1distanc/o JED

distanco

1.
Longo de interspaco: li konstruis en la distanco de dudek ulnoj de la rando de la domo cedrotabulan muron [1]; [li] kuris post li distancon de sep tagoj kaj kuratingis lin sur la monto [2]; en la distanco de ĉirkaŭ dek kvin stadioj [3]; proksime de Jerusalem, en la distanco de sabata vojaĝo [4]; ili iris ankoraŭ kelkan distancon [5]; apenaŭ ili estis ekster aŭddistanco, kiam Atrejo diris: estas nun malfacile paroli kun vi sola [6]; li prenis kapgrandan ŝtonon, kiu kuŝis en lia atingodistanco, kaj ĵetis ĝin [7]; mezurante la distancon per la okuloj [8]; je kelkaj paŝoj da distanco ni lin ekvidis [9]; je centkelkaj metroj da distanco [10]; la semado de tuberoj povas okazi aŭtune […], la vicodistanco devas esti 40-70 cm [11]; rapideco duoble kaj flugdistanco kvaroble pli ol helikopteroj: jen la novtipa transportaviadilo [12]; banloko, situanta en duhora distanco de la ĉefurbo [13]; oni kalkulas la distancojn laŭ tempo necesa por ilin traveturi [14].
2.
(figure) Diferenco, kontrasto laŭ tempo, interrilato, mondkoncepto ks: mi ne volas […] argumenti pri la distanco, kiu ekzistas inter la Hegel’a filozofio kaj la teozofio [15]; kun Halim mi ofte sentas ke estas distanco inter ni, eble kultura aŭ religia [16]; kompetenta historiisto havos […] la bezonatan tempan distancon por kritike analizi la eventojn [17]; la granda distanco inter prahistoriaj desegnaĵoj kaj Picasso [18]; larĝigante la distancon inter la sociaj klasoj [19]; vi kalkulas eksterordinare nekredeblan distancon inter la justulo kaj la maljustulo [20].
3.
MAT Valoro de metriko d, kaj pli precize:
a)
[21] (inter punktoj a kaj b) La valoro d(a,b).
b)
[22] (de punkto a al aro A) La infimo de la distancoj 3.a de a al ĉiu punkto de A.
c)
[23] (inter aroj A kaj B) La infimo de la distancoj 3.a de ĉiu punkto de A al ĉiu punkto de B.
angle:
1. distance aŭd~o: earshot. vico~o: row spacing. flight range. 3. distance
beloruse:
1. дыстанцыя, адлегласьць 3. адлегласьць
ĉeĥe:
odstup, rozestup, rozpětí 1. vzdálenost
ĉine:
1. 可到达的范围 [kědàodádefànwéi], 作用半径 [zuòyòngbànjìng], 有效距离 [yǒuxiàojùlí], 蔇 [jì], 距离 [jùlí] 2. 差异 [chāyì], 差分 [chāfēn], 差距 [chājù], 区别 [qūbié] 3. 間距 [jiānjù]
france:
1. distance 3. distance (math.)
germane:
1. Abstand, Entfernung, Distanz aŭd~o: Hörweite. atingo~o: Reichweite. vico~o: Reihenabstand. Reichweite (Flugzeug). 2. Unterschied, Distanz 3. Abstand
hispane:
distancia
hungare:
távolság
japane:
距離 [きょり], 間隔 [かんかく]
latine:
auferatur
nederlande:
1. afstand
pole:
1. dystans, odległość 3. odległość
portugale:
1. distância
rumane:
1. distanță
ruse:
1. расстояние, дистанция 3. расстояние
slovake:
vzdialenosť
svede:
1. avstånd
ukraine:
дистанція, відстань, віддаль, дальність

distanca

Malproksima; estanta, aganta je distanco: li sendis al ŝi distancan, mokan kison [24]; aŭtobuso sekvata de kelkaj taksioj, ĉiu iom distanca de la aliaj [25]; la ses sekvantoj elektu pli malpli distancajn sidlokojn [26]; mi sentis min iom distanca de tio, kio okazas ĉe la alia flanko [27]; plibonigita komunikado havigas multajn avantaĝojn por distanca lernado [28]; (figure) la ŝatantoj de tia sublingvo probable nekonscie deziras krei en esperantujo ian nobelan klason, distancan de la amaso [29]; (figure) poeto ĉiam akravida, sed kun iom distanca rigardopunkto [30].
angle:
distant
ĉine:
[liàng], 移开 [yíkāi], 緬 [miǎn], 辽 [liáo]
germane:
entfernter, mit Abstand
japane:
離れた [はなれた], 隔たった [へだたった]

distance

Iom for; malproksime: Zozo lin atendis ĉe la elirejo de la kontrolĉambro kaj lin distance sekvis [31]; tricent paŝojn distance de la kajo [32]; ni staris tre distance, dum li elprenis ĝin [33]; mi laboras distance, el mia hejmo en Italujo [34].
31. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Spiona rondo
32. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
33. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 25. Multe Da Spirito Sed Neniom Da Profito.
34. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Esti salajrata oficisto de TEJO
angle:
distant
germane:
entfernt
japane:
離れて [はなれて]

