1koncert/o
koncerto
- 1.
-
Muzika kunveno, dum kiu oni ludas plurajn kantaĵojn
aŭ instrumentajn komponaĵojn:
ludi, doni koncerton;
kvaropa koncerto
[1];
la granda salono estis plena de homoj, […] granda koncerto devis esti
donata
Fab3
;
ni iam vizitas la teatron aŭ koncerton
[2];
vendreda koncerto de la Filharmonio
[3];
Romeskaŭ studadis kompozicion, kion li devus solludi dum granda koncerto, en kiu
partoprenus aliaj famaj artistoj
[4];
akridoj ludis sur buŝharmoniko kaj strigo frapadis sin sur la ventron,
[…] tio estis amuza koncerto
[5];
(figure)
eĉ la senprudentaj birdoj […] muzikas sian ĉielan koncerton
[6].
Rim.: Ne konfuzu kun konĉerto.
- 2.
- (figure) Akordo de opinioj aŭ ideoj: estis alveninta la momento plenumi la projekton koncerte elpensitan inter ŝi kaj ŝia amikino [7]; kion la katolika flanko respondos al ĉi lasta akuzo, en kiu historio, psikologio, antropologio ktp postuliĝas en koncerto kun cent aliaj sciencoj [8]? oni aŭdas nur koncerton de laŭdoj pri li; la Eŭropa koncerto havas kiel bazon la akordiĝon de Germanujo kaj Francujo; aŭdigi sian voĉon en la Eŭropa koncerto. akordo 2, harmonio 2, interkonsento
1.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La bremenaj muzikistoj
2. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
3. Monato, Julia Sigmond: Georgo, 2011
4. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
6. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
7. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Oka
8. Monato, Armando Zecchin: Ŝtato, eklezio kaj ideologia laikeco, 2006
2. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
3. Monato, Julia Sigmond: Georgo, 2011
4. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
6. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
7. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Oka
8. Monato, Armando Zecchin: Ŝtato, eklezio kaj ideologia laikeco, 2006
- angle:
- concert 2. accord, agreement, harmony
- beloruse:
- канцэрт
- bulgare:
- 1. концерт 2. съгласие
- ĉeĥe:
- koncert
- ĉine:
- 演出 [yǎnchū], 音乐会 [yīnyuèhuì], 演唱会 [yǎnchànghuì], 协奏曲 [xiézòuqǔ]
- france:
- concert (spectacle de musique), récital, chœur (fig.)
- germane:
- 1. Konzert 2. Zusammenspiel, Einverständnis, Einklang, Konzert
- hispane:
- 1. concierto
- hungare:
- hangverseny, koncert
- japane:
- コンサート [こんさーと], 演奏会 [えんそうかい], 音楽会 [おんがくかい], 協調 [きょうちょう], 協力 [きょうりょく]
- katalune:
- concert
- nederlande:
- 1. concert 2. samenspel, harmonie
- pole:
- koncert 1. koncert
- portugale:
- 1. concerto (audição)
- rumane:
- concert 1. concert
- ruse:
- концерт
- slovake:
- koncert
- volapuke:
- 1. konzed
koncerti
(ntr)
- Muziki prezentante koncerton: ĉepiane Liszt […] fariĝis vaste konata stelulo, kiu koncertis en la tuta Eŭropo [9]; dum 10 horoj koncertis muzikistoj en Litovio por tiel […] adiaŭi la jaron [10]; la bando fariĝis pli konata sur la muzika scenejo de sia propra lando, kie ĝi plurfoje koncertis [11]; por la festivalo venis el Francio kaj koncertis JoMo [12].
9.
Monato, Franz-Georg Rössler: Geniulo mondcivitana, 2012
10. Monato, LAST: http://steloj.de/esperanto/monato2/006840.html
11. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Ree bela sono, 2005
12. La Ondo de Esperanto, 2000, No 4 (66)
10. Monato, LAST: http://steloj.de/esperanto/monato2/006840.html
11. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Ree bela sono, 2005
12. La Ondo de Esperanto, 2000, No 4 (66)
- angle:
- give a concert, play a concert
- beloruse:
- даваць канцэрт
- bulgare:
- изнесе концерт
- ĉeĥe:
- koncertovat
- ĉine:
- 演出 [yǎnchū]
- france:
- donner un concert, concerter (donner un concert)
- germane:
- konzertieren, ein Konzert geben, in einem Konzert mitspielen
- hungare:
- hangversenyez, koncertezik
- japane:
- コンサートを開く [こんさーとをあく]
- katalune:
- fer un concert
- nederlande:
- een concert geven, concerteren
- pole:
- koncertować
- rumane:
- concerta
- ruse:
- дать концерт
- slovake:
- koncertovať
koncertaĵo
- Komponaĵo aranĝita por prezento en koncerto: li dediĉis sin al muziko kaj komponis kelkajn koncertaĵojn [13]; alportu vian violonon post la temanĝo, ni ludos malgrandan koncertaĵon [14];
13.
Monato, W. M. A. de Smet: Edward Croegaert, la forgesita lingvokreanto, 2004
14. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro V
14. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro V
- angle:
- concert piece
- france:
- pièce de concert
- germane:
- Konzertstück
- japane:
- 演奏曲目 [えんそうきょくもく]
koncertejo
- Loko por koncertoj, ordinare konstruaĵo kun akustike taŭga salono aŭ amfiteatro: mi solludos antaŭ la publiko en la granda koncertejo [15]; li studadis la muzikon kaj iafoje, post laciga laboro, vizitis grandan koncertejon de la tiea filharmonio [16]; la granda halo funkcias kiel koncertejo [17]; [lia] solena koncerto plenigis la prestiĝan zagreban koncertejon Glazbeni zavod [18]. koncertkafejo
15.
Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
16. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XVI
17. Monato, Walter Klag: De praavo al arto, 2013
18. La Ondo de Esperanto, 2003, № 7 (105)
16. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XVI
17. Monato, Walter Klag: De praavo al arto, 2013
18. La Ondo de Esperanto, 2003, № 7 (105)
- angle:
- concert hall
- beloruse:
- канцэртная заля
- bulgare:
- концертна зала
- ĉeĥe:
- koncertní místnost, koncertní sál
- ĉine:
- 音乐厅 [yīnyuètīng]
- france:
- salle de concert
- hungare:
- hangversenyterem
- japane:
- コンサート会場 [こんさーとかいじょう], 演奏会場 [えんそうかいじょう]
- katalune:
- sala de concerts
- nederlande:
- concertgebouw, concertzaal
- pole:
- sala koncertowa
- rumane:
- sala de concert
- ruse:
- концертный зал
- slovake:
- koncertná sála