tradukoj: be cs de en es fr hu pl pt ru sk

polinom/o

polinomo  

MAT
1.  
[1] (super unuhava komuteca ringo R) Tia vico en R, ke la nombro de ĝiaj nenulaj termoj estas finia: oni signas per Xi la polinomon, kies j-a termo egalas al la unuo de la ringo, se i = j, kaj al ties nulo aliokaze; la polinomon X (t.e. X1) oni nomas argumento; la polinomon (ai)iN oni ofte signas per aiXi. SUB: Specifaj polinomoj: nulpolinomo, unuopolinomo, monomo, binomo; VD: Epitetoj por polinomo: konstanta, reduktebla, nereduktebla, prima; atributoj de polinomo: argumento, koeficiento, termo, grado, radiko; rilataj algebraj strukturoj: polinomringo.
2.  
PIV1=polinoma funkcio.

Rim.: Bricard [2] proponis la formon „polinomjo“ kaj vicon da similaj terminoj, derivitaj aŭ ne de radiko „nomj“: ununomjo, monomjo, dunomjo... Tiuj ĉi formoj ne enradikiĝis. Vd ankaŭ la rimarkon sub plurtermo.
Rim.: La nocio polinomo historie fontas el la polinomaj funkcioj, kiel ekz-e x2+3x+7. La unua senco koncernas formalajn polinomojn kaj prisilentas la analitikan fonon de la nocio, okupiĝante nur pri la vico de „koeficientoj“. En multaj kutimaj kuntekstoj la bildigo inter polinomoj kaj polinomaj funkcioj estas bijekcia, sed ne ĉiam. Same kiel ekzistas plurargumentaj polinomaj funkcioj, la ĉi-supra formala nocio estas vastigebla ankaŭ al pluraj „argumentoj“: la pliajn argumentojn oni ofte signas per Y kaj Z. Se estas pli ol tri argumentoj, oni ilin signas per Xi kun suba indico.

polinoma  

Rilata al polinomo. VD:polinoma funkcio, polinoma adicio, polinoma multipliko.

formala polinomo  

MAT
=polinomo 1.

karakteriza polinomo  

MAT[3]
(de endomorfio f en vektora spaco E) Determinanto de f-λ.idE: la ajgenoj de endomorfio estas la radikoj de ties karakteriza polinomo.

nulpolinomo, polinoma nulo  

MAT
Konstanta polinomo, kies ĉiuj termoj egalas al la nulo de la ringo: la nulpolinomo estas nulo de la polinomringo.

unuopolinomo, polinoma unuo  

MAT
Konstanta polinomo, kies nenula termo egalas al la unuo de la ringo: la unuopolinomon oni povas signi per X01; la unuopolinomo estas unuo de la polinomringo.

tradukoj

anglaj

~o: polynomial; ~a: polynomial; formala ~o: formal polynomial; karakteriza ~o: characteristic polynomial; nul~o, ~a nulo: null polynomial; unuo~o, ~a unuo: unit polynomial.

belorusaj

~o: паліном; ~a: палінаміяльны; formala ~o: фармальны паліном; karakteriza ~o: характарыстычны паліном; nul~o, ~a nulo: нуль-паліном; unuo~o, ~a unuo: адзінкавы паліном.

ĉeĥaj

~o: mnohočlen, polynom.

francaj

~o: polynôme; ~a: polynomial; formala ~o: polynôme formel; karakteriza ~o: polynôme caractéristique; nul~o, ~a nulo: polynôme nul; unuo~o, ~a unuo: polynôme unité.

germanaj

~o: Polynom; ~a: polynomisch; formala ~o: formales Polynom; karakteriza ~o: charakteristisches Polynom; nul~o, ~a nulo: Nullpolynom; unuo~o, ~a unuo: Einheitspolynom.

hispanaj

~o: polinomio; ~a: polinómico; formala ~o: polinomio formal; karakteriza ~o: polinomio característico.

hungaraj

~o: polinom; ~a: polinom-; formala ~o: formális polinom; karakteriza ~o: karakterisztikus polinom; nul~o, ~a nulo: nullpolinom; unuo~o, ~a unuo: egységpolinom.

polaj

~o: wielomian; karakteriza ~o: wielomian charakterystyczny; nul~o, ~a nulo: wielomian zerowy; unuo~o, ~a unuo: wielomian jednostkowy.

portugalaj

~o: polinômio.

rusaj

~o: многочлен, полином; ~a: многочленный, полиномиальный; formala ~o: формальный полином; karakteriza ~o: характеристический многочлен; nul~o, ~a nulo: нуль-многочлен; unuo~o, ~a unuo: единичный многочлен.

slovakaj

~o: mnohočlen, polynóm.

fontoj

1. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §342
2. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 13
3. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §189

~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a: Mankas fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
formala ~o: Mankas fontindiko.
formala ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
karakteriza ~o: Mankas dua fontindiko.
karakteriza ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
nul~o, ~a nulo: Mankas fontindiko.
nul~o, ~a nulo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
unuo~o, ~a unuo: Mankas fontindiko.
unuo~o, ~a unuo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


administraj notoj

pri unuo~o, ~a unuo:
Kontroli trd de/en/ru/pl. [MB]

ℛevo | datumprotekto | polino.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.31 2015/07/04 08:37:41