*blind/a UV
*blinda
- 1.
 
                              Sen vidpovo:
                              
                                 preterirante, li vidis viron blindan de post la naskiĝo
                                 [1];
                                 
                              
                                 mi aŭdis nur la blindan Petron, ludantan sur sia violono
                                 [2];
                                 
                              
                                 (figure) 
                                 supre premiĝas unu al la alia iuj mallumaj blindaj dometoj
                                 
                                    Metrop
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 eĉ blinda kokino povas trovi grajnon
                                 
                                    PrV
                                    
                                    .
                                 
                                 
                              
muta,
                           surda- 2.
 - (figure) 
                              Ne kapabla ĝuste kaj kritike juĝi;
                              ne distinganta malsamajn aferojn:
                              
                                 blinda kaj senkritika alproprigo de stilo erara
                                 [3];
                                 
                              
                                 liaj gardistoj ĉiuj estas blindaj, senkomprenaj
                                 [4];
                                 
                              
                                 sur la tero […] regis la blinda (sendistinga)
                                 forto kaj hazardo
                                 [5];
                                 
                              
                                 plej varmega blinda ŝovinismo
                                 [6];
                                 
                              
                                 la pika, morda, sagaca ironio de Volter estas […] senkompare taŭga
                                 por disbati la malbonojn, kreitajn de la blinda sento, de la stulta tradicio
                                 [7];
                                 
                              
                                 ĉe kredantoj tion ĉi malpermesas la blinda kredo
                                 [8];
                                 
                              
                                 blinda (indiferenta,
                                    ignora) por ĉiu danĝero
                                 [9];
                                 
                              
                                 sorto, la krueleco de la blinda okazo
                                 
                                    Marta
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 kia blinda (stulta) azeno mi estis
                                 [10]!
                                 
                              
                                 ĉu vere Herbeno estis tiel blinda, ke li ŝin trompis kun malĉastulino
                                 [11].
                                 
                              
distinga1 - 3.
 - (figure) (malofte) 
                              Ne ebliganta la normalan travidon:
                              
                                 blindaj fenestrovitroj
                                 [12].
                                 
                              Rim.: Laŭ BL: (en la senco de „senfenestra“) prefere diru senfenestra.
 
1.
                           
                           La Nova Testamento, Johano 9:1
2. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto
3. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 56:10
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII
6. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, II
7. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Antaŭparolo
8. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
9. L. L. Zamenhof: Lorelej, el Heine
10. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
11. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Oka
12. W. Jens, trad. F. Szilágyi: Dimanĉe, je la tria, Norda Prismo, 1958:2, p. 84a-85a
                  2. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto
3. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 56:10
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII
6. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, II
7. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Antaŭparolo
8. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
9. L. L. Zamenhof: Lorelej, el Heine
10. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
11. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Oka
12. W. Jens, trad. F. Szilágyi: Dimanĉe, je la tria, Norda Prismo, 1958:2, p. 84a-85a
- angle:
 - blind
 - beloruse:
 - сьляпы
 - bretone:
 - dall (ag.)
 - bulgare:
 - сляп
 - ĉeĥe:
 - slepý
 - ĉine:
 - 1. 瞎 [xiā], 瞎眼 [xiāyǎn] 3. 浑然 [húnrán], 使暗淡 [shǐàndàn], 使浑浊 [shǐhúnzhuó], 淟 [tiǎn], 影影綽綽 [yǐngyǐngchuòchuò], 魚似 [yúsì], 使模糊 [shǐmóhu]
 - france:
 - aveugle (adj.)
 - germane:
 - blind eĉ ~a kokino povas trovi grajnon: auch ein blindes Huhn findet manchmal ein Korn. 2. mit einem Brett vorm Kopf 3. trüb
 - hebree:
 - עיוור
 - hispane:
 - ciego
 - hungare:
 - vak
 - indonezie:
 - buta 1. tunanetra 3. buram, butek, keruh
 - japane:
 - 盲目の [もうもくの], 盲目的な [もうもくてきな]
 - nederlande:
 - blind (b.nw.)
 - pole:
 - 1. niewidomy, ociemniały, ślepy 2. ślepy
 - portugale:
 - cego
 - rumane:
 - 1. orb
 - ruse:
 - слепой
 - slovake:
 - slepý, zaslepený
 - svede:
 - blind
 - tibete:
 - ཞར་བ་
 - ukraine:
 - сліпий, незрячий
 
