tradukoj: be cs de en fr hu nl pt ru sv


(x)



Laŭleĝa skribita interŝanĝo de promeso,
interpromeso, konvencio:
kontrakto pri vendo, farmoluo;
kontrakto pri edziĝo.
Vidu ankaŭ: traktato.

Interregna kontrakto
per kiu intermilitantaj ŝtatoj finas la
militon:
la Vestfaliaj Packontraktoj (de 1648a
jaro)
[2];
(Carter) en 1978 enkarcerigis en Kampo Davido
egiptan prezidanton Anvar el Sadat kaj israelan
ĉefministron Menaĥim Begin tiom longe, ĝis subigite
subite ili subskribis packontrakton
[3];
la faktaj elspezoj por la rekonstruo, faritaj en
Bosnio-Hercegovino post la packontrakto en Dayton
[4].


Jura kaj filozofia doktrino, unue formulita de Epikuro,
priskribanta la genezon kaj esencon de la ŝtato per
interkonsento de civitanoj (kontrakto
inter la civitanoj), implica aŭ malimplica, pri tio, kiu kaj kiel
regu:
tion li (Hobbes) pruvas per la ideo de
socia kontrakto, ideo kiun Spinozo, Rousseau kaj Lokeo
poste disvolvigis
[5];
junulo trovinte revolveron pensas unue pri si mem kaj,
sentante la rompon de la socia kontrakto fare de la
dominantoj, rompos siavice tiun kontrakton, atakante
bankon
[6].
Ekstera plenumanto de laboro komisiita
de mendanta firmao:
la japanaj agrokooperativoj fariĝis subkontraktanto
de monopolaj kapitaloj
[7].