tradukoj: be ca cs de en es fr nl pt ru sk sv

1akord/o NT

akordo  

1.  
Ĝusta konveneco inter pluraj aferoj: en la kvieta aero delikate murmuris la arboj, kaj poste, kvazaŭ respondante la akordon de la naturo, muziko eksonis de la palaco IK ; kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas PrV ; ili estas en akordo, kiel peto kaj mordo (ili tute malakordas, vd kato) PrV . SIN:interakordo2VD:harmonio, kongrueco, konformeco
2.  
Sameco de sentoj aŭ opinioj inter personoj: kian akordon havas Kristo kun Belial [1]? maljusteco kaj malamo estigas ribelon kaj bataladon inter ili, sed justeco estigas akordon kaj amikecon [2]. SIN:interakordo1VD:harmonio, konkordo, konsento, koncerto2, kunsento, samopinieco, samsenteco
3.  
MUZVdE Grupo de almenaŭ tri samtempaj tonoj, kutime produktanta agrablan sonon: akordo maĵora, minora, bemola, diesa; perfekta akordo; iu ekludis kelke da akordoj sur la fortepiano IK ; glorkanto, kiu leviĝis per dankaj akordoj kaj sonis kiel la psalmo [3]; Sara pinĉ[is] kelke da akordoj sur la harpo [4]; du aŭ tri liroj kaj sama nombro de kaninstrumentoj ludiĝis kun akompano de plendaj kaj kortuŝaj harpakordoj [5]. VD:harmonio
4.  
JUR Oficiala interkonsento, ekz-e inter ŝtatoj: kontrakti akordon; akordo, kiun la 14 ŝtatoj neniam atingis [6]; tiu regularo ne kovras la akordojn kiujn la Komunumo faras kun triaj landoj [7]; la 1-an de decembro, la projekto de israel-palestina akordo devus fine esti subskribita en Ĝenevo [8]. SIN:interakordo3VD:interkonsento, kontrakto, traktato
Rim.: Kvankam ĉi tiu signifo oftiĝas, ĝi plu aspektas iom fremda apud la pli komuna „interkonsento“. Oni ĉiuokaze evitu vastigi la sencon ĝis sinonimeco kun „konsento“ (ekz-e peti ies konsenton, ne akordon).
5.
GRAVdE Fenomeno, per kiu la formo de iuj vortoj konformiĝas al tiu de aliaj, kun kiuj ili estas en sintaksa rilato: akordo de adjektivo kun substantivo (aŭ: inter adjektivo kaj substantivo) laŭ kazo kaj nombro; male al la latina, la Esperanta verbo ne montras akordon de persono (aŭ: laŭ persono) kun la subjekto.
VD: Ne konfuzu kun agordo

akorda  

1.
Rilata al akordo, estanta en akordo.
a)  
Estanta en stato de akordo1: por ke la ĉinaj leĝoj estu akordaj al la reguloj de MKO, Ĉinio bonordigis kaj reviziis leĝojn kaj regulojn pri ekstera ekonomio [9]. VD:adaptita, harmonia, konforma, kongrua, laŭa, taŭga
b)
Estanta en stato de akordo2: la familiaj rilatoj estas akordaj kaj virinoj ĝuas plenajn personajn kaj havaĵajn rajtojn [10]; la geedzoj vivis akorde kaj trankvile [11].
c)
Rilata al akordo3: tiuj ĉi akordaj sinsekvoj ne nepre konsistigas kadencon [12].
2.
Paŝanta laŭ unu sama takto: diskurintaj tonoj kuniĝas, sin akordaj ligas legionoj, kaj jam laŭtakte marŝas harmoniaj sonoj [13]; la ĉevaltrio akorde kuris [14]; Sargonon ja sekvis la plej bonaj asiriaj batalistoj […], sed mi ne vidis eĉ ses soldatojn, sciantajn marŝi akorde en rekta vico [15].

akordi  

(ntr)
Esti en stato de akordo:
a)
ĉeesto ĉe mistikaj ceremonioj ne akordas kun liaj principoj [16]; tiuj koloroj bone akordas. VD:konformi, kongrui
b)
akordi kun iu; li estis la ununura kun kiu mi bone akordis, ĉar li pretis obei min [17].
Rim.: Ĉi tiun sencon oni ne vastigu al sinonimeco kun konsenti, aŭ koncedi.
c)
GRA la substantivo kaj ĝiaj adjektivoj akordas laŭ kazo, genro, kaj nombro [18].