angula distanco

MATMatVort
(inter du punktoj de cirklo) La mezuro de la centra angulo, kies lateroj trairas la punktojn: la angula distanco inter du punktoj de la sama tera meridiano egalas al la diferenco de iliaj respektivaj latitudoj.
angle:
angular distance, angular separation
ĉeĥe:
úhlová vzdálenost
france:
distance angulaire, écart angulaire
germane:
Winkelabstand, Winkelentfernung
hebree:
מרחק זוויתי
hungare:
szögtávolság
pole:
odległość kątowa
ruse:
угловое расстояние
slovake:
uhlová vzdialenosť

fokusdistanco

FOT Distanco inter objektivo kaj fokuso: por kalkuli la grandig-povon de teleskopo, oni dividas la fokusdistancon de la objektivo per la fokusdistanco de la okulario [35]; [ni povis] supreniri en la kupolon de la instituto por vidi […] ties 90-centimetran teleskopon, kun fokusdistanco de 10 metroj [36].
35. David Galadí-Enríquez & Amri Wandel: La kosmo kaj ni, p. 131
36. La Ondo de Esperanto, 2001, №6
ĉine:
焦距 [jiāojù]
france:
focale, distance focale
japane:
焦点距離 [しょうてんきょり]
pole:
odległość ogniskowa

pafdistanco, trafdistanco

Distanco ĝis kiu oni povas trafi per pafo. SIN:trafpovo
angle:
range, striking distance
ĉeĥe:
dostřel
france:
portée
germane:
Schussweite, Reichweite (Geschoss)
hebree:
מרחק ירי
hispane:
alcance de tiro
hungare:
lőtávolság
japane:
命中距離 [めいちゅうきょり]
nederlande:
draagwijdte
pole:
donośność, zasięg
ruse:
дальность стрельбы
slovake:
dostrel
ukraine:
далекобійність

polusa distanco, polusdistancoMatVort

MAT
(de punkto en afina spaco) Distanco de la punkto al la origino de koordinatoj: polusa distanco estas la unua koordinato en la polusa kaj sfera koordinatsistemoj; la polusa distanco de punkto en ebeno egalas al la modulo de ĝia bildo en la kompleksa ebeno. VD:radiusvektoro
Rim.: Pro teĥnikaj kialoj oni foje toleras negativajn valorojn de la polusa distanco, ekz-e en polusaj ekvacioj de kurboj.
angle:
polar radius, radius vector
france:
rayon vecteur
germane:
Polarradius, Radiusvektor
hungare:
középponti távolság
pole:
promień wodzący
ruse:
полярный радиус

distancigi sin, distanciĝi

(malofte) (figure) Elmontri, ke oni ne partoprenas, ne subtenas, ne respondecas: la iamaj amikoj distanciĝis [37]; en sia instruado Jesuo sin distancigas de la normoj de la pasinteco [38]; necesis, do, klare kaj eksplicite distanciĝi por „savi la aferon“ [39]; okaze de disfalo de la sistemo la registaro – tre ruze – povas sin distancigi [40]; la kvin membroj de la apelacia ĉambro distancigis sin de la liberiga verdikto [41]. VD:deadmoni, deturniĝi, kritiki2, malaprobi, malkonfesi, negi
37. Roland Rotsaert: Lernout kaj Hauspie: revo finiĝis, Monato, 2001/02, p. 8
38. A. Maggi, trad. -: La ĝis nun Nekonata Dio, 2011
39. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
40. Paul Gubbins: Politiko elreligita, Monato, 2001/02, p. 6
41. Monato, Josip Pleadin: Post prizono manpremo, 2013
angle:
distance oneself
beloruse:
дыстанцыявацца
ĉine:
背离 [bèilí], 远去 [yuǎnqù]
france:
se démarquer, se distancier
germane:
sich distanzieren, auf Abstand gehen, sich abwenden
hispane:
distanciarse
pole:
dystansować się

tempdistanco

Intertempo, tempintervalo: [ĉ]iam koleras ŝin la hundoj, se ŝi en trikvartaga tempdistanco kuraĝe ekiras al la urbo [42].
ĉine:
时差 [shíchā]
germane:
zeitlicher Abstand

veturdistanco

La distanco kiun oni veturas sub difinitaj kondiĉoj, en difinita tempo: duhora veturdistanco disigas ilin [43]; kvar aŭ kvin flosistoj stiris, veturdistanco estis inter 10 kaj 90 km [44]; la povumo de la elektraj motoroj estis nur dek kilovatoj, la maksimuma […] veturdistanco per unu plena baterio 45 km [45].
43. Laimius Stražnickas: Ceramikaĵoj, Monato, 2000/11, p. 24
44. Walter Klag: Vakeroj de Alpoj, Monato, 2001/01, p. 10
45. Monato, Walter Klag: Elektro elektita, 2014
angle:
driving distance
germane:
Entfernung (mit dem Fahrzeug)
japane:
走行距離 [そうこうきょり]

viddistanco

La distanco en kiu oni povas ankoraŭ distingi objektojn, depende de tereno, nebulo ktp: mi konis ŝipon, kiu […] ankoraŭ preskaŭ en viddistanco de bordo, glate alfundiĝis [46]; en lia viddistanco li ne povis percepti ion alian malantaŭ la pordego krom senfina malplena ebenaĵo, nek konstruaĵon nek templon [47]. VD:horizonto1
46. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 20
47. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Geermitoj
angle:
sight range
ĉine:
可見度 [kějiàndù]
germane:
Sichtweite

administraj notoj

angula ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
paf~o, traf~o: Mankas dua fontindiko.
paf~o, traf~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
polusa ~o, polus~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.