*ring/o PV

*ringo

1.
Cirkloforma peco el malmola materialo: malliberulo, kiun la tintanta fera ringo vekas el la sonĝoj de la libereco [1]; la veturilo preskaŭ sensone rulas, ĉar la radoj estas […] vestitaj per kaŭĉukaj ringoj [2]; okulvitroj sen ringo aŭ kadro [3]; en sia kolero li premis al ŝi la ringegon de la krono tiel forte al la frunto, ke tio faris al ŝi doloron [4]; ŝtono en ringforma ingo [5];
2.
Valora cirkloforma peco portata kiel ornamo ĉe la fingro aŭ alia korpoparto: ora ringo [6]; virinoj […] alportis bukojn kaj orelringojn kaj ringojn kaj kolringojn [7]; mi metis la ringon sur ŝian nazon kaj la braceletojn sur ŝiajn manojn [8]; sur ĉiuj fingroj brilis ringoj kun diamantoj [9]; li demetis ringon de sia fingro [10]; ŝi portis ordinare nur sian fianĉiĝan ringon [11]; kun la plej timema modesteco ŝi prenis la edzigan ringon el mia mano Rabistoj ; oni posedas la ringon de Gigeso kaj eĉ ankaŭ la ĉapon de nevidebleco [12]. VD:brakringo, ringofingro, kolringo
3.
(figure) Io havanta formon de ringo: ellasi fumringojn el sia cigaro; la haroj […] bonodorantaj, torditaj en formo de misteraj ringoj […] prezentis majstraĵon de la friza arto Marta ; la okuloj havis larĝajn nigrajn ringojn [13]; la olimpikaj ringoj [14]; la sciencistoj provis nombri la kresk-ringojn videblajn sur ekstera faco de la konko [15]; karbonatomo troviĝas ĉe ĉiu angulo de la pentagramo kie vertikala linio transpasas la ebenon de la ringo [16]; pro la multnombraj vulkanoj oni nomas tiun zonon „Ringo de l' fajro“ [17]. VD:braceleto, buklo, cirklo, rondo
4.
TIP Cirkla supersigno: konata litero en la ortografio de la sveda, la dana kaj la norvega estas la a kun supera ringo, å [18].
5.
MAT[19] Tia algebra strukturo `(bb E,†,×)`, ke `(bb E,†)` estas komuteca grupo, kaj `xx` estas asocieca kaj distribueca rilate al `†`: la ringo `(bb E^(bb E),+,circ)` de la bildigoj de komuteca grupo `(bb E,+)` al si mem; la unuan operacion de ringo oni kutime signas adicie kaj la duan multiplike; la nulo (resp. unuo) de ringo estas ĝia neŭtra elemento rilate la unuan (resp. duan) operacion. SUB: Specifaj ringoj: ringo de n-modulaj restoklasoj, eŭklida ringo, kvocienta ringo, korpo, lineara algebro; VD: Epitetoj por ringo: integra, ĉefideala, faktoreca, komuteca, unuhava; atributo de ringo: karakteristiko; epitetoj por elemento en ringo: inversigebla, invershava, neinversigebla, reduktebla, nereduktebla, nulpotenca, prima; VD: Operacioj en ringo: adicio, multipliko; VD: Rimarkindaj elementoj: nulo, unuo, nuldivizoro; VD: Substrukturoj: idealo, subringo.
Rim.: Kelkaj postulas, ke la dua operacio havu neŭtran elementon (t.e. unuon). Tiajn ringojn ni nomas unuhavaj.
angle:
ring
beloruse:
кола, колца
ĉeĥe:
kroužek, kruh, obruč, okruh, prsten, prstenec, ring
france:
anneau 1. bague
germane:
1. Ring, Reifen, Reif ~forma: ringförmig. 2. Ring, Reif, Schmuckring 3. Ring 4. Kreis, Kringel 5. algebraischer Ring
hispane:
anillo
hungare:
gyűrű 1. gyűrű 3. karika
japane:
[わ], 環 [たまき], 指輪 [ゆびわ], 環状のもの [かんじょうのもの]
nederlande:
ring
norvege:
ring
pole:
obrączka, pierścień ~forma: obrączkowy, pierścieniowy. 5. pierścień (struktura algebraiczna)
portugale:
anel
ruse:
кольцо
slovake:
krúžok, obruč, okruh, prstenec, prsteň, ring
svede:
1. ring 3. ring
tibete:
ཚིགས་ཁེབས་
ukraine:
кільце, перстень, каблучка, ринґ

*ringego [20]

