tradukoj: be ca cs de en fr hu nl pl pt ru sk

2metrik/o

metriko  

1.  
POE Scienco pri la versaj metroj: metriko estas la scienca analizo de la versa materialo de unu lingvo [1]. VD:versfarado
2.  
MATPIV1 (en aro M) Tia bildigo d de M×M al la aro de pozitivaj reeloj, ke por ĉiuj elementoj x, y, zM veras, ke: (1) d(x,y) = 0, se kaj nur se x = y; (2) d(x,y) = d(y,x); (3) d(x,z) ≤ d(x,y)+d(y,z): la absoluta valoro de la diferenco inter du nombroj estas metriko en la aro de la koncernaj nombroj. VD:distanco, metrika spaco, normo.
Rim.: Metriko estas matematika formaligo de la nocio distanco. La valoron d(x,y) oni kutime nomas distanco inter „punktoj“ x kaj y. La tria aksiomo, foje nomata „triangula neegalaĵo“, signifas, ke la „rekta“ vojo de iu punkto al alia estas ankaŭ la malplej longa.

tradukoj

anglaj

~o: metric.

belorusaj

~o: мэтрыка.

ĉeĥaj

~o: metrika.

francaj

~o 1.: métrique; ~o 2.: distance, métrique.

germanaj

~o: Metrik.

hungaraj

~o: metrika.

katalunaj

~o: mètrica.

nederlandaj

~o: metriek.

polaj

~o 2.: metryka.

portugalaj

~o: métrica.

rusaj

~o: метрика.

slovakaj

~o: metrika.

fontoj

1. Kalocsay: Waringhien: Bernard: Parnasa Gvidlibro, La elementoj de la metriko, p. 13a


ℛevo | datumprotekto | metrik.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.22 2015/07/04 08:37:39