1ambici/o PV

ambicio

1.
Gloramo, honoramo: lia ambicio estis fariĝi grandfama, kaj la laŭdoj estis por li necesaĵo [1]; mia granda ambicio estas fariĝi unu tagon fama arĥitektura artisto [2]; la ambicio ne permesis al li cedi al la volo de l’ homamasoj, kaj samtempe pro malkuraĝeco li ne riskis kontraŭstari [3]; mi mem estis malriĉa kaj ambicia, kiel vi, mi trairis eble samajn provojn, kiel vi [4]; la ambicio de la junulo estis nur la senpera sekvo de ridegindaj revadoj de l’ infano [5].
2.
Afero aspirata, dezirata, celata pro ambicia sento: partia ambicio [6]; ambicio estas la deziro, per kiu ĉiuj emocioj estas instigataj kaj plifortigataj kaj tial ĉi tiu emocio povas esti regata tiel malfacile [7]; politikaj ambicioj de subridantaj mistifikistoj [8]. VD:aspiro
1. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro II
2. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro V
3. Internacia krestomatio, Quo Vadis?
4. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XVIII
5. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Tria
6. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
7. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto
8. K. Kalocsay: Mia penso, Norda Prismo, 1957:4, p. 182a-185a
angle:
ambition
beloruse:
амбіцыя
ĉeĥe:
ambice, aspirace, ctižádost
france:
ambition
germane:
Ehrgeiz, Streben, Ambition
hebree:
שְׁאַפתָנוּת
hispane:
ambición
japane:
野心 [やしん], 大望 [たいもう]
nederlande:
ambitie, eerzucht
pole:
ambicja
ruse:
амбиция, честолюбие
slovake:
ambícia, ašpirácia
ukraine:
амбіція, самолюбство, честолюбство, властолюбство, гонор, чванство, пиха

ambicia

Havanta ambicion: lia riĉaĵo kaj povo [ja ne] transiru en la manojn de ambiciaj friponoj [9]! kiel do ambicia, enviema, postulema kaj senbrida en siaj postuloj ŝi estis Marta ! ambiciaj homoj ne amas katojn, sed des pli la humilajn hundojn [10].
angle:
ambitious
beloruse:
амбіцыйны
ĉeĥe:
ambiciózní, náročný
ĉine:
好強 [hàoqiáng], 好强 [hàoqiáng], 有虚荣心 [yǒuxūróngxīn], 有虛榮心 [yǒuxūróngxīn], 有志气 [yǒuzhìqì]
france:
ambitieux
germane:
ehrgeizig, strebsam, ambitioniert
hebree:
שְׁאַפתָני
hispane:
ambicioso
japane:
野心的な [やしんてきな]
malaje:
cita-cita
nederlande:
eerzuchtig
pole:
ambitny
ruse:
амбициозный, честолюбивый
slovake:
ambiciózny, ambiciózny
ukraine:
честолюбний, властолюбний, амбітний, амбіційний, пихатий

ambicii

(x)
Esti ambicia pri: ni ambicias, ĉu ĉeestante aŭ forestante, esti akceptindaj ĉe [Dio] [11]; vera saĝulo estas tiu, kiu vivas modeste, ne ambicias, ne perfortas [12]; mi ne ambicias tian gloron, al tia gloro. VD:aspiri, klopodi, peni, pretendi1, strebi1
angle:
have the ambition to
beloruse:
мець амбіцыю
ĉeĥe:
ctižádostivě usilovat, dychtit
ĉine:
力争上游 [lìzhēngshàngyóu], 力爭上游 [lìzhēngshàngyóu], 努 [nǔ], 努力争取 [nǔlìzhēngqǔ], 努力爭取 [nǔlìzhēngqǔ]
france:
avoir l'ambition (de), ambitionner (de), aspirer (à)
germane:
Ehrgeiz zeigen, ehrgeizig sein, streben
hebree:
לשאוף
japane:
大望をもつ [たいもうをもつ]
nederlande:
ambiëren
pole:
być ambitnym, mieć ambicję
slovake:
mať ambíciu, mať ambíciu
ukraine:
домагатися, добиватися, прагнути

administraj notoj