akordigi  

(tr)
Igi akorda: se du komplementoj estas ligataj per la vorto „kiel“, tiam mi ordinare akordigas kaze la sekvantan komplementon kun la komplemento antaŭiranta [19]; peni por akordigi la naciajn fierecojn (pacigi); akordigi horloĝojn. VD:konformigi

akordigebla

Kiun eblas akordigi: tiuj postuloj estas inter si malfacile akordigeblaj [20]; nia streĉa atentado trudis al vi la minimumon da preseraroj akordigeblan kun la homa eraremo [21]; ĉu la aktuala propono por la lingvoreguligo ĉe la Komunuma Patento estas akordigebla kun la principo de nediskriminacio de la komunumaj lingvoj [22]?

akordiĝi  

(ntr)
Tia, ke ekestas akordo:
a)
[ŝi] ofte ridis, kio tute ne akordiĝis kun ŝia pala kaj konfuzita vizaĝo [23]; la humora stato de la spirito akordiĝas kun la movoj de la materio [24]; ili ne laboras kun vera diligenteco, [sed] kun la tempo ĉio akordiĝos [25]; la privata intereso tute akordiĝis kun la ĝenerala; la konceptoj kreaĵo kaj kreinto ne akordiĝas kun la neimagebla vasteco de la universo [26].
b)
multaj malvere atestis kontraŭ li, kaj iliaj atestoj ne akordiĝis [27]; mi deziras eksedziniĝi, ĉar mi ne povas akordiĝi kun mia edzo [28]; akordiĝema (konsentema) karaktero. VD:fleksiĝi, konformiĝi
c)
GRA la adjektivoj akordiĝas (akordas) laŭ nombro kaj kazo, kaj ankaŭ laŭ genro [29]; GRA por limigi la akuzativon aŭ ĉesigi la akordiĝon (akordon) de la adjektivoj en multnombro, ĉu taŭgus subfosi la tutan laboron de duonjarcento [30]?

interakordo

(malofte)
1.  
[31]=akordo2
2.  
=akordo1
3.  
Akordo4: la proceso finiĝis per ekstertribunala interakordo.

malakordo  

Konflikto, kverelo2: artritaj sentadoj estas ĉiam akompanataj de malakordo de la meĥanikaj vibracioj [32]; juneca aventuramo igis min alpreni [tiun profesion], kaj malakordo kun parencoj, kiu jam ne ekzistas [33]; ofte eblas antaŭvidi kaj eĉ eviti interetnajn malakordojn [34]; en Vilvoorde […] ekestis malakordo inter liberaluloj kaj la kristandemokrata partio [35]. ANT:akordo2VD:misakordo

malakordi  

(tr)
Konflikti: via rakonto, profesoro, estas tre interesa, kvankam ĝi tute malakordas kun la Evangelioj [36]; multaj esperantistoj malakordos kun mi pri tio [37]. ANT:akordi

malakorda  

Konflikta: la elementoj estas kunmiksitaj, la animoj malakordaj kaj se vi ne savos nin, sinjoro, la horoj de nia vivo estas kalkulitaj [38]; Ĉinio jam reviziis kaj nuligis serion da leĝoj kaj reguloj malakordaj al la difinoj de MKO [39]; la violonoj malakorde pepis, penante agordiĝi al la mallertaj violonĉeloj [40]. ANT:akorda

malakordigebla  

(malofte)
Neakordigebla: tio ja estus malakordigebla kun via reĝina digno [41].

misakordo  

(malofte)
Nekompleta, malbona akordo: zorgu, ke akraj sonoj ne faru misakordojn [42]; estas ja kelkaj misakordoj inter la membroŝtatoj pri la neleĝaj rifuĝintoj [43].
Rim.: Ŝajnas, ke tiu ĉi vorto rolas ĉefe kiel evitvorto por malakordo.

neakordigebla  

Kiun ne eblas akordigi: [la ekologiaj damaĝoj necesigas] politikajn decidojn neakordigeblajn kun la dominanta novliberalisma modelo [44]. SIN:malakordigebla

akorde kun, akorde al  

(prepoziciaĵo)
Laŭ komuna sento, komuna intenco, komuna maniero, kongrue kun, konforme al: ni esperas doni specialan rolon al la teatro, akorde kun la tradicio de la gastiganta urbo [45]; la konstruado okazas akorde kun la enlanda juro [46]; dum la dua mondmilito, akorde al la militarisma politiko por ekspansii suden, Japanio pluapaŝe disvolvis en Taiwan diversajn industriojn rilatajn al la milito [47].

