tradukoj: be ca cs de el en es fr hu nl pl pt ru sk sv

vektor/o

vektoro

1.
MAT[1] Elemento de modulovektora spaco: normo estas funkcio kiu asignas pozitivan longon aŭ amplekson al ĉiu vektoroj en vektora spaco, escepte la nula vektoro [2]; skalara produto aŭ punkta produto de du vektoroj `bb a` kaj `bb b`, `bb a*bb b` estas `|bb a||bb b|cos theta`, kie `theta` estas la angulo inter la vektoroj `bb a` kaj `bb b` [3].
2.
FIZ Fizika grando, difinita per sia intenseco kaj direkto; la vektoro 1 (en la kutima tri- aŭ kvar-dimensia spaco) ĝin prezentanta: rapido-vektoro; ondo-vektoro; onda vektoro […], montranta direkton de ondo kaj priskribanta oscilojn de ondo en spaco [4]. ANT:skalaro.
3.
KOMP Unudimensia tabelo. SUB:ĉeno
Rim.: Iuj programlingvoj disponigas kaj vektorojn, kaj opojn; tiuj lastaj, tamen, povas enteni diverstipajn anojn.
4.
BAK Organismo, transportante malsanon de unu malsanulo al alia sen mem malsaniĝi: japana encefalito […] ‐ inter ĉefaj vektoroj de tiu malsano estas la kuloj [5]; la vektoro estas la Maloneja viruso kiu kaŭzas virusan leŭkemion en la muso, estas retroviruso [6]. SUP:transigilo
5.
RETKOMP Kombino de specifaj sekurec-vundeblecoj uzataj por infekti komputilan sistemon; atakovektoro.

vektora

MATPIV1 FIZ
Rilata al vektoro, al vektora spaco; estanta vektoro: vektora grando, kampo; akcelo okazas ĉiam, kiam la vektora rapido ŝanĝiĝas [7].

nulvektoro

MATMatVort
La vektoro, estanta la nulo de la koncerna modulo: la aro de ĉiuj nulvektoroj je evento en spaco de Minkowski estas la luma konuso de la evento [8].

radiusvektoro

MATMatVort
(de punkto `P` en afina spaco, rilate al rimarkinda punkto `O`) La vektoro `P-O`, aŭ la streko `bar(OP)`: la radiusvektoro de iu punkto de la korpo [9]; la du radiusvektoroj de punkto sur elipso (rilate al ties fokusoj); areoj trairataj de radiusvektoro de planedo (rilate al la centro de gravitaj fortoj) dum egalaj daŭroj estas egalaj (dua keplera leĝo).

Rim.: Ĉi tiu termino, ne tre klare analizebla, devenas tra la naciaj lingvoj el latinaĵo signifanta „radio, kiu estas portanto“, kaj ne estas hazardo, se Bricard [10] konas la terminon sub formo „vektora radio“. Nemirinde do, ke en naciaj lingvoj la termino ofte montras al iu streko kun ofta glito al „longo de tiu streko“ (vd polusa distanco, kiu en pluraj lingvoj nomiĝas „radiusvektoro“, sed ŝajne ne en Esperanto). La ideo, ke „radiusvektoro“ povas esti vektoro, supozeble estiĝis pro renverso de la etimologia interpreto, t.e. „radiusa vektoro“.

tradukoj

anglaj

~o: vector; ~a: vector, vectorial; nul~o: null vector; radius~o: position vector, radius vector.

belorusaj

~o: вэктар; ~a: вэктарны.

ĉeĥaj

~o: vektor; nul~o: nulový vektor, nulový vektor; radius~o: polohový vektor, průvodič, radiusvektor.

francaj

~o: vecteur; ~a: vectoriel; nul~o: vecteur nul; radius~o: vecteur de position, rayon vecteur.

germanaj

~o 4.: Vektor (Med., Überträger); ~o 5.: Angriffsvektor (Computer); ~o: Vektor; ~a: Vektor-, vektoriell; nul~o: Nullvektor; radius~o: Ortsvektor, Radiusvektor.

grekaj

~o: διάνυσμα; ~a: διανυσματικός.

hispanaj

~o: vector; ~a: vectorial; nul~o: vector nulo.

hungaraj

~o: vektor, egydimenziós tömb; ~a: vektor-, vektoriális; nul~o: nullvektor; radius~o: helyvektor, rádiuszvektor, vezérsugár.

katalunaj

~o: vector; ~a: vectorial; nul~o: vector nul; radius~o: radi vector.

nederlandaj

~o: vector.

polaj

~o: wektor; ~a: wektorowy; nul~o: wektor zerowy; radius~o: wektor wodzący.

portugalaj

~o: ve(c)tor; ~a: ve(c)torial.

rusaj

~o: вектор; ~a: векторный; nul~o: нулевой вектор, нуль-вектор; radius~o: вектор-радиус, радиус-вектор.

slovakaj

~o: vektor; ~a: vektorový; nul~o: nulový vektor; radius~o: polohový vektor, sprievodič.

svedaj

~o: vektor.

fontoj

1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 26, „segmento direktita“
2. Vikipedio, Normo
3. Vikipedio, Skalara produto
4. Vikipedio, Onda vektoro
5. Vikipedio, Japana encefalito
6. Anthony Lucas: Ekzemplo de genetika Terapio en Francujo
7. Movo kaj forto
8. Vikipedio, Spaco de Minkowski
9. Vikipedio, Varianco
10. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 33


ℛevo | datumprotekto | vektor.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.28 2020/02/15 23:10:43