tradukoj: be bg cs de en es fr hu it nl pt ru sk zh

*rev/i PV

*revi  

(x)
Imagi tion, kion oni forte deziras: bona kaporalo revas esti generalo PrV; tian sukceson ni ne esperis, eĉ ne revis; de lia juneco li revis pri la solvado de tiu problemo. VD:kastelo, aero.

reva

Absorbata en dolĉa pensado: reva rigardo Marta.

revo  

Imago de feliĉigaj, dezirataj aferoj: plekti revon; fine efektiviĝis mia revo; mia revo eble estas utopiaZ; hodiaŭa revo povas fariĝi morgaŭa realo; ĉio apartenas ankoraŭ al la regno de revojZ; li sidis dronanta en revojB; mi de la plej frua infaneco fordonis min tutan al unu ĉefa ideo kaj revo — al la revo pri la unuiĝo de la homaroZ. VD:utopio

revema  

Ema al revado; kvazaŭ mense foresta; montranta revan animstaton: revemaj iom brulantaj brunaj okuloj [1].

reviga

Favoranta dolĉan, revan animstaton: la reviga trankvileco de la paŝtejoj [2].

revulo  

PSI Homo ema al revado, eventuale ne praktikema aŭ ne atenta al situacioj: mi volas fari portreton de amiko, — skribis van Gogh al sia frato, — pentriston, revulon, kiu laboras same, kiel najtingalo kantas [3].

elrevigi

(tr)
Sobrige remeti antaŭ la realon kaj senigi je vanaj esperoj.

elreviĝi

(tr)
Seniĝi je agrablaj, eble trompaj imagoj.

elreviĝo, *disreviĝo [4], senreviĝo

Dolora konstato, ke revo ne realiĝas, ne okazos: dek ok jarojn, plenigitajn de obstina laborado de la kapo, malsukcesoj, disreviĝoj [5].

forrevi

(tr)
Revante forgesi zorgon: la almozulo ... refreŝigas sin per sukplena akvomelono kaj forrevas sian vivon [6].

prirevi

(tr)
Revi pri..., imagi, mense bildigi: trinku iom da brando antaŭ ol dormi kaj prirevi feliĉaĵojn [7].

tradukoj

anglaj

~i: dream, daydream, muse, be in a reverie; ~a: dreamy, lost in thought, in a reverie; ~o: dream, daydream, reverie; el~igi: disillusion, disappoint, disenchant; el~iĝi: become disillusioned, become disappointed, become disenchanted; el~iĝo, dis~iĝo , sen~iĝo: disillusionment, disappointment, disenchantment; for~i: dream away.

belorusaj

~i: марыць; ~o: мара; el~iĝo, dis~iĝo , sen~iĝo: расчараваньне.

bulgaraj

~i: мечтая; ~a: замечтан; ~o: мечта; ~ema: мечтателен; ~ulo: мечтател; el~igi: разочаровам; el~iĝi: разочаровам се; el~iĝo, dis~iĝo , sen~iĝo: разочарование.

ĉeĥaj

~i: snít, toužit; ~a: snivý, snílkovský; ~o: sen, touha; ~ema: snivý, snílkovský; ~iga: vyvolávající snění; ~ulo: snílek; el~igi: probudit ze snění, rozčarovat, zklamat; for~i: ukolébat někoho (do snění).

ĉinaj

~o: 梦想.

francaj

~i: rêver de (fortement désirer); ~a: rêveur (adj.); ~o: rêverie, rêve (éveillé); ~ema: rêveur (adj.); ~iga: évocateur (qui fait rêver), suggestif (qui fait rêver); ~ulo: rêveur (subst.), tête-en-l'air (subst.); el~igi: détromper, désillusionner; el~iĝi: se détromper, perdre ses illusions; el~iĝo, dis~iĝo , sen~iĝo: déception, désillusion; for~i: oublier (en rêvant d'autre chose); pri~i: rêver de.

germanaj

~i: träumen, schwärmen; ~o: (Tag-)Traum, Schwarm.

hispanaj

~i: soñar (despierto), imaginar, fantasear, aspirar, anhelar; ~o: sueño (aspiración), anhelo, aspiración, ilusión; ~ema: soñador (despierto); ~iga: inspirador, evocador, ilusionante; ~ulo: soñador (persona), iluso; ~ulo: sognatore(persona), illuso; el~igi: decepcionar, desilusionar; el~iĝi: decepcionarse; el~iĝo, dis~iĝo , sen~iĝo: decepción, desilusión; for~i: distraerse de.

hungaraj

~i: ábrándozik, álmodozik; ~a: ábrándos, álmodozó; ~o: ábránd, álom ; ~iga: andalító; el~igi: kiábrándít; el~iĝi: kiábrándul, csalódik; el~iĝo, dis~iĝo , sen~iĝo: kiábrándulás; for~i: elfelejt , megfeledkezik .

italaj

~i: sognare (a occhi aperti), fantasticare, vagheggiare; ~o: sogno (aspirazione), fantasticheria, illusione; el~igi: deludere, disincantare; el~iĝo, dis~iĝo , sen~iĝo: delusione.

nederlandaj

~i: dagdromen, mijmeren; el~iĝo, dis~iĝo , sen~iĝo: ontgoocheling, teleurstelling.

portugalaj

~i: sonhar, devanear, fantasiar.

rusaj

~i: мечтать; ~a: мечтательный; ~o: мечта; el~igi: разочаровать; el~iĝi: разочароваться; el~iĝo, dis~iĝo , sen~iĝo: разочарование.

slovakaj

~i: rojčiť, sniť; ~a: snívajúci; ~o: sen, túžba; ~ema: snivý; ~iga: vyvolávajúci snenie; ~ulo: rojko; el~igi: rozčarovať; for~i: ukolísať niekoho (do snenia).

fontoj

1. V. Stankieviĉ: El la vivo de esperantistoj, 1896
2. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 1a, renkonto
3. J. Muraŝkovskij, I. Muraŝkovska: Kien fluas roj’ Castalie?, 1984-1987
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, dis'rev'iĝ'
5. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Nokto
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, historio el la dunoj
7. M. Ahado: Ebriiĝu, 2012-10-18

~o: Mankas verkindiko en fonto.
el~igi: Mankas dua fontindiko.
el~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
el~iĝi: Mankas dua fontindiko.
el~iĝi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | rev.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.37 2017/12/20 13:10:15