tradukoj: cs de en es fr hu nl pl pt ru sk

*traf/i PV

*trafi  

(tr)
1.  
(iu, io konkreta) Atingi per ĵetita objekto aŭ per sia propra moviĝanta korpo ion celitan; tuŝi: trafi iun per kuglo; la kuglo trafis lin; vidas okulo, sed mano ne trafas PrV ; trafi du celojn per unu ŝtono PrV ; (figure) trafi per la parolo rekte en la vizaĝon PrV
2.  
(figure) (io abstrakta) Atingi, frapi: la mateno trafis ilin en HebronZ ; la morto trafis lin subite; mi ne hontis konfesi la trompiĝojn kiuj min trafis Z ; malfeliĉo trafis linZ ; multe da suferoj kaj mizero trafis tiam la hebreojn Z ; stranga okazo min trafisZ ; neniu scias, kio morgaŭ lin trafos PrV ; terura estis la vidaĵo trafanta liajn okulojn.
3.  
Renkonti ian konkretan baron; fali: trafis falĉilo sur ŝtonon, PrV al ŝtonoZ ; trafi per la vizaĝo en koton PrV ; li trafis tripiedon kaj vundis brovonZ ; la veturilo trafis en kavon; trafi el sub pluvo en riveronZ , el la fajro sub flamon; (figure) trafi en embarason; kelkaj trafis en la manojn de la polico; en mia vagado mi trafis tre originalan homon; celi pavon, trafi kavonZ (maltrafi tro alte celante).
4.  
(figure) (iu, io) Sperti renkonti ion abstraktan: trafi malfeliĉon, sukceson, malsukceson; trafi bonan akceptonZ ; trafi rezulton, la ĝustan vojon, la ĝustan sencon.

trafa

Trafanta, ĝuste atinganta la celon: trafa respondo, argumento, rezulto, rimedo.

trafe

En tute taŭga kaj alcela maniero: trafe juĝi aferon; trafe kopii ian manieron de parolado kaj iradoZ .

trafo

Ago de io aŭ iu trafanta: ĉio, kio venas al la homo el ekstere, pasas kaj ŝanĝiĝas ĉirkaŭ li sub la influo de iuj miloj da fluoj kaj komplikiĝoj, kun kiuj iras kaj reciproke interligiĝas la sociaj rilatoj kaj aranĝoj, sub la ofte plej terura, ĉar malplej antaŭvidebla kaj antaŭkalkulebla influo de la blinda trafo Marta .

trafe-maltrafe, trafprove

Laŭhazarde, laŭŝance, blinde je l' trafo: la kompaso ne funkcias kaj, trafe maltrafe, ni ŝanceliĝas serĉante la vojon [1].

trafeco

Akurateco de tio, kio trafas la ĝustan lokon: aliaj, frapitaj per la trafeco de lia rimarko, komencis rigardi lin kun miro [2].

maltrafi  

(tr)
Kontraŭvole ne atingi la celitaĵon: kiu rigardas ĉielon, maltrafas sian celon PrV VD:disreviĝi, fiaski, malsukcesiVD:leporo, ŝtono, nazo, lipharo.

trafpovo  

Distanco ĝis kiu povas atingi ĵetilo aŭ ia ajn pafilo.

tradukoj

anglaj

~i: strike; ~o: strike.

ĉeĥaj

~i: dopadnout, narazit, potkat, přistihnout, stihnout, strefovat se, trefit, trefovat se, zasáhnout; ~a: pádný, přiléhavý, trefný; ~e: pádně, případně, trefně, vhodně, výstižně; ~e-mal~e, ~prove: namátkou; mal~i: chybit (cíl), chybovat, minout, míjet, nezastihnout, promeškat, propást, zmeškat; ~povo: dostřel, možnost dostihnutí, možnost zásahu.

francaj

~i 1.: atteindre, rencontrer, toucher (un but); ~a: qui fait mouche; ~e-mal~e, ~prove: au petit bonheur la chance; ~eco: justesse; mal~i: échouer, rater, manquer; ~povo: portée.

germanaj

~i: treffen; ~a: treffend; ~e: treffend; mal~i: verpassen; ~povo: Reichweite.

hispanaj

~i 1.: atinar, alcanzar, acertar; ~i 2.: alcanzar, encontrar; ~i 3.: tropezar, caer; ~a: acertado, acertada, atinado, atinada; mal~i: errar; ~povo: capacidad de alcance.

hungaraj

~i 1.: talál, eltalál; ~i 2.: ér ; ~i 3.: kerül , jut ; ~i 4.: kap, részesül; ~a: találó; ~e: találóan; ~e-mal~e, ~prove: találomra; mal~i: elvét, mellétalál; ~povo: hatótáv, hatósugár. ~i du celojn per unu ŝtono: két legyet üt egy csapásra; ~is falĉilo sur ŝtonon: beletört a bicskája.

nederlandaj

~i: raken, treffen, halen (v.e.trein), terecht komen; ~a: treffend; ~e: juist; ~e-mal~e, ~prove: lukraak; mal~i: missen; ~povo: reikwijdte.

polaj

~i 1.: trafiać; ~i 2.: przydażać się, spotykać (coś - kogoś); ~i 3.: trafiać na/w coś, natrafiać na coś, natykać się na coś, natknąć się na coś; ~i 4.: trafiać się, przytrafiać się, spotykać się (z czymś), doznawać; ~a: trafny, celny; ~e: trafnie, celnie; ~e-mal~e, ~prove: na chybił-trafił; mal~i: chybić, spudłować; ~povo: zasięg. ~is falĉilo sur ŝtonon: trafiła kosa na kamień; : trafić z deszczu pod rynnę.

portugalaj

rusaj

~i 1.: попасть; ~i 2.: поразить, настигнуть; ~i 3.: попасть, наткнуться; ~i 4.: попасть; ~a: меткий, удачный, точный; ~e: метко, удачно, точно; ~e-mal~e, ~prove: наугад; mal~i: промазать; ~povo: дальнобойность. ~is falĉilo sur ŝtonon: нашла коса на камень.

slovakaj

~i: postihnúť, trafiť, uhádnuť, zasiahnuť; ~a: priliehavý, pádny, výstižný; ~e: priliehavo, vhodne, výstižne; ~e-mal~e, ~prove: náhodne, námatkou; mal~i: chybiť, netrafiť, nezasiahnuť; ~povo: dostrel.

fontoj

1. L. Frechette, trad. V. Beaupré: Ĉe la Sojlo, 2016
2. H. Sienkiewicz, trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, 1933

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~e: Mankas verkindiko en fonto.
~povo: Mankas dua fontindiko.
~povo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | traf.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.19 2020/03/05 19:10:14