tradukoj:
be cs de en es fr hu pl ru sk
modul/o
modulo
↝
- 1.
↝
[1]
Nombro, laŭ kiu oni pritaksas la
kongruecon de du nombroj:
1111 kaj 4 estas kongruaj laŭ
modulo 9, aŭ module 9;
[en] Hebrea kalendaro,[…] jaro estas superjaro se
la resto post divido de 19 (jaro modulo 19) estas 0, 3, 6, 8, 11, 14 aŭ 17
[2].
- 2.
↝

Granda aŭtonoma parto de programo aŭ aparato (kutime pli
altranga ol bloko):
ŝargomodulo,
celmodulo;
la 20an de novembro 1998 Rusio pafis la unuan ISS-modulon Sarja kiel komponanton de la estonta laboratorio
[3].
- 3.
↝
[4]
(super unuhava
ringo R)
Tia algebra
strukturo
(M,+,∙), ke (M,+) estas
komuteca
grupo; ∙ estas
ekstera operacio
de R super M;
kaj por ĉiuj α, β∈R
kaj x, y∈M veras, ke :
(1) (α+β)∙x =
α∙x+β∙x;
(2) α∙(x+y) =
α∙x+α∙y;
(3) (α×β)∙x =
α∙(β∙x);
kaj (4) 1∙x = x.
vektoro;
vektora spaco,
submodulo.
Rim.:
Eblus kombini „modulo“ kaj „vektora spaco“
sub la sama tegmenta nocio „vektora spaco“ kun
distingo „super ringo“ aŭ „super korpo“.
- 4.
↝
[5]
(de komplekso
a+i.b)
La kvadrata radiko de
a2+b2:
la kompleksoj kun modulo ρ estas prezenteblaj per
ρeiθ;
la modulon de z oni signas per
|z|;
la modulo de reelo egalas al ĝia
absoluta valoro.
Rim.:
Vd moduli (sonon, signalon).
submodulo
↝
[6]
-
(de modulo
(M,+,∙))
Tia subaro de M, ke ĝi egalas al la
subaro, kiun ĝi naskas:
la kerno kaj
bildaro de
homomorfio inter moduloj
estas submoduloj respektive de ĝiaj fonto-aro
kaj celo-aro;
submodulo estas mem modulo;
simpla modulo S estas modulo kiu estas ne {0}
kaj solaj submoduloj […] estas {0} kaj S
[7].
tradukoj
ĉeĥaj
~o:
absolutní hodnota, modul.
slovakaj
~o:
absolútna hodnota, modul.
fontoj
1.
Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 112.
Vikipedio, Hebrea kalendaro3.
Monato, Stefan Maul: Politika sukceso, scienca fiasko4.
R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §381,
„ring-modulo“5.
Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 156.
La Nova Plena Ilustrita Vortaro, modulo, ~e7.
Vikipedio, Modulo (matematiko)
ℛevo |
datumprotekto |
modul.xml |
redakti... |
traduki... |
artikolversio:
1.34 2018/01/03 19:10:23