Granda ringo: premanta ringego ĉirkaŭis ŝian koron [21]; pavimbatilo […] tuta el ligno, malsupre ĝi estas larĝa kaj ĉirkaŭita de fera ringego [22]; ŝi ekstaras sur seĝo, alte tenas ringegon kaj la knabo saltas tra ĝin [23].
a)
Granda ringo el fero, ĉirkaŭanta barelon kaj kuntenanta ties daŭbojn: estis krako, kvazaŭ ĉe la […]barelo krevis ringego [24].
b)
Granda ringo el metalo ĉirkaŭanta lignan radon de ĉaro
c)
Granda ringo el metalo aŭ bartaĵo, pasintece uzata por pufigi la virinajn robojn, parto de krinolino.
angle:
hoop, (metal) circle
beloruse:
абруч
france:
cerceau
germane:
1.a Reif (am Fass)
japane:
[わ], たが
pole:
obręcz
ukraine:
обруч

subringo

MAT (de ringo `(bb E,†,xx)`) Tia ringo `(bb A,†_A,xx_A)`, ke `bb A sub bb E`, `(bb A,†_A)` estas subgrupo de `(bb E,†)` kaj `x xx_Ay=x xx y in A` por ĉiuj `x,y in A`: la ringo de entjeroj estas subringo de la ringo de reeloj.
angle:
subring
beloruse:
падколца
france:
sous-anneau
germane:
Unterring
hungare:
részgyűrű
pole:
podpierścień
ruse:
подкольцо

ringo de n-modulaj restoklasoj

MAT (por entjero `n gt 1`) Kvocienta ringo de la ringo de entjeroj per la idealo de `n`-obloj.
angle:
residue class ring
beloruse:
колца рэштаў
france:
anneau des classes résiduelles
germane:
Restklassenring
hungare:
modulo n maradékosztályok gyűrűje
pole:
pierścień reszt
ruse:
кольцо вычетов

brakringo

Braceleto portata ĉe la brako: peza, granda ora brakringo el antikva idolista tempo [25]; en la jaro 1864 ĉe la limo de la vilaĝo estis trovita brakringo el masiva oro [26].
angle:
bracelet
beloruse:
бранзалет
bretone:
tro-vrec'h
bulgare:
гривна
ĉeĥe:
náramek
france:
bracelet (de bras)
germane:
Armreif
hebree:
צמיד
hispane:
pulsera, brazalete
hungare:
karperec
itale:
bracciale, braccialetto
japane:
腕輪 [うでわ]
pole:
bransoleta
ruse:
браслет
slovake:
náramok
turke:
bilezik
ukraine:
браслет

eŭklida ringo

MAT Komuteca, integra ringo `bb R`, konsiderata kune kun tia bildigo `phi`, ke al ĉiu nenula elemento `a` ĝi asocias entjeron `phi(a) ge 0`, kaj ke `phi(a) le phi(b)`, se `a` estas divizoro de `b`, kun la aldona kondiĉo, ke por ĉiu paro `(a,b)` kun nenula `b` ekzistas almenaŭ unu tia paro `(q,r)`, ke `a=b xx q+r` kaj `phi(a) le phi(b)`: la ringo de entjeroj estas eŭklida ringo (`phi(a) = |a|`); ĉiu polinomringo estas eŭklida ringo, konsiderante la bildigon `phi`, kiu al polinomo asocias ĝian gradon; ĉiu eŭklida ringo estas ĉefideala. VD:Eŭklido, eŭklida divido, kvociento, resto.
angle:
Euclidean ring
beloruse:
эўклідава колца
france:
anneau euclidien
germane:
Euklidischer Ring
hungare:
euklideszi gyűrű
nederlande:
Euclidische ring
pole:
pierścień euklidesowy
ruse:
евклидово кольцо

hulringo

SPO Ringo, kiun oni svingas ĉirkaŭ la talio: hulringo estas sporta ekzercilo [27].
27. Vikipedio: Hulringo
angle:
hula hoop
beloruse:
абруч (гімнастычны), хулахуп
france:
hula hoop
japane:
フラフープ
pole:
hula-hoop
ukraine:
хула-хуп

jarringo, kreskoringo

BIO Diverse kolora aŭ densa tavolo de materio ĉiujare elkreskinta pro sezonaj diferencoj en la trunko de vegetaĵo, en la ŝelo de konko aŭ simila: en unu kvadrata jardo, ĉe loko centojn da jardoj for de unu de la malnovaj arbaretoj, mi nombris tridek du arbetojn; kaj unu da ili, laŭ la nombro da kreskoringoj, dum dudek ses jaroj provis levi sin super la tigoj de la erikejo, kaj malsukcesis [28]; same kiel la arbaj, la konkaj jarringoj mem ne nur indikas la aĝon de la ena besto, sed ja enhavas multe da informoj pri klimato en la pasinteco [29].
beloruse:
гадавое колца
france:
anneau de croissance, cerne
japane:
年輪 [ねんりん]
pole:
słój roczny
ukraine:
річне кільце

