akomod/i PV

akomodi

(tr)
Alĝustigi, adapti ion, por ke ĝi povu funkcii: akomodi sin al la nova situacio kaj esti optimisto [1]; gravas akomodi liajn instruojn al la nuntempa realaĵo [2]; muzeoj bezonas propran ekonomian enspezfonton por akomodi sin al la ĉinstila merkata ekonomio [3]; la aŭtoroj de la […] slavona alfabeto Cirilo kaj Metodo akomodis la grekan alfabeton [4].
1. Monato, Alice Liu: Nerezisteble altira poluso, 2013
2. L. F. Pereira Garupe, trad. Ĝ. Vrajto: La Kutimoj Jesuaj..., 2007-04
3. Monato, Mu Binghua: Senmonaj muzeoj, 2005
4. Monato, Mihail Korotkov: Plej granda invento de la homaro, 2013
angle:
accommodate, adapt, adjust
beloruse:
прыстасоўваць, прыладжваць
ĉeĥe:
nastavit, seřídit, upravit
ĉine:
入乡随俗 [rùxiāngsuísú], 入鄉隨俗 [rùxiāngsuísú], 因地制宜 [yīndìzhìyí]
france:
accommoder, adapter
germane:
anpassen, akkommodieren
hebree:
להתאים
hispane:
adaptar, acomodar
japane:
適応させる [てきおうさせる], 調節する [ちょうせつする]
katalune:
acomodar, adaptar, adequar
nederlande:
aanpassen
portugale:
adaptar, ajustar, acomodar, arranjar
ruse:
приспособить, приладить, аккомодировать
slovake:
akomodovať, prispôsobiť, prispôsobiť sa
svede:
anpassa
ukraine:
пристосовувати, приладжувати

akomodo

Ago akomodi: plej ofte lingva homogeneco estiĝas per akomodo kaj adaptiĝo al la lingvo de la plej forta [5].
5. Monato, Jomo Ipfelkofer: Lingva konfuzo kaj Konfuceo, 2013
beloruse:
прыстасаваньне
germane:
Anpassung
hebree:
התאמה

akomodiĝi

(ntr)
Bone sin akordigi kun io: rapide akomodiĝi al novaj situacioj [6]; ĉe la indiĝenoj bobelas tensioj inter tiuj, kiuj volas akomodiĝi al la limoj kaj ebloj de submetiĝo, kaj tiuj, kiuj konstatas la minacon al ilia kulturo kaj vivado kaj strebas […] iel rezisti la blankulojn [7]. SIN:konformiĝi, adaptiĝi, akordiĝi
6. Monato, Alice Liu: Ekzameno ekzamenata, 2009
7. Monato, Stefan MacGill: Panorama soro super kontinento, 2012
beloruse:
прыстасоўвацца
ĉine:
入境問俗 [rùjìngwènsú], 入境问俗 [rùjìngwènsú]
france:
s'adapter
germane:
sich einstellen, sich anpassen
japane:
適応する [てきおうする], 順応する [じゅんのうする]
katalune:
acomodar-se, adaptar-se, emmotllar-se

akomodiĝema

Kiu facile aŭ volonte akomodiĝas al homoj, al kondiĉoj: instruitulo Zhang restis ĉiam kvieta, akomodiĝema kaj neniam malbonkonduta [8]. SUB:fleksebla, elasta2, obeema
8. Yuan Zhen, trad. Guozhu: La Amo de Fraŭlino Cui YingYing, 2008
beloruse:
прыстасавальніцкі, гнуткі (у паводзінах)
ĉine:
圆通 [yuántōng], 圓通 [yuántōng], 善变 [shànbiàn], 善變 [shànbiàn], 容易教 [róngyìjiào], 拿得起放得下 [nádeqǐfàngdexià], 可弯曲 [kěwānqǔ], 可彎曲 [kěwānqǔ], 可变 [kěbiàn], 可變 [kěbiàn]
france:
accomodant, souple (caractère)
germane:
fügsam, flexibel, anpassungsfähig

administraj notoj