8opon/i PV

oponi

(ntr)
Aktive kontraŭadi, kontraŭparoli, kontraŭagi, opozicii: antaŭ kiam la patro kaj servistino povis oponi, ŝi elkuris [1]; la sanktaj pastroj […] tute ne oponis, ke la princo partoprenu en la soleno [2]; dum ekscita diskuto en la kongresa laborkunsido […] oponis, krom ĝisostaj neŭtralistoj, ankaŭ pluraj personoj, kiuj ne konsentis nur kun kelkaj eroj EeP ; [li] ĉiam forte oponis imperiismon, inkl. la rusan EeP ; vole-nevole lia fato dependas de la kapablo oponi ilin kaj komploti kontraŭ ili Rsp ; jen absurda maniero prezenti aferon, pensis Berlioz kaj oponis: – nu, en tio estas troigo MkM ; influhava publika figuro sukcese oponis eksperimentan instruadon de Esperanto en la lernejoj EfI . VD:protesti1
angle:
oppose
beloruse:
пярэчыць
ĉeĥe:
být v opozici, namítat, odporovat, oponovat
ĉine:
对立 [duìlì], 對立 [duìlì], 抗拒 [kàngjù], 逆 [nì], 咈 [fú], 撄 [yīng], 攖 [yīng], 抵抗 [dǐkàng]
france:
opposer (s')
germane:
opponieren, Widerstand leisten
hispane:
oponer
hungare:
más véleményen van, szembehelyezkedik, ellene szól, szembehelyezkedik, opponál
japane:
反対する [はんたいする], 反駁する [はんばくする], 逆らう [さからう]
katalune:
oposar
nederlande:
opponeren
perse:
مخالفت کردن، مانع شدن
pole:
oponować, sprzeciwiać się
portugale:
opor-se
rumane:
obiectiv, obiecta
ruse:
возражать, оппонировать, быть противником
slovake:
nesúhlasiť, oponovať, protirečiť
ukraine:
заперечувати, опонувати, бути супротивником, дотримувати протилежних поглядів

oponanto, oponulo

Tiu, kiu oponas, ekzemple la alia ludanto en ŝakludo: la oponantoj precipe emfazadis la financajn ŝarĝojn EeP ; Trasimaĥo, sofista filozofo, oponanto de Sokrato Rsp ; oponuloj akuzis Holzmann je degne aristokrata stilo [3] ; preskaŭ histerie, britaj oponantoj de la eŭro lanĉis dum la somero kinejan kampanjon [4]. VD:kontraŭbatalanto, kontraŭulo, malamiko
3. T. Steele: Kvazaŭ ĉio dependus de mi, p. 91
4. Paul Gubbins: Komediistoj senkomediaj, Monato, 2002/09, p. 12
angle:
opponent
beloruse:
апанэнт, супернік, спаборнік
ĉeĥe:
oponent
ĉine:
对头 [duìtou], 對頭 [duìtou], 对手 [duìshǒu], 對手 [duìshǒu], 政敌 [zhèngdí], 政敵 [zhèngdí], 对抗者 [duìkàngzhě], 對抗者 [duìkàngzhě]
france:
adversaire, opposant
germane:
Opponent, Gegner, Gegenspieler
hispane:
opositor
hungare:
ellenfél, opponens
japane:
反対者 [はんたいしゃ]
nederlande:
opponent, tegenstander
pole:
oponent, adwersarz, przeciwnik (w dyskusji)
portugale:
adversário
rumane:
oponent, adversar
slovake:
oponent
ukraine:
опонент, супротивник

administraj notoj