tradukoj: be de en es fa fr nl pl pt ru

Forigo de unu aŭ kelkaj vortoj, kiujn oni ne juĝas nepre
necesaj por la kompreno:
en la frazo „mi vidis lin, sed ne vin“ oni faras
elipson
de la verbo en la dua propozicio.

[1]
Koniko kun discentreco
malpli granda ol unu:
elipso havas du fokusojn kaj la sumo de la distancoj de ĉiu
punkto de la elipso al ĝiaj fokusoj estas konstanta;
la (sunsistemaj) planedoj laŭiras elipsojn, kies
unu el la fokusoj okupas la suno
(unua keplera leĝo);
la kartezia ekvacio de elipso estas de la tipo
(x/a)2+(y/b)2
= 1.
Atributoj de elipso:
centro,
aksoj (fokusa kaj nefokusa),
granda duonakso,
malgranda duonakso;
ovalo,
orbito.