blinde
- 1.
 - Kiel blindulo, sen rigardi, sen vidi: ekfajfis kelke da ŝtonoj, blinde ĵetitaj, unu trafis la frunton de Sara [13]; metinte sian malkovritan kapon sur la ĉevalan nukon, li kuris nur en tuniko, blinde, ne rigardante antaŭen kaj ne atentante malhelpaĵojn [14]; nigre vestita virino rapide trapuŝiĝadis tra la amasoj da pasantoj, kurante blinde en la direkto al Nowy Swiat Marta ; mi blinde pafos, eble trafos PrV .
 - 2.
 - Sendistinge, senkritike, senplane, trafe-maltrafe: anstataŭ blinde babiladi diversan teorian sensencaĵon, iru kaj rigardu la faktojn [15]; la nunaj lingvoj kreiĝis blinde per si mem [16]; ni agas ankoraŭ blinde kaj riskas, ke nia laborado pereos vane [17]; ni tamen blinde kredu, ke […] [18]; blinde rutina riproĉo [19]; blinde ripetadi frazojn [20]; la stilo Esperanta ne imitas blinde la stilojn de aliaj lingvoj [21].
 
13.
                           
                           B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro X
14. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XLII
15. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
16. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, I
17. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, I
18. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
19. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
20. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
21. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Tria Parto – Jurisprudenco
                  14. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XLII
15. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
16. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, I
17. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, I
18. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
19. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
20. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
21. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Tria Parto – Jurisprudenco
- angle:
 - blindly
 - beloruse:
 - сьлепа
 - bretone:
 - evel un dall
 - ĉeĥe:
 - slepě
 - france:
 - 1. en aveugle, à l'aveuglette 2. aveuglément
 - germane:
 - blind
 - hebree:
 - בעיוורון
 - hispane:
 - ciegamente
 - hungare:
 - vakon
 - indonezie:
 - 1. secara buta, dengan buta 2. membabi buta
 - japane:
 - 盲目的に [もうもくてきに]
 - nederlande:
 - blind (bijw.)
 - pole:
 - 1. na ślepo, po omacku 2. ślepo
 - ruse:
 - слепо, вслепую
 - slovake:
 - slepo, slepota
 - svede:
 - blint
 
blindeco
- Nepovo vidi: Li frapis ilin per blindeco, konforme al la vorto de Eliŝa [22]; blindeco, plena aŭ parta surdeco, aŭ alia grava fizika manko povas prezenti seriozajn malhelpojn [23]; (figure) [ŝi] tiel malnoblamaniere min perfidis, trouzante la blindecon, en kiun min ĵetis la tro granda amo al ŝi [24].
 
22.
                           
                           trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 6:18
23. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
24. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekdua
                  23. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
24. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekdua
- angle:
 - blindness
 - beloruse:
 - сьлепата
 - bretone:
 - dallentez
 - bulgare:
 - слепота
 - ĉeĥe:
 - slepota
 - ĉine:
 - 失明 [shīmíng], 无辨别力 [wúbiànbiélì]
 - france:
 - cécité
 - germane:
 - Blindheit
 - hebree:
 - עיוורון
 - indonezie:
 - kebutaan
 - japane:
 - 盲目 [もうもく], 失明 [しつめい]
 - pole:
 - ślepota
 - ruse:
 - слепота
 - slovake:
 - slepota
 - ukraine:
 - сліпота
 
blindigi
                     (tr)
                  - 1.
 - 
                              Senigi momente aŭ definitive je la vidpovo:
                              
                                 la fulmoj blindigis ŝiajn okulojn
                                 [25];
                                 
                              
                                 larmoj blindigis miajn okulojn
                                 [26];
                                 
                              
                                 li de legado preskaŭ blindigis siajn okulojn, ĉar […] lia patrino ne
                                 havis rimedojn, por aĉeti kandelojn
                                 [27];
                                 
                              
                                 la terura suno de la dezerto […] rostis kaj blindigis
                                 [28].
                                 
                              
blindumi - 2.
 - (figure) Konfuzi la juĝpovon, senigi je sagaco: subaĉeto blindigas la okulojn de saĝuloj kaj konfuzas la aferojn de justuloj [29]; la vortoj […] falis en la profundon de ŝia brusto kun forto de narkotaĵo, kiu streĉas la nervojn, blindigas la penson Marta ; niaj artifikoj, ruzoj, petoj kaj trompoj ne povis blindigi liajn okulojn de Arguso [30]; nur tiuj, kiuj sin blindigas memvole, ne vidos en tiu okazintaĵo la manon de Dio [31].
 
25.
                           
