vikipedio, Taktindiko
9. Vikipedio, Ĉena frakcio
10. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 11
11. Vikipedio, Pozicia frakcio
12. Vikipedio, Pozicia frakcio

~igi: Mankas dua fontindiko.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
algebra ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ĉen~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
n-uma ~o: Mankas dua fontindiko.
n-uma ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
racionala ~o: Mankas dua fontindiko.
racionala ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


administraj notoj

pri ~o 1.:
      Mi ne trovis pravigon por la terminoj "propra ~o" kaj
      "nepropra ~o" krom en PIV2. MatVort havas
      "vera" kaj "nenorma", PIV1 havas nur "nenorma", sen
      konsideri „partumo“, kiu ankaux signifas „norma frakcio“.
      Tiom granda hxaoso por absolute senutila nocio sxajnas troa.
      [MB]
    
pri ~igi:
    PIV1 uzas ~i cxi-sence. Cetere tia senco bazigxas sur alia
    sencon de ~o, nome „parto“. [MB]
  

ℛevo | datumprotekto | frakci.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.47 2017/06/13 10:10:11