(arkaismo) PIV1(p.p. geometriaj
figuroj,
nombroj, ktp)
Havi sufiĉe vastan komunan parton, esti egalaj:
la intersekco-punkto de la medianoj koincidas kun ĝia
pezocentro;
du figuroj, kies unu, ricevante taŭgan
delokigon estas
koincidigebla je la alia (bildo de la
alia per tiu transformo), estas
kongruaj[1];
pro la nuleco de la diskriminanto
la
ekvacio havas du koincidajn radikojn (du
egalajn
radikojn, duoblan radikon).
Rim.:
Etimologie tiu vorto povas interpretiĝi kiel
„kun-en-fali“. Ĝia tradicia uzo baziĝas sur
metaforo de dinamikeco, kiu nun aspektas tre fremda al la
koncernaj
matematikaj objektoj. Ial PIV2 montras nur
la sencon „esti identa“, sed uzas la evitindan formon
„koincidebla“, anstataŭ „koincidigebla“, en
artikolo „kongrui“.
b)
[2](p.p. bildigoj,
rilate al komuna subaro de iliaj fonto-aroj)
Alpreni egalajn valorojn ĉe elementoj de tiu subaro:
la funkcio eksponencialo koincidas kun (egalas al)
sia derivaĵo;
se du funkcioj koincidas sur iu intervalo, iliaj integraloj sur
tiu intervalo egalas.