                           Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvina
26. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malgranda Tuk
28. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIX
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 16:19
30. Don Miguel de Cervantes Saavedra: Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono (5 ĉapitroj), Ĉapitro LXV
31. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekkvara
                  26. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malgranda Tuk
28. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIX
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 16:19
30. Don Miguel de Cervantes Saavedra: Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono (5 ĉapitroj), Ĉapitro LXV
31. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekkvara
- angle:
 - blind
 - beloruse:
 - сьляпіць, асьляпляць
 - bretone:
 - dallañ
 - ĉeĥe:
 - oslepit, oslnit, zaslepit
 - ĉine:
 - 1. 夺目 [duómù], 晃眼 [huǎngyǎn], 使失明 [shǐshīmíng], 耀眼 [yàoyǎn] 2. 熀 [huǎng], 矇蔽 [méngbì], 炫 [xuàn]
 - france:
 - aveugler
 - germane:
 - blenden
 - hebree:
 - לעוור
 - hispane:
 - cegar
 - hungare:
 - 1. megvakít 2. elvakít
 - indonezie:
 - membutakan
 - japane:
 - 失明させる [しつめいさせる], 目をくらませる [めをくらませる]
 - nederlande:
 - verblinden
 - pole:
 - 1. oślepić 2. zaślepić
 - ruse:
 - ослепить, ослеплять
 - slovake:
 - oslepiť, oslepiť, oslepiť 1. oslepiť 2. zaslepiť
 - svede:
 - blända
 - ukraine:
 - засліплювати (тж перен.)
 
blindiĝi
                     (ntr)
                  - 1.
 - Iĝi blinda, perdi la vidpovon: de tiu tuta brilo la knabo kvazaŭ blindiĝis [32]; li komencis blindiĝi jam en sia infanaĝo, sed eĉ nun li ankoraŭ iom vidas [33]; pro la suna lumo malsaniĝis liaj okuloj, kaj li blindiĝis [34]; li blindiĝis pro eksplodinta mino [35].
 - 2.
 - (figure) Malĝuste taksi situacion, ne vidi la realon, la veron: la maljunulo parolis pri la vivo, vero, amo, Dio, kaj liaj pensoj blindiĝadis (konfuziĝis) [36].
 
32.
                           
                           H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
33. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, Unua skizo:
34. L. Tolstoj, trad. A. Ŝaparov: Dio – unu por ĉiuj, 1912
35. La Ondo de Esperanto, 2003, № 2 (100)
36. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XX
                  33. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, Unua skizo:
34. L. Tolstoj, trad. A. Ŝaparov: Dio – unu por ĉiuj, 1912
35. La Ondo de Esperanto, 2003, № 2 (100)
36. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XX
- angle:
 - go blind
 - beloruse:
 - асьляпляцца
 - ĉine:
 - 1. 失明 [shīmíng]
 - france:
 - s'aveugler
 - germane:
 - erblinden
 - hebree:
 - להתעוור
 - indonezie:
 - membuta
 - japane:
 - 失明する [しつめいする]
 - pole:
 - oślepnąć, ociemnieć, zaniewidzieć
 
blindulo
- 1.
 - 
                              Homo, kiu ne povas vidi:
                              
                                 antaŭ blindulo ne kuŝigu falilon
                                 [37];
                                 
                              
                                 kiel blinduloj ili vagadis sur la stratoj
                                 [38];
                                 
                              
                                 neniu blindulo povas imagi sian vivon sen brajlo, foje tio estas la sola
                                 maniero skribi aŭ legi ion
                                 [39];
                                 
                              
                                 inter la blinduloj reĝas la strabuloj
                                 
                                    PrV
                                    
                                    ;
                                 
                                 
                              
                                 blindulo kartojn ludi ne devas
                                 PrV
                                    .
                                 
                              
kriplulo - 2.
 - Homo ne klarvida pri situacioj, malprudenta: ĉu blindulo povas gvidi blindulon? ĉu ne falos ambaŭ en fosaĵon [40]? edukito ne farus blindulon honorata korifeo [41].
 
37.
                           
                           trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 19:14
38. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Plorkanto 4:14
39. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Brajlo
40. La Nova Testamento, S. Luko 6:39
41. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Ok
                  38. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Plorkanto 4:14
39. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Brajlo
40. La Nova Testamento, S. Luko 6:39
41. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Ok
- angle:
 - blind person
 - beloruse:
 - сьляпец
 - bretone:
 - dall (ak.)
 - bulgare:
 - слепец
 - ĉeĥe:
 - nevidomý, slepec
 - ĉine:
 - 1. 盲人 [mángrén]
 - france:
 - aveugle (subst.)
 - germane:
 - Blinder inter la ~uloj reĝas la strabuloj: unter den Blinden ist der Einäugige König.
 - hebree:
 - איש עיוור
 - indonezie:
 - orang buta
 - japane:
 - 盲人 [もうじん]
 - pole:
 - ślepiec 1. niewidomy (osoba), ociemniały (osoba), ślepiec
 - rumane:
 - orb, nevăzător
 - ruse:
 - слепой (сущ.), слепец
 - slovake:
 - slepec
 - ukraine:
 - сліпець, сліпий, незрячий (ім.)
 
blindumi
                     (tr)
                  - Momente blindigi: julia sunradio posttagmeza blindumis ŝin [42]; kelkaj sinjorinoj skribu en ĉi tiu notlibro iujn ajn nombrojn, kaj Madame Zila, kiu sidas tute blindumita, sumigos ilin [43]; momenta blindumo de sensoj [44].
 
