3adapt/i PV

adapti

(tr)
1.
Ŝanĝi, korekti la formon aŭ enhavon de io tiel, ke ĝi konformas al io alia: adapti robon al la figuro; adapti seruron al pordo; oni starigis etaĝaldonojn kaj kioskojn aŭ adaptis ejojn por vendejoj [1]; [ili] adaptis la grekan alfabeton al la necesoj de la slava fonologio, por traduki la Biblion [2]; programoj por adapti litertipojn [3]. la teksto ne estis verkita por movadanoj, kaj […] la aŭtoro tre bone konsciis tion, kaj lerte adaptis sian tekston [4]. SIN:alfari, alĝustigiVD:konvenigi
2.
(figure) Alkonformigi sintenon, konduton, procedon, organizon ktp tiel, ke ĝi akordas kun iu aŭ io: Doroteo jam mirige sin adaptas al sia nova situacio [5]; finfine oni devas adapti sin al tio, kio estas necesa [6]; ni koniĝis en Pambo, ekvivis amike, adaptis sin unu al la alia kaj estas kontentaj FdO ; vidu, oni devas pli malpli adapti sin al la ĝeneralaj vidpunktoj de la homoj [7]; adapti ne nur la rapidecon kaj la intensecon, sed ankaŭ la altecon de sia voĉo al la enhavo de la frazo [8]; li nepre devas adapti sian paroladon al la intelekta kapacito de la publiko [9]; adapti ĝian subjektivan sintenon al la objektivaj kondiĉoj [10]; adapti la kongresojn al la postulatoj de la moderna vivo [11]; adapti sian strategion [12]; urĝe necesas adapti la iamajn interkonsentojn al la aktualaj problemoj [13]; ne eblas, kiel en profesiaj programoj, adapti tiun programon al la personaj preferoj [14]. SIN:akordigi, akomodi, harmoniigiVD:agordi
angle:
1. adapt, fit 2. adapt, adjust
beloruse:
прыладзіць, прыстасаваць, адаптаваць
ĉeĥe:
adaptovat, přizpůsobit, zadaptovat
ĉine:
2. 入境問俗 [rùjìngwènsú], 入境问俗 [rùjìngwènsú], 入乡随俗 [rùxiāngsuísú], 入鄉隨俗 [rùxiāngsuísú], 因地制宜 [yīndìzhìyí], 坒 [bì]
france:
adapter, approprier, ajuster, assortir, conformer
germane:
anpassen 1. einpassen, zuschneiden
hebree:
לְהִסְתָגֵל
hispane:
adaptar
hungare:
adaptál, alkalmassá tesz, hozzáigazít
itale:
adattare
japane:
適合させる [てきごうさせる], 適応させる [てきおうさせる], 合わせる [あわせる], 脚色する [きゃくしょくする]
katalune:
adaptar 1. incorporar, incloure, ajustar 2. adaptar
nederlande:
aanpassen
pole:
adaptować, przystosować
portugale:
adaptar, ajustar 1. adaptar, ajustar, ajeitar, acomodar
ruse:
приспосабливать, прилаживать, подгонять
slovake:
prispôsobiť, upraviť 2. prispôsobiť
svede:
2. anpassa
ukraine:
адаптувати, приладжувати, пристосовувати, підганяти, модифікувати

adapto

Ago adapti; rezulto de tiu ago: povanta plu daŭri nur per propra adapto [15]; konkretigo de revo ĉiam postulas adapton al la limoj, kiujn ĝi trudas [16]; tradukaĵo-adapto el Ezopo [17]; la nova versio estas adapto de la 6a eldono de la vortaro [18]; tiu parto bezonos plenan readapton por ĉiu aparta nacia eldono [19]; leĝo, kiu kun etaj adaptoj pli malpli ĝis hodiaŭ estas uzata [20].
angle:
adaptation
beloruse:
прыстасаваньне, адаптацыя
france:
ajustement
germane:
Anpassung, Adaption, Überarbeitung
japane:
適合 [てきごう], 適応 [てきおう], 脚色 [きゃくしょく]

adaptebla

Tia, ke oni povas adapti ĝin, tie, ke oni antaŭzorgis la eblecon adapti: [la] teleskopa ĉefspegulo estas ekipita kun adaptebla optika sistemo [21]; konservi en la Statuto la fundamentajn principojn kaj transigi la detalojn kaj precizigojn en la Ĝeneralan kaj Kongresan Regularojn, kiuj estas pli facile […] adapteblaj al la ŝanĝiĝantaj cirkonstancoj [22].
beloruse:
адаптавальны
germane:
anpassbar

adaptiĝi

(ntr)
Akordiĝi al io, konformiĝi al premo, al cirkonstanco: estas mirige, kiel li adaptiĝis al la novaj cirkonstancoj [23]; [li] adaptiĝis al alia profesio, tamen li ankoraŭ ne klare scias, kion li volas [24]; lingvo […] devas adaptiĝi al […] novaj bezonoj [25]; la titolado devas adaptiĝi al la karaktero de la parolado [26]. VD:akomodiĝi, kongrui
angle:
adapt, adjust
beloruse:
адаптавацца, прыстасоўвацца
ĉine:
入境問俗 [rùjìngwènsú], 入境问俗 [rùjìngwènsú]
france:
s'adapter
germane:
sich anpassen, sich einstellen auf
hebree:
להסתגל
japane:
適合する [てきごうする], 適応する [てきおうする]
katalune:
adaptar-se
pole:
adaptować się, przystosować się
ukraine:
адаптуватися, приладитися, пристосуватися

adaptilo

TEK Aranĝaĵo destinita por ebligi kunan laboron de diversaj aparatoj, cirkvitoj, organoj de maŝino aŭ komputilo ktp: ekrana adaptilo SVGA; [la aplikaĵo] enhavos datumbazon kaj adaptilon por konverti dokumentojn de WordPerfect [27].
Rim.: Adaptilo estas pli inteligenta interfaco ol simpla junto, konvertanta signalojn aŭ adaptanta fizikajn parametrojn de la kunigataj aparatoj.
angle:
adapter, controller
beloruse:
адаптар, кантролер
bulgare:
адаптор
ĉeĥe:
adaptér, přizpůsobovací zařízení, redukce
france:
adaptateur (dispositif)
germane:
Adapter, Konverter
hebree:
מַתאֵם
hispane:
adaptador
hungare:
adapter
japane:
アダプター
katalune:
adaptador
nederlande:
adapter
pole:
adapter, przetwornik
ruse:
адаптер, контроллер
slovake:
adaptér, redukcia
tibete:
གློག་ཤུགས་བཅོག་ཡག་
ukraine:
сполучна трубка, патрубок, ніпель, перехідник

administraj notoj