*argument/o MT

argumenti

(ntr)
Prezenti argumentojn en diskuto: batanto povas argumenti, batato devas silenti PrV ; pro honoro, mi ne scias argumentadi Hamlet ; edukistoj argumentas, ke la antikva [metodo] ne plu taŭgas por instrui matematikon en komputila epoko [1]; oni argumentis ke [oni] per la unuecaj prezoj la furoraj libroj subvencias la deficitajn, sed altkvalitajn librojn, kies eldonkvanto estas malgranda [2]. TUT:pruviVD:konkludi, konvinki, kredigi, rezoni
1. Garbhan MacAoidh: Nova gaela numerala sistemo, Monato, 1993/11, p. 21
2. Walter Klag: Liberaj prezoj por libroj, Monato, 2000/05, p. 7
angle:
argue
beloruse:
аргумэнтаваць
bretone:
arguzenniñ
ĉeĥe:
argumentovat, dokazovat, odůvodňovat
ĉine:
好争论 [hǎozhēnglùn], 好爭論 [hǎozhēnglùn], 愛爭辯 [àizhēngbiàn], 爱争辩 [àizhēngbiàn], 提出論證 [tíchūlùnzhèng], 提出论证 [tíchūlùnzhèng], 声辩 [shēngbiàn], 聲辯 [shēngbiàn], 咯 [luò]
france:
argumenter
germane:
argumentieren
hebree:
לטעון
hispane:
argumentar
hungare:
érvel, argumentumtál
japane:
論証する [ろんしょうする], 論拠とする [ろんきょとする]
nederlande:
argumenteren
norvege:
argumentere
pole:
argumentować, uzasadniać
rumane:
argumentează, justifica
ruse:
аргументировать
slovake:
argumentovať, dôvodiť
ukraine:
арґументувати, наводити доводи, докази

*argumento

1.
Rezona pruvo en diskuto: mi scias viajn pensojn, kaj la argumentojn, kiujn vi malice kolektas kontraŭ mi [3]; kiel argumentoj por sia malĝentila teorio la trezoristo citis la ekzemplon de la ĉefpastro Sem, kiu vivis kiel pentofaranto [4]; antaŭveni eblajn kontraŭargumentojn [5]; se niaj argumentoj estas ĝustaj, akceptu ilin EE ; ĉiujn siajn argumentojn ili penadis konformigadi al tiu antaŭe farita decido, ne rimarkante la tutan senfundamentecon de tiuj ĉi argumentoj EE ; vi kutimis rilati kun estimo nur al tiaj argumentoj, kiuj estas plenigitaj per multo da citatoj, traplektitaj per multo da laŭtaj aŭtoritataj nomoj kaj brilas per amasego da alteflugaj kvazaŭ-sciencaj frazoj EE . PRT:premiso, konkludo
2.
MAT
a)
PIV1 (de funkcio, operaciorilato): en la esprimo `f(x,y+z)` la funkcio `f` havas du argumentojn, nome `x` kaj `y+z`; `f` estas duargumenta funkcio; unuargumenta funkcio estas duargumenta rilato; la argumentoj de adicio (resp. multipliko) oni nomas ankaŭ termoj (resp. faktoroj). VD:parametro.
Rim.: La nocio estas sufiĉe elasta. Kiel argumenton de bildigo oni povas konsideri ĉiun elementon de ĝia fonto-aro, foje nomata argumentaro, sed se tiaj elementoj estas opoj, ankaŭ iliaj termoj estas konsidereblaj kiel argumentoj. La kunteksto devas klarigi, pri kio oni parolas.
b)
[6] (de komplekso `z`) Tia reelo `theta`, ke `z = |z|*(cos theta+i*sin theta)`, kie `|z|` prezentas la modulon de `z`: la argumenton oni kutime prenas en la intervalo `(-pi,+pi]` kaj foje signas per `Arg(z)`; la argumento de nenula reelo egalas al 0 (se pozitiva)`pi` (se negativa).
c)
VD:polinomo.
Rim.: Ĉi-kuntekste Bricard [7] uzas „varianto“, kiel ĉe funkcio, kaj Werner MatVort konas „nedeterminita grando“, kiu verŝajne respondas al la sama intenco, sed ĝenas pro la konkreta senco de „grando“, dum temas pri nocio tre formala.
angle:
argument 2.a argument (independant variable), operand 2.b argument (of a complex number), amplitude (of a complex number) 2.c indeterminate
beloruse:
аргумэнт
bretone:
argumant 1. arguzenn
bulgare:
аргумент
ĉeĥe:
argument funkce, nezávisle proměnná
ĉine:
2. 幅角 [fújiǎo]
france:
1. argument 2.a argument (variable indépendante) , opérande 2.b argument (d'un nombre complexe) 2.c indéterminée
germane:
Argument 1. Argument kontraŭ~o: Gegenargument. 2.a Argument (unabhängige Variable), Operand 2.b Argument 2.c Unbestimmte
hebree:
טַעֲנָה, נימוק
hispane:
argumento
hungare:
1. érv, argumentum 2.a független változó (függvényben) 2.b argumentum (komplex számé), amplitúdó (komplex számé) 2.c határozatlan változó
japane:
論証 [ろんしょう], 論拠 [ろんきょ]
nederlande:
argument
norvege:
argument
pole:
argument 2.a argument (zmienna niezależna) 2.b argument (liczby zespolonej) 2.c niezmienna (wielomianu)
rumane:
argument 2.a argument (variabilă independentă) 2.b argument (număr complex) 2.c invariant (polinom)
ruse:
аргумент, довод 2.a аргумент (независимая переменная), операнд 2.b аргумент (комплексного числа) 2.c неопределённая, неизвестная
slovake:
argument, dôkaz, dôvod
tibete:
རྩོད་པ་
ukraine:
арґумент, довід, доказ, арґумент, незалежна змінна величина

forargumenti

Argumentante senpravigi kaj senvalorigi: „paradoksa interveno“ temas pri tio ke oni ne volas malbonigi aŭ forargumenti certan pensadon kaj/aŭ konduton, sed tute male, troigi ĝin ĝis absurdeco por rompi ĝin [8].
angle:
rationalize (something) away
beloruse:
зьняпраўджваць (аргумэнтавана)
france:
répliquer
germane:
(jmd. etwas) ausreden, wegdiskutieren
hispane:
replicar
nederlande:
uit het hoofd praten
pole:
replikować, ripostować
rumane:
replică, ripostă

kontraŭargumenti

Argumenti kontraŭ iu propono, antaŭa argumento ks: estas necese tuj argumenti kaj kontraŭargumenti pri unuopa fakto, rezervante al si la finan argumentadon kaj refutadon pri la tuto [9]; mi ne intencas denove diskuti kaj kontraŭargumenti, ĉar por tio necesus nova artikolo [10]; oni eksponas ĉiujn faktojn kaj poste sekvas la argumentado kaj kontraŭargumentado en formo de persvado kaj refuto [11]; ni fuĝigas la homojn per tia kontraŭargumentado anstataŭ altiri ilin [12]. SIN:obĵeti, oponiVD:refuti
9. Ivo Lapenna: Retoriko, DUA PARTO
10. Uwe Joachim Moritz/Aldo de' Giorgi: Du opinioj, Monato, 2000/07, p. 4
11. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
12. La Ondo de Esperanto, 2002, № 10
angle:
counterargue
beloruse:
адбіваць, пярэчыць (аргумэнтавана)
france:
contre-argumenter
germane:
bestreiten, bestreiten, widersprechen, (etwas) dagegenhalten, einwenden

administraj notoj