malakorde kun  

(prepoziciaĵo)
Malharmonie, malkongrue kun, kontraste al: ne rekonis anabaptistoj, malakorde kun Lutero kaj Swinglio, la bapton de infanoj [48].

veni en akordon  

(frazaĵo) (ntr)
=akordiĝi

tradukoj

anglaj

~o 3.: chord; ~i: accord; ~igi : place in accord; ~iĝi: come in accordance, accord.

belorusaj

~o 2.: суладзьдзе, зладжанасьць, узгодненасьць, згода, угода; ~o 3.: акорд; ~i: быць у згодзе, быць у суладзьдзі, адпавядаць (адно аднаму); ~igi : узгадняць, прыводзіць да згоды; ~iĝi: прыходзіць да згоды, узгадняцца.

ĉeĥaj

~o: akord, souzvuk alespoň tří tónů; ~a: kompatibilní, slučitelný; ~i: hodit se k sobě, shodovat se; ~igi: ladit, seřizovat, urovnat (spor), uspořádat, vyladit; ~igebla: slučitelný; inter~o: kompatibilnost, shoda; mal~o: konflikt, rozpor, rozvrat, úplná neshoda; mal~i: být v rozporu; mal~a: nejednotný; ne~igebla: neslučitelný.

francaj

~o 1.: accord, adéquation, affinité, concordance, conformité, harmonie; ~o 2.: accord, entente, affinité, concorde, identité de vues; ~o 3.: accord; ~o 4.: accord, convention, traité; ~o 5.: accord; ~a a: en accord, en adéquation, en harmonie, en phase, cohérent, harmonieux; ~a b: en accord, en paix, en phase, en harmonie, harmonieux; ~a c: d'accord(s); ~a 2.: marchant au pas cadencé; ~i a: s'accorder, s'allier, s'assembler, s'associer, s'assortir, s'harmoniser, se marier, aller avec, être en harmonie, être en phase; ~i b: s'accorder, s'entendre, être en harmonie, être en phase; ~i c: s'accorder; ~igi : accorder (harmoniser), accorder (gramm.), mettre d'accord, mettre en accord, faire s'entendre, allier, assembler, assortir, associer, concilier, harmoniser, marier; ~igebla: conciliable, compatible; ~iĝi: s'accorder (s'harmoniser, se mettre d'accord), s'accorder (gramm.), se mettre d'accord, tomber d'accord, parvenir à un accord, se mettre en accord, s'entendre, s'allier, s'assembler, s'associer, s'assortir, s'harmoniser, se marier, se mettre en phase, aller avec; inter~o 1.: accord, entente, concorde, identité de vues; inter~o 2.: accord, adéquation, concordance, conformité, harmonie; inter~o 3.: accord, convention; mal~o : désaccord, conflit, contradiction, différend, discordance, discorde, dissension, dissentiment, divergence de vues, friction, litige, mésentente, opposition, tiraillement; mal~i: être en désaccord, être en conflit, être en contradiction, contredire, avoir un différend, avoir un litige; mal~a: en désaccord, en inadéquation, contraire, contradictoire, décalé, déphasé, divergent, incohérent, inharmonieux, opposé; mal~igebla: inconciliable, antagonique, antinomique, contradictoire, incompatible, irréconciliable; mis~o: dissonance, fausse note, désaccord, décalage, discordance, divergence de vues, friction; ne~igebla: inconciliable, antagonique, antinomique, contradictoire, incompatible, irréconciliable; ~e kun, ~e al: en accord avec; mal~e kun: en désaccord avec; veni en ~on: s'accorder (s'harmoniser, se mettre d'accord), se mettre d'accord, tomber d'accord, parvenir à un accord, se mettre en accord, s'entendre, s'allier, s'assembler, s'associer, s'assortir, s'harmoniser, se marier, se mettre en phase. ili estas en ~o, kiel peto kaj mordo: ils s'entendent comme chien et chat; perfekta ~o: accord parfait; ~e: d' accord, en accord, en cadence, en harmonie, en paix, en phase, au pas cadencé, à l'unisson; ~iĝema: conciliant, accommodant, arrangeant, commode, facile, sociable.

germanaj

~o 2.: Gleichklang, Übereinstimmung; ~o 3.: Akkord; ~i: im Gleichklang sein, übereinstimmen; ~igi : Gleichklang hervorrufen, Übereinstimmung bewirken, Übereinstimmung herbeiführen; ~iĝi: in Gleichklang kommen, untereinander Übereinstimmung erreichen.

hispanaj

~o 2.: acuerdo; ~o 3.: acorde; ~i: estar de acuerdo; ~igi : acordar.