42.
                           
                           M. Fernández: Du Gardenioj, 1997
43. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 39. Ni Forton Pli Freŝan Akiras.
44. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, La granda kulinara mensogo
                  43. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 39. Ni Forton Pli Freŝan Akiras.
44. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, La granda kulinara mensogo
- angle:
 - dazzle
 - beloruse:
 - асьляпляць (на кароткі час)
 - france:
 - aveugler (momentanément)
 - germane:
 - blenden
 - indonezie:
 - membutakan (sesaat), menyilaukan mata
 - pole:
 - oślepić, olśniewać
 
malblindigi
                     (tr)
                  - 1.
 - Vidkapabligi (blindulon): ili aŭskultis ŝian rakonton kaj estis tre kortuŝitaj de ŝia sindediĉemo al la patro kaj volo fari ion ajn por malblindigi la patron [45].
 - 2.
 - (figure) Revenigi al iu la prudenton kaj juĝopovon, igi iun ĝuste kompreni situacion pri kiu antaŭe li havis iluziojn.
 
45.
                           
                           -: Fidela filino Ŝim Ĉong, La Espero el
                              Koreio, 1994
                  - angle:
 - open somebody's eyes, unblind
 - beloruse:
 - 1. вярнуць зрок, зрабіць відучшым 2. адкрыць вочы (камусьці на штосьці), пазбавіць ілюзіяў
 - bretone:
 - dizallañ (v.k.)
 - ĉine:
 - 2. 开导 [kāidǎo]
 - france:
 - déssiller, détromper, ouvrir les yeux (à quelqu'un)
 - germane:
 - 1. das Augenlicht zurückgeben, wieder sehend machen 2. zur Vernunft bringen
 - hungare:
 - felnyitja a szemét (átv.) 1. visszaadja a látását
 - indonezie:
 - 1. menyembuhkan kebutaan 2. membukakan mata (utk kebenaran)
 - nederlande:
 - iem. de ogen openen (fig.) 1. opnieuw doen zien
 - pole:
 - 1. przywrócić wzrok 2. otworzyć oczy komuś, na coś
 - ruse:
 - 1. вернуть зрение, сделать видящим 2. открыть глаза (кому-л. на что-л.), лишить иллюзий
 
malblindiĝi
                     (ntr)
                  - 1.
 - (pri blindulo) Akiri aŭ regajni vidpovon.
 - 2.
 - (figure) Retrovi la prudenton kaj juĝopovon, ĝuste kompreni situacion pri kiu antaŭe oni havis iluziojn: subite Vitalij malblindiĝis, – kion li faras Metrop ?
 
- angle:
 - become unblinded
 - beloruse:
 - 1. стаць відушчым, пачаць бачыць 2. адкрыць вочы (на штосьці), пачаць разумець, зразумець, уцяміць
 - bretone:
 - dizallañ (v.g.)
 - ĉine:
 - 2. 覺 [jué]
 - france:
 - 1. retrouver la vue 2. ouvrir les yeux (prendre conscience de)
 - germane:
 - 2. sich bewusst werden, aufwachen (i.ü.S.), zur Vernunft kommen
 - hungare:
 - 1. visszanyeri a látását 2. felnyílik a szeme (átv.)
 - indonezie:
 - 1. sembuh dr kebutaan 2. terbuka matanya (utk kebenaran)
 - nederlande:
 - 1. opnieuw gaan zien 2. de ogen openen (fig.)
 - pole:
 - 1. odzyskać wzrok 2. przejrzeć na oczy
 - ruse:
 - прозреть
 
vortblinda
- angle:
 - dyslexic
 - beloruse:
 - дызлексічны
 - ĉine:
 - 誦讀困難 [sòngdúkùnnan]
 - france:
 - dyslexique
 - indonezie:
 - disleksis
 - pole:
 - dysleksyjny
 
vortblindeco

                              Konstanta mislegado kaj misskribado pro konfuzoj pri formoj kaj
                              ordoj de signoj;
                              disleksio.
                              
- angle:
 - dyslexia
 - beloruse:
 - дызлексія
 - ĉine:
 - 难语症 [nànyǔzhèng], 閱讀障礙 [yuèdúzhàngài]
 - france:
 - dyslexie
 - germane:
 - Legasthenie, Leseschwäche
 - indonezie:
 - disleksia
 - pole:
 - dysleksja