tradukoj: be bg de en es fr id nl pl pt ru sv vo zh


Belarto pri aranĝo
de sonoj agrabla por homa aŭdo, precipe per
ritmo,
melodio,
harmonio:
Arkadio, kvankam li efektive amis muzikon, nevolonte sekvis
ŝin
[2].



Muzike sonigi voĉon aŭ instrumenton:
per tamburino kaj harpo ili muziku al Li
[6].

Sonaĵo agrable aranĝita por homa aŭdo:
kanono estas muzikaĵo, en kiu temo anoncita de unu
voĉo estas imitata strikte de alia
[7].
muziko 2
Fari muzikaĵon per ekzistanta teksto, ofte poeziaĵo,
verkante por ĝi taŭgan melodion.


muzikinstrumento
venis unu rusa vilaĝa junulo kun sia man-orgeneto (rusa
muzikilo)
[9].

Profesiulo aŭ kompententulo pri muzikado:
la muzikistoj agordas siajn instrumentojn en la
Spegulĉambro
[10].

Muzikgrupo,
precipe trejnita aŭ profesiula:
rakontas Raita Pyhälä ... „Oni marŝis,
malantaŭ uniformita muzikistaro“
[11].


Scienco pri muziko, muziksistemoj, ĉio rilata al sonarto:
lingvistoj kaj filologoj tre ofte eluzas la terminologion
kaj
la metodologion de la muzikscienco dum siaj fakaj esploroj
[12].

Fakulo pri muzikoscienco:
estante muzikfakulo, vi certe scias, ke muziko, kiu
taŭgas por
nia radiostacio kaj aŭskultantaro, ne tro abundas
[13];
La verkojn de Zelenka kunigis kaj katalogis la
muziksciencisto
Wolfgang Reich
[14].