katalunaj

~o 2.: acord.

nederlandaj

~o 3.: overeenstemming; ~i: overeenstemmen; ~igi : doen overeenstemmen.

portugalaj

~o 2.: acordo, concordância; ~o 3.: acorde; ~i: acordar, estar de acordo; ~igi : pôr de acordo, concordar; ~iĝi: entrar em acordo.

rusaj

~o 2.: согласие, согласованность; ~o 3.: аккорд; ~i: быть в согласии, подходить (один к другому), сочетаться, гармонировать; ~igi : приводить к согласию (людей), согласовывать (действия); ~iĝi: приходить к согласию, согласовываться.

slovakaj

~o 2.: súlad; ~o 3.: akord; ~o: akord, súzvuk aspoň troch tónov; ~o: akord, súzvuk aspoň troch tónov; ~a: kompatibilný, zlučiteľný; ~i: byť v súlade, byť v súlade, harmonizovať, ladiť; ~igi : zladiť; ~igi: byť v súlade, harmonizovať, ladiť; ~igebla: zlučiteľný; ~iĝi: zladiť sa; inter~o: zhoda; mal~o: konflikt, nezhoda, rozpor, rozvrat; mal~i: byť v rozpore; mal~a: bez ladu nesúladný, nezhodný; ne~igebla: nezladiteľný.

svedaj

~o 3.: ackord, samklang; ~i: överensstämma.

fontoj

1. La Nova Testamento, II. Korintanoj 6:15
2. Platono, trad. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 1
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Knabino, kiu paŝis sur panon
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 14
5. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 11
6. Monato, PGubbins: Reago: Aŭstrio kaj la ceteraj
7. D. ap Fergus: LoDE 2002:5
8. trad. V. Lutermano: Le Monde Diplomatique en Esperanto, 2003-12
9. Zuo Yan: Ĉinio plenumas sian promeson al MKO, El Popola Ĉinio
10. Egalecaj Rajtoj kaj Interesoj en Geedziĝo kaj Familio, Ĉina Radio Internacia
11. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉap. 1
12. Klozulo, Vikipedio
13. A. Mickiewicz, trad. A. Grabowski: Sinjoro Tadeo, Norda Prismo, 1956:2 p. 94-95a
14. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉap. 22a
15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 13a
16. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 11a
17. W. F. Hermans, trad. M. Meuwissen: La elektrilo de Wimshurst, [vidita en 2012]
18. Vikipedio, Klasika latina, 2011-03-21
19. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 5. Kazosintakso
20. S. Pokrovskij: Homlingvaj alfabetoj, Komputada Leksikono
21. Al la legantoj, Nica Literatura Revuo
22. M. Naoki Lins: Patentoj, Monato
23. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉap. 19a
24. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
25. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉap. 3a
26. Monato, Albisturo Kvinke: Opinio: Sobraj pensoj de sobrulo
27. La Nova Testamento, S. Marko 14:56
28. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko en Bervalo
29. B. Kendal: La pola, la lingvo de Zamenhof, Monato
30. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, 9
31. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto, harmonio
32. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
33. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 9a
34. Monato, PGubbins: Opinio: Bezonata: nova „fremdula legio“
35. G. Van Damme: Demokratio blokita, Monato
36. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 3a
37. Monato, Boris Kolker: Gramatiko detala kaj tradicia
38. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 13a
39. Zuo Yan: Ĉinio plenumas sian promeson al MKO, El Popola Ĉinio
40. V. Varankin: Metropoliteno, ĉap. 3a
41. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 24a
42. N. Boileau, trad. G. Waringhien: La arto poezia: Unua kanto, Nica Literatura Revuo
43. trad. J.-M. Cash: Le Monde Diplomatique en Esperanto, 2004-03
44. trad. J.-M. Cash: Le Monde Diplomatique en Esperanto, 2005-01
45. Hispana Esperanto-Federacio: 71-a Hispana Kongreso de Esperanto, [vidita en 2012]
46. Monato, La mezepokaj judaj mortintoj fine trankvilaj
47. Ĉina Radio Internacia: Ekspluata Historio de Taiwan, [vidita en 2012]
48. E. Pauli: Enciklopedio simpozio, artikolo „anabaptismo“, [1999]

~o: Mankas verkindiko en fonto.
veni en ~on: Mankas dua fontindiko.


administraj notoj

pri ~o 3.:
      Kiamaniere nomi akordon misharmonian? Ĉu "misakordo"?
      [MB]
    

ℛevo | datumprotekto | akord.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.37 2019/09/14 14:10:16