kolringo

Kolornamo en formo de ringo (kun interrompo aŭ fermilo): ni alportas oferon al la Eternulo, […] braceletojn, ringojn, orelornamojn, kaj kolringojn [30]; VD:ĉirkaŭkolo2, koliero
beloruse:
шыйны абруч, нашыйнік
germane:
Halsreif
hungare:
nyakörv
japane:
首飾り [くびかざり], ネックレス [ねっくれす], 首輪 [くびわ]
pole:
naszyjnik

krurringo

[31]
Braceleto portata ĉe kruro: krurringo […] por rajdistoj [32].
angle:
ankle bracelet, anklet, leg bangle
beloruse:
бранзалет (на назе)
france:
bracelet (de cheville)
katalune:
esclava, canyellera, turmellera
nederlande:
enkelband
pole:
bransoleta

kvocienta ringo

MAT (de ringo `bb R` rilate al idealo `bb I` de ĝi) La kvocienta grupo de `bb R` rilate al `bb I`, provizita per la multipliko `(a+bb I)xx(b+bb I)=(a xx b)+bb I`; simb. `bb R//bb I`.
angle:
quotient ring
beloruse:
фактар-колца
france:
anneau quotient
germane:
Quotientenring
hungare:
faktorgyűrű
pole:
pierścień ilorazowy
ruse:
фактор-кольцо

orelringo

Juvelo portata ĉe orelo kiel ornamo: kviete ŝi diris: sed ĉi tiuj orelringoj estas Skotaj kardoj, kaj mi bezonas havi ilin por preni hejmen [33].
33. J. Bishop: En Edinburga Kafejo, Esperanto sub la Suda Kruco, [1999?], numero 37a
beloruse:
завушніца
bretone:
kloc'hig-skouarn
ĉeĥe:
náušnice
france:
boucle d'oreille
germane:
Ohrring
hebree:
עגיל
hispane:
pendiente
hungare:
fülkarika
japane:
耳輪 [みみわ], イヤリング [いやりんぐ]
nederlande:
oorring
norvege:
øredobbe
pole:
kolczyk
portugale:
brinco
ruse:
серьга, серёжка
slovake:
náušnica
svede:
örhänge
tibete:
ཨ་ལོང་
ukraine:
сережка

polinomringo

MAT (de ringo `bb R`) Ringo de ĉiuj polinomoj super `bb R`: la polinomringon de `bb R` oni ofte signas per `bb R[bb X]`; la polinomringon de `bb R[bb X]` oni ofte signas per `bb R[bb X,bb Y]` (ringo de duargumentaj polinomoj super `bb R`).
angle:
polynomial ring
beloruse:
колца мнагаскладаў
france:
anneau des polynômes
germane:
Polynomring
hungare:
polinomgyűrű
pole:
pierścień wielomianów
ruse:
кольцо многочленов

radringo

TEK Ringo el fero aŭ elasta substanco, per kiu oni provizas la randon de veturila rado: per preniloj [ili] kaptas radringon, kiu staris por varmigo en la fajro, kaj poste kun granda urĝo komencas meti ĝin sur radon HsT ; kiam pasintece ĉarfaristoj konstruis aŭ riparis la lignajn radojn de ĉaroj, ili tre varmigis ferajn radringojn, kiujn ili poste aplikis [34]; statistiko do eksterordinara tamen diras malmulton pri poezio: la grava demando estas ne, ĉu poetoj aŭ libroj estas multnombraj, kvazaŭ temus pri produktado de radringoj, sed ĉu la poemoj estas arte valoraj LPl . SUB:pneŭo
beloruse:
шына (кола)
ĉeĥe:
obruč kola
germane:
Radreifen
hungare:
kerékabroncs
indonezie:
ban
nederlande:
band (v.e.wiel)
pole:
obręcz
ruse:
шина
slovake:
obruč kolesa
ukraine:
обід (колеса)

administraj notoj

sub~o: Mankas dua fontindiko.
sub~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o de n-modulaj restoklasoj: Mankas dua fontindiko.
~o de n-modulaj restoklasoj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
eŭklida ~o: Mankas dua fontindiko.
eŭklida ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kvocienta ~o: Mankas dua fontindiko.
kvocienta ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
polinom~o: Mankas dua fontindiko.
polinom~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.